Parisoserk Published on May 15, 2009
by Parisoserk

Parisoserk's blog

Browse posts
PLIA KANTO
Posted on June 29, 2009
6 comments (latest 11 hours ago)
DE LA SEPA JARCENTO - OD STOLJEĈA SEDMOG
Posted on June 13, 2009
4 comments (latest 10 hours ago)
HISTORIO DE KROATOJ – Kvara periodo
Posted on June 9, 2009
1 comment (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - tria periodo
Posted on June 1st, 2009
7 comments (latest 3 days ago)
ĈU TIUJ ASERTOJ ESTAS VERAJ AŬ NE?
7 comments (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - Dua periodo
Posted on May 11, 2009
5 comments (latest 20 hours ago)
GLAGOLICO
Posted on May 2nd, 2009
4 comments (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - UNUA PERIODO
Posted on April 25, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
KIO KAJ KIE ESTAS KROATIO ?
Posted on April 19, 2009
6 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 3 people added it to their favorites
  2. Read 314 times

ĈU TIUJ ASERTOJ ESTAS VERAJ AŬ NE?

Friday May 15, 2009 at 08:01PM

1. Tio kio vekas nin matene plej efike estas la pomoj kaj ne kafo!

2. Alfred Hitchcock ne havis umbilikon!

3. Fumanto, kiu fumas paketon da cigaredoj tage, perdos ĉirkaŭ 2 dentojn ĉiujn 10 jarojn.

4. Vintre oni ne malsaniĝas ĉar estas malvarme, sed ĉar oni restas tro enfermita interne.

5. Kiam oni sternas, ĉiuj korpaj funkcioj haltas, eĉ koro!

6. Nur 7 % de la homaro estas maldekstruloj (uzas maldekstran manon por skribi ktp).

7. Normala persono kvindekjara restas en la atendvicoj dum 5 jaroj.

8. Dentobroso estis inventita en la jaro 1498.

9. Muŝo vivas dum proksimume unu monato.

10. Piedoj estas pli grandaj posttagmeze ol matene.

11. La plej multaj inter ni manĝis unu araneon dormante.

Papago
Papago

12. La struto metas sian kapon en la sablon por serĉi akvon

Struto
Struto
.

13. La solaj bestoj kiuj povas vidi malantaŭ si sen returni sin estas kuniklo kaj papago.

14. Se ne estus koloro aldonita al la Coca, ĝi estus verda.

15. Iu dentisto inventis elektran seĝon (por ekzekutado).

16. La skvamo de fiŝoj estas ĉefa ingredienco de lipruĝigilo.

17. Unu kilogramo da citrono enhavas pli da sukero ol unu kilogramo da fragoj.

18. 111 111 111 x 111 111 111 = 12 345 678 987 654 321

19. 80 % el bestoj

papilio
papilio
estas insektoj.

20. Se oni maĉas maĉgumon senŝeligante la cepojn, oni ne ploros (larmos).

21. La dentoj de kastoro daŭre kreskas sen halto.

22. Papilio havas 12 000 okulojn.

23. Krokodilo ne scias elŝovi la langon.

krokodilo
krokodilo

24.Porkoj estas la solaj bestoj kiuj povas havi la sunfrapon.

Porkoj
Porkoj

25. En Usono, ĉirkaŭ 200 000 000 da M&Ms estas venditaj ĉiutage.

26. Ĉiuminute, 40 personoj en la ondo eniras hospitalon morditaj de hundo.

27. 40 000 usonanoj estas ĉiutage vunditaj de necesejo.

28. Uzanto de komputilo palpebrumas 7 fojojn en minuto.

****************************************

Do, kio estas vera kaj kio ne?

****************************************

ĈIO ESTAS VERA !!!



7 Comments / add your comment?

Béla Apáti Kovács says:
Ĝi tre plaĉis al mi.
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Parisoserk replies:
Kara amiko Béla, dankon pro via vizito kaj komento.
Amike, Kresho
Posted 6 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Gratulon. Estas tre interesa blogo, kiu ege plaĉas al mi.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Parisoserk replies:
Kara Anjo, dankon pro via vizito kaj via komento. Estas tre agrable. Amike Kresho
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
La 12a estas falsa. Neniu jam vidis struton metis sian kapon en sablon.
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Ankaŭ la kvina estas falsa. Se ĝi estus prava, oni devus sveni ĉe ternado. Mi povas iri, eĉ danci dum ternado, mi vidas, aŭdas, sentas ktp.

Mi estas maldiligenta kontroli ĉiun el ili, sed kelkaj eĉ ne estas unusence (sciencnivele) vortumitaj. Ekzemple: "La plej multaj inter ni manĝis unu araneon dormante. "

Kion signifas "la plej multaj"? Kiom da procentoj? Kaj kiel oni nombrumis tion? Tio maksimume povas esti hipotezo, tute ne sciencaspekta.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Papilio havas pli da okuloj ol mi? Ne kredeblas?
Cetere, mi ne trinkas matene kafon. Foje mi manĝas pomon, tamen ne ĝi, sed la duŝo vekas min.
Mi fumis dum 20 jaroj po skatolo tage, tamen perdis nur unu denton.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...