Parisoserk Published on May 11, 2009
by Parisoserk

Parisoserk's blog

Browse posts
DE LA SEPA JARCENTO - OD STOLJEĈA SEDMOG
Posted on June 13, 2009
5 comments (latest 4 days ago)
HISTORIO DE KROATOJ – Kvara periodo
Posted on June 9, 2009
1 comment (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - tria periodo
Posted on June 1st, 2009
7 comments (latest 10 days ago)
ĈU TIUJ ASERTOJ ESTAS VERAJ AŬ NE?
Posted on May 15, 2009
7 comments (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - Dua periodo
5 comments (latest 8 days ago)
GLAGOLICO
Posted on May 2nd, 2009
4 comments (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - UNUA PERIODO
Posted on April 25, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
KIO KAJ KIE ESTAS KROATIO ?
Posted on April 19, 2009
6 comments (latest 7 months ago)
GAJAJN PASKAJN FESTOJN
Posted on April 11, 2009
2 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 153 times

HISTORIO DE KROATOJ - Dua periodo

Monday May 11, 2009 at 07:24PM

HISTORIO DE KROATOJ - Dua periodo

PACTA CONVENTA

Pro la fakto, ke la kroata popola dinastio de Trpimiroj estingiĝis, okazis komence de la 11a jarcento batalo por la kroata krono. Ĉirkaŭ la vidvino, reĝino Jelena, kolektiĝis Hungaroj, kaj ĉirkaŭ novelektita reĝo Petar, popola kroata partio. Reĝino Jelena estis origine el la hungara dinastio de Arpadoj. Hungaroj klopodis armee kaj politike ekhavi Kroation, kaj tiel ili fondis zagreban diocezon kaj starigis sian episkopon. Hungara reĝo en 1097 per armeo eniris Kroation kaj dum la batalo sur Petro-monto venkis la lastan kroatan reĝon Petar Svaĉiĉ, kiu tie pereis.

En la jaro 1102 okazis kontrakto inter Kroatoj kaj la hungara reĝo Koloman, kiu ne sukcesis perarme kapti Kroation.

Kroatio en 1102
Kroatio en 1102
Ĝi estas nomata « Pacta Conventa ». Estis pluraj kialoj kiuj gvidis al tiu kontrakto, kiun tiama kroata popola partio
Kroatoj elektas Kolomanon
Kroatoj elektas Kolomanon
konsideris « granda politika sukceso ». Koloman, vidante la forton de la kroata armeo decidis proponi al Kroatoj kontrakton « kiel ili mem volos ». Bedaŭrinde, poste, Koloman kaj liaj sekvantoj ne plenumis tion, kio estis per kontrakto interkonsentita. Ekde la jaro 1102, Kroatio kaj Hungario havis la saman reĝon, sed kiel du apartaj regnoj. En la kroata urbo Biograd na moru, kie li estis kronita, Koloman promesis ĉiujn publikajn kaj ŝtatajn rajtojn al reĝolando Kroatio, kaj donis pliajn avantaĝojn al kroataj nobeluloj. Kroatoj akceptis
Pacta Conventa
Pacta Conventa
lin kiel reĝon de Kroatio kaj Dalmatio, kaj promesis helpi lin dum milito, ĝis rivero Drava je kroata kosto kaj post Drava, je hungara kosto.

Hungaro-Kroata ŝtato estis grava faktoro sur la teritorio inter Geramana Imperio kaj Bizanto, kaj ĝi estis konkuranto sur la maro de Venecio. Hungaroj kaj Kroatoj kune rezistis kontraŭ diversaj malamikoj, kaj meze de 13a jarcento transvivis grandan invadon de Tataroj. Post ĝi, oni komencis konstrui plurajn fortikaĵojn, estas proklamitaj liberaj reĝaj urboj kaj inter ili aparte elstaras Zagrebo kiel politika, eklezia kaj ekonomia centro de Slavonio kaj ekde la 16a jarcento de tuta Kroatio.

En la periodo inter 1301 ĝis 1409, post la estingiĝo de la dinastio de Arpadoj, sur la hungaro-kroata trono troviĝas dinastio de Anĵuoj, laŭdevene Francoj. Tiu dinastio donis du fortajn reĝojn, Karlo Robert (1301-1342) kaj lian filon Ludoviko I (1342-1382). Dum la regado de Ludoviko I, fortiĝis kroata-hungara regno kaj iĝis unu el plej grandaj fortoj de Meza Eŭropo. Ludoviko

Ludoviko I Anĵu
Ludoviko I Anĵu
gvidis tri militojn kontraŭ Venecio por la kroata marbordo. Per la packontrakto de Zadar en 1358, li forpelis Venecion de la orienta adriatika marbordo kaj protektis kroatan urbon-ŝtaton Dubrovnik kiu estis komerca konkurento de Venecio. Ĉar li iĝis ankaŭ la reĝo de Pollando, lia regnopovo iris de Balta maro ĝis Adriatika maro. Oni povas diri, ke li unua kreis Mezan Eŭropon.
Emblemo de Ludoviko I Anĵu
Emblemo de Ludoviko I Anĵu



ANTEMURALE CHRISTIANITATIS

(antaŭmuraro de kristanismo)



Kiam en la jaro 1453 Turkoj okupis Konstantinopolon, papo Kalist III invitis ĉiujn kristanajn popolojn al krucmilito. En la kristana armeo, kiu en julio 1456 venkis 150 000 Turkojn ĉe Beogrado, batalis multaj Kroatoj, kiujn ekgvidis franciskano Ivan Kapistran (Giovanni de Capestrano).

Kontraŭ multe pli nombraj turkaj invadintoj, la plej grandajn batalojn havis Kroatoj en la 16 kaj 17 jarcentoj, kiuj esti nomitaj « duo plorantes saecula Croatie » (du plorantaj kroataj jarcentoj). Kroatio multe suferis, ĉefe kiam en 1493 sur « Krbavsko polje » (Kampo de Krbava) pereis pli ol 10 000 kroataj soldatoj. En la jaro 1519, pro la sukcesoj kaj kuraĝo en la bataloj kontraŭ Turkoj, Kroatio ricevis de papo Leono X, titolon « Antemurale Christianitatis ».

Dum la preskaŭ 4 jarcenta militado kontraŭ turkaj invadintoj, famiĝis pluraj kroataj herooj. La plej famaj inter ili estas: defendanto de Zemun, Marko Skobliĉ, kiun Turkoj ligitan ĵetis antaŭ rabia elefanto, ĉar li rifuzis turkiĝi kaj ne volis kliniĝi antaŭ turka imperiestro; banuso Petar Berislaviĉ kiu pro brila venko ĉe Dubica na Uni en 1513, ricevis donace glavon kaj ĉapelon de la papo Leono X; kapiteno de Senj, Petar Kruĵiĉ, kiu dum 15 jaroj defendadis sieĝatan Klis; kapiteno Nikola Juriŝiĉ kiu en la jaro 1532

Banuso Krsto Frankopan
Banuso Krsto Frankopan
kun nur 700 Kroatoj haltigis 140 000 turkajn soldatojn survoje al Vieno; banuso Nikola Ŝubiĉ Zrinjski kiu en la jaro 1542 kun 400 Kroatoj savis Peŝton, kaj en la jaro 1566 haltigis 100 000 turkajn soldatojn ĉe urbo Siget, kiuj estis survoje al Vieno. Dum tiu batalo ĉiuj pereis kaj pro kuraĝo eniris en la legendon de la monda kaj armea historioj.
Banuso Petar Zrinski
Banuso Petar Zrinski



Ankoraŭ multaj aliaj nomoj estas citindaj kiel: banuso Toma Erdödy, banuso Ivan Draŝkoviĉ, banusoj Nikola kaj Petar Zrinski, banuso Krsto Frankopan ktp.



Daŭrigota: TRIA PERIODO

5 Comments / add your comment?

Jakvopro says:
Mirinde kiel bone vi konas historion de Kroatio. Nu eble mi estas malbona belgo, aŭ ĝuste vera belgo(?) sed pri historio de la lando mi scias malmulte. O jes, ĉiam estis iu lando kiu okupiĝis Belgio. kaj jes ni havas reĝojn kiuj ĉiuj lekis la kalkanoj de la papoj kaj eklezio, sed samtempe ne hezitis fari fekaĵojn.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Parisoserk replies:
Kara Jakvo,
mi eĉ hontas pri malbona kono de kroata historio. Tamen mi iom scias. Ja, ĝi estas eta lando kaj eta popolo, tamen jam 13-jarcenta. Malgraŭ tio antaŭ ne tiel longe oni asertis ke ĝi ne ekzitas. Ja, ĝi estas multe pli malnova ol Belgio. Fakte, tio ne gravas. Mi nur provas iomete prezenti mian naskiĝlandon al miaj esperantistaj geamikoj kiuj ne konas ĝin.
Posted 7 months ago. ( permalink )
rughulo says:
For la naciecan senton - ĝi nur kondukos al sanga eterna batalo .

nek plu ekzistu belgo, kroato , polo , ruso sed nur homoj,

Tion deklaris Zamenhof. Seniluziĝinte li mortis pro la unua mondmilito kie furoris naciismo - ankaŭ aprobita de maldekstruloj
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Ĉu vi havas neniun originon? Efektive vi havas nenian kulturon kvankam en la mondo ekzistas milionoj da kulturoj. Mi vere bedaŭras tion, sed verŝajne vi estas feliĉa esti neniu, "homo sen kulturo". Cetere, tion oni povas konstati laŭ viaj komentoj kaj tekstoj. Tamen, kroata popolo kun sia kulturo ekzistas kaj ekzistos, same kiel ĉiuj aliaj. Evidente, vi ne havas tiun ĉi kulturon kaj scias nenion pri ĝi. Eventuale la supra teksto povus iom instrui vin.
Posted 10 days ago. ( permalink )
rughulo says:
Ekzistas kulturo de esperantistoj- ĝi estas sennacieca .
Tial ankaŭ ekzistas sennacieca asocio tutmonda - SAT.
Mi kreskis en postfaŝisma germanio - kiu aliancis kun faŝisma kroatio dum dua mondmilito - ambaŭ kulturojn mi abomenas.

VI RAJTAS FORVIŜI MIAN OPINIESPRIMON
Posted 8 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...