Pro la peto de mia amiko jen kelkaj informoj pri glagolico kun la ekzemploj de tiu skribo en diversaj historiaj dokumentoj.
GLAGOLICO -– HISTORIA KROATA SKRIBO
Glagolico
|
| Ovala glagolico |
|
| Angula glagolico |
|
| Meslibro el 1483) |
|
| Meslibro de Hrvoje2 |
|
| Leĝolibro de Vinodol (16 jc) |
Nomo glagolico devenas de la slava verbo glagoliti kio signifas paroli. Estas interese, ke papo permesis al kroataj pastroj, t.n. glagoluloj diri (glagoli) meson en la malnovslava (malnovkroata) lingvo dum en la resto de la katolika mondo la meso estis en latina lingvo.
Alia interesaĵo estas, ke en la franca urbo Reims, urbo kie estis kronataj francaj reĝoj, troviĝas "Libro de Evangelioj" en kroata lingvo, skribita per glagolico. Francaj reĝoj estis kronataj metante sian manon sur tiun libron.
Ĉi apude bildoj de kelkaj dokumentoj skribitaj per glagolico:
1. Meslibro el 1483
|
| Patro nia en tri formoj de gla… |
2. Meslibro de Hrvoje
3.Leĝolibro de Vinodol
4. Preĝo "Patro nia" skribita per maldekstre ovala glagolico, meze kroata angula glagolico kaj dekstre rapidskriba kursiva (klinita) glagolico.
|
| Monumento al glagolico |
6. Dekstre Glagolico en zagreba katedralo
|
| Glagolico en zagreba katedralo… |
Send a message
Search for members








Sulko says:
Estas, ankaŭ, la kutimo - uzi malnovslavan aŭ preĝejoslavan lingvon en ortodoksaj preĝejoj, ĝis nun, sed sen glagoljico. Tie oni uzas diversformajn preĝejajn literojn de azbuko, nomata cirilliteroj, laŭ la nomo de Cirilo.
Parisoserk says:
Milokula Kato says:
Domaĝe ke oni ne plu uzas tiom belan alfabeton.
Lars Sözüerpro says: