About this blog

  • 35 posts
  • 3565 visits

» add a comment?

july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

July 14, 08

VUKOVAR

Mi ĵus alŝutis la kanton VUKOVAR, kiu estas dediĉita al tiu martira kroata urbo, kiun "jugoslava armeo" praktike detruis. La kanto naskiĝis dum tiuj teruraj tagoj de sieĝado kaj detruo. Malgraŭ tio ĝi ne estas sangema, venĝema, sed plena da optimismo kaj espero. Ĉi sube la traduko de la vortoj.

read more
© Published at 11:28 ( 2 comments / 62 visits )
This post is public

May 28, 08

LA INSULOJ KORNATOJ

Ĉi tie mi prezentas poemon de nia Lucija Borĉić pri la mirinda arkipelago en Adratika maro - KORNATOJ (Kornati). Tiu arkipelago estas unu el la naturparkoj en Kroatio.

read more
© Published at 11:21 ( 3 comments / 160 visits )
This post is public

May 16, 08

KIEL MI ESPERANTISTIĜIS (daŭrigo)

MIA UNUA ESPERANTO-KONGRESO

Kiel tute freŝa "Esperantisto" kun ĵus akirinta unuagrada diplomo, mi preparis min vojaĝi al mia unua E-Kongreso. Evidente mi iom timis pro mia nesufiĉe altnivela kono de Esperanto, sed tamen mi kuraĝe ekiris al tiu aventuro. Al Pécs mi vojaĝis per trajno. Tiun tagon la trajno estis sufiĉe plena kaj mi restis en la vagona koridoro rigardante tra la fenestro la naturon kaj pejzaĝojn. Evidente, mi havis nenian lingvan problemon ĉar kun mi vojaĝis kroatoj. Post iom pli ol unuhora vojaĝo ni atingis la landliman urbon Koprivnica. En tiu ĉi haltejo subite ĉiuj kroatoj forlasis la trajnon kaj mi restis sola en la vagono. Kun multaj pensoj en la kapo, mi rigardis tra la fenestro kaj kun scivolemo mi volis vidi la faman interŝtatan landlimon. Ja, por la unua fojo en mia vivo mi vojaĝas al eksterlando. Kiam la praktike malplena trajno ekveturis, mi povis konstati ke ekstere la tero estis la sama, la plantoj, herboj kaj arboj estis la samaj, la bestoj estis la samaj kaj nenie oni vidis iun ajn spuron de ia limo. Fakte por miaj okuloj nenio ŝanĝiĝis. Post kelkminuta veturado la trajno atingis la hungaran landliman urbon, kaj amaso da homoj eniris la vagonon. Nur tiam mi povis konstati ke ili parolas por mi tute nekompreneblan lingvon, kaj fine tio estis pruvo ke mi troviĝas en eksterlando. Eĉ aspekte, tiuj homoj praktike estis tute samaj kiel la kroatoj kiuj eliris en Koprivnica. La sola diferenco estis, ke ili ne parolis la saman lingvon. Mi ne plu povis komuniki kun tiuj simpatiaj homoj. Mi ne povis demandi al ili post kiom da tempo ni atingos la urbon Pécs. Do kiel fari, por ne maltrafi la bonan haltejon? Mi turnis min al la najbaraj kunvojaĝantoj, per la mano mi montris min mem kaj diris "Pécs, Pécs" montrante per fingro ke mi devas forlasi la trajnon en tiu ĉi urbo. Kun simpatio ili rigardis min, parolis pri io kion mi tute ne komprenis.

Kiam fine la trajno preskaŭ atingis la urbon Pécs, subite ĉiuj homoj en la vagono turnis sin al mi dirante, Pécs, Pécs. Kun danko, mi salutis ilin kroate kaj forlasis la vagonon. Sur la kajo mi vidis multajn gejunulojn kaj grandan banderolon sur kiu estis skribite "BONVENON!". Ha, mi estis tre ĝoja, ĉar fine mi komprenis tiun belan frazon. Pluraj gejunuloj tuj venis al mi demandante kiu mi estas kaj de kie mi venas. Mi multe pli bone komprenis Esperanton ol mi kapablis paroli. Jam estis vespero kaj mi esperis ke ni tuj iros al la ĉambroj, sed montriĝis ke la studentaj ĉambroj de la universitato estos liberaj kaj pretaj nur matene, venontan tagon. Tio signifis, ke ni devos pasigi nokton en la stacidomo. Ĉiuj alvenintaj kongresontoj kolektiĝis en aparta atendejo, kie oni povis lasi la pakaĵojn kaj sen ŝarĝo iri promeni tra la urbo. Estis tre bela, varma somera nokto . Mi estis scivolema pri la urbo kaj kun kelkaj aliaj gejunuloj ni foriris promeni. En nia grupo estis hungaroj, rusoj kaj poloj. En iu momente ni alvenis al la granda monumento kiu estis gardata de soldatoj. Unu ruso el nia grupo demandis: "Sed kial tie estas niaj (rusaj) soldatoj?". NI ĉiuj miris, kie li vidas rusajn soldatojn. Fakte, la monumento estis gardata de rusaj soldatoj. La respondo de la hungara amiko estis: "Sed ĉu vi ne scias kial ili estas ĉi tie?" Je la negativa respondo de rusa esperantisto, la sola komento estis: "Se vi ne scias, kiel ni aliaj povus tion scii!" Kompreneble, neniu kuraĝis diri pli. Ne estis normale ke en lando Hungario ne estis hungaraj soldatoj sed rusaj. Mi mem poste diskutis kun la ruso kaj efektive li ne sciis ke en Hungario estas multaj sovetiaj soldatoj, kiuj zorgas pri la "paco" de hungaroj.

Venontan matenon ni fine povis eniri en niajn ĉambrojn. Kiel mi jam diris, ni loĝis en studentaj ĉambroj. En mia ĉambro estis kvar unuetaĝaj litoj, do entute por 8 personoj. Mia loko estis en la supra lito. La organizantoj tre bone faris kaj tiel miksis nin, ke praktike ne eblis krokodili. Mi mem ne tro multe parolis ĉar multaj vortoj mankis al mi kaj mi ne havis sufiĉe da sperto. Tamen, mi ne povis silenti, ĉar miaj kunĉambranoj daŭre demandis ion. Tre ofte mi devis konsulti mian poŝvortaron por povi respondi.

La saman vesperon okazis interkonatiĝa vespero. La kongreson partoprenis 900 gejunuloj el la tuta mondo kaj ni okupis tri grandajn salonegojn. Mi esperis renkonti mian hungaran korespondantinon Eva, kiun mi ĝis tiam ankoraŭ ne renkontis kaj ne konis persone. Malgraŭ miaj klopodoj kaj serĉoj mi ne sukcesis trovi ŝin. Fine mi sidis ĉe granda tablo kun dudeko da aliaj gejunuloj el diversaj landoj. Mi ĉefe aŭskultis kaj povis konstati ke ni ĉiuj, senkonsidere de la devenlando, havas la samajn problemojn, la samajn ŝatojn kaj ĝojojn. Danke al Esperanto, ni ne plu estis fremduloj, sed geamikoj tre proksimaj.

En iu momento okazis al mi io tre agrabla. Tre bela junulino venis al mia tablo kaj turnis sin al mi per demando: Ĉu vi estas Kreŝo Barkoviĉ?" Mi tute ne konis ŝin. Ŝi havis tre nigrajn harojn kaj mirinde belajn, kiel ĉielo bluajn okulojn. Mi respondis jese kaj demandis ŝin kiel ŝi konas min. En tiu momento ŝi montris al mi mian foton. Do, la surprizo estas ankoraŭ pli granda. De kie ŝi havas mian foton? Tuj poste venis la klarigo. Ŝi estis amikino de mia rusa korespondantino Nataŝa, kiu mem ne povis veni, kaj petis al ŝi serĉi kaj saluti min. Ŝi klarigis, ke ŝi venas el unu sovetia Respubliko kiu troviĝas ĉe la Bajkala lago. Mi devis agnoski ke mi ne restis indiferenta antaŭ la brilo de ŝiaj bluaj okuloj.

Jiri, Maria, Eva kaj mi
Venontan tagon, fine, mia hungara korespondantino sukcesis trovi min kaj tiel ni ankaŭ persone konatiĝis. Ankaŭ ŝi estis tre ĉarma kaj simpatia junulino, kaj evidente dum la tuta kongreso ni restis kune.

Iu evento aparte markis min. Temas pri procesio de kongresanoj kiu trairis la urbon Pécs. Por montri la ideon de Esperanto kaj la fratecon inter la popoloj, la organizantoj petis al ĉiuj laŭeble vesti siajn naciajn kostumojn por tiu procesio. Ni ĉiuj donis la manojn unu al la alia kaj tiel marŝis tra la urbo. Multaj el la kongresanoj portis paperajn lumigitajn lampionojn. Vere en tiu momento mi sentis ke fakte ni ĉiuj estas nur homoj, kvankam diverskulturaj kun certaj detalaj diferencoj, tamen nur homoj. Estis vere mirinde kaj neforgeseble.

Kiel la tagoj pasis, tiel mi malpli bezonis mian vortaron kaj sentis min tre komforte en nia kara lingvo. Fine mi praktike ne plu bezonis ĝin (la vortaron).

Dum la adiaŭa vespero ankoraŭ plia evento markis min. Estis organizita elekto de "Miss Esperanto". Ĉiuj junulinoj ricevis numeron kiun ili devis alkroĉi sur la bruston kaj nur junuloj voĉdonis por iu numero. Mi mem, pro afableco, voĉdonis por mia korespondantino Eva kiu sidis apud mi, sed la venkinto estis belega japana junulino en kimono. Temis pri  f-ino NOZIMA (Noĵima) Natuko (Nacuko), 24-jara oficistino de Ŝtata Universitato Tokio. Ŝi tiel impresis min, ke dum longa tempo mi kredis ke mi nepre edziĝos al japanino. Mi trovis ke ŝi estis vere belega kaj tiel delikata en tiu bela japana kostumo. Mi havis la ideon ke japaninoj estas tiel delikataj kaj fragilaj ke oni devas atenti por ne difekti ilin per eventuala neintenca movo aŭ tuŝo. Evidente, poste mi konstatis ke tio estis naivaj junulaj revoj kaj falsaj ideoj kaj ke japaninoj estas same fortikaj kiel ĉiuj aliaj junulinoj en la mondo.

Tiel finiĝis mia unua neniam forgesebla esperanto kongreso. La fakto ke mi troviĝis inter 900 gejunuloj el la tuta mondo, en vera kosmopolita medio en kiu mi povis ĉiujn kompreni kaj komuniki. Sen lingva baro, ni ĉiuj estas samaj, senkonsidere de etaj eksteraj diferencoj, kaj tio repensigis min al miaj medicinaj studoj kie mi povis konstati la samon, sekciumante la kadavrojn en anatomia salonego. Se oni forigas la haŭton kiu povus esti iom alikolora, sub la haŭto ni ĉiuj estas ekzakte samaj, ĉiuj havas la samajn organojn, la saman sangon. Ekzistas nur kulturaj diferencoj, kiuj cetere alportas multon al tiu mirinda mozaiko kiu estas nia bela Mondo.

Do, mi decidis resti por ĉiam esperantisto kaj daŭrigi la plibonigon de mia lingva nivelo. Mi amis la tutan mondon danke kaj pere tiu mirinda ilo kiu estas nia kara lingvo Esperanto.

(eble daŭrigota)

© Published at 11:22 ( 12 comments / 226 visits )
This post is public

May 13, 08

KIEL MI ESPERANTISTIĜIS

KIEL MI ESPERANTISTIĜIS

En la jaro 1965 mi enskribiĝis en la unuan jaron de la medicina fakultato en Zagrebo. Konante

Med.fakultato-Zagreb.jpg
neniun mi sidiĝis en la granda amfiteatro de la anatomia instituto por aŭskulti la unuajn prelegojn kaj komenci la unuajn praktikajn ekzercojn dum posttagmezaj horoj. Apud mi sidis samaĝa junulo kun kiu mi dum la paŭzo konatiĝis kaj amike babilis. Li nomiĝis Davor Doršić, kaj li poste iĝis unu el miaj plej bonaj amikoj. Sur lia brusto mi rimarkis verdan stelon kaj mi demandis lin ĉu li estas esperantisto. (Ja, mi jam konis la ekziston de Esperanto ĉar unu el miaj kuzoj estis esperantisto kaj membro de la grupo de junuloj, kiuj kadre de la Zagreba Observatorio verkis originalan sciencfikcian romaneton en Esperanto). Je mia demando, Davor respondis:
"Jes, mi estas esperantisto kaj eĉ vic-prezidanto de Studenta Esperanto Klubo, kiu troviĝas en Amruŝeva strato. Ĉu vi ne volus veni kun mi al la klubo kie vi renkontos aliajn esperantistojn? "
Mia respondo estis pozitiva, kaj post la finitaj studhoroj ni kune piedmarŝis al Amruŝeva. La sidejo de SEK troviĝis en la unua etaĝo. Enirinte la unuan ejon, mi vidis kelkajn junajn personojn kiuj inter si parolis en Esperanto. Mi evidente komprenis nenion. Aŭskultante ilin, mi diris al mi ke mi neniam povos lerni tiun lingvon, kvankam mia amiko Davor asertas ke ĝi estas facila.

Sur la muro de la ejo troviĝis bildo de granda krokodilo kaj estis skribite : NE KROKODILU! Evidente, mi tuj demandis kial estas tiu krokodilo kaj kion signifas tiu frazo. Oni klarigis al mi ke por esperantistoj, vorto krokodili signifas paroli la nacian lingvon inter si aŭ en E-ejoj. En la klubo estis malpermesate krokodili, kaj ĉiu, kiu malobservis tiun regulon devis pagi punon. Do ili ne krokodilis, krom kun mi, kiu estis ĵus alveninta novulo, neesperantisto. Davor prezentis min al la aliaj, kaj mi konatiĝis kun Zlatko Tiŝljar (Pajo), Roger Imbert, Kruno Tišljar kaj pluraj aliaj. Roger Imbert estas franco kiu edziĝis kun zagrebanino kaj vivis en Zagrebo. Ĝuste li morgaŭan tagon devis komenci gvidi novan E-kurson. Davor tuj venis al ideo ke mi povus enskribiĝi kaj jam de morgaŭ komenci sekvi la kurson. Tiel efektive okazis.

Kiam Roger komencis la kurson mi eĉ ne povis imagi ke kelkajn jarojn poste mi vivos en Francio kaj li restos en Kroatio. Ankaŭ mi ne povis imagi ke mi parolos lian lingvon (la francan) kiel li parolas la mian  (kroatan).  Mi ekkomencis la kurson kaj en la komenco ne estis tiel facile. Ja, por slavlingvano, multaj vortoj estis nekonataj. Apartan problemon mi havis por memori la korelativojn kaj inter ili, pro iu kialo nekonata, mi tre malfacile memoris la vorton "Kial?" Davor kaj mi interkonsentis, ke ĉiutage, post la fakultato, ni iros kune piede, kaj li paroligos min en Esperanto. Por helpi al mi memori la vorton "kial", mi devis parkerumi la frazon: "Kial vi ne scias "kial"?

En la klubo ekzistis diversaj aktivecoj kaj sekcioj, inter kiuj koresponda sekcio, drama sekcio ktp. Mi tuj eniris la korespondan sekcion, ĉar la korespondado certe povis helpi al mi en la lernado de la lingvo. Danke al la "Koresponda servo Mondskala" (servo de UEA), mi akiris plurajn adresojn de esperantistoj el la tuta mondo. Fine mi havis 20 korespondantinojn kaj unu korespondanton el Argentinio, kiu estis same medicinstudento. Tiu korespondado estis tre kara al mi kaj mi iĝis konata de mia leterportisto, kiu preskaŭ ĉiutage havis almenaŭ unu leteron por mi. Tiuj leteroj estis ĉiam belege afrankitaj kaj devenis el tre diversaj landoj. Kompreneble mi kolektadis bildkartojn, diversajn folkloraĵojn, ktp. Kun miaj korespondantinoj mi interŝanĝis multajn interesajn informojn, mi multe lernis pri diversaj landoj, kutimoj, kaj popoloj.

Krome, en la klubo la kompliceco kaj kamaradeco inter ni ĉiuj estis tre forta. Ni ĉion faris kune, kune ekskursis, kune amuziĝis, kune diboĉis. Por mi tiu klubo iĝis mia dua hejmo.

Alproksimiĝis la fino de la lernojaro 1966 kaj fino de nia kurso kun la ekzameno. Antaŭ la komisiono de Kroata Esperanto-Instituto mi sukcesis mian unuagradan bazan ekzamenon (diplomo A). Tiam mi ricevis tre bele faritan diplomon en Esperanto kun la subskribo de ekzamenantoj kaj oficiala stampo de la Instituto. Evidente mi estis tre ĝoja kaj decidis daŭrigi la kurson B en aŭtuno.

En tiu ĉi jaro, 1966, la internacia Junulara Kongreso devis okazi en la najbara hungara urbo Pécs kaj miaj geamikoj insistis ke mi partoprenu ĝin. Mi iom timis ĉar mi ne sentis min ankoraŭ sufiĉe forta lingve por partopreni. Aliflanke, tio estis bona okazo partopreni, ĉar Pécs estas relative proksima urbo kaj la tuto ne estis tro kosta. Mi do rakontis pri tio al mia patrino kaj ŝi promesis pagi al mi tiun vojaĝon kaj restadon. Fine, estis decidite. Mi vojaĝos al IJK en Pécs.


(daŭrigota)

© Published at 07:13 ( 7 comments / 163 visits )
This post is public

May 5, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (24) - FINO KAJ KONKLUDO

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (24) - FINO KAJ IMPRESOJ

Ĵaŭdon la 30-an de oktobro

Antau la foriro
Post la matenmanĝo per taksio ni iris al la stacidomo kaj de tie per superekspresa trajno al la Kansai Internacia Flughaveno. La flughoro de la aviadilo estis ŝanĝita kaj ĝi devis forflugi dudek minutojn pli frue. Ĉar mankis seĝoj en la ekonomia klaso, mi ricevis lokon en la komercista klaso, multe pli luksa. Post la ŝanĝo de japanaj enoj en eŭrojn mi ankoraŭfoje fotis mian “fenestron” en Japanio, Masakaton, en la flughaveno
Masakato en flughaveno
(vd. foton ĉi dekstre). Tiam venis momento de adiaŭo. Mi dankis al Masakato pro vere mirinda laboro kiun ŝi faris rilate al mi malgraŭ sia neatendita malsano.

La vojaĝo al Parizo estis tre agrabla kaj okazis sen iu ajn problemo. Bedaŭrinde, la vetero kiu atendis min en Parizo, estis tre malagrabla, malvarma kaj pluva, dum en Japanio estis ĉiam (aŭ preskaŭ) tre bela kaj milda. Mi eĉ ne estis bone vestita por la pariza vetero. Do, mi uzis taksion por reveni hejmen, kvankam la veturado tre longe daŭris pro tro da trafiko.

Tiel finiĝis mia vojaĝo al Japanio, kio certe estis mia vivvojaĝo. Dankon al ĉiuj kiuj ebligis ĝin.

**************

MIAJ IMPRESOJ

Ĝis nun vi povis sekvi mian itineron kaj ĉion kion mi faris dum tiuj tagoj. Nun fine de mia raporto, mi donu al vi kelkajn ĝeneralajn impresojn kaj surprizojn kiujn mi havis en Japanio. 

PURECO - Vere mi estis surprizita kiel puraj estas la urboj en Japanio. Nenie oni povas vidi iun ajn papereton aŭ malpuraĵon. Oni daŭre purigas. En komercaj centroj aŭ publikaj lokoj estas daŭre purigistoj kiuj senĉese purigas, ekzemple la tenilojn de moviĝantaj ŝtuparoj aŭ aliajn publikajn surfacojn. En la aŭtobusoj, trajnoj - ĉio estas tre pura. En la fervoja stacio de Kioto mi atendis trajnon. Kiam trajno alvenis, kaj ĉar estis la lasta haltejo, ĉiuj vojaĝintoj eliris. En tiu momento, junaj virinoj, uniformitaj, eniris ĉiujn vagonojn, metis sur la pordojn informon ke oni ne povas eniri kaj tuj purigis la vagonojn. Nur post tio la novaj vojaĝantoj povis eniri.

ALTA VIVNIVELO
- tion mi juĝas laŭ la vivnivelo de lokoj en kiuj mi estis. Ĝenerale la urboj estas tre bone prizorgitaj kaj elektronigitaj. Mi konstatas ke la elektroniko estas tre uzita ĉie en la vivo. En la stacidomoj preskaŭ ne ekzistas giĉetoj. Ĉie estas maŝinoj kiuj vendas la biletojn aŭ aliajn varojn. Ĉie estas elektronikaj indikoj pri diversaj aferoj. En la surstrataj bushaltejoj ĉie estas aŭtomataj elektronikaj indikoj pri la alveno de nova buso, post kiom da minutoj ktp. En la busoj, ĉe ciu sidloko troviĝas butono por haltigi la buson, sur la muroj estas elektronikaj indikoj pri la venontaj haltejoj kaj ĉe la ŝoforo estas maŝinoj por kontroli la biletojn aŭ pagi per mono. Ĉiuj pasantoj (aŭ preskaŭ) en Kioto promenas kun portebla telefono, ludante per ĝi aŭ simple uzante ĝin.
Malgraŭ tre forta aŭtomatigo en la ĉiutaga vivo, surprizas la fakto ke ĉiuj elektraj fadenoj en la urbo estas ekstere (kiel en Usono!!!) kaj ne subtere kiel en Eŭropo. Laŭ mi tio estas sufiĉe malbela, sed la klarigo estis ke tiel estas pli facile ripari eventualajn paneojn.
Ĉiuj homoj estas bone vestitaj kaj nenie oni vidas almozulon. Evidente, tio ne signifas ke ne ekzistas malriĉuloj kaj senhejmuloj, ĉar ilin mi eĉ persone vizitis kaj vidis en Kôbe. 

TAKSIOJ - Tre surprizis min taksioj kaj ilia aspekto. Estas tre multaj taksioj kaj tre multaj taksikompanioj. Por distingi la kompanion, ĉiu havas sian propran signon. Do sur la tegmento de taksioj vi povas vidi diversajn lumsignojn - ekzemple : koro, karo, kubo, kuglo, ktp. La pordoj de taksioj malfermiĝas kaj fermiĝas automate kaj la ŝoforoj estas uniformitaj kaj stiras kun blankaj gantoj. Samaj estas la ŝoforoj en publika transporto.

SALUTADO - En Japanio oni ne premas la manon de la alia nek interkisas. Oni salutas per plurfoja kliniĝo antaŭ la alia kaj tio estas reciproka. Mi havas la impreson ke per tiu maniero oni devas honorigi la alian kaj montri sin humila antaŭ li. Eĉ kiam la homoj interŝanĝas kelkajn afablajn vortojn ili tion faras en la kliniĝinta pozicio. Laŭ mi tio estas humiliga.
En la trajno mi rimarkis, ke kiam la kontrolisto de biletoj eniras en la vagonon, li malfermas la pordon, haltas, formetas sian kaskedon, salutas kaj dankas al pasaĝeroj kaj nur tiam remetas la kaskedon kaj komencas kontroladon de biletoj. Ĉe la fino, li returnas sin al la pasaĝeroj, denove dankas, salutas kaj tiam eliras el la vagono. La samo valoras por vendistoj de trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, kiam ili eniras la vagonon kaj eliras.

RELIGIOJ - La du ĉefaj religioj de Japanio estas ŝintoismo kaj budaismo. Kvankam la ŝintoismo estis unua en Japanio kaj estas la religio de Tenoo (imperiestro), budaismo estas hodiaŭ pli forta. Multegaj ŝintoismaj sanktejoj kaj budaistaj temploj troviĝas ĉie. Laŭdire en Kioto estas 2800 diversaj temploj. Ĉiakaze, ili estas ĉie. Oni ĉiam diris al mi ke budaismo ne estas religio sed estas filozofio. Tamen, mi tion ne komprenas ĉar estas tiom da temploj en kiuj estas grandegaj budaoj al kiuj oni iras preĝi, lumigas kandelojn kaj praktikas ritojn, ke estas malfacile kompreni, ke tio ne estas religio. Estas ankaŭ multaj budaistaj monaĥoj kaj monaĥejoj. Estas interese ke kiam mi demandis klarigojn al miaj japanaj geamikoj, mi konstatis ke ili mem ne komprenas multon pri tio, sed tio estas iu tradicio kiun oni praktikas. Por ili la plej grava “religia” momento estas enterigo kaj enteriga ceremonio. Ili ĉiuj esperas post la morto iri al paradizo (nirvano). Post la morto oni ŝanĝas sian nomon por la tomba ŝtono kaj oni pagas tre multekoste por tiu nova postmorta nomo. Evidente oni pagas tion al bonzo, kiu principe ne devas postuli tiun monon sed oni devas pagi al li. La koston de la nova nomo oni negocas inter bonzo kaj familio. Iu mia amiko diris al mi ke lia patro ŝparis dum sia tuta vivo por povi pagi sian postmortan nomon. Li pagis ĝin pli ol unu milionon da enoj.
Homoj ofte aĉetas budaistajn altarojn kiujn ili havas hejme por tie preĝi kaj havi parton de iu osto el la gorĝo de la mortinto. Alia parto de la sama osto troviĝas en la tombo. Tiujn tradiciojn praktikas ĉiuj, eĉ tiuj, kiuj principe tute ne estas religiemaj.
En Kioto mi vidis kelkajn kristanajn preĝejojn kaj tio surprizis min ĉar tre malmultaj Japanoj estas kristanoj. Tamen mi ofte vidis homojn (ĉefe virinojn) kiuj portas ĉirkaŭ la kolo cenon kun kruco. Tio surprizis min sed klarigo estis ke tio estas modo kaj havas nenian rilaton kun la religio.
Unu el la simboloj de budaismo estas la svastiko (alispeca kruco), kiu devenas el Hindio (same kiel budaismo) kaj reprezentas la sunon. Mi estis tre surprizita vidante diversflanke tiun simbolon kiu havas evidente malbonajn konotaciojn. Nu, estas vero ke tiu nazia svastiko estis inversita, sed unuavide oni tion ne rimarkas.

UNIFORMOJ
- Krom la ŝoforoj kaj aliaj ŝtataj kaj privataj oficistoj, ankaŭ ĉiuj lernejanoj estas uniformitaj. Diversaj lernejoj havas siajn proprajn uniformojn. Dum la ekskursoj mi povis tion konstati kaj same vespere kiam la lernejanoj revenas hejmen.

VIROJ-VIRINOJ
: Kvankam iom mapli nun, virinoj estas daŭre duagradaj homoj. Tion oni povas konstati diversmnaiere. Jam en parolmaniero. Viroj parolas virece kaj virinoj, virinece. Tion mi eksciis hazarde ĉar mi aŭdis pri iu Japanino kiu edziniĝis al Bulgaro kaj ili vivas en Bulgario. Ili havas filon kiu laŭdire tre bone parolas japanan sed kvankam knabo, li parolas virinece. Mi petis la klarigon. Jes, ĉar li lernis la lingvon de sia patrino, li parolas kiel ŝi, virinece. Mi volis scii kia estas diferenco kaj jen la klarigo: Virino diros al la viro: “Ĉu vi estus tiel afabla bonvoli doni al mi libron?” kaj la viro diros al virino: “Donu al mi libron!”
Virina rolo en la domo kaj en la familio estas tute klara - ŝi servas la edzon kiu estas domestro kaj familiestro. Evidente tio ne validas ĉe kelkaj homoj, kiel ekzemple en la domo de nia k-dino Viola, kiu certe ne estas plimulto en Japanio. 

KULPOSENTO
- Multaj Japanoj havas tre grandan kulposenton rilate al Koreanoj kaj Ĉinoj (tamen ĉefe Koreanoj), pro teruraj krimoj kiujn faris japana armeo dum sia okupado de tiuj landoj, kaj sklavigo de tiuj popoloj (multaj sekssklavinoj). Ankoraŭ nun en la koreaj lernejoj oni instruas al la lernantoj kiel aĉaj kaj danĝeraj homoj estas Japanoj. Pro tio kreiĝis multaj asocioj de koreo-japana amikeco, kie Japanoj provas helpi la koreanojn finance kaj per aliaj manieroj. Ili ofte vojaĝas al Koreio por doni alian bildon pri Japanoj kaj montri ke ne ĉiuj Japanoj estas aĉuloj, kaj ke nunaj generacioj ne kulpas pri la krimoj de iliaj antaŭuloj.

SIMPATIO KAJ AMIKECO
- Mi renkontis dum la vojaĝo vere multajn novajn nekonatajn esperantistojn kaj mi konstatis ke ili ĉiuj estas tre simpatiaj kaj amikemaj. Evidente, nun mi ne povas paroli ĝenerale pri Japanoj sed nur pri japanaj esperantistoj. Ĉie, kie mi estis, mi estis akceptita kun multe da simpatio kaj ĉarmo. La personaj kontaktoj estis vere tre varmaj kaj amikaj kaj mi sentis min tre tre bone inter tiuj novaj geamikoj. Vere mi ne sentis min fremda, malgraŭ la kompleta analfabeteco rilate al la japana lingvo kaj skriboj. Danke al la sindonemo de tiuj karaj homoj, la lingvaj baroj ne vere ekzistis, kaj por mi estis plia pruvo ke kiam oni ne havas komunikproblemon, la koroj de la homoj estas tuj malfermitaj. Do dankon al vi ĉiuj, miaj karaj japanaj geamikoj, kiuj ebligis al mi senti min en via bela lando kaj inter vi kiel hejme. Ni ne estis japanoj kun kroato/franco sed nur homoj kun homo (kiel antaŭ  100 jaroj tion konstatis kaj diris doktoro Zamenhof). Ĉion bonan kaj sukceson al vi ĉiuj elkore deziras via
Kreŝo

 

© Published at 12:00 ( 5 comments / 134 visits )
This post is public

May 2nd, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (23)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (23)

Antaŭlasta tago

Merkredon la 29-an de oktobro

Matene sinjorino ITÔ venis ĉe sinjoro AKADA. La edzino de sinjoro AKADA servis verdan teon “Ousu”, kio estas speciale preparata verda teo tre densa kun forta aromo. Post la bonega matenmanĝo, sinjorino ITÔ kaj sinjoro AKADA akompanis min por vidi Akasi Pontegon, kiu ligas ĉefinsulon “Honsyû” kun insulo “Sikoku”. Tiu ĉi pontego estas vere impresa. Ŝajnas ke ĝi estas la plej granda pendanta ponto en la mondo. Ĉi sube vi povas vidi du fotojn. La unua

Dikeco de portantaj dratoj
montras la dikecon de portantaj dratoj de la ponto. Sur la dua estas la ponto mem. Ni ne restis longe ĉe la ponto ĉar mi devis baldaŭ envagoniĝi por iri al Kioto kie Masakato devis atendi min sur la kajo por daŭrigi la vojaĝon al urbo Siga. Por ke mi ne tro serĉu la bonan trajnon por
Pontego akasi
daŭrigi tiun vojaĝon, ni interkonsentis ke Masakato atendu sur la kajo kaj ke mi estos en la antaŭlasta vagono. Subite estis informo ke la trajno malfruos pro la homa akcidento. Kompreneble, mi ne povis kompreni tion, sed Masakato tion aŭdis kaj tuj telefonis al sinjoro AKADA por informi lin. Mia bileto jam estis aĉetita kaj mi adiaŭis kun afablaj geamikoj el Kôbe. Feliĉe la trajno ne tro malfruis kaj sur la kajo troviĝis mia “anĝelo” kiu fidele kaj daŭre zorgis pri mi. Masakato eniris kaj per la sama trajno ni daŭrigis vojaĝon al Siga. Ĉe la stacidomo JR-Kusatu, Siga, atendis min k-do ÔNISI Sin’iti kaj s-ro KUDÔ Hisasi. Ili estis tie per aŭto.
En auto en Siga
Pro dekminuta malfruiĝo de la trajno ili jam iom maltrankviliĝis. Masakato transdonis min al la du amikoj kaj revenis hejmen.

Per la aŭto ni iris al la lago Biwako, la plej granda lago en Japanio. En tiu ĉi loko troviĝas muzeo “Siga-Gubernia Muzeo de Biwako” kiu enhavas multajn akvariojn kun diversspecaj fiŝoj. Inter diversaj specioj ni eĉ vidis fiŝojn kiuj ne havas masklojn, do la nuraj femaloj naskas idojn per la spermoj de alispecaj fiŝoj. Krom la fiŝoj ni vidis aliajn ekspoziciaĵojn etnografiajn. Ekzemple, kiel la Japanoj lavis vestaĵojn per lavtabulo en pelvo kaj ĝian evoluon ĝis primitiva lavmaŝino kaj fine ĝis tute moderna. Same oni vidis etnografiaĵojn pri la vivo en la kamparo.

K-do ÔNISI donacis al mi belan libron pri la “Lagoj en la mondo” en Esperanta-traduko. Tiun tradukon faris lokaj esperantistoj el Siga laŭ la originalo de Biwako-Instituto.

Post tiu vizito, kiu estis tre interesa por mi, kaj antaŭ la renkontiĝo kun kelkaj esperantistoj de Ôtu/Konan Esperanto-Societo, ni iris serĉis bangladeŝan esperantiston, s-ron Roy. Li estas blinda junulo, kiu jam de ok jaroj vivas en Japanio kaj perfekte lernis la japanan lingvon. Li lernis la akupunkturon kaj nun instruas akupunkturon en la lernejo. Kun li ni iris renkonti la aliajn esperantistojn. Poste ni ĉiuj kune vizitis restoracion kie ni vespermanĝis. Ĉi-foje mi mendis nur tre bonan salaton.
Post tiu renkontiĝo, mi dankis al miaj japanaj geamikoj kaj kun k-do ÔNISI vojaĝis per trajno al Kioto. Li akompanis min ĝis la stacidomo de Kioto kie ni adiaŭis unu la alian. Tiel fakte finiĝis mia lasta tago en Japanio. Per la buso 26 mi veturis al la domo de Masakato ĉar mi devis ankoraŭ paki miajn valizojn. Ĉi-foje mi ne maltrafis mian haltejon kaj tute sen problemo retrovis la loĝejon de Masakato.

Antaŭ mia foriro mi deziris havi foton kun miaj karaj gastigantoj kiujn mi ĝenis plej longe sed kiuj neniam montris al mi ke mia ĉeesto pezas al ili. Temas pri Masakato kaj Minoru TAHIRA. Mi volas aparte danki al ili pro ilia amikeco.  Mi finfine pakis mian grandan valizon kaj enlitiĝis.

© Published at 14:34 ( 0 comments / 67 visits )
This post is public

April 29, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (22)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (22)

Mardon, la 28-an de oktobro

Post la bonega matenmanĝo - tre abunda kaj eŭropeca (sinjorino Tabata faris pri tio ĉion eblan), ni foriris unue al la oficejo de k-do Tabata kaj poste per trajno al la malnova urbo NARA. Tie atendis nin sinjorino HUZIKAWA Zyunko kun kiu ni kune iris al la belega Nara-parko kie troviĝas multaj diversaj temploj, inter kiuj la konata templo Tôdaiji. Ĝi estis kreita en la 8-a jarcento, kaj estas plej

Templo Tôdaji en Nara
granda ligna konstruaĵo en la mondo. Dufoje ĝi brulis kaj estis rekonstruita. En ĝi troviĝas granda Budao el ligno sidanta sur grandega lotusa floro. Tiu ĉi templo devis esti la ĉefa templo super ĉiuj temploj de Japanio.

En la grandega parko de Nara aparta atrakciaĵo estas
Cervoj en libereco en Nara
cervoj kiuj tute libere cirkulas inter la turistoj. Temas pri centoj da bestoj kiuj estas tute malsovaĝaj kaj alkutimiĝintaj al la homoj.
Sur la maldekstra foto vi vidas Sinjoron TABATA
En parko de Nara
Kazuhiro kun sinjorino HUZIKAWA Zyunko antaŭ la enirejo de la parko kaj sur la dekstre oni vidas cervojn kiuj tute libere cirkulas inter la gastoj kaj turistoj.

Nara estas la plej malnova ĉefurbo de Japanio (710-784) sub la nomo Heijo. En ĝi floregis la budaismo danke al mecenatoj, t.e. pluraj sinsekvaj imperiestroj. La ĉefaj turismaj partoj de Nara estas en la listo de UNESKO kiel “monda kultura heredaĵo”.  Multe da lernejanoj venas ĉiutage por lerni la japanan historion kaj admiri la artajn kapablojn de la homo.

Ĉe la ekstera muro troviĝas skulptaĵo el ligno kiu reprezentas sidantan Budaon. La skulptaĵo estas
Ligna Budao
vestita per ruĝa vestaĵo kaj multaj piuloj venas por tuŝi la skulptaĵon kaj esprimi iun sian deziron.

Post tiu ĉi vizito de la ĉefa templo ni promenis tra la parko kaj vizitis kelkajn aliajn antaŭ ol iri tagmanĝi en la urbon. Ni manĝis en itala restoracio kaj poste iris al la stacidomo por trajne vojaĝi al la urbo Kôbe. Je la 14-a horo posttagmeze en la JR-Sannomiya en  Kôbe atendis min pluraj Kôbeanoj: s-roj AKADA Yosihisa, KIMURA Eizi, s-ino ITÔ Yoriko kaj k-do NONOMURA Yô kiun mi kun plezuro revidis jam la trian fojon. Do mi estis en Kôbe la duan fojon, ĉi foje por viziti la urbon kaj renkonti la E-grupon de Kôbe. Tiu ĉi urbo denove tre impresis min ĉar post terura detrua tertremo, ĝi estas komplete rekonstruita kaj nun ĝi estas denove supermoderna urbego kun multaj tre tre altaj konstruaĵoj.

Kun niaj geamikoj el Kôbe, unue ni iris viziti muzeon “Futura Muzeo por Prevento kaj Futura Muzeo por homoj”. Estis tre interese viziti tiun muzeon kiu aparte impresis min. En aparta salono speciale konstruita ni povis vidi kaj “vivi” la teruran tertremon de Kôbe. Fakte tiu salono estas speciala kino-salono kun multe da ekranoj sur la muroj. Dum la prezentado de filmo pri la tertremo oni samtempe sentas la tremon kaj skuojn. La sento estas teruriga kiam oni vidas kiel en kelkaj sekundoj la grandegaj konstruaĵoj komplete detruiĝas kaj disfalas, kiam oni vidas trajnojn sur la pontoj kiuj kune kun la ponto falas en la abismon. Inter ni estis amikoj kiuj mem vivis tion kaj kies domoj ne plu ekzistas. La du muzeoj estas vere vizitindaj. Revene al la urbocentro, ni vizitis la novan modernan urbodomon kie de la 24-a etaĝo oni povas admiri la panoramon de Kôbe kaj la montojn sur kiuj estas videblaj lumaj skriboj "KOBE". La urbodomo havas 30 etaĝojn. Mi vere demandis min kiel oni kuraĝis rekonstruante la urbon, denove konstrui tiel altajn konstruaĵojn, sed laŭdire la novaj konstruteknikoj principe permesas reziston al la tertremoj. Ni sincere esperu tion.

Post la belega vidaĵo ni uzis unurelan trajnon sen stiranto (ŝoforo) per kiu ni iris al la artefarita insulo en la maro, nomita “Port Islando”, kiu estas nova parto de la urbo Kôbe kaj kie loĝas multe da homoj. Fine de la vespero ni iris al la klubejo de la E-grupo de Kôbe kie ĵus okazis la kurso.
En Kobe - gaja societo
Post la kurso ni ĉiuj iris al la restoracio por vespermanĝi. Kun mi vespermanĝis ge-sinjoroj: AKADA, NAKAMITI, KIMURA, HARANAKA, ITÔ, NONOMURA. Kiel vi povas vidi sur la foto la etoso estis tre gaja kaj tre tre agrabla. Post la agrablega vespero, tre afabla sinjoro AKADA Joŝihisa, kiu mem travivis la teruran tertremon en Kôbe kaj kies loĝejo estis detruita, ricevis novan modernan loĝejon en la apudurbo de Kôbe, Tarumi, invitis min tranokti ĉe si. Li akompanis min al sia loĝejo, kie lia ĉar
Apud hejma budaista altaro
ma edzino, neesperantistino, same afable akceptis min kaj disponigis al mi belan japanecstilan ĉambron kun bona futona “lito”. En la moderna loĝejo troviĝas aparta tradicia japana ĉambro kun budaista altaro. Sinjoro AKADA klarigis al mi ke li aĉetis tiun ĉi altaron memore al sia patrino kiu mortis en tiu ĉi ĉambro. Sur la dekstra foto estas mia kara gastiganto apud la budaista altaro en sia loĝejo. Mi uzas ankaŭ tiun ĉi okazon por elkore danki al tiu ĉarma geedza paro pro ĉio kion ili faris por mi. Sinjoro Akada montris al mi tre belan panoramon kiu estas videbla el sia loĝejo. Post ioma babilado kaj tre agrabla banado mi kuŝigis por nokta ripozo.

© Published at 09:41 ( 0 comments / 67 visits )
This post is public

April 28, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (21)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (21)

Lundon, la 27-an de oktobro.

Matene atendis min ĉe la hotelo Viola kiu per sia aŭto akompanis min al la trajno. Ŝi jam aĉetis al mi bileton por Kioto en rapidega trajno kaj mi sola vojaĝis revenen. Pro sia malbona sanstato Masakato ne atendis min ĉe la trajno. Mi mem elturniĝis kaj per la buso n° 26 mi veturis al la loĝejo de Masakato. Bedaŭrinde mi iom maltrafis la bonan haltejon kaj mi devis reveni piede du aŭtobusajn haltejojn.

Reveninte ĉe Masakato mi devis prepari pli malgrandan valizon por la venonta tritaga vojaĝo. Posttagmeze tamen Masakato akompanis min al la stacidomo kie ni rendevuis kun s-ro TABATA Kazuhiro

Kun Tabata-san en Kioto
el Ôzi-tyô, Nara. Kun li mi vojaĝis unue al la oficejo kie li laboras kiel iuspeca notario. Li havas du aŭ tri pliajn kunlaborantojn. Poste ni kune vizitis la kunvenon de aliaj kaj kiel kutime ni iris al la restoracio kie ni bone vespermanĝis. Post la vespermanĝo ni disiĝis kaj mi iris kun k-do TABATA al lia bela domo kie tre bonkore kaj amike akceptis min liaj ĉarmaj edzino kaj filino. Lia filino havas proksimume la aĝon de mia propra filino. Ŝi montris al mi sian lernolibron pri la franca lingvo - lernolibro por japanoj. Ili disponigis al mi sian banĉambron por bani min antaŭ enlitiĝo kaj la japanecan gastĉambron kun futono, sed tre agrablan kaj komfortan. Mi multe dankas al ili pro ilia afableco kaj gastamo. Tie mi tre bone dormis.

© Published at 11:04 ( 0 comments / 60 visits )
This post is public

April 28, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (20)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (20)

Dimanĉon, la 26-an de oktobro

Post la matenmanĝo okazis nia lasta kunveno kaj la dimanĉan tagmanĝon ni ne mem preparis sed decidis manĝi en la restoracio. Post la manĝo ni ankoraŭ iom babilis, trinkis kafon. Sekvis la reveno hejmen. Pluraj uzis trajnon kaj mi revenis kun mia amiko Semanto per lia propra aŭto al Kanazawa. Ni iris ĝis lia hejmo kie mi havis okazon konatiĝi kun lia edzino. Li opiniis ke post ĉio tio mi devas esti laca kaj li pagis por mi ĉambron en luksa hotelo en Kanazawa. Kiam mi instaliĝis, mi banis min kaj iom ripozis ĝis la sepa vespere, kiam Semanto rendevuis kun mi por komuna vespermanĝo en alia restoracio. Efektive, ni vizitis restoracion kiun li bone konas kaj kiun li elektis por mi. Estis tre agrable. Ni multe babilis kaj bonege manĝis. Plene sata mi revenis en la hotelon kie mi bonege dormis kaj ripozis ĝis la mateno.

 

© Published at 10:58 ( 1 comment / 65 visits )
This post is public

April 22, 08

KREŠIMIR - KIA DEVENO?

PRI MIA PERSONA NOMO - KREŜIMIR

Pluraj el miaj amikoj kaj konatoj miras pro mia "stranga" persona nomo Krešimir. En Francio plej ofte oni nomas min Kazimir ĉar tiu ĉi persona nomo estas konata pro sufiĉe multaj polaj enmigrintoj. Kiam mi diras al ili ke mi havas nenion kontraŭ la nomo Kazimir sed ke tio ne estas mia persona nomo, la respondo plej ofte estas: "Sed Kreŝimir - Kazimir estas la sama afero".

Aliaj demandas mi

Kresimir
n de kie venas tiu nomo. Do jen mi klarigas. Tio estas pure kroata persona nomo kiun (laŭ mia scio) oni trovas en neniu alia slava popolo. En la kroata historio ekzistis kvar kroataj reĝoj kiuj nomiĝis Kreŝimir: Kreŝimir I (935-945); Kreŝimir II (949-969); Kreŝimir III (1000-1030) kaj Petar-Kreŝimir IV (1058-1089). La plej konata kaj plej potenca estis tiu lasta. Kiel vi povas rimarki ĉe tiu lasta estas du nomoj ligitaj Petar +
Petar Kresimir IV
Kreŝimir. Kial? Tute simple ĉar Kreŝimir ne estas nomo de iu sanktulo kaj ĉar ĉiu devis havi sian sanktan protektanton, oni ligis Kreŝimir kun Petar (Petro). Tiel en la kroata katolika kalendaro oni trovas Kreŝimir la 29.06. - kiam estas tago de sankta Petro.

Krom gravaj politikaj atingoj kaj unuigo de Dalmatio kun norda Kroatio (kreiĝis "Regnum Dalmatiae et Chroatiae"), li multe subtenis konstruon de urboj en Dalmatio. Unu el konataj dalmataj urboj Šibenik - nomiĝas "Urbo de Kreŝimir".

Ĉar kelkaj el miaj esperantistaj konatoj deklaris ke mi estas burĝo kiu posedas riĉecon en Kroatio, mi do ĉi tie publike agnoskas ke tio estas vero. Mi posedas tie urbon Ŝibenik - kiu estas la urbo de Kreŝimir. Ĉar multaj homoj preferas pli mallongajn nomojn ĝenerale oni nomas min - KREŜO. Krome, ĝi estas pli esperantista (ĉar finiĝas per o).

© Published at 08:16 ( 10 comments / 200 visits )
This post is public

April 16, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (19)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (19)

Sabaton, la 25-an de oktobro

Nia programo komenciĝis frue matene. Unue estis matemanĝo kiun ni devis prepari, kaj temas pri japaneca matenmanĝo kun rizo, misosupo, legomoj kaj japana teo. Dum niaj laborkunsidoj kiuj okazis matene kaj posttagmeze, ni havis je nia dispono belajn lokojn kaj eĉ informadikan ĉambron kun multaj

En komputila cxambro
komputiloj kaj internetaliroj. Ni uzis tiun ĉambron (vidu apudan foton) por rigardi bildojn pri “Ĉielarka marŝo en Sapporo”. Nia juna kamarado Nisikawa Satoru parolis pri la seksaj minoritatoj, problemoj kaj diskriminacio kiujn ili renkontas kaj pri tiu ĉielarka marŝo al kiu li mem partoprenis.

Dum tiu kunveno subite eniris Masakato, kiu malgraŭ sia malsano decidis tamen veni, eĉ kontraŭ la permeso de la kuracisto. Evidente ni ĉiuj salutis ŝin per aplaŭdo.

Krom tio ni traktis diversajn temojn dum niaj kunvenoj, kiel LEA en Japanio, SAT-kongreso en Japanio, ESF, MSF kaj Japana S.F. Ni sendis mesaĝojn al tiuj eventoj. Ni aŭskultis ankaŭ prelegojn pri japana naciismo ktp. Pli detala raporto pri la laboroj mem aperis en Sennaciulo. Post la vespermanĝo ni denove kunvenis en la vira ĉambro ĝis la malfrua horo.

© Published at 18:19 ( 0 comments / 42 visits )
This post is public

April 15, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (18)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (18)

Vendredon, la 24-an de oktobro

Matene ni preparis nin por forvojaĝo al la urbo Kaga kie okazos kunveno de Japanaj SAT-anoj. Antaŭ la foriro al Kaga, per eta aŭto de Viola, ni iris al najbara vilaĝo kie okazis speciala merkato de profesiaj librobrokantistoj. En la aŭton ni metis skatolojn kun libroj kiujn ili volis vendi kaj ni tri (Viola, Mako kaj mi) forveturis al tiu merkato. Por mi estis interese vidi kiel aspektas tiu merkato kiu estas organizita nur por profesiuloj. Mako restis tie por komerci kaj kontakti kun aliaj kolegoj, dum Viola kaj mi daŭrigis aŭte al Kaga. Ni iris aŭte rekte al la stacidomo por atendi la unuajn SAT-anojn alvenintajn al Kaga per trajno. La unuaj alvenis k-doj NONOMURA Yô, NISIKAWA Satoru kaj nia

Nisikawa, Viola, Nonomura kaj…
peranto TANI Hiroyuki. Ni havis sufiĉe da tempo por iri al la kunvenejo, ĉar la renkontiĝo komenciĝos nur vespere. Do ni decidis iri buse al apuda urbeto kie troviĝas termalaj banejoj. Survoje al Kaga, nia juna kamarado Nisikawa falis kaj havis doloron en la maleolo. Li apenaŭ povis marŝi.

Per buso ni atingis tiun termalan banejon. Unue ni iris promeni tra belega naturo apud la rivero kaj restis nur 40 minutoj por bani sin en la termoj. Fine, ni revenis al Kaga. Viola kun mi iris al la granda vendejo por aĉeti ĉion necesan por la estonta kuirado kaj aliaj iris rekte al la kunvenejo kiu estis belega moderna konstruaĵo mirinde bone ekipita.

En la granda magazeno, Viola aĉetis amason da legomoj, rizon, fiŝaĵojn, viandojn ktp por ke ĉiuj el ni povu kuiri niajn manĝaĵojn. Mi aĉetis por mi persone la pakon da algoj kaj bambuan necesaĵon por la rulado de suŝioj (maki-oj).

Ŝarĝitaj ni veturis al la kunvenejo kie jam ĉiuj alvenis. Ĉar ni ne estis tre nombraj kaj virinoj estis nur du (Masakato alvenis nur morgaŭ) ni ricevis grandan ĉambron por viroj kaj malpligranda estis rezervita al virinoj. Nur Alano deziris havi apartan ĉambron pro la ronkado. La unuan vesperon devis esti Masakato kaj mi kiuj preparos vespermanĝon, sed ŝi ne venis pro la malsano kaj tiam Viola decidis helpi al mi kaj instrui kiel fari la suŝiojn (maki-ojn).

Ni havis je nia dispono grandegan kuirejon por la kuirinstruado kun multaj tabloj kaj ĉio kio necesas por la kuirado. Tuj aliĝis por helpi al ni sinjorino IE Harumi kaj kelkaj aliaj. Je la dispono estis ankaŭ du aŭtomataj maŝinoj por la kuirado de la rizo. Ni do preparis rizon, lavis la legomojn kaj fiŝaĵojn kaj komencis prepari la rulaĵojn. Ni faris tre multajn tiel ke ni ĉiuj bonege manĝis kaj ankoraŭ restis por morgaŭ. Post la bonega vespermanĝo estis decidite kunveni en la ĉambro de viroj por pli bone interkonatiĝi kaj babili. (vidu foton maldekstre). Nia babilado daŭris ĝis post la noktomezo kiam la virinoj foriris al sia ĉambro kaj ni viroj preparis niajn kuŝlokojn. En la muraj ŝrankoj troviĝis 10 futonoj kun necesaj kovriloj kaj kusenoj.

Oni ankaŭ povis uzi komunan banejon, tamen aparte por viroj kaj por virinoj. La necesejoj estis tre modernaj kiel mi jam priskribis kaj eĉ oni ne bezonis lumigi ĉar la lumo aŭtomate aperis post la eniro en la ejon.

© Published at 07:14 ( 0 comments / 61 visits )
This post is public

April 11, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (17)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (17)

Ĵaŭdon, la 23-an de oktobro

Haneda1
Post la matenmanĝo miaj valizoj jam estis pretaj kaj mi foriris, akompanate de sinjorino Keiko al la enlanda flughaveno Haneda de Tokio por flugi al Komatu (Isikawa). Por atingi tiun flughavenon ni devis uzi unurelan trajnon. La flughaveno (kiel cetere multaj
Unurela trajno al Haneda
japanaj flughavenoj) troviĝas sur artefarita insulo en la maro. Dankante al sinjorino Syôzi mi adiaŭis ŝin kaj eniris la rezervitan atendejon de la flughaveno por vojaĝantoj. Evidente mi estis ĉirkaŭata nur de japanoj kaj ĉio estis skribita japane kaj angle. Jam estis preskaŭ horo por la enaviadiliĝo kaj mi nenie vidis iun kiu kontrolas flugbiletojn. Subite en iu loko estis aparato kaj estis skribite en la japana kaj angla “Bonvolu enmeti vian flugbileton”. Mi faris tion kaj la maŝino demandis al mi la karton de Japana Flugkompanio. Mi ne havis ĝin sed nun mi ne plu havis mian flugbileton. Kion fari? Do mi serĉis iun el la flughavenaj oficistoj por ke oni helpu min reakiri mian bileton kiu troviĝis en tiu diabla maŝino. Iel per la franca mi klarigis al uniformita oficistino ke mi enmetis mian flugbileton en la maŝinon kaj nun ne plu havas ĝin. Ŝi petis de mi la samon: karton de JAL. Mi klarigis ke mi ne havas ĝin. Do, fine ŝi lasis min kaj foriris. Mi estis tre embarasita ĉar mi ne povis klare klarigi kaj diskuti pri tio, kion fari. Ja mi neniam lernis la anglan kaj miaj konoj de aliaj lingvoj ne utilis. Ĉu mi povos finfine forflugi? Sinjorino Keiko jam certe revenis al sia hejmo. Tute senespera mi staris apud tiu diabla maŝino kaj jam aliaj vojaĝantoj komencis eniri en la aviadilon, kiam neatendite la maŝino "elkraĉis" mian flugbileton. Do, mi estis savita kaj eniris kure la lasta en la aviadilon. Flugo daŭris proksimume unu horon super la japanaj montoj. La vetero estis pluva kaj malbela. Alveninte al Komatu, tie mi vidis belan ridantan vizaĝon de Viola kaj de s-ro SAITÔ Tadasi. Ili atendis min per aŭtomobilo kaj ni ĉiuj veturis al la urbo Kanazawa ĉe Viola.

Viola afable gastigis min en sia loĝejo kie ili havas apartan japanan ĉambron kun tatami por la gastoj. Ŝi prezentis al mi sian tre simpatian kunulon Mako, kun kiu mi deziris iom pli interŝanĝi sed bedaŭrinde la lingva baro estis tre granda. Li ja parolas nur la japanan lingvon. Do mi povis komuniki kun li nur helpe de Viola. Viola loĝas en la sama loko kie troviĝas ŝia librobrokantejo. Ŝi havas en la vendejo tre grandan elekteblon de libroj pri diversaj temoj. Evidente, temas ĉefe pri japanlingvaj libroj, sed tamen ŝi havas angulon kun esperantaj libroj.

En Kanazawa
Post la manĝeto Viola proponis al mi iom viziti ŝian urbon Kanazawa, malgraŭ la pluvo kaj sufiĉe malvarma vento. Kun plezuro mi akceptis. Afabla Mako restis zorgi pri la butiko dum Viola akompanis min kaj gvidis tra la bela urbo Kanazawa. Pro pluvo kaj freŝeco ŝi pruntis al mi kontraŭventan jakon. Urbo Kanazawa estas tre bela malgranda urbo kun belaj riveroj kaj pontoj. Fakte ni intencis promeni laŭlonge de la rivero kie en printempo abunde floras ĉerizarboj, sed pro la malbela vetero tiu promenado estis mallonga. Tamen ni vizitis kelkajn belajn lokon de la urbo el kiuj estas ankaŭ tiu bela domo antaŭ kiu Viola fotis min. Ŝi ankaŭ montris al mi la loĝdomon de mia amiko Semanto. Revene al ŝia hejmo Viola haltis ĉe la vendejo kiu vendas freŝajn suŝiojn, rulaĵojn de rizo kaj fiŝaĵo aŭ io alia, envolvita en algojn. Ŝi aĉetis plurajn por Mako, ŝi kaj mi. Ili estis vere tre tre bongustaj kaj tiel plaĉis al mi ke mi ekdeziris lerni fari ilin. Bedaŭrinde dum la SAT-kongreso en Ĉaŭdefono (CH), kiam Viola faris sian kurson al la kongresanoj, mi ne povis partopreni. Nu, ĉar oni decidis ke en Kaga ĉiuj el ni devos kuiri por la aliaj, Viola kaj mi decidis fari tion, kaj tiel mi havos okazon lerni.

Vespere alvenis ĉe Viola mia amiko Semanto kaj s-ro SAITÔ. Semanto
Geamikoj el Kanazawa
invitis nin ĉiujn vespermanĝi en restoracion. Ni pasigis tre agrablan vesperon en amika babilado. Post la vespermanĝo ni revenis ĉe Viola kie mi tranoktis.

© Published at 07:53 ( 0 comments / 78 visits )
This post is public

April 9, 08

KASKADO

Jen bela poemeto de kroata poeto Dobriŝa Cesariĉ en la traduko de Lucija Borĉiĉ.

read more
© Published at 09:28 ( 3 comments / 92 visits )
This post is public

April 7, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (16)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (16)

Merkredon, la 22-an de oktobro.

Hodiaŭ matene post la matenmanĝo per propra aŭtomobilo, mia amiko Nobuyuki transportis min unue al sia firmao. La vetero estis malbela kaj tre pluva. En la entrepreno li montris al mi ĉiujn etaĝojn kaj prezentis min al siaj kunlaborantoj. Ankaŭ alvenis la filo de Nobuyuki kiu laboras en la entrepreno kaj kiu post du jaroj heredos ĝin de sia patro, kiu intencas emeritiĝi. Kun lia filo mi jam antaŭe konatiĝis en Parizo. Li ankaŭ parolas Esperanton. Post unuhora restado en la entrepreno, Nobuyuki decidis iom montri al mi Tokion malgraŭ la pluvo. Per aŭto ni iris en la centron de Tokio por ke li montru al mi la Imperiestran palacon kaj la administrajn partojn de ŝtataj organoj. Ankaŭ ni

Ginza
vizitis la faman tokian straton Ginza, kaj kelkajn grandajn magazenojn, ĉar li volis aĉeti ludilon por sia nepo.
Imperiestra palaco
Bedaŭrinde ni ne povis vidi multon pro vere malbela vetero. Tagmeze ni iris tagmanĝi (lunĉi) en malnovan tipan popolan manĝejon kien Nobuyuki ne iras kun sia edzino ĉar ŝi malŝatas ĝin. Tie ni manĝis japanajn nudelojn kaj aliajn popolajn manĝaĵojn. Mi estas danka al Nobuyuki ke li montris al mi ankaŭ tiuspecan restoracion. Tie ni trinkis tre bonan sakeon kiu venas rekte el barelo.

Posttagmeze ni ankoraŭ iomete promenis tra la urbo, vizitis tre modernan muzeon kaj revenis hejmen. Survoje ni aĉetis du botelojn de sakeo en speciala vendejo.

Vespere mi estis invitita al la vespermanĝo kun svisa kliento de mia amiko Nobuyuki. Kun ni iris al tiu vespermanĝo ankaŭ lia filo. Per taksio ni iris al la hotelo kie atendis nin tiu svisa kliento. Unue ni kune trinkis aperitivon kaj gustumis koktelon. Mi gustumis japanan viskion. Sekvis tre bongusta kaj abunda vespermanĝo tiagrade ke mi eĉ ne povis fini. Sinjoroj SYÔZI parolis kun sia kliento en la angla lingvo, mi parolis kun li france kaj kun miaj japanaj amikoj mi parolis esperante. Tiel konversacio tute bone funkciis. Post la vespermanĝo filo Syôzi revenis hejmen dum ni aliaj iris en alian privatan klubon kie ni pasigis tre agrablan momenton. Por mi ĉio estis nekonata kaj nova. Tre interesa sperto. La vesperon ni finis en Karaoke kantejo, ĉar la svisa kliento tre ŝatas tion. Por mi tio estis la unua fojo kaj unua sperto. Por tiuj kiuj ne scias kio estas Karaoke kantejo mi klarigu. Temas pri trinkejo kie oni trinkas kaj povas mendi kanton kiun oni deziras kanti (ekzistas dika libro kun multaj konataj kantoj por elekti). Sur la ekrano aperas teksto de la kanto kaj la orkestro kiu muzikas. Per mikrofono oni kantas legante la tekston.
Hejmen ni revenis post la noktomezo kaj tiel finiĝis mia lasta tago en Tokio.

© Published at 12:35 ( 0 comments / 58 visits )
This post is public

April 4, 08

AMI

Ĉi-sube mi prezentas mallongan, simplan sed tiel parolantan poemon de la kroata esperantista poetino Lucija BORĈIĈ, kiun ŝi verkis en Zagrebo en la jaro 2000. Ĝi tre plaĉas al mi. Ĉu ankaŭ al vi?

read more
© Published at 07:33 ( 6 comments / 147 visits )
This post is public

April 3rd, 08

MALPERFEKTAĴO ĈE VIRINO

MALPERFEKTAĴO ĈE VIRINO

Kiam Dio kreis virinon, li jam estis en la sesa tago de sia kreado prilaborante la detalojn.

Aperis anĝelo kaj demandis: "Kial vi dediĉas tiom da tempo por krei ŝin?

Kaj la Sinjoro respondis:  "Ĉu vi vidis mian Planon por ŝi?"

Ŝi devas esti komplete lavebla, sed ne devas esti el plastaĵo. Ŝi devas havi pli ol 200 nemoveblajn partojn, ĉiuj ŝangeblaj kaj kapablaj funkcii en iu ajn reĝimo, havi sinon kiu povas akcepti kvar infanojn samtempe, havi kison kiu povas flegi same skrapvunditan genuon kaj vunditan koron. Kaj ŝi ĉion faros nur per du manoj.

Anĝelo admiris la kvaliton  "Nur du manoj...Neeble!"

Kaj tio estas nur baza modelo?

Tio estas tro da laboro por unu tago. Atendu morgaŭon por fini ŝin".

Ne mi ne atendos, protestis Sinjoro. Mi estas tiel preta por fini tiun kreaĵon ke mi faras tion el tuta koro.

"Ŝi flegas sin sola kiam ŝi estas malsana kaj ŝi povas labori dum 18 horoj tage."

Anĝelo alproksimiĝis kaj tuŝis virinon.

Sed, vi faris ŝin tiel delikatan, Sinjoro".

Ŝi estas delikata sed mi faris ŝin ankaŭ fortikan. Vi ne havas ideon kiom ŝi kapablas elteni aŭ obteni.

"Ĉu ŝi kapablos pensi, demandas anĝelo".

Dio respondis: "Ne nur ke ŝi kapablos pensi, sed ankaŭ diskuti kaj realigi."

Tiam anĝelo rimarkis ion kaj per mano tuŝis ŝian vizaĝon. Sinjoro, ŝajnas ke tie estas iu likado?

Estas nenia likado, respondas Sinjoro. Tio estas larmo.

Al kio servas larmoj, demandas anĝelo.

Dio respondas: Larmoj estas ŝia maniero esprimi sian ĝojon, sian ĉagrenon, sian elreviĝon, sian amon, sian solecon, siajn suferojn kaj sian orgojlon."

Tio forte impresis anĝelon kiu diris: Vi estas geniulo, ĉar vi pensis pri ĉio. Virino estas vere mirinda.

He, jes! Virinoj havas energiojn kiuj surprizas virojn. Ili alfrontas la problemojn, solvas gravajn problemojn, kaj dume ili estas feliĉo, amo kaj ĝojo.
Ili ridetas kiam volus krii, kantas kiam volus plori, ploras kiam esta ĝojaj kaj ridas kiam estas nervozaj.

Ili batalas por siaj kredoj. Ili ribelas kontraŭ maljusteco. Ili ne akceptas la respondon "ne" kiam ili kredas ke ekzistas pli bona solvo. Ili abstinas por protekti sian familion.

Ili iras al kuracisto kun timema amikino. Ili ŝatas senkondiĉojn.

Ili ploras kiam iliaj infanoj sukcesas kaj ĝojas pro la ŝancoj de siaj amikoj.  Ili estas feliĉaj aŭdante pri iu geedziĝo aŭ naskiĝo.

Ilia koro rompiĝas kiam iu amikino mortas kaj suferas pro la perdo de kara persono. Certe ili estas fortaj kiam pensas ne plu havi energion.  Ili scias ke iu kiso aŭ interkisado povas helpi flegi la rompitan koron.

Sendube, ĉe la virino estas iu MALPERFEKTAĴO :

"ŜI  FORGESAS KIOM ŜI VALORAS !"

© Published at 10:51 ( 8 comments / 167 visits )
This post is public

April 3rd, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (15)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (15)

Mardon, la 21-an de oktobro

Ĉe gesinjoroj SYÔZI la matenmanĝo estas je la 8-a matene. Ĝis tiam oni devas lavi sin kaj je la oka ĉio estas sur la tablo. Sinjorino Keiko preparis por mi duon-eŭropan matenmanĝon kun ovo, pano kaj kafo. Post la matenmanĝo amiko Nobuyuki foriris al sia firmao por labori dum mi atendis la komenciĝon de la kursoj, kiuj okazas ĉiun mardon ekde la mateno. Unue mi partoprenis al la duonprogresiga kurso. Sekvis plej progresa kurso kiun mi komplete gvidis kaj al kiu dum la tuta tempo partoprenis ankaŭ sinjorino Keiko. Dum la tagmeza paŭzo ni iris en apudan kafejon manĝi sandviĉon kun kafo. Sekvis posttagmezaj du kursoj al kiuj mi partoprenis. La kontaktoj kun diversnivelaj kursanoj estis tre interesaj por mi. Mi esperas ke ankaŭ por ili tiu nia interŝanĝo estis interesa kaj instrua.

Post la fino de la kursoj, je la 18-a horo vespere ni iris al la sidejo de JEI (Japana Esperanto-Instituto -

Sidejo de JEI
neŭtrala E-Asocio ligata al UEA), kie mi devis paroli pri SAT kaj Esperanto-Civito. Al la sidejo de JEI ni iris per subtera fervojo. Ĝi troviĝas en la Tokia kvartalo Sinzyuku, en bela pluretaĝa domo kiu apartenas al JEI. JEI ludonas la unuan etaĝon kaj uzas la plej supran. La oficejo estas tre granda kaj bonege ekipita kun pluraj komputiloj (Macintosh-oj kiel en la SAT-ejo). La libroservo kaj biblioteko estas tre ampleksaj. Same ili havas tre belan kunvenejon.

La bonvenigan kunvenon en la domo de JEI devis prezidi k-do YAMASAKI Seikô, kiu pro koksodoloro ne povis veni. Anstataŭ li prezidis sinjorino Keiko SYÔZI.

Mi parolis pri la historio de SAT, pri la vizito de Lanti al JEI (kiu tiam troviĝis en alia loko) en la jaro 1937 kaj pri Esperanto Civito kaj niaj rilatoj kun ĝi. Poste s-ro USUI Hiroyuki klarigis iom pli - laŭ sia opinio - pri la fono de Esperanto Civito.

Hinda restoracio en Tokio
Post la demandoj kaj respondoj ni ĉiuj iris al la barata (hinda) restoracio “Old Bazar”, proksime de JEI-domo. Tie ni manĝis specialaĵojn el tiu alia parto de Azio kaj pasigis tre agrablajn momentojn en amika babilado. Hejmen ni revenis per subtera fervojo.

© Published at 07:33 ( 0 comments / 53 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 35 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Parisoserk