february 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

october 2008 (1)
august 2008 (3)
july 2008 (1)
june 2008 (1)
march 2008 (2)
february 2008 (2)

February 18, 2008

[eo] Bonvenon en mia blogo! [ia] Benvenite in mi blog!

[eo] Saluton al vi ĉiuj, kiuj legas ĉi tiun postaĵon! Mi eksperimente skribas ĉi tien, ĝis nun mi nenion scias pri tiu ĉi retejo, mi nur akceptis la inviton de Imre Szabó por partopreni. Ĉu oni rajtas skribi ĉi tien ankaŭ en aliaj lingvoj, aŭ nur en Esperanto?

[ia] Salute a totos qui lege iste postage! Io scribe a hic como experimento; usque ora io sape nihil de iste sito, io ha solmente acceptate le invitation de Imre Szabó pro participar. Esque on ha le derecto a scriber hic tamben in altere linguas, o solmente in esperanto?

[eo] Ĵus mi volas dividi kun vi miajn memorojn pri la antaŭhieraŭa esperanto balo en Zalaegerszeg (mia urbo), kiun mi partoprenis kiel muzikinto de la popolmuzika grupo Harangláb. Estis agrablege, mi povis renkonti, revidi homojn kaj ne lastavice hominojn, kiujn mi konis antaŭe, ankaŭ kiujn mi ekkonis en la somera junulara esperanto-renkontiĝo en Zalaegerszeg (inkluzive Imre Szabó), kaj mi povis renkonti ankaŭ Miki, t. e. Attila Strein (gvidanto de la loka muzikgrupo Mercy, kiu ankaŭ ludis dum la renkontiĝo per modernaj instrumentoj). Mi lin konas ankaŭ deantaŭe.

[ia] Justo io vole divider con vos mi memorias super le ballo esperantista de anteheri in Zalaegerszeg, in le qual io participava como musico del local gruppo folkloristic Harangláb. Il era agradabilissime; io poteva re-incontrar, revider gentes, le quales io cognosceva de antea, tamben le quales (inclusive Imre Szabó) io cognosceva in le incontro juvenil de esperanto le ultime estate in Zalaegerszeg e io poteva re-incontrar tamben Miki, i. e. Attila Strein (leader del local gruppo musical Mercy, que tamben sonava durante le incontro per instrumentos moderne). Io le cognosce tamben de antea.

© Published at 07:34 / 11 comments / 451 visits
This post is public

February 21, 2008

Ĉu iu povas diri al mi...?

[eo] Salutojn!

Ĉu iu povas diri al mi, ĉu eblas enretigi ĉi tien (en la ujon por videoj) videodosierujojn kune kun dosierujoj de subtekstoj (.srt, etc.) tiel, ke la subtekstoj vere aperas dum la regardo de la video?

Mi provis jam [en] to embed videon jam ekzistanta alispace (en la retejo Google Videos) ĉi tien (Google Videos ofertas aperigi subtekstojn dume kun la dosierujoj de videoj), sed la rezulto sukcesis tiom mikra, ke mi ne publikigis ĝin.

© Published at 08:14 / 3 comments / 169 visits
This post is public

( 2 posts )