[eo] Mi partoprenis la universalan kongreson de Esperanto en Roterdamo, kiel membro de la popolmuzika grupo Harangláb. La ideo kaj la realigo de nia ĉeesto venis de Jozefo Baksa (prezidanto de HEA). Ĵaude ni faris koncerton kaj mi gvidis tion Esperante. Eĉ ni kantis du hungarajn kantojn Esperante, provis instrui ilin al la publiko, sed paroli kaj kanti sen mikrofono estis iom fatiganta. Tamen la koncerto havis sukceson.

Vidu miajn fotaĵojn faritajn en la UK en Roterdamo inter miaj fotaĵoj ĉi tie en Ipernity! Mi kreis apartan albumon por ili; la ligilo estas: www.ipernity.com/doc/kovacspeter/album/76621 (mi faris ceterajn bildojn dum la ekskurso al Antverpeno, Belgio; kiujn mi alŝutos poste en alian nove kreotan albumon.