La hungarajn popolajn muzikinstrumentojn oni povas dividi al almenaŭ du kategorioj:

1) instrumentoj anstataŭigantaj muzikinstrumentojn kaj

2) veraj muzikinstrumentoj.

Pri la unua kategorio mi ne volas longe skribi. Tiuj ĉi instrumentoj estas uzataj precipe je popolaj kutimoj aŭ je manko de veraj muzikinstrumentoj: ĉenita bastono, folifajfilo, ktp.

Sed oni povas diri, ke en la Karpatbazeno ĉiuj muzikinstrumentoj estas / estis uzataj, kiuj ankaŭ aliloke: kordinstrumentoj, inkluzive arĉinstrumentojn kaj plukinstrumentojn, blovinstrumentoj kaj perkutiloj.

La "simplaj kamparanoj" en la tradicia vilaĝa kulturo origine ne tro uzis arĉinstrumentojn, violonon, aldviolonon, kontrabason, ktp. por amuzi sin; tio estis la tasko de ciganaj muzikistoj pagitaj. Kiam ili volis amuziĝi, danci je definitaj specialaj tagoj, okazoj aŭ festoj (ekz. geedziĝa festo, ktp.) ili pagis ciganajn muzikistojn, kiuj ludis la menciitajn arĉinstrumentojn foje kompletigite kun klarneto kaj zimbalo. Se tamen etnaj hungaroj, t. e. kamparanoj muzikis arĉinstrumente en iu vilaĝo, tiam oni povis vidi, ke ciganoj ne (plu) estis en tiu vilaĝo, aŭ ĉar la granda loka ciganmuzikista dinastio formortis, transloĝiĝis, aŭ ĉar tradicie eĉ ne loĝis cigana muzikista familio en la vilaĝo.

Jen ekzemplo, kiam vilaĝa muzikgrupo de ciganoj ludas aŭtentikan hungaran popolmuzikon:

Priskribante la plukinstrumentojn, oni uzis ankaŭ tambura-jn (substantivo), tamburica-jn (substantivo), la instrumentojn (kiuj tute ne samas kun la tamburoj, kiuj estas perkutiloj), kiujn hodiaŭ plej ŝate uzas la kroatoj kaj aliaj sudslavaj popoloj. La hungaroj uzis ĝin nur en la suda teritorio de Hungarujo, apud la rivero Danubo.

Legu miajn pensojn aŭ studeton pri tio, ĉu la tamburao estas origine hungara popola muzikinstrumento, aŭ nur pruntaĵo de sudslavaj popoloj:

http://kovicsan.extra.hu/tambura.htm

La kamparanoj ĉefe sole uzis tiujn ĉi "tamburaojn" aŭ "tamburicaojn", orkestre ilin uzis la ciganaj muzikistoj - kun ĉiuj membroj de la instrumenta familio "tamburica", "tambura", ekde la "tamburica" - la plej malgranda tipo ludanta la melodion kaj estranta la orkestron - ĝis la "kontrabasa tamburao" - la modelo de konstrui kaj uzi tiujn ĉi tipojn "tamburaajn" estis la arĉinstrumenta muzikgrupo pli supre priskribita.

Jen denove ekzemplo, kiam ciganoj ludas hungarajn popolajn kaj popolecajn melodiojn "tambura-orkestre":

Sed la simplaj kamaranoj plej ofte uzis citron el inter la plukinstrumentoj. La hungara citro oferas burdan agordan muzikakompanadon, ĝuste kiel la sakfajfilo kaj la vielo havas tiatipajn konstantajn, ne ŝanĝantajn agordojn dum la melodio sonas. Bonvolu rigardi kaj aŭskulti, kiam vera hungara kamparano ludis citron:

Turniĝante al la blovinstrumentoj oni unue devas mencii la ŝalmon, kiu estis ŝatata muzikinstrumento precipe de paŝtistoj (bovistoj, vakeroj, ktp.). Ĝi havas ses truojn, kaj oni uzis ĝin individue, ne en muzikgrupo.

Sed oni uzis ankaŭ la klarneton, jam menciitan, kaj la [hu] tárogató-n, kiu ne estas tro malnova inventaĵo (devenas de la 19-a jarcento, de la muzikinstrument-fabrikejo de Schunda). Oni uzis ĝin plejparte individue, tre malofte en orkestro.

Vidu tiun ĉi ekzemplon, kiam vera hungara kamparano (aŭ ĉu paŝtisto?) ekludas melodion per [hu] tárogató:

Grava blovinstrumento de hungaroj estis la sakfajfilo. La hungara tipo havas parencaron nur en la Karpata Bazeno, do gia konstruaĵo ĉefe diferencas ekzemple de la fama skota sakfajfilo. La hungara sakfajfilo estis tipa ŝatata instrumento de paŝtistoj, samkiel la ŝalmo.

Bonvolu rigardi kaj aŭskulti, kiel hungara paŝtisto ludis sakfajfilon (ĉiuj filmekzemploj estas el la jaro 1975):

Lastatempe (ekde ĉirkaŭ la 19-a jarcento) la hungaraj vilaĝanoj ankaŭ ekuzis latunajn blovinstrumentojn, kiel trumpeto, ktp. sed ĉiam nur en orkestro, neniam individue (estas vere, ke iam la paŝtistoj havis signokornon de ligno, kiun ili uzis individue en la montoj).

Vi povas sperti, kiel la hungaraj vilaĝanoj uzas la latunajn blovinstrumentojn en la tipa latunblovinstrumenta orkestro, kiu troviĝas ankaŭ en okcidenta Eŭropo kaj ĉie en la mundo laŭ tiu ĉi ekzemplo:

Koncerne la perkutilojn, la diversaj drum- kaj tamburtipoj ne aperis laste en la hungara popolmuzika tradicio. Ili nur aperas en la latunblovinstrumentaj orkestroj, kiel tradicie ankaŭ aliloke en tiuj ĉi orkestroj. Sed la hungaroj certe uzis en la mezepoko, respektive dum kaj antaŭ la patrujokupado aŭ patrujokupadoj kaj en la antikvaj tempoj la drumon de la ŝamanoj, kiu havas unu fundon.

Inter la perkutiloj estas prezentindaj la jam menciita zimbalo, kiun uzis ĉefe kaj profesie la ciganmuzikistoj ene de siaj muzikgrupoj, sed amatore ankaŭ la hungaroj.

Kaj estas kuriozaĵo la tielnomata [hu] gardon (nominativo), kiu estas kordinstrumento, kiun oni batis per bastoneto. Per ĝi oni ne ludis melodion, sed servis la ritmon; ĝi havas la saman funkcion, kaj prezentas similan sonoron, kiel la drumoj. En la hungara kultura kaj lingva teritorio (t. e. la Karpata Bazeno) ĝi estas uzata nur en la plej orienta Transilvanio.

Oni povas vidi la fotaĵojn de tiu ĉi instrumento, kaj aŭdi ĝin ĉi tie:

Ĉiuj postaj modernaj muzikinstrumentoj (akordiono, saksofono, sintezilo t. e. elektra orgeno, elektra gitaro, ktp.) kiujn oni nun uzas en vilaĝoj en Hungarujo ne kalkuliĝas kiel popolmuzikaj instrumentoj, ĉar ili naskiĝis post kiam la tradicia kamparana socio jam ĉesis ekzisti, pluvivi.