[eo] Bonvenon en mia blogo! [ia] Benvenite in mi blog!

Monday February 18, 2008 at 07:34AM

[eo] Saluton al vi ĉiuj, kiuj legas ĉi tiun postaĵon! Mi eksperimente skribas ĉi tien, ĝis nun mi nenion scias pri tiu ĉi retejo, mi nur akceptis la inviton de Imre Szabó por partopreni. Ĉu oni rajtas skribi ĉi tien ankaŭ en aliaj lingvoj, aŭ nur en Esperanto?

[ia] Salute a totos qui lege iste postage! Io scribe a hic como experimento; usque ora io sape nihil de iste sito, io ha solmente acceptate le invitation de Imre Szabó pro participar. Esque on ha le derecto a scriber hic tamben in altere linguas, o solmente in esperanto?

[eo] Ĵus mi volas dividi kun vi miajn memorojn pri la antaŭhieraŭa esperanto balo en Zalaegerszeg (mia urbo), kiun mi partoprenis kiel muzikinto de la popolmuzika grupo Harangláb. Estis agrablege, mi povis renkonti, revidi homojn kaj ne lastavice hominojn, kiujn mi konis antaŭe, ankaŭ kiujn mi ekkonis en la somera junulara esperanto-renkontiĝo en Zalaegerszeg (inkluzive Imre Szabó), kaj mi povis renkonti ankaŭ Miki, t. e. Attila Strein (gvidanto de la loka muzikgrupo Mercy, kiu ankaŭ ludis dum la renkontiĝo per modernaj instrumentoj). Mi lin konas ankaŭ deantaŭe.

[ia] Justo io vole divider con vos mi memorias super le ballo esperantista de anteheri in Zalaegerszeg, in le qual io participava como musico del local gruppo folkloristic Harangláb. Il era agradabilissime; io poteva re-incontrar, revider gentes, le quales io cognosceva de antea, tamben le quales (inclusive Imre Szabó) io cognosceva in le incontro juvenil de esperanto le ultime estate in Zalaegerszeg e io poteva re-incontrar tamben Miki, i. e. Attila Strein (leader del local gruppo musical Mercy, que tamben sonava durante le incontro per instrumentos moderne). Io le cognosce tamben de antea.

11 Comments / add your comment?

Imre Szabo says:
Kara Amiko! Bonvenon inter ni en la internacia komunumo de Esperanto. Ni estas apertaj por ĉiuj fenomenoj de la mondo. Min, kiu lernis en la universitato ankaǔ interlingvistikon, evidente interesas viajn tekstoj ankaǔ en IALA. Nu tamen tiu ĉi grupo estas esperantista, same kiel vi, do por ili la demando estas iusence jam finita, tamen ilin ĉiujn, kune kun mi tre interesus, se vi povus prezenti la historion de la artefaritaj lingvoj kaj se ni povus aǔdi la muzikon de via trupo Sonorilegingo (Harangláb). Same tre interesus nin ankaǔ la historio de tiu tradicia, popolmuzika orkestro. Nu, bonegan laboron kaj farton inter ni!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro says:
Ĉi tiu servo ne estas esperantista, kaj estas bonvena ĉiu ajn lingvo. Vi povas ankaŭ ŝanĝi per la ligiloj malsupre al iu alia el la lingvoj, kiujn la sistemo momente subtenas. Iom post iom tiu lingvaro kreskas eĉ.

Kompreneble mi konsilas ke vi prefere uzu tiun lingvon, kiun komprenas la publiko, al kiu vi celas. Ĉi tiu teksto via bele laŭas tiun principon; ke vi aldonis ankaŭ interlingvaon, estas por mi precipe interesa spico aldonita al la plado.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Kiel amikon Imre, ankaux min iom interesas planlingvoj krom Esperanto. Claude Gacond
diradis, ke minimume planlingvanoj devus bone toleri sin reciproke, se la ekstera mondo
provizore havas prefere malsimpation al cxiu el ili.

Aliflanke Esperanto, kiu estas vivanta sed akceptema pri pripensitaj novajxoj (multon gxi prenis ekzemple el Ido), principe povas prunti el iu ajn lingvoprojekto aux planlingvo, se tio ne kontraudiras la Fundamenton. Mi ekzemple volonte prenus vian *sito* parte annstatau la
tre multsignifa pagxo, por Esperanto, kie gxi povus provizore kunvivi kun la restantaj *pagxo* kaj *pagxaro*.

Se ne por Esperanto, mi prenos gxin almenau por mia donluda Pjaspo.

Amike

Blazio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
Kara Blazio!

Mi konsentas kun Claude Gacond pri la kunagado de "planlingvanoj" kiam oni malrajtigas ilin (demandas - [hu] megkérdőjelezik iliajn rajtojn [hu] a létjogosultságukat) kaj malapogas, rifuzas ties bezonon, la ideon.

En interlingvao ankaŭ uzatas pagina, kiel paĝo en Esperanto, do per multaj sencoj. Mi uzas sito-n (eldiru: sito kaj ne: *sajto) en interlingvao, kiu ĝojas la apogon de siaj fontlingvoj - inkluzive la anglan "site") en la senco kiel [hu] portál, t.e. retejo, spaco pro retpaĝoj, al kiu oni povas ŝuti supren diversajn dosierujojn, ktp. Do "sito" povas enhavi ankaŭ "paginas" (retpaĝojn), do la du nocioj ne estas la samaj.

Jes, mi estas, kiu iam skribis pri la Esperanta traduko de "Húsz Óra " (Dudek Horoj) de Ferenc Sánta. Mi provos ŝuti (? [hu] feltölteni) ĝin ĉi tien kiel mian unuan dokumenton.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Cxu estas vi, Petro, kiu verkis pri traduko de Dudek horoj (Húsz óra) de Ferenc Sántha?
Vi povus ankau tion publikigi cxi tie, minimume kaj unue.

Blazio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Péter Kovács says:
Kara amiko Imre!

Dankon pro la bonvenigo.

Mi supozas tamen, malgraŭ kion vi skribis, ke tiu ĉi retejo Ipernity, havanta anglan nomon origine kaj unue aperinte en la angla servas ne nur por la komunumo esperantista, sed al iu ajn internacia aŭ amika komunumo. Sed mi komprenas vian intencon aligi min al la esperantista komunumo ĉi tie. Kaj konsiderante, ke ankaŭ la viaj, ankaŭ la miaj kontaktpersonoj konsistas ĉi tie preskaŭ plene de geesperantistoj, evidente, fakte mi estis aligita al tiu komunumo kaj mi uzos plejparte Esperanton - la lingvon en kiu oni alparolos min plej verŝajne.

Mi ankaŭ studis interlingvistikon en universitato, enkadre de miaj fakstudoj en aplikata lingvistiko, kiun mi studis.

Sed vi estas jam la dua persono esperantista (la unua estis estona esperantisto, kiun mi renkontis somere en la junulara renkontiĝo en Zalaegerszeg), kiu misnomas la lingvon kiun mi uzas/komprenas/skribas/parolas/preferas: ĝi ne estas "IALA", sed interlingua - Esperante: interlingvao - DE IALA, kiu estis internacia faka organo kiu ellaboris la lingvon "interlingua". IALA = International Auxiliary Language Association. Do IALA ne estas la nomo de la lingvo, sed la nomo de la asocio, kiu finredaktis kaj publikigis ĝin.

Vi skribas, ke mi ankaŭ estas esperantisto. Jes, en la senco ke mi (ankoraŭ) parol(et)as, komprenas, povas legi la lingvon, sed ne en la senco ke mi agas aktive por ĝia disvastiĝo. Mi diferencigas inter "esperantisto" kaj "esperanto-parolanto". Mi estas tiu ĉi lasta.

Pri la historio de la "artefaritaj" lingvoj ne mi estas la plej taŭga persono, kiu povus skribi. Oni devus legi la Vikipediojn en viaj gepatraj lingvoj aŭ en la angla, kiu estas la plej informa nacilingva versio de Vikipedio; certe - mi supozas - ĝi enhavas la plej ampleksajn informojn ankaŭ pri helplingvoj. Sed eble mi surretigos dokumentojn ĉi tien, kiuj prezentos konkrete interlingvaon (de IALA), pri kies historio kaj nuntempo mi pleje scias de inter la planlingvoj - mi eble skribos tiajn en Esperanto kaj en hungaro.

La grupo Harangláb estas nur unu de miaj muzikgrupoj, en kiuj mi ludas. Ĉu la traduko Kampanilo aŭ Sonorilegujo ne estas akceptebla?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Kara Petro,
Bonvenon en ipernity! Interesa fakto pri ipernity -- la origino estas franca, ne angla. Ĝuste pro tio, pluraj personoj volis subteni ipernity post la anonco de ties lanĉo.
Tio iomete malgajigas min, ĉar mia devena lingvo estas angla; tamen mi komprenas tiun reagon.
Ipernity bonvenigas ĉiujn lingvojn; vi rajtas skribi viajn artikolojn laŭplaĉe. La konsilo de Lars estas saĝa; pripensu vian cel-legantaron. Sed permesu min peti Esperantan artikolon pri la tradiciaj instrumentoj de Hungarujo!
Mi tre ĝuus legi pri tio.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
Kara Cindy!

Dankon pro la komento. Pripensante, ke miaj kontaktatuloj ĉi tie estas ĝis nun nur esperantlingvanoj, mi skribos al ili Esperante, respektive mi respondos al ili verŝajne en la lingvo en kiu ili alparolas min. Eble - por plenumi vian deziron - mi ekskribos ĉi tie pri la hungaraj popolaj muzikistrumentoj tradiciaj - sed mi ne povas promesi, ke la studaĵo estos plen-enhava.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
Kara Cindy!

Jen, mi faris la artikolon, vidu ĝin en mia blogo!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Tre dankon! Mi legos vian artikolon pri tio kun granda intereso!
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Péter Kovács replies:
Kara Cindy!

Jen, mi faris la artikolon, vidu ĝin ĉi tie, en mia blogo!
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.