Péter Kovács Published on May 25th, 2010
by Péter Kovács

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 774 times

[hu] "Civil Honfoglalás" [eo] "Civila Patrujokupado"

Tuesday May 25th, 2010 at 01:15PM

[eo] Lastatempe mi ĉeestis eventon nomitan [hu] "Civil Honfoglalás" [eo] t. e. "Civila Partujkonkero" en hungara loko Ópusztaszer, kiu estas nacia memorloko pri la hungara patruj(re?)okupo (la lasta) ĉirkaŭ 895 p. Kr.-o; jen la ideo, kial oni eknomis la eventon tiel. Ĝi estis kunveno de civilaj organizaĵoj de gehungaroj en- kaj eksterlandaj, organizita per la szegedanoj (kies parto estas ankaŭ la Esperanta klubo de Szeged, gvidate per FERENCZI Ildikó, iama ÁCSNÉ), do - pro la intensa kunlaboro inter la zalaegerszeganoj kaj szegedanoj parte organizita ankaŭ per la asocio "Humana Eŭropo" de Zalaegerszeg - fondita per Jozefo BAKSA.

Mi alvenis kun la popolmuzika grupo Harangláb, kiu ankaŭ aktive kunlaboras kun la lastemenciita asocio. Ni faris koncerton tie en la vespero, sed antaŭe mi - kiel la unusola Esperanto-parolanto en la orkestreto - partoprenis la kunsidon de Esperantistaj partoprenintoj - dume la aliaj muzikistoj vizitis la historian memoraĵparkon de Ópusztaszer. Estis partoprenintoj de Tata, Zalaegerszeg, Budapeŝto kaj Senta (hungare: Zenta), Serbio; inter ili la unusola persono, kiu ne parolas la hungaran. Dumtempe alvenis kaj aliĝis al la konversacio loka instruisto de Esperanto. Plejparte temis pri la problemaro de instrui Esperanton. Ĉi-temon priparolis ĉefe la hungaraj partoprenintoj, ja en Serbio - mi supozas - ne ekzistas la ebleco fari ŝtatan lingvoekzamenon de la lingvo Esperanto. La klubo de Senta (Zenta) - samkiel la klubo de Tata - suferas alian problemon, ke gejunuloj mankas kaj ili ne interesiĝas pri Esperanto.

Estis interese, ja mi delonge ne partoprenis Esperantan kunsidon.

translate into English

2 Comments / add your comment?

Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Gratulon! Dankon pro la informo!
23 months ago
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Dankon pro la informoj pri Interlingvao!
23 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...