Ανακρέων Σταματιάδης (foto 1928) D-ro Anakreon Stamatiadis (1868-1964). Ĉefkuracisto en insulo Samos, membro de UEA (ekde 1908), ties Honora Membro (ekde 1933), membro de Lingva Komitato (unue) kaj de la Akademio de Esperanto (poste) (1933-1964). Ε-verkisto, tradukisto, leksikografo k.a. fondinto de Helena Esperanto-Asocio (1926) kaj de la E-movado en Helenujo.

La greka esperantista movado aperis nur kelkajn jarojn post la apero de Esperanto mem.

Δρ. Εμμ. Δραγούμης (1905)
En Ateno, en 1904, la unua aktiviĝis d-ro Emanuil Dragumis (foto), kiu post propono de Zamenhof mem iĝis membro de la Lingva Komitato, fondita dum la 1a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer.


En 1906, en Samoso, la greka insulo, tiama aŭtonoma regiono estanta sub turka hegemonio, d-ro Anakreon Stamatiadis, starigis kaj organizis la Samosan Esperantistan Societon. Tiu Societo estis la unua greka E-asocio kaj la unua verko
de A. Stamatiadis, kiu, poligloto, persono perfekte edukita en famaj francaj universitatoj pri diversaj scienc-fakoj, estis tiam eminenta medicindoktoro, nomumita ĉefkuracisto de la princolando kaj ĝenerala direktoro de ties Centra Hospitalo.
La organizita en Samoso movado, malgraŭ la unuaj malfacilaĵoj, iom-post-iome plifortiĝis.
1909, Samos. Greklingva Esperantano En 1909 estis eldonita la unua greka E-revuo, la “Greklingva Esperantano”, oficiala organo de la Samosa Esperantista Societo, kiu estis senpage presata, zorge de la pnincolanda presejo.


Dekreto 076. 20a de Novembro 1910 (Em. Kopasis) D-ro Stamatiadis, kiel familia kuracisto kaj intima amiko de la princo-reganto de Samoso influis lin tiel, ke la 8an de Oktobro 1910, estis deklarita la princa decido (foto), laŭ kiu Esperanto estis oficiale enkondukita en la stud-programo de ĉiuj lernejoj de la princ-lando, kiel devige instruata leciono.
Tio estis kaj estas ĝis nun unika atingo, do Grekujo estas la unua kaj la sola lando, en kiu estis, laŭ oficiala ŝtata decido, devige instruata la internacia lingvo Esperanto, en la publikaj lernejoj.

1907. Stamatiadis, Σκέψεις En la jaro 1907 d-ro Anakreon Stamatiadis eldonis siajn unuajn librojn pri Esperanto en la greka. Temas pri la eseo “Pensoj, kia devus esti la internacia helpa lingvo kaj ties celo” (foto) kaj la unua eta lernolibro “Elementoj de la Internacia Lingvo Esperanto kun Vortaro Esperanto-Helena”.
Dume, en la cetera Grekujo unuopaj esperantistoj en diversaj urboj aktiviĝis kai organizis grupojn, koteriojn, kursojn de Esperanto.
Fervoraj grekaj pioniroj fondintoj de tiaj kluboj estis Georgios Sokos (Etoliko), Laskaris Polizoidis (Sidirokastro), Dimitrios Konstantopoulos (Arta), Maria Tsanta (Pireo), Ioanis Dekerdakis (Kreto), Paŭl Bunemman (Patra).
En Grekujo, la unua libro en Esperanto estis eldonita en 1907. Temis pri la “Fundamento de Esperanto” de L.L.Zamenhof, en greka traduko de Konstantinos Kuluris.
1908. Magivas, Αθήνα 1908 Sekvis, en 1908, la lernolibro “Ŝlosilo de la Internacia Lingvo Esperanto kun du Vortaroj” (foto), ankaŭ traduko de franca lernolibro, tradukita kaj eldonita de Miltiadis Magivas, en Ateno.
La unuan vere grekan instrulibron de Esperanto verkis kaj eldonis Anakreon Stamatiadis.

Post la unua mond-milito, en 1920, Anakreon Stamatiadis kun aliaj grekaj esperantistoj loĝantaj en Konstantinopolo, fondis en tiu granda urbo de Turkujo grek-esperantistan asocion kun la nomo Konstantinopola Esperanto-Asocio, BIZANTIO.
La unua klopodo por la starigo de E-asocio en Ateno ne estis sukcesa. Estis fondita (19/3/1924) la asocio “Novhelena Esperanto-Societo”, kiu tamen malaperis post nelonge.
En 1925 estis eldonita en Samoso nova revuo, nomita “Samosa Esperantisto”.
Unu jaron pli poste A.Stamatiadis transloĝiĝis en Ateno, kie li kolektis, kunvenigis kaj organizis la disajn atenajn esperantistojn, kun kiuj li fondis (1926) la Helenan Esperanto-Asocion, la centran, vivantan ĝis nun, esperantistan organizon de Grekujo, ekde la komenco membro de U.E.A. kiel la Landa Asocio de Grekujo.
1927. An. Stamiatiadis kaj kunfondintoj de HEA En 1927 estis fondita en Ateno alt-nivela Societo, celanta la kunordigadon de la instruprogramoj, surbaze de la zamenhofaj indikoj, kun la nomo Helena Esperanto-Akademio, kiu pli poste estis ŝanĝita en Helena Esperanto-Instituto (foto).
En 1929 aperis en Ateno la organo de Helena Esperanto-Asocio, la periodaĵo “La Internacia Lingvo”, kiu estis eldonata ĝis la fino de 1936.
Tuj poste aperis la dumonata revuo “Helena Esperantisto”, kiu estis eldonata ĝis la fino de 1952.
Post la starigo de Helena Esperanto-Instituto kaj en la kadro de la funkciado de Helena Esperanto-Asocio estis fonditaj en Ateno la Atena Studenta Esperanto-Grupo (1928), kaj pli poste la Helena Virina Esperanto-Grupo, organizoj kun ne longa vivdaŭro.
En la daŭro de la lasta jardeko antaŭ la dua mond-milito, la esperantista movado en Grekujo floris.
En 1930 estis kreitaj 47 asocioj en samnombraj grekaj urboj, dum, en Ateno, ĉirkaŭ la centra forto de Helena Esperanto-Asocio, aktiviĝis ankoraŭ sep esperantistaj kluboj kaj grupoj.
Granda sukceso de la esperantista agado en tiuj jaroj estis la sinsekvaj oficialaj cirkuleroj, eldonitaj de la ministerio pri la Publika Klerigado, per kiuj estis permesata la fakultativa instruado de Esperanto en la lernejoj de la meza edukado, en la Pedagogiaj Institutoj kaj universitatoj de la lando.
Du jarojn post la fondo de Helena Esperanto-Asocio estis kreita la dua granda greka esperantista asocio en Tesaloniko, kun la nomo Esperanto-Unio de Tesaloniko.
Tiu asocio estis frukto de la iniciato kaj fervora agado de la brila esperantisto, d-ro Ioanis Spataris, universitata profesoro, kiu oferis multon al la E-movado en la norda Grekujo.
La preskaŭ 20jaran brilan, progresan iradon de la greka E-movado ĉesigis perforte la dua, tute katastrofa por Grekujo, mond-milito.
La elliberiĝon de la ruinigita lando sekvis kruela, mult-jara interna milito, tiel, ke dum preskaŭ dek jaroj la greka E-movado, kiel ankaŭ multo simila, velkis.
En la mezo de la jardeko de 1950 komenciĝis nova periodo de iom-post-ioma progreso, kiu tamen limiĝis ĉefe en Ateno kaj en Tesaloniko. En la ceteraj urboj de la lando restis nur unuopaj esperantistoj kaj tre malmult-membraj grupoj..
Dum tiu periodo, de la nova florado, Helena Esperanto-Asocio lokiĝis en grandega apartamento, en la centro de Ateno, posedanta akcept-salonojn, oficejon, bibliotekon, instuĉambrojn, kafejon, eĉ modestajn gastoĉambrojn.
Esperanto estis instruita ĉiutage, kai en la vasta klubejo okazis diversaj publikaj aranĝoj, prelegoj, ekspozicioj, bankedoj k.a.
Brilaj momentoj de la agado de Helena Esperanto-Asocio estis la organizado:
- de la oficiala Universala Esperanto-Postkongreso de U.E.A., okazinta en Ateno en 1973,
1976. 61a U.K. - de la 61a Universala Esperanto-Kongreso de U.E.A., okazinta en Ateno en 1976,
(foto: La urbestro de Ateno, Ioanis Papateodoru, akceptas en la
urbodomo la estraron de UEA)

1976. 32 IJK - de la 32a Universala Esperanto-Kongreso de T.E.J.O.,
okazinta en Tesaloniko en 1976,

(foto: La urbestro de Tesaloniko, Miĥail Papadopulos, akceptas la
esperantistojn en la hotelo "Elektra-Palace"

1984. 2a Balkan E-Kongreso - de la 2a Balkana Esperanto-Kongreso, okazinta en Ateno en
1984.

(foto: Sur la podio reprezentantoj de la E-balkanaj asocioj)


1987. Jubileo de E-o Krome, estis organizitaj multaj ankoraŭ tre interesaj aranĝoj, kiel estis la granda, tre riĉa E-ekspozicio, kiu estis prezentita okaze de la 100jara jubileo de Esperanto (1987) en 4 salonoj kaj estis inaŭgurita de la oficiale ĉeestinta direktoro de la ministerio pri kulturo, verkisto Nikolaos Zorogianidis.
(Foto: Prelego de la prezidanto de la asocio, Kostas Kiriakos. Inaŭguro de la ekzpozicio. Prezento de la ekzpoziciaĵoj de Spiros Sarafian)

1982, Παρνασσός, συναυλία Χορωδίας ΕΕΣ Notinde, ke en la daŭro de preskaŭ kvin jaroj (1981-1985) la Helena Esperanto-Asocio posedis alt-nivelan 40membran gean ĥoron, kiu partoprenis multajn, publikajn, solenajn, ĥor-prezentadojn, en kiuj ĝi kantis en Esperanto.
(Foto: Koncerto de la ĥoro en la festosalono "Parnasos" (Ateno). Ĥorestro Ĥristoforos Ioanu)

Lasta revuo de Helena Esperanto-Asocio estis la dumonata “Nia Verda Informilo”, kiu aperis de 1978 ĝis 1980.
Ĝis 1987 la instuado de la lingvo en la asociaj kursoj estis farita helpe de la malnovaj lernolibroj verkitaj de d-ro Anakreon Stamatiadis:
“Gramatiko, Ekzercaro, Historio kun Vortaretoj Esperanta-Greka kaj Greka-Esperanta”,
“Elementoj de la Internacia Lingvo Esperanto kun Vortaro Esperanta-Helena”,
“Gramatiko kaj Ekzercaro de la Internacia Lingvo Esperanto”,
“Nova Gramatika Libro”,
“Vortaro Helena-Esperanta kun radikaro Esperanta-Helena”.

Temis pri bonegaj verkoj, tamen bazitaj en tre malnova, ne plu alloga instrumetodo.

1987. Lernolibro En 1987 aperis la nova, moderna, granda (672paĝa) lernolibro “La Internacia Lingvo Esperanto - Metodo de Instuado-Meminstruado” (foto), de Spiros Sarafian, enhavanta paĝon kun lsalutvortoj de la greka ministro pri Kulturo, Melina Merkuri.
Temas pri helpilo precipe utila laŭ tio, ke ĝi povas esti uzata de memlernantoj.
3. Esperanta-Greka 2. Greka-Esperanta Multe pli poste, en 2008, estis eldonita plena, tre granda (3voluma,1642apaĝa) “Greka-Esperanta Vortaro” (foto) kaj same plena unuvoluma “Esperanta-Greka Vortaro” (foto), de la sama verkisto.


1996. Esperanto la Lingvo de la Espero En 1996 aperis eble la plej impona en la mondo libro pri Esperanto. Temas pri la greklingva, 786paĝa, verko de Kostas Kiriakos “Esperanto, la Lingvo de la Espero” (foto), kiu enhavas kaj pritraktas la tuton de Esperanto, la strukturon de la lingvo, la detalan historion, la evoluon kaj atingojn de la esperantistaro en la daŭro de la unuaj cent jaroj, la internacian E-movadon, la ideologion, ĉion koncernantan la grandan aferon de Esperanto.

La komenco de la 21a jarcento trovis Grekujon en stato necerta, duba, ne tute stabila laŭ la ekonomio kaj la noveŭropa orientiĝo.
La longa, tre multekosta preparado de la Olimpiaj Ludoj de 2004 kaj la eniĝo de la lando en la eŭropan zonon de la komuna monunuo, la teruraj, katastrofaj politikaj-militaj eventoj en proksimaj mond-partoj, eĉ en la balkana najbaraĵo, iom-post-iome ŝanĝis negative la ekvilibron, skuis ĝis dekadenco multon, ankaŭ la grekan E-movadon, kiu grade komencis malfortiĝi.
Multaj monsubtenantoj, volontuloj, aktivuloj baldaŭ perdiĝis, la luksa asocia klubejo estis anstataŭita de modera duĉambra oficejo, la ĉiaspecaj aranĝoj ne plu estis eblaj.
En tiaj cirkonstancoj, la grekaj esperantistoj ne estis ankoraŭ pretaj sekvi kaj partopreni la rapidan invadon de la tutmonda esperantistaro en la interreton.
La unuaj paŝoj en tiu ĉi kampo estis faritaj per la eldono de monata Elektronika Informilo pri la Esperanta Movado, nomita “Esperantujo”.
La apero de tiu periodaĵo, sendita al preskaŭ 3000 adresoj, daŭris ses jarojn (2002-2007), ĝis la neatendita, subita forpaso de ties kreinto kaj prizorganto Aleksandros Fragias.
1996. 4 βιβλία Malgraŭ la negativaj cirkonstancoj de la kriza periodo, en la jaro 2006 estis eldonitaj gravaj, tre interesaj verkoj, nome la granda “Historio de Herodoto” kaj tri filozofiaj verkoj de Platono, “La Apologio de Sokrato”, “Kritono” kaj “Fedono” (foto), tradukitaj en Esperanton de Spiros Sarafian.
La terura ekonomia krizo, kiu la lastajn jarojn violente batis Grekujon, devigis la grekan E-movadon perdi multon ankoraŭ, sian lastan, moderan ejon, grandan nombron de membroj, kotizantoj, aktivuloj, amikoj, do, reveni en la staton de la unuaj postmilitaj jaroj.
Tamen, nun estas la interreto, kaj tie rifuĝis la greka E-movado, kiu, per sia grandioza greklingva retpaĝo (www.esperanto.gr) kaj du kolektivaj fejsbuk-lokoj daŭrigas la agadon pri la informado de la greka publiko rilate al Esperanto kaj la tutmonda movado kaj atingoj. Samtempe ĝi partoprenas konstante la tutmondan agadon, kontaktante ĉiujn samideanojn kaj ĉeestante al ĉia aktiveco.

2012. 125 jaroj Plej lasta atingo de la greka E-movado estas la impona (400paĝa) libro “Internacia Linvo Esperanto - 1887-2012, 125 Jaroj – De la 19a ĝis la 21a Jarcento” (foto) eldonita okaze de tutmonda festado de la esperantista mondo por la 125 jaroj de Esperanto, verkita de la kreinto de la asocia retpaĝo Kostas Kiriakos.
Ĉiam celante unue la informadon de la greka publiko pri la afero de Esperanto, ankaŭ tiu ĉi greklingva verko kombinas la plej interesan materialon de la retpaĝo kun la plej freŝaj, allogaj novaĵoj kaj la ĵus lastaj eventoj, atingoj, programoj.
La kreadon de la retpaĝo de Helena Esperanto-Asocio sekvis la starigo de la antaŭe menciataj du retlokoj en Fejsbuko, de la esperantlingva “Esperanto-Hellas / Nia Verda Informilo” (https://www.facebook.com/groups/Grekio/ ) kaj de la greklingva “Ελληνικός Εσπεραντικός Σύνδεσμος - Φίλοι”
(https://www.facebook.com/groups/407185489292089/)
Kreinto kaj prizorganto de tiuj niaj fejsbukaj lokoj estas la verkisto Kostas Kiriakos,
kiu ankaŭ kreis vere imponan lokon en Ipernity
(http://www.ipernity.com/home/kostas.kiriakos)
Temas pri treege riĉa, granda elektronika muzeo de la internacia kaj precipe de la greka esperantista historio kaj movado, enhavanta milojn da fotoj en divers-temaj albumoj, multajn son- kaj vid-dokumentojn, artikolojn, intervjuojn, prelegojn k.s. preskaŭ la plenan arkivon de la 90jara Helena Esperanto-Movado.
La ne multenombraj aktivuloj de la greka esperantista-movado, malgraŭ la lastatempaj ekonomiaj malfacilaĵoj, ĉiam senlace laboras por Esperanto, ili klopodas imformi la grekan publikon pri nia afero, per imform-bultenoj sendataj tre ofte al la gazetaro, per la ĉiutaga pliriĉigo de la retlokoj pri ĉia interesa imformo, novaĵo, atingo.
Kelkfoje estas pozitiva rezulto, esprimata per intervjuo, artikolo k.s. tiel la greka esperantista movado restas ĉiam vivanta.