Mi konfesas. Mi fluas televidajn programojn — RT, Press TV, Arirang, CCTV–Novaĵoj en la angla (CCTV News), Adeys TV, The People's Voice — kaj spektas programojn per retejoj kaj servoj kiel Viki, DramaFever (nur en Nord–Ameriko), kaj, certe, Esperanto–TV.

Mi ne povas uzi mian XBMC–utilon (Raspberry Pi) por vidi Esperanto–TV–on, certe. Sed imagu la eblecon se vi povas...

Mi ne certas kiam la marvila tago venu, sed mi ĵus lernis ke la nomo XBMC baldaǔ ŝanĝiĝos en Kodi–on (artikolo nur en la angla, bedaǔrinde).

Certe, mi povas spekti Eo–videojn ĉe YouTube (kaj, okaze, Vimeo), sed mi volus havi unikaj flu–kanalojn en la Internacia Lingvo, kiuj estas pretaj por spekti per Kodi. Tiu ĉi estas bona oportuno, kaj mi ne volas vidi ke aliaj gesamideanoj — kiuj povas {uhm!} kodi... — forlasi ĝin.