Karaj!

Ĝis nun mi ne povis propre blogi ĉe ipernity, plejparte ĉar mi lamentadis la forpason de la fama novjorka rakontistino Diane Wolkstein. Ŝi forpasis la 31an de januaro en Tajvano, kie ŝi laboradis en ŝia versio de la fama ĉina verko pri Sun Ukong, La Pilgrimado al la Okcidento.

Ŝi estis 70-jara, kaj ni estis geamikoj dum dek naŭ jaroj.

Nuntempe mi jam lamentas ŝian forpason, sed ankaŭ mi pensadas kiel omaĝi elkore ŝian spiriton, se ne ŝian propan voĉon aǔ ŝiajn verkojn. Diana ne nur estis bonega rakontistino, sed ankaŭ eldonita aŭtorino dum ŝia vivo (pli ol dudek libro, plejparte pro infanoj kaj gejunuloj). Bedaŭrinde, neniuj el ŝiaj libroj estis esperantiĝitaj (kvankam mi sugestis iufoje, ke ŝi trovu tradukiston). Kaj nun mi kredas, ke ŝia familio (konkrete ŝia filino, Rachel) nun ne konsentos al iu traduko.

Do anstataŭe, mi volas fari filmon pri alia virino (pli juna, certe) kiu ankaŭ lamentas la saman forpason, sed volas esti rakontistino mem, kiel omaĝo a la S-rino Wolkstein. Kaj, ĉifoje, tiu ĉi virino volas rakonti esperante.

Certe, mi ne povus uzi la samajn rakontojn kiun S-rino Wolkstein rakontadis fame dum ŝia vivo. Sed mi povus uzi la rakontojn de Andersen kaj Grimm kiel tradukitaj por Zamenhof — kaj aldoni aliajn rakontojn... ekz., iaj rakontoj el ia familio kiu uzas Esperanton, aŭ tradicia rakontoj (sen ia kopirajto).

Mi volus ekfilmi dum la jaro 2016 (ne tro frue), do ni havus sufican tempon kolekti bonajn registradojn (sur kasedoj — jes, mi diris la vorton "kasedoj"). Mi klarigos ĉion la venonta fojo.

Kiu volas kunlabori kun mi?