© 2007 Cloudstone Productions.

Kara geamikoj!

La 31an de januaro, forpasis mia proksimega amikino (dum deknaǔ jaroj), la renoma novjorka rakontistino Diane Wolkstein (1942–2013). Ŝi estis 70-jara, kiam ŝi forisis nian mondon (ĉe Gaoŝan, Tajvano, kie ŝi laboradis en ŝia versio de la fama ĉina epopeo Pilgrimado al la Okcidento (an.: Journey to the West, ĉi.: Xī Yóu Jì aǔ «西遊記»).

Mi certas, ke ŝia verko en tiu epopeo restos nefinita.

Dum ŝia 45-jara kariero, Diane Wolkstein (aǔ Diana) verkis pli ol dudek librojn por infanoj kaj adultoj. Ŝi vojaĝis tra la plejparto de la mondo por trovi rakontojn, epopeojn, kaj fefabelojn. Bedaǔrinde, neniom el ŝiaj rakontadoj estis esperantiĝitaj.

Dum la lastaj kvin jaroj, mi registradis plej da ŝiaj rakontadoj per video (nur en la angla); ĝi restas en mia kanalo ĉe Vimeo.

Tiu ĉi videofilmo, Diane Wolkstein: A Storyteller's Story (La rakonto de una rakontistino) estis verkita en la jaro 2007. Ĝi enhavas nur fragmentojn de videoj (faritaj ne nur per mi sed ankaǔ per aliaj), sed oni povas ekhavi senson de ŝia arto, kaj kio ĝi signfis a la popoloj kiu aǔskutis al ŝi aǔ legis ŝiajn librojn. Kiel ŝia versio de Pilgrimado al la Okcidento, la laboro de Diane Wolkstein nun restas nefinita, kvankam finiĝis la rakonto de ŝia vivo.

Mi amis ŝin sincere, kaj mi mankas ŝin ĝis nun.