En la lastaj du tagoj de la 10-a ĝis la 11-a de decembro,2016,
esperantistoj el urboj Zhengzhou,Anyang, Kaifeng kaj Xinxiang, kolektiĝis en Xinxiang-urbo de la norda provinco Henan,Ĉinio,kaj partoprenis la Interkonan Vesperon kaj ĉeestis al la 1-a Henan-a Esperantista Kongreso organizita de Henan-a Esperantista Grupo en Xinxiang-a Maljuna-kadra Universitato. Dum la kongreso oni faris deklaman konkurson kun la titolo “Mi Amas Vin, Bela Ĉinio!” kaj amuzan prezentadon por celebri la 157-a datrevenon de la naskiĝo de Doktoro Zamenhof.
La 11-an de decembro ĉiuj ĉeestantoj stariĝis kaj kantis kanton la Espero en la inaŭgura ceremonio kiun prezidis sinjoro Konle vicĝenerala direktoro kaj ĝenerala sekretario de Henan-a Esperantista Grupo.Sinjoro Gao Qi ,la plenuma prezidanto de Xinxiang-a Esperanto-Asocio, faris la bonvenigan paroloadon.Sinjoro Mai Haibin,ĝenerala direktoro de Henan-a Esperantista Grupo,faris la inaŭguran paroladon.Li diris:“Sendube ni jam estas en unu turnopunkto de la Esperanto-movado.Tiu turnopunkto povos alporti novan ŝancon por nia Esperanto-movado.Kio pasis, ne revenos.Tial ni devas kapti la ŝancon, kaj unuiĝi por nia afero komuna.”La devizo de nia kongreso estas:Unuiĝu, esperantistoj el Henan-provinco.
En la inaŭgura ceremonio sinjoro Ma ankoraŭ diris:“Nia tasko estas tre peza.Sed ni timas neniajn malfacilojn.Sen malfacilaĵo ne povas esti saĝo.Per nia saĝo ni atingos la celon paŝo post paŝo.Por akceli Henan-an Esperanto-movadon,ni konkorde klopodu unu apud la alia kune dividante ŝancojn kaj akceptante defiojn kaj kreante la estontecon.”
Sinjorino Jia Rongxia,vicĝenerala sekretario de Henan-a Esperantista Grupo,laŭtlegis gratulajn mesaĝojn senditajn de diversaj Esperanto-organizoj kaj personoj.Ĉielismo WANG Tianyi,Prezidanto de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo kaj Xi’an-a Esperanto-Asocio,skribis en la gratula mesaĝo:Okaze kelkajn tagojn antaŭ la Zamenhofa Festo la Unua Henan-a Esperantista Kongreso inaŭguras en la urbo Xinxiang, kie aktivas Esperanto-movado multajn jarojn kiel verda stelo en la norda Ĉinio. Kaj mi sendas al ĉi tiu kongreson varman gratulon kaj esperas ke ĝi havos plenan sukceson nome de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo(IKEF) kaj Xi’an-a Esperanto-Asocio!Li esprimas: mi alvokas pli da esperantistoj de Henan partopreni aplikadon de Esperanto por internacia komerco kontribue al ĉina strategio UU(Unu zono kaj Unu vojo). Por tiu celo IKEF estas preta kun henan-aj esperantistoj. Ni kune kondukas Esperanton ĝis brila estonteco!