Mi estas Konle ,kiu estas esperantisto el Zhengzhou de Ĉinio.Mi tre ĝojas ke en mia blogo mi povas verki ion pri mi.Kompreneble mi volos scii ion pri vi.Unue mi konigas min mem al vi.


Kiam mi eklernis Esperanton , tiam mi sciis ke Esperanto estas internacia helpa lingvo kreita de d-ro Zamenhof. Antaŭe de tio mi neniam ĝin aŭdis , kaj ne scias kio estas Esperanto.

Oktobre de 1980, Ŝinhŭa-a Koresponda Esperanta Lernejo unua varbis lernantojn en Ĉinio post la fino de la “kultura revolucio”. De tiu tempo, mi fariĝis unu el lernantoj de la lernejo , komenciĝis ĝin lerni , ekkonis Esperanton kaj Espranto-movadon iom post iom. Tiam mi estis nur 20-jara. En la komenco lerni Esperanton estis malfacile por mi. Ĉirkaŭ duonan jaron, mi eĉ ne sciis , ĉu mia prononco de Esperanto estas ĝusta, ĉar mi lernis la lingvon tute pere de memlernado kaj ricevis Esperantan diskon senditan de la lernejo post duonjaro de la lernado. Sed iom post iom mi trovis , ke Esperanto ne estas nur lingvo, ĝi havas sian organizaĵon, verdan standardon kaj grandan ideon de esperantismo. Kaj la internacia lingvo kreita de D-ro Zamenhof estas logika, scienca , belsona kaj esprimriĉa . Tio vekis ĉe mi grandan intereson. Mi diligente ĝin lernis kaj lernas konstante. Tiamaniere mi multe progresis en la lernado.

Depost 1983, mi publikigis unuj post aliaj artikolojn redaktitajn kaj traduktajn de mi en la enlandaj revuoj de Esperanto. Ĝuste pro tio Zhengzhou-a Laborsindikata Federacio donis al mi la premion de memfarita talentulo de Zhengzhou-aj oficistoj kaj laboristoj en novembro de 1986.Kaj en la sama jaro mi estis elektita kiel juna sturmanto de la Nova Longa Marŝo de Zhengzhou. Sekve de altigo de Esperanta lingvonivelo, mia ĉinlingva nivelo altiĝis. Kaj en la jaro 1988 mi eklaboris kiel profesia redaktoro de iu redaktejo. Por ĉio ĉi mi elkore dankas Esperanton.

Ne malstreĉante la lernadon de Esperanto, mi fervoris propagandi Esperanton kaj entrepreni Espernato-mvovadon. En la jaroj 1982 kaj 1983 aperis la gazetetoj Flava Rivero kaj Verda Pagodo en Zhengzhou. Precipe al la Verda Pagodo mi preskaŭ sola plenumis la ĝian tutan laboron de redaktado ĝis eldono. Tiutempe la gazeteto Verda Pagodo praktike fariĝis interkontakta ligilo de Henan-aj esperantistoj. Danke de la Verda Pagodo , en la jaro 1983 oni okazigis la Tutprovincan Esperantistan Majunuan Kunsidon en la ĉefurbo Zhengzhou. La kunsido akcelis Esperanto-movadon en Henan. Oktobre de 1983 Henan-a Esperanta Stud-Rondo oficiale fondiĝis en Zhengzhou. Surbaze de tio la 28-an de septembro , 1985, fine fondiĝis Henan-a Espranto-Ligo en la ĉefurbo. La supre menciitaj aktivadoj , kiujn mi kiel unu el iniciatintoj, organizistoj kaj gvidantoj de tiuj propra-persone spertis tiam, estas ĉiam neforgeseblaj por mi.

Ekde 1985 mi aktive laboris por en- kaj eksterlanda interŝanĝo, kaj aliĝis al la 1-a, 2-a Ĉina Kongreso de Esperanto, ankaŭ al la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto,kaj la 89-a Universala kongreso de Esperanto. La praktikado havigis al mi pli profundan konon pri Esperanto. Ĝi pruvis, ke Esperanto estas la vivanta lingvo kaj povas ludi la rolon plifortigi interkompreniĝon kaj amikecon inter la popoloj de diversaj landoj. Ĉio ĉi kuraĝigi min pli perfekte posedi la mondlingvon kaj elekti Esperanton kiel mian aferon. Fakte , Esperanto jam frue fariĝis la gravan konsistan parton de mia vivo.

Ĉiuj klare scias , ke la frua Esperanto-movado antaŭen-marŝis dank’ al la granda ideo de esperantismo, kaj fervoro kaj sindonemo de esperantistoj. Eĉ hodiaŭ, ni esperantistoj ankoraŭ bezonas tian sindoneman spiriton. Mi deziras strebi daŭre senĉese por multe kontribui al la disvastigo de Esperanto, kaj mi tenos la amon al Esperanto por ĉiam en la tempo estanta kaj estonta. Tio ĉi ja estas miaj idealo kaj afero.

Ĉi tie mi finos skribi.Al vi mi deziras ĉion bonan.Bonvenon en Zhengzhou.