About this blog

  • 7 posts
  • 3 631 visits
August 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

August 13, 2009

Fia Geedziĝo

Ĉijare la gazetoj svediaj triumfe anoncis du geedziĝojn. Ĉu gravaj, mondkondukontaj geedzoj aperos? Ne. Du princinoj geedziĝos – Viktoria kaj Magdalena de Svedio de familio Bernadoto, gefiloj de Karlo XVI Gustavo, la reĝo de Svedio. Kaĉjo-Gustĉjo, nia moŝta ŝtatestro, kiun ni memkompreneble ne elektis kaj eĉ ne povas maldungi laŭleĝe.

Miaj unuaj pensoj estas – Ĉu iu vere fajfas pri tio? Ŝajne jes, amasoj da homoj venis al la reĝa kastelo por gratuli la du parojn feliĉajn. “Estos grandioza festo! Imagu la reĝajn gastojn, la homojn sur strato, la florojn!” k.t.p. Kiu pagos?

Mi pagas. Miaj samlandanoj pagas. Fakte, preskaŭ du el tri svedoj volas la reĝon plu havi kiel ŝtatestro kaj lin pagi por konduki rapidajn aŭtojn. Ne forgesu lian edzinon, Silvia, filino de german-brasila nazio (kio bone vestas ŝin, ĉar la patro de la reĝo mem estis nazio), kiu foje diras frazojn kiel “palestiniaj patrinoj volonte sendas siajn infanojn por mortiĝi de israelaj pafiloj, ĉar ili profitas je tio”.

Mi pagos. Miaj samlandanoj pagos. Ŝajne volonte. Nu, mi pensas, ke se oni iom ŝanĝus la leĝon al “Tiuj kiuj volas la reĝon plu reĝumi, tiuj pagu se ili volas”, homoj ekkomprenus kiom multe ĉiu persono fakte pagas po jaro por subteni tian ĉi stultaĵon – la rezulto estus ke pli kaj pli da homoj ekmalpagos.

Nu, estas facile pripensi sin mem la viktimo de monarkio, sed kion pri la veraj viktimoj? La du princinoj devis peti al sia patro kaj la parlamento akcepti ilian elekton de edzo. Imagu! Ili ne estas liberaj, ili estas riĉaj dungitaj sklavoj iasence. Povra Viktoria. Povra Magdalena. Fi-Viktoria. Fi-Magdalena.

Liberigu nin de la reĝa familio kaj liberigu la reĝan familion de ni.

Published at 07:35AM ( 5 comments / 286 visits )
This post is public

Published at 12:11PM ( 0 comments / 352 visits )
This post is public

February 14, 2009

La United Fruit

Mi antaŭ longe tradukis unu el la poemoj de Canto General far ĉilia verkisto Pablo Neruda; poemo kiu vere igis min neniam plu aĉeti bananojn – United Fruit Company daŭre ekzistas en la formo Chiquita Bananas kaj ĝi daŭre malbonegas. Fratoj, kial ni manĝu fruktojn eĉ dum sezono kiam frukto ne ekzistu en nordaj landoj? Ĉu ne nia malhavo de fruktoj signifas ion, aŭ ne?

La hispanan mi ne bone regas, bonvole proponu ŝanĝojn se vi trovas erarojn!

(La muziko estas mirinda, nur mirinda...)

La United FruitLa United Fruit

Kiam sonoris la trumpeto,
estis ĉio preparita sur la Tero,
kaj Jehovo disdonis la mondon
al Coca-Cola AS, Anaconda,
Ford Motoroj kaj aliaj entreprenoj:
La Fruktokompanio AS
rezervis al si la plej sukoplenan,
la centran marbordon de mia lando,
la dolĉan zonon de Ameriko.

Ĝi renomis siajn landojn
“Bananarespublikoj”,
kaj super la dormantaj mortuloj,
super la malkvietaj herooj
kiuj konkeris la grandecon,
la liberecon kaj la standardojn,
establis ĝi la Opron Buffan:
ĝi forigis la liberan volon,
disdonis Cezar-kronojn,
prenis la envion, allogis al si
la diktatorregnon de l’ muŝoj,
Trujillo-muŝoj, Tachos-muŝoj,
Carías-muŝoj, Martínez-muŝoj,
Ubico-muŝoj, muŝoj humidaj
de sango humila kaj fruktpulpo,
ebriaj muŝoj kiuj zumadas
super la tomboj popolaj,
muŝoj de cirko, saĝaj muŝoj
edukitaj por tiraneco.

Inter la muŝoj sangon soifantaj
la Fruktokompanio surbordiĝis,
plenigante per kafo kaj fruktoj
siajn ŝipojn, kiuj kiel pladoj
veturas foren kun la trezoro
de niaj landoj dronigitaj.

Dume, en la abismojn
sukerplenajn de la havenoj
falis indianoj kovritaj
en la matena vaporo:
kadavro rulanta, io
sennoma, forfaligita numero,
grapolo de mortaj fruktoj
forĵetita en la rubejon.

Cuando sonó la trompeta, estuvo
todo preparado en la tierra,
y Jehova repartió el mundo
a Coca-Cola Inc., Anaconda,
Ford Motors, y otras entidades:
la Compañía Frutera Inc.
se reservó lo más jugoso,
la costa central de mi tierra,
la dulce cintura de América.

Bautizó de nuevo sus tierras
como "Repúblicas Bananas,"
y sobre los muertos dormidos,
sobre los héroes inquietos
que conquistaron la grandeza,
la libertad y las banderas,
estableció la ópera bufa:
enajenó los albedríos
regaló coronas de César,
desenvainó la envidia, atrajo
la dictadora de las moscas,
moscas Trujillos, moscas Tachos,
moscas Carías, moscas Martínez,
moscas Ubico, moscas húmedas
de sangre humilde y mermelada,
moscas borrachas que zumban
sobre las tumbas populares,
moscas de circo, sabias moscas
entendidas en tiranía.

Entre las moscas sanguinarias
la Frutera desembarca,
arrasando el café y las frutas,
en sus barcos que deslizaron
como bandejas el tesoro
de nuestras tierras sumergidas.

Mientras tanto, por los abismos
azucarados de los puertos,
caían indios sepultados
en el vapor de la mañana:
un cuerpo rueda, una cosa
sin nombre, un número caído,
un racimo de fruta muerta
derramada en el pudridero.

Published at 01:58AM ( 1 comment / 207 visits )
This post is public

January 21, 2009

La Granda Piramido

Mi strebis kelkajn noktojn traduki unu el miaj plej ŝatataj kantoj: "Keops Pyramid" de la progresema sveda grupo Hoola Bandoola Band. Ĝi havas tute ĉiutempa temo kaj mi pensas ke la plejparto de l' homaro komprenus ĝin kaj ĝian enhavon nur se ili komprenus la svedan.
Per ege bezonata asisto de Per-Aarne mi nun povas almenaŭ montri la ĝis-nunan version de ĝi, espereble mi iel registros ĝin. :-)



La Granda Piramido
Tradukis: Robĉjo per la glora asisto de Per-Arno
Originalo: Mikael Wiehe kaj Hoola Bandoola Band

Anas mi en la sklavaro ĉe la granda piramid’;
ĉe l’ bazo ŝtonojn devas ni glatigi.
Kaj ni penas kaj ni ŝvitas laŭ la reĝa pundecid’,
la kvoton devas ĉiu sklav’ satigi.
Se vi venis tien ĉi
mallibera restos vi.
Nia tombo estos en sennoma truo;
sed la reĝo estas glora fil’ de l’ Suno.

Post dekoblaj pordrigliloj, post dekobla ferserur’
la Riĉeco en salonoj kortegumas.
Ne minacas io tie, ignoreblas la terur’;
la kvietajn halojn oliban’ parfumas.
Kaj se indas morton ni,
aŭ vergiĝos vi aŭ mi
la aliaj ja plenumas la verdikton;
la supruloj nur dekretu la edikton.

Sed en nokta mallum’
aŭdiĝas nia kantzum’
kiun aŭdas tra l’ vento la moŝtoj:
Pri iu praa popol’
kiu turegon de ŝton’
al Ĉielon celis konstrui.
Sed ju pli alta la tur’
des pli kreskis la mur’
inter supruloj kaj la aliaj.
Kaj fine ĝi altis tiom
ke la subaj kaj supraj
ne plu unu komprenis l’ alian;
tio faligis la turon fian.

Al mi ŝajnas ke ja en ĉiu temp’ kaj en ĉiu popoltip’
kelkaj homoj celas krei piramidojn
kie ili supre regas kaj ordonas per la vip’
kaj la subaj nur obeu la decidojn.
Se sed la moŝtoj en Ĉiel’
ne plu zorgas pri kompren’
kaj distingas sin de l’ serveganta hom’
la piramidoj estos ja ilia tomb’.

Published at 01:12AM ( 3 comments / 274 visits )
This post is public

January 21, 2009

Pri la nomo غزّة "Gaza" kaj kiel eviti la malbonajn esperantajn formojn

Venas kelkaj problemoj kiam oni priparolas la teretorion "Gaza" en Palestinio pro ĝia simileco al la vorto "gazo". Mi skribas la jenan artikoleton ĝuste pro tio.

La araba nomo Ǧazza (غزّة) estas vorto en paŭsala modo – ĝia plena formo en nominativo estas transskribita Ǧazzatun kaj ĝi estas in-genra vorto (kiel multaj lokonomoj). Ĝia genro oni facile rekonas per la lasta litero, la "tā marbūta" kiu estas varianto de l' t-litero. Sed, en ĉiutaga parolado oni ne elparolas ĝin, nur ĝia almetita vokalo: a.
La tuta sono de "tā marbūta" aŭdiĝas nur se oni volas uzi kazojn (kiujn oni preskaŭ nur uzas en korana lingvaĵo), tiam reaperas la t kaj poste sekvas la finaĵoj kiuj estas la kazindikiloj.

Tial, pro la al esperanto simila uzo de kazaj afiksoj en la araba, mi proponas ke oni uzu la esperantan formon "Gazato" por eviti miskomprenojn kaj faciligi ĉiutagan lingvouzadon.

Published at 12:53AM ( 9 comments / 360 visits )
This post is public

December 3rd, 2008

Pri mia amatino, kiu vizitas Poznanon, kaj aliaj aferoj rilataj

Ĉesu ludi per la Tero!
Ĉesu ludi per la Tero!
Mia amatino My estas vizitanta la grandan klimatan kunvenon en Poznano (Pollando), kiel juna delegato. Ŝi estas ege okupata tie pro multaj farindaĵoj sed foje-foje rakontas al mi per skajpo pri la progresoj. La novaĵoj de tie estas kaj ĝojigaj kaj plorigaj – foje ankaŭ eĉ ridigaj: La aranĝanto, la pola ŝtato, ricevis la "premion" Fosilio de l' jaro pro la granda uzado de karbondevena energio en tiu lando.

Ŝi rakontas ke unu el la plej grandaj problemoj estas ke la angloparolantoj ŝtelas tempon de la aliaj, ŝajne ĉar ili pli bone regas la lingvon kiun oni ununure uzas kor komuniki. "Ha!" mi triumfe diris al ŝi hieraŭ, "jen la ĉefa kialo de esperanto!" Ŝi iomete dubis, sed poste jesis. "Vi pravas, sed mi pensas ke esperanto ne estos la rimedo, la solvo aŭ eĉ menciindaĵo en la jena afero. La klimato estas la ĉefa afero."
Ŝi ja pravas.

Ĉi matene, mi spektis programon televidan (ho, tion mi malofte faras!), aŭ pli precize interparolon. La partoprenintoj estis eksĉefepiskopo de Svedio, K.G. Hammar kaj Mikael Kurkiala, antropologo. La lasta diris kelkajn ege interesajn frazojn – frazoj kiujn mi memoros longan tempon.
Ekzemple: "La ĉefa celo de konsumismo estas malkontentigi la homon por instigi ĝin plu kaj plu aĉeti, aĉeti kaj aĉeti."

Mi neniam antaŭe trovis pli bonan klarigon kial ne subteni konsumismon (kaj plue kapitalismon). Ideologio kiu bazas je malkontentigo kaj ne kontentigo devas ekde ties profundo esti malbona en la vera senco.

Mikael Kurkiala ankaŭ rakontis pri eksperimento en 1979 kiam oni provis trovi la monan valoron de homo. Proksimume 12 dolarojn kostis homo tiam, kaj verŝajne iomete pli hodiaŭ. Por ĉiu homo tia sumo estas ridindaĵo, oni ne povas taksi homon.
Sed, se oni ne povas taksi personon, ĉu vere oni povas taksi arbon, herbon, beston aŭ ŝtonon? Ĉu? Kie estas la logiko?

Published at 10:59AM ( 2 comments / 369 visits )
This post is public

December 2nd, 2008

Mia lando, mia doloro

Far: Danielo Barenboimo
Tradukis: Robin Iversen Rönnlund

La jena artikolo estis unue publikigita en Der Tagesspiegel, 10-an de majo 2008.
Ankaŭ aperis ĝi en International Herald Tribune.

Berlino: Sur la muro de mia vestoŝanĝejo en la Ŝtatoperejo en Berlino estas pendigitaj fotografioj, fotografioj kiuj rememorigas min pri la pejzaĝo de mia domo Jerusalema. Ili estas iomete paligitaj, kaj tie-tie diseriĝitaj, sed oni bone povas distingi la pejzaĝon. La Malnovan Urbon, La Preĝejon de 'l Klifo kun sia ora kupolo, la muregojn, la pordegojn.

Iam mi sidas en tiu ĉambro antaŭ koncerto, rigardante tiujn fotojn, pensante pri Jerusalemo, pri Israelo, mia hejmo. Antaŭ 1989, ĉi ĉambro ŝajne estis rifuĝejo de la Okcidentgermana Ŝtasi, la ŝtata policio; se mi estus sentimentalulo tio fakto certe asistus min malsentimentaliĝi, sed mi ne estas sentimentalulo. La situacio en Mezoriento estas tro proksima de mi, ege tro rilata al mi por ebligi min esti sentimentala.

Ekde 1952 mi posedas israelan pasporton. Ekde mi estis 15-jara mi travojaĝis la mondon kiel muzikisto. Mi estas loĝinta en Londono kaj Parizo kaj mi pendolumis dum jaroj inter Ĉikago kaj Berlino. Antaŭ mi posedis israelan pasporton mi havis arĝentinian; poste mi ricevis hispanian. Kaj, en 2007, mi estiĝis la ununura israelano kiu povas ankaŭ montri palestinian pasporton ĉe israela limtranspasejo.

Mi estas, tial, vivanta pruvo ke nur pragmata du-ŝtata solvo (aŭ eĉ pli bone, sed sonanta absurde, federacio de tri ŝtatoj: Israelo, Palestinio kaj Jordanio) povas doni pacon al la regiono.

Mia respondo al tiuj kiuj diras ke mi estas naiva, ĉu ne nur artisto? Ke mi ne estas politikulo, eĉ se mi skuis la manojn de Davido Ben-Guriono kaj Ŝimono Pereso dum mia infaneco. Jen mia respondo: Ne politiko, sed la homaro koncernis min. Tial mi sentas min kapabla kaj, kiel artisto, ja kompetenta analizi la situacion.

Kaj miaj patraj kaj patrinaj geavoj estis rusaj judoj kiuj fuĝis al Bonaero post la pogromoj en 1904. Bedaŭrinde, mi neniam demandis miajn gepatrojn multe pri la familia historio.

Nu unue, kiel infano, mi estis plenokupata de mi mem kaj due, estis "normale" ke ni ĉiam estis en stato de ĉiama ŝanĝiĝo. La rakonto de miaj patrinaj geavoj, spite, estas ja aparta.

Kiam ili alvenis la havenon de Bonaero (li estis 16-jara, ŝi 14) post la mizere longa vojaĝo, estis anoncita ke nur familioj estos permesitaj lasi la ŝipon; la kvanto por la aliaj jam estis plenigita.

Ili estis ambaŭ solaj, kaj mia avo ekprenis mian avinon dirinte: "ni edziĝu!". Kaj ili tion faris. Poste, sur la tero, ili disiris. Post du aŭ tri jaroj ili rerenkontis unu la alian pro hazardo, enamiĝis kaj vivis kune la restparton de ilia vivo.

Tiu avino estis flama cionisto. Jam en 1929 ŝi veturis al Palestinio dum duonjaro kun ŝiaj tri filinoj - inkluzive mian 17-jaran patrinon - por certigi ĉu eblus loĝi tie.

La familio de mia patro, flanke, tute asimiliĝis; la "Sankta Lando" ne signifis ion al ili, do, ĝis ili eltrovis ke mi havis talenton muzikan. Subite ŝajnis esti grava por miaj gepatroj ke mi, kiel estonta artisto, estos plikreskanta kiel ano de plimulto kaj ne de malplimulto ie en la diasporo. La konvinko ke normaleco estu fundamentaĵo en mia intelekta evoulo estis, tiel, brulaĵo por la fajro de la avina cionismo: La Barenboimoj decidis enmigri Israelon.

Nia unua halto dum la longa vojaĝo estis Salcburgo kie mi partoprenis en la fina koncerto de la somera master class de la dirigento Igor Markeviĉ. La tuta vojaĝo daŭris 52-horojn haltante en Montevideo, Rio de Ĵanejro, Sankta Paŭlo, Recifo, Islo de l' Solo, Madrido - kaj poste trajno de Romo al Salcburgo. Kiel 9-jara knabo mi nur parolis nur la hispanan kaj iomete da la jida, kiun mi lernis de mia avino. Tio estis ne tiel problema ĉar ni ne planis restadi en Aŭstrio kaj min ĉefe akompanos muzikistoj. Se mi ne rimarkis ian judan problemon en Bonaero, mi ekrimarkis tiun en Salcburgo. Judaj amikoj akompanis min al Bad Gaŝtejn ian tagon por montri al mi akvofalon, tie ili rakontis al mi ke dum la naziisma periodo judoj estis enĵetitaj en ĝin. Ĉi tie mi ricevis mian unuan scieton pri la sorto de la juda popolo; la rakontoj de miaj gepatroj pri la holokaŭsto ankaŭ profunde timigis min, spite ke mi ne tute povis kompreni ilin tiam.

En decembro 1952 ni alvenis Israelon. Estis vintro, la lerneja jaro estis komencita antaŭ longe kaj mi devis lerni novan alfabeton kaj novan lingvon. Estis ĉio krom facila, sed ĉar mi estis malkomplika kaj ekstravertita knabo mi adoptiĝis rapide kaj tio estis komenco de mirinda kaj ege intensa nova vivo.

Ĉio estis ĉe la rando de ŝanĝiĝo kaj progreso. Imagu - sur la stratoj de Tel Avivo, inter ĉiuj lokoj, mi lernis ludi futbalon! Poste mi membriĝis junularan movadon kaj mi daŭre memoras kiel ni malŝate rigardis la junajn virojn lipharhavantajn kaj la virinojn lippaŝteluzantajn; ni sentis ke ili estis supraĵa, ne parto de la esenco.

Ĉar al mia familo mankis mono, nin subtenis en la komenco onklo de Brasilo. Lia filino nun estas la brasila ambasadoro en Slovenio - almenaŭ unu Barenboimo sukcesis iel... Pri la nomo, al mia familio oni instigis traduki la nomon en la hebrean laŭ la nova ideo de juda-israela memkonfido.

Ben Guriono, ekzemple, kiun mi ege admiris kiel ŝtatisto kaj viziulo, venis de la pola urbo Płońsk kaj nomiĝis de komence Davin Grün. Estis li kiu provis provis konvinki miajn gepatrojn ke mi neniam estos fama uzanta la nomon Barenboimo (la jida versio de Birnbaum, pirujo); li sentis ke Agassi, la hebrea vorto por piro, estus ege pli bona. Oni povus supozi ke mi estus italo. Neniu inter ni, do, vere ekscitiĝis pri tiu ideo.

Sincere, la daŭro da tempo kiu pasis kiam mi estis en Israelo ne gravas. Estis ĉefe inter la jaroj 1952 kaj 1954, kaj inter 1956 kaj dum la fruaj 1960-oj. Kiam mi ne estis en la lernejo, mi koncertumis en Zuriko, Amsterdamo aŭ Bonmuto.

La vintron 1954 mi veturis al Parizo por studi kontrapunkton sub la instruo de la fama kaj fame strikta Nadia Boulanger dum jaro kaj duono. Ŝi instruis al mi ke la ideala muzikisto estu pensanta per la koro kaj sentanta per la intelekto. Miaj gepatroj akompanis min dum ĉiuj miaj vojaĝoj, celantaj ke estas grava por mi havi la plej "normalan" familivivon ebla.

La Eŭropo de la 1950-oj estis profunde cikatrita pro la sekvoj de la milito. Kiel vaganto under la du mondoj, mi trovis la kontraston inter Eŭropo kaj Israelo aparte fortika. Israelo estis tiutempe la plej sociala, idealisma ŝtato pripensebla. Estis bonŝanco por Israelo kaj por ni ke ni junis samtempe.

Neniu havis la senton "mi laboras por la ŝtato", ĉar ne ekzistis tia afero. La ŝtato efektive evoluis antaŭ niaj okuloj kaj nutriĝis per nia idealismo, nia ĉiutaga abnegacio, nia laboro. Vivi en Israelo kiel judo ne plu signifis ke oni nur strebis atingi tielnomatajn liberajn profesiojn kiel dum la diasporo (artisto, advokato, doktoro, bankisto), sed ankaŭ terkulturiston, policianon, militiston aŭ, eble, eĉ krimulon. Ŝtato kaj hejmo, hejmo kaj ŝtato kunfandiĝis.

La israelaj maldekstruloj, la laborista partio, posedis la politikan potencon ĝis 1977, ofte forgesita fakto. Dudek naŭ jarojn. Kial? La tradiciemuloj ne havis ŝancon post la milito nedependeco en 1948; la milito jam estis venkita. La religiemaj judoj daŭre ĝisatendis la Mesion. Tio restigis la socialistojn. Nur post la ses-taga milito la ventoj ŝanĝiĝis. La ideo pri "herbradika Israelo" paliĝis. Subite aperis malmultekostaj laboristoj de la palestiniaj teretorioj kaj post nelonge, la unuaj israelaj milionuloj. La socialisma sistemo perdis sian egalpezon; ŝanceliĝis la ideo pri Israelo.

Mi plenkreskiĝis en Israelo kun eŭropa kulturo kaj idealoj; la ĉefo de mia lernejo estis arthistoriisto, tipo de ino supoze trovebla en Berlino-Dahlemo. Tio utilis bone al mi ĉar dum mia ribelema junaĝo mi celis forlasi ĉion aferon rilata al Arĝentino, la hispana lingvo aŭ io pri la diasporo. Por mi, tio estis historio. La gravaĵo estis la estanteco kaj estonteco de Israelo.

Kiam mi estis 19 aŭ 20, min oni alvokis por devigi min servi en la arĝentinia armeo. Mi sukcesis prokrasti la aferon dufoje, fine dirante ke mi estu esceptita ĉar mi estis civitano de Israelo. La rezulto estis ke mi rajtis iri ien per mia arĝentinia pasporto krom al Israelon, kaj ke mi rajtis iri ien per mia israela pasporto krom al Arĝentinion.

En 1966 mi renkontis la celiston Jacqueline du Pré en Londono. Ni ekde komenco sentis nin allogitaj de unu la alia, kaj persone kaj muzike, kaj post du aŭ tri monatoj, ni decidis geedziĝi. Sed influo de mi, Jacqueline decidis konvertiĝi al judismon.

La ideo ke havi infanojn ludis rolon en ŝia decido, krome ke ŝi ankaŭ konis multajn bonegajn muzikistojn kiuj estis judaj. Ŝia konvertiĝo ne ĉiam estis plusaĵo por sia kariero; oni legis kaj aŭskultis ke ŝi membriĝis al la "Juda muzikmafio".

En junio 1967 ni geedziĝis en Jerusalemo, ne longe post la ses-taga milito. Ben Guriono, kiu ne altniveligis muzikon, ĉeestis nian geedziĝon. Al li imponis la fakto ke ne-juda anglino povus identigi sin kun lia lando tiel forte.

Majo la 31-an, kiam la milito ŝajnis esti ne-evitebla, ni fuĝis en Israelon per unu el la plej lastaj aviadiloj. Ni estis koncertantaj preskaŭ ĉiuvespere. La fina okazis junio la 5-an en Birŝeba, urbo duonvoje inter Tel Avivo kaj la egiptia limo. Lasante la koncertejon la unuaj kirasveturiloj alproksimis nin.

Post 1967 Israelo alproksimigis Usonon - ne tute al ĝia propra avantaĝo. La tradiciemuloj diris: "Ni ne forlasos niajn ĵusokupitajn teretoriojn!" La religiemaj judoj diris: "Tiuj ne estas okupitaj sed liberigitaj, bibliaj teretorioj!" Kaj pro tio la fino de socialismo estis sigelita. Ekde tiam la konflikto en Mezoriento estis kondukita de la monda politiko.

Dum jardekoj ni legis rubrikojn pri eksplodanta violento; milita ago kaj terorista ago sekvas unu la alian. Tio ĉi fiksigis la situacion en la homa penso. Hodiaŭ, en la tempo de Irako kaj Irano, oni preskaŭ ne legas ion pri ĝi, kio estas eĉ pli terura.

Multaj israelanoj revas ke kiam ili estos vekigitaj, la palestinoj ne estas plu, kaj la palestinoj revas ke kiam ili estos vekigitaj, la israelanoj ne estas plu. La ambaŭaj flankoj ne plu povas distingi la revon de realeco, kaj tio estas la psikologia kerno de la problemo.

Ekde la 1960-oj mi ne plu sentis min konforta en Israelo. Memkompreneble ĝi estas mia hejmo; miaj gepatroj loĝis tie kaj ambaŭ estas entombigitaj en Jerusalemo. Se estis milito en Israelo, mi ludis tie: 1956, 1967, 1973. Muziko estis mia lingvo, mia "armilo".

Nu, post la nigra septembro en 1970, Golda Mejro diris: "Kial tia babilo pri la palestinoj? Ni estas la palestinia popolo!" Tiam mi ekkomprenis: Tio ĉi ne estis morale akceptebla.

Jes, la judoj havis rajton de propra ŝtato, kaj ili havis la rajton de tiu ĉi ŝtato. La jena postulado eĉ fortiĝis per la Holokaŭsto kaj la kulpo de la eŭropanoj post 1945. Estas tro facile forgesebla, do, ke estis moderata cionismo, homoj kiel Martino Bubero kiuj diris ekde komenco ke la rajto de juda ŝtato devas esti aprobita de la jam ekzistanta loĝantaro, la ne-judoj. Militema cionismo, aliflanke, ne evoluiĝis pli tiu penso. Eĉ hodiaŭ, ĝi daŭre plu bazas je mensogo: la mensogo ke la lando koloniita de la judoj estis malplena.

Hodiaŭ, multaj israelanoj ne havas percepton kiel sentus esti palestino - kiel sentus vivi en urbo kiel Nablūs, prizono por 180000 personoj. Kien iris la fama juda intelekto? Mi eĉ ne priparolas justecon aŭ amon. Kial subtenas oni daŭre plu la malamon en Gaza-strio?

Neniam estos milita solvo. Du popoloj batalas pri la sama lando. Ne gravas kiom forta estos Israelo, ĉiam ekzistos malsekureco kaj timo. La konflikto estas manĝanta sin mem kaj en la juda spirito ĝi estas permesita fari tion.

Ni deziris posedi landon kiun judoj neniam posedis kaj konstrui loĝejojn tie. La palestinoj nomas tion imperialisma provoko, kaj pravas. Ilia rezisto estas tute komprenebla - ne la metodoj kiun ili uzis ĝis nun, nek la violento nek la senkiala malhumaneco - sed ilia "ne".

Ni israelanoj devas finfine trovi la kuraĝon ne reagi kontraŭ tiu ĉi violento, la kuraĝon kompreni nian historion.

La palestinoj ne esperu ke ni povis prizorgi iun krom nin mem post la Holokaŭsto; ni devis pluvivi. Nun, post ni faris tion, ni ambaŭ devas antaŭen rigardi.

La israela ĉefministro kiu povos fari tion ne estas naskita. Esence, ni ne estas pli antaŭe ol en 1947, kiam la UN decidis disigi Palestinion. Eĉ pli terure: en 1947 oni plu povis imagi dunacian ŝtaton; post sesdek jaroj, tio ŝajnas esti nepripensebla. Hodiaŭ, personoj en Israelo parolas pri disigo, pri divorco anstataŭ la du-ŝtata solvo: Kia cinikismo! Diverco estas normale nur ebla inter popoloj kiuj iam amis unu la alian...

Mi suferas je tiu situacio, kaj ĉion mi faras temas pri tiu sufero, sen konsidero se mi aŭ direktas Wagneron en Israelo (kaj mi vere ne estis la unua kiu faris tion!), citante la israelan konstitucion en la Knesset, fondas la Okcident-orienta Divana Orĥestro kune la verkisto Edward Saido, fondas muzikinfanejo, aŭ - kiel antaŭ ne longe - koncertumante antaŭ du popoloj.

Kelkaj de la jenaj aferoj estas trogravigitaj de la amaskomunikiloj, sed mi faras kion mi faras ĉar frenezigas min vidi la amason da maljustecaĵoj kiujn ni judoj faras ĉiutage, kaj kiel multe ni endanĝerigas la pluan ekziston de Israelo.

Eble cinike, mi ĝojas ke mi naskiĝis en 1942 kaj ne en 1972. Laŭ la nuna stato, mi espereble ne vivos tiun tagon kiam la israela ŝtato ĉesas ekzisti, same ke mi ne plu vivos la tagon kiam eble klasika muziko ne plu ludas parton de nia penso kaj sento.

Dum multaj jaroj mi ne estis loĝanta en Israelo, kaj mi estas ege koncia pri mia eksterula perspektivo. Foje homoj demandas min: "Kio estas judo?" La respondo estas la jena: judo kiu spertas antisemidajn travivaĵojn en Berlino en 2008 estas malsama ol la judo kiu spertas antisemidajn travivaĵojn en 1940. La judo de 1940 sentas sin minacita; la judo de hodiaŭ povas pensi pri sia propra lando, pri Israelo.

Hodiaŭ mi povas diri: "Aŭ vi lernu vivi kun mi, ho antisemitulo, aŭ ni iros disen, punkto". Tio faras gravan diferencon. Mi estas kurttempa pesimisto pri la Mezoriento, sed longtempa optimisto.

Aŭ vi trovos manieron kiel vivi kune, aŭ vi mortigos unu la alian. Kio donos al mi esperon? Muzikumado. Ĉar, antaŭ simfonio far Beethoven, Sinjoro Ĝiovano far Mozart aŭ Tristano kaj Isoldo far Wagnero, ĉiuj homoj estas egalaj.



Danielo Barenboimo, pianisto kaj dirigento, estas muzika ĉefo ĉe la Ŝtatkapelo Berlina kaj ĉefa gastdirigento ĉe La Skalo Operejo de Milano. Li estas fondinto kune Edward Saido de la Okcident-orienta Divana Orĥestro, kiu kunigas arabajn kaj israelajn muzikistojn.

Published at 06:53PM ( 0 comments / 193 visits )
This post is public


( 7 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Robin Rönnlund

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...