November 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

October 2009 (1)
February 2009 (1)
December 2008 (1)
September 2008 (1)
August 2008 (3)
July 2008 (3)
June 2008 (2)
May 2008 (1)
April 2008 (1)
March 2008 (2)
November 2007 (5)
October 2007 (10)

November 1st, 2007

ĉu la babilejo malfunkcias?

Mi provis babili ĉe ipenity-babilejo, sed ĝi trooo malrapide informas la alian personon ke mi volas babili, do ni preterpaŝas (unu kun la alian)... Kio provis jam, kaj kion spertis?

Published at 23:42 / 4 comments / 851 visits
This post is public

November 3rd, 2007

viŝi

Mi ne volas kverelojn pri miaj fotoj, do mi viŝis unu el miaj albumoj.
Pardonon al ĉiuj kiuj aldonis siaj pensoj por tiuj fotoj!

Published at 17:35 / 0 comments / 455 visits
This post is public

November 12, 2007

De sabato al sabato sabatumu en Sabatejo! :)

La Internacia Junulara Kongreso 2008 okazos en Szombathely, Hungario!

Ĝi daŭros de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto.
La kongresa temo estos Minoritataj Rajtoj.

La ligilo al la oficiala retpaĝo estas: esperanto.net/ijk2008

iom vortoj de la paĝo:

 

En la mezo de Eŭropo

Szombathely (prononcu: sombathej) situas meze de Eŭropo en Hungario, ĉe la landlimo al Aŭstrio. La urbon fondis pensiitaj romiaj soldatoj antaŭ du jarmiloj. Hodiaŭ ĝi estas regiona centro kun ĉirkaŭ 80 000 enloĝantoj kaj riĉa kultura vivo. Eĉ la romia tradicio ankoraŭ vivas.

 

Facile atingebla

Szombathely estas atingebla per rektaj trajnoj de Vieno, Graz (Aŭstrio) kaj Budapeŝto. De Ljubljana kaj Bratislava ĝi estas atingebla post unufoja trajnoŝanĝo. Entute kruciĝas naŭ diversaj fervojaj linioj en Szombathely.

 

Kulture malferma

Ĉar Szombathely estas landlima urbo, ĝi estas tre malfermita al aliaj kulturoj: krom la hungara ekzistas tri minoritataj urboregistaroj (kroata, cigana, germana), kaj ofte okazas minoritataj festivaloj. Tio aparte gravas por la IJK. Nia kongresa temo estos ja Minoritataj Rajtoj. Krome la jaro 2008 estas nomumita Eŭropa Jaro de Interkulturaj Dialogoj. En Szombathely esperantistoj povos praktike sperti tiajn dialogojn kaj ankaŭ montri.

Alia interkultura rilato de la urbo estas la Eŭropa Vojo de Sankta Marteno. Ĝi kunligas plurajn landojn de Hungario ĝis Francio. Szombathely estas la naskiĝurbo de tiu ĉi fama sanktulo, kaj en la franca urbo Tours li fariĝis episkopo.

Szombathely havas 13 ĝemelurbojn: Ferrara (Italio), Hunedoara (Rumanio), Joŝkar-Ola (Ruslando), Kaufbeuren (Germanio), Kolding (Danlando), Lappeenranta (Finnlando), Lecco (Italio), Maribor (Slovenio), Nömme (Estonio), Oberwart (Aŭstrio), Ramat-Gan (Israelo), Trnava (Slovakio), Uŝgorod (Ukrainio).

 

De sabato al sabato sabatumu en Sabatejo!

IJK okazos tuj post UK, de 2008-07-26 ĝis 2008-08-02 (de sabato al sabato).

Kia koincido: szombat en la hungara signifas sabato, hely estas loko. Do nia slogano estu: De sabato al sabato sabatumu en Sabatejo!

Published at 23:52 / 2 comments / 1078 visits
This post is public

November 13, 2007

IJK 2008 - ne nur por dekkelkjaruloj! :)

...Kiu pensas ke la Internacia Junulara Kongreso estos nur por la junularo?

Tiu eraras!

Ni veturos al diversaj kaj belegaj ekskursceloj, kaj bonegaj vinregionoj estas ĉirkaŭe!
Bonvolu rigardi la programon cxe: esperanto.net/ijk2008/programo.html

Ankaux mi partoprenas en la organizadon de la 2008-a IJK, kaj mi gxojas ke cxiu povus disvastigi la informon inter siaj amikoj, amikinoj, konatuloj, konatulinoj - sed nur al tiuj, kiuj havas akvopafilon!

Published at 00:01 / 4 comments / 939 visits
This post is public

November 28, 2007

Plena kalendaro de Esperanto-aranĝoj

Por tiuj kiuj ne konas (kaj por tiuj kiuj jam konas ) mi volas aldoni la ligilon de la pagxo Eventoj, kie oni povas rigardi la internacian liston de esperantaj renkontigxoj:

www.eventoj.hu/kalendar.htm

Sube, maldekstre sur la pagxo oni povas vidi sur mondmapon tion, ke de kiuj landoj vizitis homoj la pagxon!

Tre placxas al mi!

Published at 15:44 / 0 comments / 752 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...