October 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

November 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

October 2009 (1)
February 2009 (1)
December 2008 (1)
September 2008 (1)
August 2008 (3)
July 2008 (3)
June 2008 (2)
May 2008 (1)
April 2008 (1)
March 2008 (2)
November 2007 (5)
October 2007 (10)

October 17, 2007

Saluton!

Mi alŝutis miajn fotojn pri la 20-a IJS ankaŭ ĉi tien. Mi fotis multe, kaj mi "zipigis" la fotojn. Tiel vi povas elŝuti ĉiujn! Klaku al la steletoj, se vi volas elŝuti la "zip"-ojn.
En www.fotokep.hu vi povas vidi la fotojn rekte.
Eĉ:
fotaro de Juci (Vidor Judit) estas ĉe: http://jucimam.multiply.com/ fotaro de Maria Nuyanzina estas ĉe http://www.flickr.com/, fotaro de ĵomart kaj Nataŝa estas ĉe http://www.jomart.net/bilder/ kaj
fotaro de Rade Kuzmanovic estas ĉi tie: http://ijs7.aim.ac.yu/
 
2007.07.19.
2007.07.20.
2007.07.21.
2007.07.22.
2007.07.23.
2007.07.24.
 

Ĉe lejla1.mlap.hu vi povas vidi la fotojn de JER 2007, kiu estis same en urbo Tab! :)

 

Published at 22:48 / 5 comments / 308 visits
This post is public

October 17, 2007

Kun kia metodo?

Kial vi enskribas la ĉapelitojn? Nun mi provis la "unicode"-on, kaj ĝi estas bona, sed malrapida metodo :(

 

Published at 23:03 / 3 comments / 280 visits
This post is public

October 18, 2007

Zip-ojn

Mi provis sed ne funkcias la metodo kun kiu oni povas alsxuti siajn fotojn el zip-arkivo...

Kiu uzis jam, kaj kial sukcesis?...

Published at 18:34 / 4 comments / 599 visits
This post is public

October 19, 2007

Ĉapelisto

Saluton, esperantistoj!

Mi elŝutis unu "Add-on"-on kiu apartenas al Fajrovulpo, ĝi nomiĝas "Ĉapelisto". Ĉiu povas uzi ankaŭ ĉi tie! (kiu uzas Fajrovulpon...)

...Mi enskribas mian verkon kun ikso-metodo, poste mi klakas la verdan butonon sube, ĝi "tradukas" la litero-parojn al ĉapelitaj, tiamaniere mi ne devas uzi aliajn programojn!

Nur en "titolo" ne funkcias, sed kiam jam "tradukis" la tekston, mi kopias la literojn el teksto al titolo :)

Ĉi tie vi povas elŝuti:

https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/4016

"Ĉu vi malŝatas legi retpaĝojn skribitajn kun ikso-sistemo? Ĉapelisto konvertas aŭtomate retpaĝojn el la ikso-sistemo al la tradicia supersigna sistemo. Simple klaku la verdan butonon, kiu aperos en la malsupra dekstra angulo de Fajrovulpo! :-)"

Published at 23:33 / 2 comments / 527 visits
This post is public

October 22, 2007

Steloj

Mi aŭdis ke oni pensas tiun ĉi: stelo ne estas bona simbolo por esperanto,
ĉar stelo estis simbolo de komunismo.
Mi serĉis multajn bildojn rete, kiuj estas bonaj ekzemploj ke stelo estas libera simbolo!
Oni uzas plej ofte por montri la kvaliton. Precize bonkvaliton.
Bonvolu rigardi cxe mia albumo, kiujn fotojn mi trovis.
Kiu pensas ke stelo ne estas bona simbolo, kaj kial?

Published at 22:59 / 7 comments / 1731 visits
This post is public

October 23, 2007

Stelo-monero

Ekzistanta monero estas la "Stelo".
Kvar moneroj: 1, 5, 10 kaj 25 steloj estas videbla ĉe: http://katalogo.uea.org

stelo-25
stelo-25
Ĉu belega?

Published at 20:14 / 0 comments / 257 visits
This post is public

October 23, 2007

Pri fotoj

Mi alŝutis multajn fotojn, sed ne mi fotis ĉiujn. Se vi volas scii kiuj fotoj estas la miaj, rigardu la EXIF-informojn de la foto! Mi havas fotilon Fuji Finepix S5000.

Published at 22:34 / 0 comments / 261 visits
This post is public

October 26, 2007

meez.com

Kiu konas la retpagxon "Meez.com"?
Oni povas fari "avatar"-on por si.

Miaj avataroj estas videblaj cxe photobucket.com (cxar Meez.com kunlaboras la photobucket...), cxe:
http://s201.photobucket.com/albums/aa238/tifareth5/Meez/

Kaj mi montras mian Zamenhof-avatar-on cxi tie: :)

http://s201.photobucket.com/albums/aa238/tifareth5/Zamenhof/

Published at 16:20 / 3 comments / 475 visits
This post is public

October 26, 2007

viŝitaj fotoj :(

Mi hazarde viŝis kelkajn fotojn kiam mi aranĝis tiujn :(
Kiu aldonis komentojn antaŭe, bonvolu ripeti - mi estus dankema.

Published at 23:32 / 0 comments / 313 visits
This post is public

October 28, 2007

Kaligrafio

Mi alŝutis kelkajn bildojn, sur kiuj estas miaj skribaĵoj. Mi tre ŝatas la latinleteran kaligrafion, kaj mi legis multe pri tio ĉe:

...kaj tiel plu :)

Ankaŭ la latinletera kaj la japana kaligrafio estas lernebla, se iu ekzercas sufiĉan.

Ligiloj pri japana kaligrafio:

... kaj tiel plu :)

Published at 18:20 / 1 comment / 399 visits
This post is public

November 1st, 2007

ĉu la babilejo malfunkcias?

Mi provis babili ĉe ipenity-babilejo, sed ĝi trooo malrapide informas la alian personon ke mi volas babili, do ni preterpaŝas (unu kun la alian)... Kio provis jam, kaj kion spertis?

Published at 23:42 / 4 comments / 855 visits
This post is public

November 3rd, 2007

viŝi

Mi ne volas kverelojn pri miaj fotoj, do mi viŝis unu el miaj albumoj.
Pardonon al ĉiuj kiuj aldonis siaj pensoj por tiuj fotoj!

Published at 17:35 / 0 comments / 457 visits
This post is public

November 12, 2007

De sabato al sabato sabatumu en Sabatejo! :)

La Internacia Junulara Kongreso 2008 okazos en Szombathely, Hungario!

Ĝi daŭros de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto.
La kongresa temo estos Minoritataj Rajtoj.

La ligilo al la oficiala retpaĝo estas: esperanto.net/ijk2008

iom vortoj de la paĝo:

 

En la mezo de Eŭropo

Szombathely (prononcu: sombathej) situas meze de Eŭropo en Hungario, ĉe la landlimo al Aŭstrio. La urbon fondis pensiitaj romiaj soldatoj antaŭ du jarmiloj. Hodiaŭ ĝi estas regiona centro kun ĉirkaŭ 80 000 enloĝantoj kaj riĉa kultura vivo. Eĉ la romia tradicio ankoraŭ vivas.

 

Facile atingebla

Szombathely estas atingebla per rektaj trajnoj de Vieno, Graz (Aŭstrio) kaj Budapeŝto. De Ljubljana kaj Bratislava ĝi estas atingebla post unufoja trajnoŝanĝo. Entute kruciĝas naŭ diversaj fervojaj linioj en Szombathely.

 

Kulture malferma

Ĉar Szombathely estas landlima urbo, ĝi estas tre malfermita al aliaj kulturoj: krom la hungara ekzistas tri minoritataj urboregistaroj (kroata, cigana, germana), kaj ofte okazas minoritataj festivaloj. Tio aparte gravas por la IJK. Nia kongresa temo estos ja Minoritataj Rajtoj. Krome la jaro 2008 estas nomumita Eŭropa Jaro de Interkulturaj Dialogoj. En Szombathely esperantistoj povos praktike sperti tiajn dialogojn kaj ankaŭ montri.

Alia interkultura rilato de la urbo estas la Eŭropa Vojo de Sankta Marteno. Ĝi kunligas plurajn landojn de Hungario ĝis Francio. Szombathely estas la naskiĝurbo de tiu ĉi fama sanktulo, kaj en la franca urbo Tours li fariĝis episkopo.

Szombathely havas 13 ĝemelurbojn: Ferrara (Italio), Hunedoara (Rumanio), Joŝkar-Ola (Ruslando), Kaufbeuren (Germanio), Kolding (Danlando), Lappeenranta (Finnlando), Lecco (Italio), Maribor (Slovenio), Nömme (Estonio), Oberwart (Aŭstrio), Ramat-Gan (Israelo), Trnava (Slovakio), Uŝgorod (Ukrainio).

 

De sabato al sabato sabatumu en Sabatejo!

IJK okazos tuj post UK, de 2008-07-26 ĝis 2008-08-02 (de sabato al sabato).

Kia koincido: szombat en la hungara signifas sabato, hely estas loko. Do nia slogano estu: De sabato al sabato sabatumu en Sabatejo!

Published at 23:52 / 2 comments / 1089 visits
This post is public

November 13, 2007

IJK 2008 - ne nur por dekkelkjaruloj! :)

...Kiu pensas ke la Internacia Junulara Kongreso estos nur por la junularo?

Tiu eraras!

Ni veturos al diversaj kaj belegaj ekskursceloj, kaj bonegaj vinregionoj estas ĉirkaŭe!
Bonvolu rigardi la programon cxe: esperanto.net/ijk2008/programo.html

Ankaux mi partoprenas en la organizadon de la 2008-a IJK, kaj mi gxojas ke cxiu povus disvastigi la informon inter siaj amikoj, amikinoj, konatuloj, konatulinoj - sed nur al tiuj, kiuj havas akvopafilon!

Published at 00:01 / 4 comments / 944 visits
This post is public

November 28, 2007

Plena kalendaro de Esperanto-aranĝoj

Por tiuj kiuj ne konas (kaj por tiuj kiuj jam konas ) mi volas aldoni la ligilon de la pagxo Eventoj, kie oni povas rigardi la internacian liston de esperantaj renkontigxoj:

www.eventoj.hu/kalendar.htm

Sube, maldekstre sur la pagxo oni povas vidi sur mondmapon tion, ke de kiuj landoj vizitis homoj la pagxon!

Tre placxas al mi!

Published at 15:44 / 0 comments / 754 visits
This post is public

( 15 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...