Inter 26.07. kaj 02.08. okazis IJK en Hungario - denove kun sukceso!

Post 1966 en urbo Pécs, 1983 en Debrecen, 1999 en Veszprém, la nuna
Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en la apudlandlima urbo
Szombathely [pr: Sombathej].

Al la kongreso aliĝis ĉ. 480 personoj, tamen multaj afrikanoj kaj
azianoj havis problemojn pri akiro de la ŝengena vizo, do fine
alvenis 365 personoj el 36 landoj!

Dum la kongreso okazis plenŝtopitaj kunsidoj de la Komitato de TEJO,
kio montris kreskantan interesiĝon al komuna laboro, komunaj
kampanjoj. Dum la kongreso estis festita ankaŭ la 70-jara
naskiĝdatreveno de TEJO. Interesan naskiĝfestan salutparolon faris
Gregor Hinker, la nuna prezidanto de TEJO, ĉiuj partoprenintoj povis
preni pecon el la granda, 400-persona jubilea TEJO-torto, kaj tosti per
speciala, verda Esperanta-ĉampano! :-)

Fotoalbumoj pri IJK 2008 en Szombathely, Hungario
-------------------------------------------------
Fotoj, artikoloj kaj videaj registraĵoj de kaj pri la ĵus pasinta IJK
haveblas en la publika vikio de TEJO. Tie eblas trovi ligojn al aliaj
kolektejoj kaj vi povas simple aldoni ankaŭ viajn ligojn.

Trovu la kolekton ĉe: http://www.tejo.org/vikio/IJK_2008

Szilvási László


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu