Lejla Published on July 23, 2008
by Lejla

Lejla's blog

Browse posts
Kopio de la teksto pri IJK, el "ret-info"
Posted on August 18, 2008
Ligiloj de la fotaro de aliaj IJK-partoprenantoj
Posted on August 12, 2008
15 comments (latest 14 months ago)
Ni venkis! :-)
Posted on August 1st, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
IJK 2008
Posted on July 27, 2008
Ho, de kiam ni povas skribi ĉe ipernity literoj kun supersignoj? :-o
12 comments (latest 15 months ago)
Betűk / Literoj / Letters
Posted on July 13, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Karinthy Frigyes: Paradoxon az eszperantóról
Posted on June 21, 2008
5 comments (latest 16 months ago)
Mia favorata poemo, de Sándor Petőfi
Posted on June 7, 2008
5 comments (latest 17 months ago)
tago de infanoj
Posted on May 31, 2008
6 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 723 times

Ho, de kiam ni povas skribi ĉe ipernity literoj kun supersignoj? :-o

Wednesday July 23, 2008 at 09:50AM
Gekaraj, mi nur nun rimarkis tion, ke kiam mi skribas komenton esperante, kaj mi uzas la "X-metodon" (anstataŭ skribi rekte per klavaro la literojn kiujn havas supersignon, mi povas skribi nur la literojn kaj poste unu "x" literon - tiu estas la "x-metodo" :-) ) tiam ipernity jam traduki la "literojn kun x" al la 'supersignigita' litero!!! Tio estas tre-ege bona novaĵo por mi, kaj mi ne memoras, de kiam estas tio! Kiu scias tion?? (Kaj, al kiu persono mi povas danki ĉe ipernity?... ) HU-RA, SUPERSIGNOJ ĈEESTAS!!! :-)

12 Comments / add your comment?

Zhang Xuesongpro says:
Serĉu la solvon ĉe www.ipernity.com/group/37673
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Lejla replies:
Dankon, kara Zhang Xuesong!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
kara Kollàr,
fakte de kiam mi aliĝis en Ipernity mi uzas supersignojn .. kaj mi uzas la programeton EK! kiu troviĝas en la dvd Esperanto Elektronike ;-)

Havu belan someron !
Muzikamike
Flo
Posted 16 months ago. ( permalink )
Lejla replies:
Kara Flo,
Mi ankaŭ uzas Ek! - sed nur hejme, en mia komputilo.
Sed se mi havas eblecon por skribi komentojn aŭ rigardi miajn vizitantojn dum la labortempo, en mia laborejo mi ne rajtas aldoni la programeton Ek! al mia komputilo... :-)
Sed mi jam povas skribi supersignojn de ĉie!!! :-D
Posted 16 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
dankon Kolar pro viaj klarigoj..
nu mi komprenas ke en la laboro povus esti problmeo se vi esperantigus la klavaron .. sed povus ankaŭ esti bona Eko ;-)
ĝis
Flo !
Posted 15 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Ankaŭ mi ne rimarkis la eblecon. :-) Mi hontas, sed mi uzis anglan menuon. Ne tro antaŭ longe oni parolis al mi ke mi uzu la Esperantan version. Ankaŭ mi diris ke: HU-RA ! :-)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Lejla replies:
Mi kutime uzas la esperantan menuon, sed mi hejme uzis la programeton "Ek!" kaj mi kutimas al tradukadon de literoj... Sed mi nun rigardis en mia laborejo, kie estas malpermesata aldoni programetojn, ke ankaŭ tie ĉi tradukiĝis la literoj! :-)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
jes Mielo gravas uzi la esperantan interfacon (menuon)...
mi ĉiam uzas ĝin ... ;-)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Kara mia Lejla!

Vin ankaŭ nun interesas la diversaj litertipoj...
:-)))
Mi nur provis ŝerci, pardonu min!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Lejla replies:
:-D
Vi estas afabla, kara Anna! :-)
Kaj jes, min tre interesas litertipoj ;-)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro says:
Mi iom miris, ke tiom da homoj ankoraŭ ne konscias pri tiu eblo. Mi sugestas, ke ni afable atentigu ĉiujn iksantojn pri tiu kaŝita servo en ipernity.

P.S. Mi sugestos al la ipernity-stabo kroman eblon: ipernity ne nur ŝanĝu iksojn, sed aldonu ankaŭ akuzativajn n-ojn smile
Posted 16 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Mi ĝenerale uzas esperantan vindozo-klavaron, sed bone, ke vi rimarkigis la eblecon skribi ikse - okaze ke mi nepre devos ion komenti ne havante ĉapeligilon.
Posted 15 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...