|
| vestaĵo 'Yukata' |
En la lasta dimanĉo de majo estas la "tago de infanoj", kaj tiam okazas festoj por infanoj.
En la granda parko de Budapeŝto estis aranĝo, dum kio infanoj povas koniĝi plurajn kulturajn valoraĵojn. Ankaŭ en hungario vivas japanaj homoj, do la organizantoj de la aranĝo invitis ekzemple la anoj de la kaligrafio-klubo, kaj ankaŭ povis fari origamion per la helpo de ili, eĉ kunportis tradiciajn japanajn lignajn ludilojn, kaj la 'Yukata'-oj... Mia koramiko praktikas japanan kaligrafion, kaj ni havas japanan amikon, kiu invitis nin al la aranĝo. Ni ege ĝuis la aranĝon! Japanaj homoj estas ege afablaj kaj helpemaj!
Send a message
Search for members

Mielo says:
Lejla replies:
Anna Karlik says:
Ankaŭ mia ŝatokupo estas paperfaldado.
Ĉu vi havas fotojn ankaŭ pri kelkaj belegaj kreaĵoj?
Lejla replies:
Blanka Meduzo says:
d.hatena.ne.jp/shiro-kurage/20081214/p2
Blanka Meduzo edited this comment 12 months ago.
Lejla replies:
Mi petos mian koramikon ke li traduku viajn skribojn pri mi, por praktiki la japanan lingvon :-)
(Li faris la japanan lingvoekzamenon je la 7-a de decembro: ĝi estis la ekzameno "sankyuu", do eble li jam povos traduki al mi viajn skribojn)
Mi esperas ke ni povus vojaĝi al Japanio poste, ĉar nin tre interesas la japana kulturo!
(Cetere, en Hungario nuntempe multaj homoj komencis interesiĝi al la japana kulturo, ĉefe la junuloj!)
Mi ĝojas, ke mi povas paroli kun vi per la helpo de la lingvo Esperanto, ĉar mi ankoraŭ ne komencis lerni la japanan lingvon, nur skribi la hiragana-ojn, kaj skribi kelkajn kanji-ojn... :-)
(Al mi tre plaĉas la japana skribosistemo, ĝi estas tre bela!)
Laŭ mia opinio, ĝi estus bona ke pli kaj pli homoj lernus esperanton, por faciligi la komunikadon mondvaste...!