Lejla Published on October 22, 2007
by Lejla

Lejla's blog

Browse posts
viŝitaj fotoj :(
Posted on October 26, 2007
meez.com
Posted on October 26, 2007
3 comments (latest 23 months ago)
Pri fotoj
Posted on October 23, 2007
Stelo-monero
Posted on October 23, 2007
Steloj
7 comments (latest 23 months ago)
Ĉapelisto
Posted on October 19, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Zip-ojn
Posted on October 18, 2007
4 comments (latest 2 years ago)
Kun kia metodo?
Posted on October 17, 2007
3 comments (latest 21 months ago)
Saluton!
Posted on October 17, 2007
5 comments (latest 2 years ago)

Keyword tags

esperanto
stelo
diskuto

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 668 times

Steloj

Monday October 22, 2007 at 10:59PM

Mi aŭdis ke oni pensas tiun ĉi: stelo ne estas bona simbolo por esperanto,
ĉar stelo estis simbolo de komunismo.
Mi serĉis multajn bildojn rete, kiuj estas bonaj ekzemploj ke stelo estas libera simbolo!
Oni uzas plej ofte por montri la kvaliton. Precize bonkvaliton.
Bonvolu rigardi cxe mia albumo, kiujn fotojn mi trovis.
Kiu pensas ke stelo ne estas bona simbolo, kaj kial?

7 Comments / add your comment?

Skatĉjo says:
Saluton! La ruĝa stelo estas simbolo de komunismo, sed la stelo mem ne estas. Memoru, la blanka stelo estas simbolo de Usono (kiu havas 50 de ili sur ĝia flago), kaj Usono ne estas komunisma. La verda stelo, kiel simbolo de esperanto, estas tre bona.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
Oni ofte misuzas simbolojn. Poste homoj asocias ilin kun la plej malbonaj okazoj, kie ili estis uzitaj (ĉi tie ekzemple la teroro de Stalin).
Preterpase, eĉ svastiko tute ne estis origine malbona, kiel barata simbolo de prospero k.s. Sed bedaŭrinde en la eŭropaj kondiĉoj estus freneza iam plu uzi ĝin...
Posted 2 years ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Komence de la 1980aj jaroj oni faris esploron, kaj montriĝis, ke la plimulto de la personoj havis negativajn sentojn pri steloj. Ekzemple pri blankaj steloj oni ne tuj pensis pri la steloj sur la usona flago, sed pri la blanka stelo sur usonaj tankoj ... La stelo ankaŭ estis ligita kun la ideo "malnova", "malmoderna".
Posted 2 years ago. ( permalink )
Lejla replies:
La stelo sur la boteloj de Heineken estas ruĝaj, malgraŭ la ideo de komunismo... Kvaliton de hoteloj ĉie montras steloj, ktp... Vere, la jubilea simbolo estas pli bona simbolo ol stelo ĉar ĝi havas du "E" literojn, sed la verda stelo ankaŭ estas bona, laŭ mia opinio :)

...Stelo povas esti ĉarma "figuro" se oni desegnas okulojn kaj buŝon por ĝi :)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Farri says:
Pintaj figuroj estas perceptitaj kiel agresemaj. Steloj, ankaŭ estas viditaj kiel malnovaj simboloj. Tamen, verda stelo estas nia simbolo kaj ĝi daŭre devas esti, tiel do, ni serĉu kaj trovu rimedon pliagrabligi kaj allogigi la simbolon. Sed ĝi estu verda stelo.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Posted 23 months ago. ( permalink / translate )
Lejla replies:
Saluton Thierry, ĉe Ipernity! :)
Dankon pro via komento, kaj dankon la ligilon.
Mi pensas ke diferencaj steloj simbolas diferencajn ideojn. Eble la verda stelo estas arkaika, sed multaj firmaoj ankoraŭ uzas stelojn - kial ne uzu ĝin la esperantistoj? :)
Vere, la uzado de la jubilea simbolo estus pli bona ol la verda stelo ĉar la "E" literoj estas pli esprimplenaj ol stelo - sed mi ne pensas ke ni devus stari kontraŭ la verda stelo.
Milito, politiko, kaj tiel plu - ĉiuj scias kiuj steloj apartenas al kiuj ideoj. Kaj kiuj homoj ne scias, tiuj homoj ankaŭ ne pensos ke verda stelo apartenas al iu ideo... Se esperantistoj uzus verdan cirklon aŭ verdan kvadraton - iu povus trovi iun malbonan ideon al ĝi :))) Al ĉiuspeca simbolo iu povus trovi malbonan ideon, mi pensas.
Posted 23 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...