Mi volas partopreni en la bonega projekto "Mail Art".
Bv. klaku al la ligilon: maaw.atelier-calligraphie.com/uk/index.php?album=MAAW2009
kaj helpu al mi traduki la frazon "Mail Art Across the World", cxar mi pensas ke la frazon oni povas traduki diversmaniere:
"Leter-arto tra la mondo" - aux cxirkaux la mondo, kaj
"Koverto-arto cxirkaux / tra la mondo" - cxar temas pri ne la letero en la koverto sed la kaligrafajxo sur la koverto... pro tio mi ne povas decidi, kiel mi traduku la frazon. 
Kompreneble mi volas skribi sur la koverton esperante, cxar pro tio mi cerbumas pri la frazo... :-)
(se iu volas partopreni en la cxijara projekto, ne hezitu: gxis la 1-a de marto sendu la leteron/koverton al la adreso de la projekto. Gxi havas kvar adresojn! Klaku al la ligilon kaj vidu:
maaw.atelier-calligraphie.com/uk/participer.php )
Bonvolu helpi...!
Send a message
Search for members
Hosspro says:
Lejla replies:
Bona ideo!!!
Johano NL says:
Eble liter-arto tra la mondo? Temas pri sendado de artaj literoj. Kaligrafiaj literoj estas malgrandaj artaĵoj ĉu ne?.
Tamen mi supozas ke leter-arto estas pli facile komprenebla
sukceson! Johano.nl
Lejla replies:
Temas pri kovertoj, kiujn ni ornamas, dekoracias - ni ne sendas leteron en tiuj kovertoj.
La koverto mem estas la malgranda artaĵo.
Sed poŝtarto, kiel Hoss skribis, eble taŭgos.
(Jam la organizantoj de "MAAW" alŝutis ĉiujn verkojn sur picasaweb: http://picasaweb.google.com/Mail.Art.Across.the.World/MAAW2009 )