About this blog

  • 13 posts
  • 3 394 visits
February 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29        

Archives

February 25th, 2012

Elfluo de pensoj je sunbrila sabata posttagmezo!

Ŝajnas ke mi maltrafis kelkajn afiŝojn laŭ mia originala plano ke mi entajpus ion ajn preskaŭ je ĉiu alia semajno pli-malpli. Sed ne gravas mi estas ree ĉeklavare!

Fakte, dum la pasintaj semajnoj mi plejparte studis nur la hispanan lingvon kaj ne faris tro multe rilate al miaj kutimaj Esperantaj distraĵoj. Mia hispana kono ankoraŭ restas je tre malbona nivelaĉo sed iomete post iomete mi sentiĝas pli kaj pli memfida.

Mi suspektas ke mi havos tre strangan hispanan akcenton ĉar miaj hispanparolantaj geamikoj estas el Argentino kaj ili prononcas la hispanajn "y" kaj "ll" sonojn kiel "ĵ". Plikutime oni prononcas tiujn ĉi sonojn kiel "j" anstataŭe. Sed nun mi tute alkutimiĝas mensi "ĵ"-e! =)

Bedaŭrinde mi pensas ke ankoraŭ estos iom da tempo antaŭ ol mi ekprovos skribi afiŝon nur hispane sed eble poste kelkaj semajnoj mi feliĉos provi du-lingve skribi manplenon da vortoj. Fakte, mi sendube devos fari tion ĉar estas la plej bona maniero plibonigi onian lingvan konon, do, mi devas kuraĝi!

Kiel eble vi memoras mi menciis lastafoje ke mi aĉetis je Harry Potter romano por helpi min studi la hispanan kaj estas mojose havi denove kialon por tralegi la romanojn. Sed por pli rapide legi la hispanan version mi aĉetis ankaŭ la anglan version por ke mi povas kontroli vortojn nekonatajn pli rapide ol kuri al la librobretaro por la vortaron serĉi. Nur post kelkaj minutoj da vagumado tra la librobutiko mi rimarkis ke la eldonada kompanio ŝanĝis je la Harry Potter emblemo dum presado de la plej novaj eldonoj. Nu plu videblas la klasikan fulmfrapan emblemon! La nova emblemo ŝajnas esti nur manskribaĵo. Verdire mi preferas la malnovan.

Florplena vojkonuso
Florplena vojkonuso

Nun pri kio temas la bildo supre? Nu, dum la pasinta semajno, la 22an de Februaro, ni en Kristoĉurĉo, Nov Zelando, notis la unujaran datrevenon ekde la tago en kiu okazis unu el la grandaj tertermoj kiu mortigis multe da homoj kaj detruis multon de la urbo. Ankoraŭ hodiaŭ la urbcentro ne estas tute riparita kaj fakte la procezo de forfalado de la rompitaj konstruaĵoj daŭras.

Por memori tiujn kiuj forpasis dum tiu terura tago ĉiuj partoprenis memorosilenton de du minutaj kaj tra la tuta urbo ĉiu trafika konuso estis dekoracita per floroj. Vi devas kredi min kiam mi diras al vi ke ni vere havas milojn da trafikaj konusoj en la urbo ĉenune ĉar la vojoj ankoraŭ restas rompitaj kaj ne-ebenaj. Do, estis preskaŭ kvazaŭ ni havis strangajn trafikajn plantaĵojn ĉie!

Nu, mi supozas ke mi devas klaki la butonon por afiŝi tiun ĉi enskribigon antaŭ ol kelkaj aliaj semajnoj preterpasas!

Published at 01:41AM ( 0 comments / 129 visits )
This post is public

January 22nd, 2012

Ĉu oni povas uzi na "je"?

Antaŭ kelkaj tagoj mi afiŝis pepaĵon per Tŭitero por anonci mian surprizon trovi novan "Amazon Kindle Fire"on surtable ĉe mia laboreja sidloko reveninte post miaj Kristnaskaj ferioj. Nu, por skribi tiun ĉi mesaĝon mi uzis la vorteton "je" akuzitive ĉar ne plaĉas al mi la uzo de la afikso "on" post multvorta frazo (kaj verdire ne tiom multe post unuvorta frazo ankaŭ).

Post ne longe mi recivis respondon por diri al mi ke tiu uzo tute malbonas kaj ke oni ne povas uzi la vorteton "je" tiumaniere. Ĉu veras tio? "Je" estas tute ambigua, ĉu ne?

Unu el la alternativoj kiujn mi tempon al tempo konsideras uzi estas la ne-oficiala vorteto "na". Sed post iom da legado pri tiu ĉi vorteto mi povas vidi ke mankas multon rilate al ties uzado kiel akuzitiva anstataŭo. Nur por rekte montri la objekton de transitiva verbo mi konsentas ke eble ĝi taŭgus je limigita uzado. Sed, bedaŭrinde farante tion nur malfaciligus Esperanton. Aŭ oni povas uzi ĝin ĉiumaniere kiel akuzitivon aŭ estus plej bone ne uzi ĝin ajna okaze.

Ĉar mi ne volas iri al la malhela flanko mi neniam antaŭ la skribado de la titolo de tiu ĉi afiŝo uzis ĝin. Por eviti ties uzado mi kutime uzas la vorteton "je" tiusence (kaj ankaŭ mi rimarkis sur rete ke kelkuloj menciis ke oni rajtas fari tion). Do, kiam ajn mi volas marki la objekton de frazo kiu estas multvorta mi kutime uzas la vorteton "je" por montri tion.

Kion vi ĉiuj opinias pri tio ĉi? Akuzitiva uzo de "je" estas klara kaj komprenebla, ĉu ne? Ĉu pli plaĉas al vi la vorteto "na" aŭ la aldono de "on" aŭ "-on" ĉefine?

Ĉu oni povas uzi je "je"?

Published at 12:53AM ( 0 comments / 59 visits )
This post is public

January 9th, 2012

"Lernolibro" aĉetitas!

Kiel kutime kiam mi ekas je la lernado de nova lingvo mi aĉetas "lernolibron" kaj sendube estas preskaŭ ĉiame la sama libro (ĉar tiele mi konas la rakonton bone): unu (aŭ pli) de la Harry Potter romanojn. Ĉifoje mi bonŝance trovis kelkajn el la romanoj je mia loka librobutiko (de fremdaj lingvoj) kaj jen tiu kiun mi aĉetis:

La ĉambro de sekretoj
La ĉambro de sekretoj


Tiu ĉi estas la dua romano de la serio; La Ĉambro de Sekretoj. Bedaŭrinde, la butiko ne havis la unuan libron sed vere ne gravas ĉar mi tre bone konas la rakontojn.

Mi ŝatas uzi tiujn ĉi librojn ĉar la rakontoj mem estas interesaj kaj facile kompreneblaj sed ili ne estas la tipaj "lernolibroj" kiuj ofte estas iom enuaj. Ankaŭ al mi plaĉas legi verajn romanojn malgraŭ ke oni devas oftege, je la komenco, kontroli vortarojn por certigi la signifon de la novaj renkontitaj vortoj. Sed sendube estas bona maniero lerni la lingvon kaj kiel skribi tiulingve.

Estos interese vidi kiom da vortoj mi povas rekoni pere de Esperanto dum la venontaj semajnoj (kaj kiom el ili estos malveraj amikoj!).

Hazarde mi stumblis je taglibro de hispana parolanto kiu skribis kelkajn lecionojn por lerni la hispanan pere de Esperanto! Fakte, mi tre ŝatas tiujn ĉi blogerojn ĉar estas multe pli facile lerni la ĝustan prononcadon de la hispanaj sonoj tiu ĉi maniere ol pere de la angla. Verdire, la angla prononcado frenezas!

Nur malgranda ĝisdatigo tiu ĉi estas sed ia ajn ĝisdatigo pli bonas ol nenia ajn ĝisdatigo, ĉu ne?! =)
Published at 07:23PM ( 2 comments / 124 visits )
This post is public

January 3rd, 2012

Novjaro … novskribaĵoj!

Kiel kutime finfine post multe da pigrumado pri mia taglibro (vere, multmonatlibro pli taŭgus!) mi denove promesas strebi pli aktive ĝisdatigi ĝin. Mi ĵus rimarkis ke la nova "beta 2" versio de Ipernity aŭtomate enmetas la ĝustan ĉapelitan literon kiam oni uzas la "x-sistemo"n; mojose!

Unue, mi esperas ke ĉiuj el vi spertis feliĉajn Kristnaskan kaj Novjaran periodojn kaj trovis la tempon por renkonti viajn familanojn kaj geamikojn. Feliĉe, ĉi-jare mi povis pasigi tiun ĉi tempon kune kun multe da geamikoj ĉar granda manpleno da ili revenis al nia hejmurbo por celebri la ferian tempon. Kiel kutime estis mirige kiom malmulte iu ajn el ili ŝanĝis intertempe; estas preskaŭ kiel la pasado de tempo paŭzis ekde nia lasta renkontiĝo.

Nu, por ke estas la eko de la novjaro kaj oni kutimas strebi fari kelkajn decidojn pro la alvenonta jaro mi skribos pri du el la miaj kiuj estas fakte kunligitaj; tiu ĉi multmonatlibro kaj la hispana lingvo.

Mi penegos certigi ke mi ĝisdatigos tiun ĉi blogon. Fakte, tute plaĉas al mi skribi tiun kaj ĉi tiun tie ĉi kaj verdire mi ne scias kial mi ĉiame pigras pri la ĝisdatiĝo ĉar ĉiufoje mi eldonas novskribaĵon mi min sentas feliĉe. Do, la unu decido estas nepre ĝisdatigi tiun ĉi spacon!

Nu, por helpi min plenumi tiun ĉi decidon mi provos kunligi iom da mia alia novjara decido; lerni la hispanan. Jes, mi provos lerni la hispanan ĉi-jare kaj por instigi min diligente fari tion mi skribos (unue tre malgrandajn) frazojn hispane.

Iutage mi dezirus viziti Sudamerikon kaj ĉar mi havas kelkajn Argentinajn amikojn mi studos la Latinamerikan dialekton. Espereble mi povos vojaĝi tra la landoj de Sudameriko nur per la hispana kaj Esperanto.

Kiam mi ĉelernejis mi studis la francan lingvon sed bedaŭrinde neniam vere regis ĝin. Poste mi pensis ke eble mi ne estas lingvemulo kaj se mi ne malkovrintus Esperanton mi plejverŝajne ne kredus min kapabla lerni la hispanan. Sed Esperanto tute klarigis al mi ke oni povas studi kaj plenĝoji aliajn lingvojn kaj vere ili ne estas tiom misteraj kaj malfacilaj kiom oni unue eble pensus.

Estas interese denove studi "naturan" lingvon kaj esti rememorigata kiom facila kaj bela Esperanto vere estas. Sendube la hispana ne estos regata tiom rapide kiom Esperanto, sed dank' al Esperanto mi scias ke mi povos plenumi tiun ĉi!

Por ne eluzi ĉiujn el miaj pensoj en nur unu taglibra entajpado mi forlasos vin nun. Sed antaŭ ol mi foriros mi petegas ke se vi havas iujn ajn hispanajn lernomaterialojn kiuj estas sur rete kaj senkoste haveblaj bonvolu skribi komenton por sciigi min. Dankegon!

Feliĉan Novjaron al vi ĉiuj!
Published at 04:08PM ( 0 comments / 54 visits )
This post is public

June 12nd, 2011

Iom da kavumado.

Kiel mi promesis mi parolos iom pri la kavumada semajnfino kiun mi pasigis je la pasinta semajnfino. Kaj eble mi eĉ enmetos kelkajn aliaĵetojn ankaŭ; kiu scias (nu, eble mi espereble). Bonŝance mi travivis la semajnfinon sen ajnaj ĝenaĵoj.

La semajnfino komencis per kvin hora aŭtveturado post longa tago vizaĝ-al-ekrane ĉe la laborejo. Sed la tempo flugis ĉar estis kvin mojasaj personoj kune vojaĝantaj al la kavumada festivalo kaj ni havis multon da amuzaĵo penante starigi niajn tendojn meznokte nur per torĉoj dum la pluvo ĉirkaŭe subenfalegis.

Tiam ni ne sciis ke la pluvado daŭrus tri tagojn! Sed mirigite niaj tendoj ne enlasis iajn ajn akverojn dum tiu tempo (dankinde ĉar ni estis sufiĉe malsekaj post la kavumadaj sesioj!). Do, tiu fakto igis ke ni ne havus ajnan ŝancon por vestaĵa sekigado kaj devus ŝalti ree en niajn malsekegajn vestaĵojn antaŭ ĉiu ekskurso! Ŝatas (ne multe!).

Sed la malsekumadaj ekskursoj tute indis ĉar multe da mirigaj kavaĵoj estis videblaj; unu el ili, kiu nomiĝas "Babylon Cave", havas ĉambron kiu altas pli ol cent metroj kaj larĝas eble kvin dek. La spaco ne kredeblas kaj ŝajnas esti io prenita el sciencfikcia filmo. Fakte, ĝi memorigas min de sceno el la romano "Renkontiĝo kun Rama" de Arthur C. Clarke.

Bone, mi pensas ke mi eldonos tiun ĉi afiŝon nun ĉar jam ĝi restis tie ĉi duone skribita dum preskaŭ tri semajnoj!

Published at 07:08AM ( 0 comments / 133 visits )
This post is public

May 31st, 2011

Okupitaj semajnfinoj.

Spite ke mi intencis skribi ion preskaŭ ĉiu semajnfine mi jam maltrafis tiun celon dum la pasintaj du. Sed la kialo por tio estas ke mi estis tre (eble tro) okupita dum tiuj ĉi lastaj semajnoj; iomete pro mia laborejo kaj iomete pro subĉiela kurso kiun mi partoprenis.


Nun, ĉar miaj laborejaj rakontoj interesas al neniu (fakte nek al mi!) mi rakontos iom pri la subĉiela kurso. La kurso estis unu el tiuj tiel nomitaj "Serĉu kaj Savu"-aj kursoj. (Mi preskaŭ mistajpis je "Serĉu" kiel "Ŝercu"!). Kaj tiu ĉi kurso speciale rilatis al montgrimpado kaj kavumado. Plejparte la kurso traktis ŝnurlertecon kaj kiel savi iun el danĝera situacio post akcidento (aŭ monta aŭ kava).


Tre interesa estis la kurso kaj mi lernis multon pri ŝnurnodado kaj kiel plej bone ligi ŝnurojn al sekuraj lokoj per specialaj nodoj kaj simile. La kurso daŭris dum la tuto de du sinsekvaj tagoj (la tuto de la semajnfino) de la oka matene ĝis la dek naŭa vespere; longaj tagoj sendube! Dum la lastaj horoj de la kurso ni aventuris ekstere por ekzerci tion kion ni lernis kaj pro tio ni ĉiuj devis esti akcidentitoj. Do, mi spertis por mi mem kiel oni sinsentas dum savado per savadteamo; sendirindas ke estontece mi tute zorgos portante iun ajn!


Espereble mi neniam devos ekzerci tiun ĉi scion pro akcidento okazinta sed bonas scii la rimedojn per kiuj oni povas helpi kaj savi iun. Rilate al kavumado, ĉi semajnfino, kiu estos longsemajnfino (tio estas tri sinsekvaj tagoj feriaj), mi iros al la okcidenta marbordo de la Suda Insulo por iom da kavumado. Mi ekcitiĝas pro tio ĉi ĉar estos mia unua fojo enirante ne-publikaj kavoj dum kelkaj jaroj; antaŭ multe da jaroj mi faris multon da kavumado sed ne dum la pasintaj kelkaj.


Do, denove mi plejverŝajne ne ĝisdatigos mian taglibron ĉi-semajne sed espereble ne longe poste! Eble mi povos pruntepreni kelkajn fotojn de iuj el la partoprenantoj por eldoni tie ĉi.


Published at 08:54AM ( 0 comments / 119 visits )
This post is public

May 15th, 2011

Daŭrigu la skribadon!

Malfermante mian poŝtkeston ĉi-matene mi trovis mian antaŭmenditan kopion de Beletra Almanako kiun mi atendas dum kelkaj tagoj; kaj nun mi tute antaŭĝojas legi ĝin. Tiu ĉi estas la unua libro el tiu kolektaro kiun mi mendis kaj por elprovi ĝin mi decidis akiri la sciencfikcian eldonon, nome, la kvaran eldonon (ĉefe ĉar la librkovrilo tute mojosas!).

Beletra Almanako
Beletra Almanako

Iukiale mi estis tute surprizita rilate al la grandeco de la libro, ne la nombro da paĝoj, sed la dimensioj mem. Kiam mi vidis la libron surrete mi pensis ke la libro havus A4-an grandecon sed fakte la libro grandas je tiu grandeco de ordinara libro. Mi devis antaŭatendi tion sed strangas kiam vi antaŭatendas ion kaj la vero tute malsimilas!

Je Kristnasko mia kompanio donis al ĉiuj je Apple TV kiel donaco pro la bona laboro farita pasintjare kaj ĝis nun mi tute ne uzis ĝin kaj fakte la ilo restis ankoraŭ plastike volvite ene de ĝia skatoleto. Sed antaŭ ne longe mi aĉetis je Apple iPad kaj legis ie surrete ke oni povas sendi la elsendaĵojn de iuj aplikaĵoj for de la iPad al via Apple TV, do mi decidis finfine malfermi la skatoleton kaj aĉeti HDMI-draton por konekti la ilon al mia ekrano.

Nun, kiel oni povas antaŭatendi uzante Apple ilojn, ĉio bone funkciis tuje post la konektado kaj ŝaltado de ambaŭ iloj. Sed mi decidis elprovi ion pluan; sendratan filman elfluaĵon de mia sendrata durdisko per la iPad al mia Apple TV! Tio estus sendrata konekto de la iPad al la durdisko kaj sendrata elsendo al la Apple TV mem tute per mia hejma retejo. Kaj kia bona surprizo ke ĉio funkciis tute bone! Sendratajn filmojn mi povas spekti nun. Jej! Tempon al tempo teĥnologio bone surprizas min!
Published at 02:25AM ( 0 comments / 121 visits )
This post is public

May 7th, 2011

Hazardaj skribaĵoj.

Longtempas nun ekde mi laste skribis en tiu ĉi taglibro ion; sed finfine mi decidis ke mi devas denove ĝisdatigi mian blogon iomete pli ofte ol antaŭe! Fakte, multon mi spertis dum la pasintaj monatoj, kaj mi ĵus rimarkis ke mi havas ne-publigitan afiŝon ripozante tie ĉi kiu maljunas preskaŭ ok monatoj; kiom multe ĉio ŝanĝiĝis dum tiu tempo. Estis strange legante ĝin denove kaj eksciante kiom malsamas ĉio nun.


Unu el la plej gravaj okazaĵoj kiu okazis dum tiu periodo estas ke mia nuntempa hejmurbo suferis du grandajn tertremojn, unu el ili septembre antaŭjare, kaj la alia, pasintfebruare. La dua tertremo kaŭzis multon da damaĝo tra la tuto de la urbo, kaj plej malbone, mortigis preskaŭ du cent personoj.


La urbo mem nun malsamas ol antaŭe. La montetoj kiuj ĉirkaŭas parton de la urbo estas plejparte ne-enireblaj pro timoj de plua rokfalado. La koro de la urbcentro estas ĉirkaŭbarita ĉenune kaj ĉiuj butikoj ene de ĝi estas frakasitaj. Iom post iom dum la pasintaj semajnoj la areo kiu estas barita malgrandiĝas; sed ankoraŭ la regiono sufiĉe larĝas. Onidiras ke oni ne povas trapaŝi la centrajn stratojn ĝis almenaŭ Kristnasko sed ne surprizus min se pli malfruas.


Pro tiuj ĉi tertremoj kaj aliaj kialoj mi devas translokiĝi ankaŭ, feliĉe ne tro malproksime de mia malnova loĝejo. Mi nun loĝas duonparte supren laŭ la montetaj deklivoj kaj havas belegan vidpunkton de la ĉirkaŭaĵoj. Iuj tagoj la sunsupreniro preskaŭ senspirigus vin; espereble mi povas kapti kaj afiŝi kelkajn fotojn dum la sekvontaj semajnoj.


Tiupunkte, mi nuntempe pripensantas pri aĉetado de nova fotilo. Mi ŝatus havi la klarecon kaj akomodecon de SLRa fotilo sed ne la grandecon. Antaŭ ne tre longe mi rimarkis ke nun ekzistas nova katagorio de fotiloj, nome, mikro 4/3. Tiuj ĉi fotiloj havas la korpon de ordinara fotilo sed ili povas uzi multon da malsimilaj objektivoj. Ĉu tiuj ĉi iloj indas aŭ ĉu oni nur heredas la plej malbonajn trajtojn de ambaŭ katagorioj? Ĉu iuj el vi povus doni konsilojn al mi?


Pensas ke mi devas klaki la butonon por afiŝi tiun ĉi skribaĵon antaŭ ol ankaŭ ĝi maljunas kelkajn monatojn!
Published at 03:17AM ( 2 comments / 214 visits )
This post is public

April 9th, 2010

Nuboj kaj montoj.

Antaŭ ne longe mi partoprenis montkuradan konkurson ĉirkaŭ niaj lokaj montetoj, kiuj troviĝas apude de mia urbo ( ili nomiĝas La Havenaj Montetoj ). Kiam la vesperaj amuzaĵoj ekis la suno brilis kaj la ĉielo bluis plene sen nuboj. Sed nur kvar dek minutoj post la ekfajfilo sonis ni povis vidi rulantajn nigrajn nubojn plenplene je fulmaj trafoj rapide alproksimiĝantaj!

Mi devas konfesi ke estis iomete timigita esti sur la pinto de la monteto preskaŭ ĉe la centro de la ŝtormo dum hajlo vipas ĉion ĉirkaŭe kaj la fulmo frapis ĉien! Sed nenio misa okazis al iuj el la konkursantoj kaj ni estis donita tiun ĉi belan sunsubiron:

Sunsubiro.
Sunsubiro.


La alia eta aventuro kiun ni spertis dum la pasintaj semajnoj estis mallonga vojaĝo al la Norda Insulo dum la paskaj ferioj. Ni pasigis kvin tagojn esploranta la regionon inter Aŭklando kaj la Tongarira Transiro (meze de la insulo). Ĉe la transiro mem vi povas ĉirkaŭmarŝi malnovan vulkanon, kiu ankoraŭ tempon al tempo ellasas magmon, la lasta tempo tio okazis estis dum la 70aj jaroj.

Ni krucis niajn fingrojn ke la vulkano ne ekplodus tiun tagon kaj ekiris frumatene. Bedaŭrinde, la ĉielo tenis multon da nuboj kiam ni alvenis al la monta deklivo. Sed post kelke da preĝoj al la suna dio ni komencis grimpi la monton per la polva spuro kiu vindis supren al la pinto.

Ŝajnis ke la suna dio aŭdis niajn preĝojn ĉar la nuboj disiĝis precize kiam ni atingis la plej altan lokon kaj ni povis vidi ĉion! Estis mirinda etoso esti tie ekzakte tiam kiam la nuboj rulis for kaj ĉiuj deklivoj povis esti vidataj. Se vi volus vidi kelkajn de la fotoj kiujn ni faris ĉirkaŭ la monto bonvolu klaki al mia galerio.

La sekvantan tagon ni estis veturantaj Aŭklandon kaj vizitis lokan akvofalon meze de nia vojaĝo. Ni estis forirontaj kiam ni vidis amason da kajakistoj kiuj alproksimiĝis al la enfluejo de la akvofalo! Rapidu al mia galerio por vidi ilin...

Published at 06:30AM ( 0 comments / 388 visits )
This post is public

February 21st, 2010

Aĵetoj.

Ĉu vi ŝatas la arbustajn bestojn kiujn ni trovis ĉe nia loka urbcentra parko hieraŭ? Ni amas ilin! Estas la ĝirafoj kaj elefantoj (kiujn vi povas vidi en mia galerio) sed ankaŭ vi povas vidi pingvenojn, cervojn kaj kelkajn aliajn bestojn. Ni miras de kie ili devenis? Ŝajnas ke ili aperis subite; eble iu akvumegis la teron!

Alian sunplenan tagon ni havas hodiaŭ (nu, je la pasinta dimanĉo nun!) kaj ĝusttempe ĉar la aŭtuno preskaŭ estas ĉe ni. Sed la plej bona punkto pri tio (rilate al hodiaŭ) estas ke nia amiko, kiu ĵus akiris sian aviadistan licencon, promesis ke li prenus nin por flugada vojaĝo!

... eta paŭzo nun por foriri al la flughaveno kaj poste mi daŭrigos tiun ĉi afiŝon ...

Ni travivis la vojaĝon kaj kia bela flugada sperto tiu vojaĝo estis! Kompreneble, mi jam flugis multajn lokojn sed ĉiam per grandaj aviadiloj; neniam per eta aviadilo pilotita de mia amiko. Kaj flugi per tiu ĉi metodo vere estas la plej bone! Vi povas diri ke vi ŝatus iri tien aŭ tien kiam ajn vi volas. Pli alten? Malpli alten? Ien ajn vi dezirus iri! Bonege!

Published at 02:52AM ( 2 comments / 252 visits )
This post is public

January 24th, 2010

Mondfestivalo de la Stratartoj.

Estas tiu tempo de la jaro kiam la trobadoroj kaj klaŭnoj (eble strat-spektaklantoj?) alvenas al Kristĉruĉo pro la ĉiujara Mondfestivalo de la Stratartoj. Ĉi tiu festivalo okazas ĉiu januaro, kutime ĉe la fino de la monato, por eble dek tagoj pli-malpli.

Vi povas vidi ĉiujn specojn de stratartoj ĉe la festivalo; ĵonglado, magiaj artifikoj, unuciklado kaj ... Jes, eĉ unuciklado, nun eble se mi praktikas mian unucikladon multe pli ol antaŭe dum la sekvontaj tagoj eble estus la ebleco eksiĝi el mia ĉiutaga laboro kaj aliĝi la festivalon!

Se vi volas vidi iom de la etoso ĉe la festivalo bonvolu iru al la festivala retejo (bedaŭrinde, nur anglalingve): http://www.worldbuskersfestival.com/. Mi penos aldoni kelke da fotoj kiujn mi espereble faros al mia spaco.

Published at 04:55AM ( 0 comments / 201 visits )
This post is public

January 9th, 2010

Kio okazis al mia spaco?

Ha! Mi vetas ke ĉiuj pensis ke neniam mi ĝisdatigus mian spacon denove, sed ne! Finfine, post kvar monatoj ni havas retan kunligon ĉe hejme ( almenaŭ por kelke el la sekvontaj semajnoj ). Do, mi iom post iom alŝutos bildojn kaj skribos afiŝojn kaj espereble baldaŭ ĉi tiu retejo aspektos pli bone.

Nuntempe, mi okupas min pri mia Kristonaska donaco ... unuciklo! Ĝis nun mi nur havas iomete da tempo por praktiki rajdi ĝin; estas iom pli malfacile fareble ol per biciklo! Jen bildo de ĝi:

Mia unuciklo.
Mia unuciklo.

Ĉi tempe mi nur povas unucikli kelke da metroj antaŭ ol mi frapos la kapon kontraŭ la planko! Nu, vere, kutime estas miajn manojn kaj piedojn! Sed espereble baldaŭ mi eblos emeritiĝi el mia ĉiutaga laboro kaj aliĝi al la cirko ...

Published at 05:01AM ( 0 comments / 336 visits )
This post is public

August 17th, 2009

Kie estas mia blogo?

Nune mi blogas per Wordpress je "kivulo.wordpress.com" sed eble kiam mi estos provinta "ipernity" iomete plue mi movos mian blogon ĉi-tie.

Published at 09:33AM ( 0 comments / 281 visits )
This post is public


( 13 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of kivulo

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...