Mi proponas al via atento koncepton de internacia per-Esperanta projekto, kiu povas malfermi novajn eblojn por apliki la lingvon.

Ni ĉiuj scias tre bone, ke jam multajn jarojn (pli ol jardekon, se komenci kalkuladon de la iniciatoj fare de Flavio Rebelo) en Esperantujo aperas de temp' al tempo entuziasmaj personoj, kiuj proponas novajn, modernajn kaj revoluciajn metodojn apliki kaj disvastigi la lingvon. Same ni scias postan sorton de tiaj alvokoj. Ankaŭ mi scias ĝin ne malpli bone, ol vi; tamen, malgraŭ tio mi ja decidis aliĝi al la menciitaj personoj kaj proponas al via atento metodon apliki Esperanton, kiu fakte ne estas nova (ĝi bone konatas), tamen estas vere moderna, revolucia kaj eĉ – mi aŭdacas diri – povas konduki al la Fina Venko.

Rideto jam aperis sur viaj lipoj. Jes, ĉion ĉi tion ni vere aŭdis jam multajn fojojn. Ĉu vi sukcesos bazigi viajn asertojn pli bone, ol viaj antaŭirantoj?

Al mi ŝajnas, ke jes. Kaj plej evidenta pruvo por tio estas, ke vi legas nun ĉi tiujn liniojn. Tio estas por ni tiom kutima, ke ni ne ĉiam konscias veran skalon de ŝanĝoj, kiuj okazis en la mondo komence de la 21-a jarcento, kaj kia povas esti stato de Esperanto en ĝi.

Analogio, kiu venas al mia menso, estas sorto de alia brila inventaĵo – elektraj aŭtoj. Komence de la 20-a jarcento oni konsideris ilin plej seriozaj konkurantoj de la benzinaj aŭtoj, tamen poste ili tute malgajnis kaj dum preskaŭ jarcento vegetis nur sur golfaj kampoj kaj paĝoj de sciencpopularaj revuoj. Hodiaŭ, tamen, ili ŝajnas revanĉi. Konata entreprenisto Elon Musk, kiu jam demonstis sian kapablon realigi neeblan, lanĉinte unuan privatan kosmoŝipon, nun intencas kovri tutan Usonon per ŝargostacioj por produktaĵoj de sia kompanio Tesla Motors kaj Estonio fariĝis unua lando en la mondo, kiun oni povas trai per elektra aŭto.

Kio do ne okazis dum tiom da jaroj, sed okazis hodiaŭ por ke ĉio ĉi aperu? Respondo simplas: moderna teknologio liveris pli ŝargoampleksajn akumulilojn, kiuj ebligis al elektraj aŭtoj konkuri en urbo kun la “ordinaraj”.

Sorton de nia lingvo same povas influi ŝanĝoj en alia areo – tiu de informaj teknologioj. Kiam sur vojo de informo malaperas geografiaj kaj ŝtataj limoj, nur lingva baro restas. Kaj Esperanto estas ĝuste rimedo por venki ĝin.

Bone, vi diros. Sed ankaŭ tion ni jam aŭdis de multaj, inklude menciitajn entuziasmulojn. Ĉu vi povas proponi ajnan pli konkretan planon aŭ koncepton?

Jes. Kaj mi proponas tion, kion, kiel mi diris supre, vi jam scias. Mi proponas uzon de Esperanto kiel pontolingvo. Ankoraŭ ni havas neniun sukcese realigitan projekton en ĉi tiu areo, tamen se ĝi aperos, tio estos tute alia skalo de agado kompare kun tio, kion ni faras nun. Fruktojn de nia hodiaŭa laboro bezonas nur grupeto da niaj samlingvanoj; fruktojn de pontolingva laboro bezonos milionoj da homoj en la tuta mondo.

Brile. Sed por tio ja necesas mono, investadoj, organizado. Kiu povos disponigi al ni ĉion ĉi tion?

Mi honeste respondu, ke ankaŭ mi pensis tiel antaŭe. Tamen, kelkaj ideoj, kiuj venis al mi, montris, ke komenci movadon laŭ ĉi tiu vojo oni povas sen elspezi eĉ unu moneron. Dum lasta jaro mi ellaboris koncepton de internacia per-Esperanta projekto, kiu en sia “beta-versio” postulas neniujn financajn kaj organizadajn investojn; ĝin povas realigi ĉia grupo da homoj, kunligitaj per komuna celo. Restas nur trovi ĉi tiujn homojn.

Kurta resumo de la koncepto: reto de diverslingvaj blogoj, kreitaj sub komunaj nomo kaj marko, kiuj interŝanĝas enhavon inter si per Esperanto kiel pontolingvo.

Do mi alvokas legantojn konatiĝi kun la proponata projekto pli detale kaj, se ili trovas ĝin inda por patropreni, kontakti min. Nuntempe ni havas ŝancon, kiun havis neniu antaŭa generacio de Esperantistoj. Nia devo estas ne preteratenti la pordon al nia estonto.