La Interreto, krom ĉiuj aliaj ecoj, ankaŭ servas kiel tre bona indikilo, kiu kapablas montri kreemon de tiu aŭ alia grupo. Se unu homo povas krei retpaĝon aŭ aperigi videon ĉe YouTube kaj ĝin, teorie, povos ekvidi centmiloj kaj milionoj da aliaj homoj (kiel mi memoras, la plej popularaj videoj ĉe YouTube atingis milionon da spektadoj), tio jam estas tute nova nivelo de publikeco, kiun aspektas nature utiligi por la internacia lingvo. Aldone, la reto, kie ekzistas nek distancoj nek limoj, estas hodiaŭ por Esperanto plej avantaĝa medio.

Tamen se oni rigardos tion, kio estas kreata en Esperanto rete, oni neevideble konstatos ĝin tre malenergia kaj magra. Mi observas ĉiutage, kiel oni realigas siajn interesojn kaj kreemon rete en aliaj lingvoj. Malsimileco vere drastas.

Ekzemple, unu homo, kiun interesas evolua biologio, kreis enhavbundan retejon ĉi-teme. Unu el ĉefaj komponentoj de ĝi estas ampleksa reta libro, en kiu li provas prognozi, surbaze de evoluaj leĝoj, kiaj specioj de plantoj kaj animaloj povas aperi sur la Tero post 25 milionoj da jaroj. Konsentu, ke tio ne estas plej aktuala temo, tamen li investis multe da penado kaj energio en ĝin, kaj la rezulto aspektas impona. Fragmentoj el ĉi tiu libro legeblas ankaŭ Esperante. Alia retloko, kiun mi trovis antaŭnelonge, estas vikio, kreita de amatoraj esploristoj de la piramido de Keopso. Tie oni kolektas informon, dokumentojn kaj fotojn, pridiskutas diversajn hipotezojn (parenteze, pri unu el ili endas rakonti en estonto - ĝi estas tre interesa).

Tradukado de filmoj... Tamen, ni ne multe parolu pri doloriga temo. Mi nur volas dividi observaĵon: en unu populara ruslingva torent-trakilo eblas trovi produktaĵojn de siaspeca hobio: oni prenas iun tre aĉan filmon (ĉi tiun, ekzemple) kaj faras por ĝi parodian voĉtradukon, por distri sin kaj aliaj. Ĉu multaj filmoj estas voĉtradukitaj Esperanten?

Kaj ni tute ne parolu pri ciferecigado de libroj. En ekstera mondo oni skanas malnovajn librojn amasege, dum inter ni neniu ŝajnas zorgi, ke la kultura heredaĵo, kiun kreis la pioniroj de Esperanto, laborante en multe pli malfacilaj kondiĉoj, servu onin hodiaŭ. Ironie, ĉefa fonto de ciferecigitaj E-libroj estas nune la projekto GoogleBooks, en kiu oni skanas malnovajn eldonojn el usonaj bibliotekoj. La lingvaj imperiistoj faras nian laboron anstataŭ ni...

Do, se ni rigardas en la magian spegulon de la reto, ni ne trovos nian aspekton alloga. Almenaŭ, al mi ĝi vere ne plaĉas. Ĉu al vi?