Verŝajne, multaj legantoj de mia blogo jam scias, ke unu el ĉefaj miaj agadoj en Eo estas projekto Kino en Esperanto rete, kie mi prezentas malnovajn rusajn filmojn kun subtekstoj en Esperanto. Ĝiaj lastaj ĝisdatigoj estas bona preteksto refoje paroli iom pri signifo de Puŝkin por miaj samlandanoj.
Post pli ol jarduona paŭzo mi revenas al mia blogo, kiu ekde nun estos, kiel mi esperas, pli-malpli regula. Kaj antaŭ komenci, mi volas denove diri kelk vortojn por klarigi, kial mi faras tion kaj al kio mi strebas.
Hodiaŭ, la 9-n de majo, en Rusio kaj aliaj postsovetiaj landoj oni festas datrevenon de la fino de la milito kontraŭ Germanio, kiun en nia lando oni kutime nomas la Granda Patria milito.
Hodiaŭ ortodoksaj kristanoj en la tuta mondo festas Paskon. Kiel mi jam skribis, en la rusia televido formiĝis listo da filmoj, kiujn oni montras ĉiujare okaze de la datreveno de la flugo de Gagarin; sed estas interese, ke lastatempe simila tradicio aperis ankaŭ ĉi-foje. Jam nepra parto de televida programo en nunaj tagoj estas filmo La Pasiono de Kristo de Mel Gibson. Do, tio estas nemalbona rimedo por memorigi al vasta publiko, kia estas kaŭzo de la festo. Por multaj homoj en Rusio Pasko tradicie signifas nur kuliĉojn kaj Paskajn ovojn, kvankam la lastaj ne estas pure kristanisma tradicio.
Mi ankaŭ volas prezenti okaze de la festo belan animaciaĵon, dediĉitan al ĉefa kristana preĝo - "Patro nia". Ĝi estas parto de la projekto, realigita en plej granda rusia studio de animaciaj filmoj "Sojuzmultfilm" komence de la 2000-aj jaroj. Tio estis serio da animaciaĵoj, dediĉitaj al ĉefaj preĝoj de la abrahamaj religioj. La serio inkludas, krom "Patro nia", animaciaĵojn pri islama preĝo Al-Fatiha kaj judisma Ŝma Jisrael. Bedaŭrinde, aliaj du filmoj ne troveblas en la reto, sed ĉi tiun vi povas ĝui:
Hodiaŭ estas la 12-a de aprilo. En Rusio tio estas festotago, ĉar tiun tagon nia lando sendis unuan homon en la kosmon en la jaro 1961. Ĉi tiu tago nomiĝas "Tago de kosmonaŭtiko". En gazetoj kaj televido aperas en ĉi-tage multe da materialoj pri historio de nia kosmonaŭtiko kaj pri homoj, kiuj estis konkerantaj la kosmon. Jam formiĝis listo da filmoj, kiujn la televido demonstras la 12-n de aprilo. Sendube, la plej bona el ili estas La konkero de la fajro (1972) kun brila aktoro Kirill Lavrov en la ĉefa rolo kaj muziko de Andrej Petrov, kiu jam estiĝis klasikaĵo. Kirill Lavrov ludis projektiston de kosmaj raketoj, kies evidenta originalo estis Sergej Korolov, "patro de sovetia kosmonaŭtiko". Nature aperas demando - kial oni ne kreis filmon senpere pri li? La afero estis en tio, ke Korolov havis tiklan paĝon en sia biografio: en la tempo de la Granda teroro de la 1937-38 li estis arestita kaj preskaŭ pereis en koncentrejo. Tamen, hodiaŭ oni forviŝis ĉi tiun blankan makulon - antaŭ kelk jaroj aperis filmo Korolov, kiu rakontas pri ĝuste ĉi tiu epizodo el la vivo de la granda projektisto. Antaŭ jaro oni jam demonstris ĝin en la televido, kaj hodiaŭ ĝi denove aperos tie.
Tamen, estas tempo transiri al la ĉefa evento de la tago. Jen kronika filmo pri la flugo de Gagarin. Endas noti, ke ne ĉiuj ĝiaj partoj estis filmitaj la 12-n de aprilo; kelkaj estis speciale surscenigitaj poste por kinoraporto pri la flugo. Tamen, la filmo donas detalan prezenton, kiel ĉio ĉi tio okazis.
Antaŭ komenci detalan interparolon pri hodiaŭaj problemoj kaj ebloj de Esperanto, mi diru kelk vortojn pri tio, kio kuŝas en ilia fundamento kaj kion oni devas atenti unuavice.
Tio estas mia unua sperto verki blogon. Kvankam kelkaj projektoj, kiujn mi realigas en mia Esperanta agado, havas blogan formon, mi uzis ĝin nur kiel oportunan ilon por publikigi materialojn en la reto. Antaŭe mi ne havis ideon krei retan taglibron, ĉar, honeste, mi neniam sentis inklinon rakonti siajn pensojn al la tuta mondo. Tamen, dume mi komunikadis kun aliaj Esperantistoj, mi konvinkiĝis, ke kelkaj miaj pensoj povas esti ne malinteresaj por aliaj, kaj, supozeble, eĉ hepli realigi miajn iniciatojn. Tial mi komencis ĉi tiun personan retejon, en kiu mi intencas montri mian rilaton al la nuntempa situacio ĉirkaŭ la internacia lingvo kaj vojojn, kiuj miaopinie estas elektendaj por ŝanĝi la aferojn.