About this blog

  • 3 posts
  • 1 208 visits / 1 comment
June 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

June 15, 2009

Novega retejo pri filmoj en Esperanto

Mi ŝatus inviti vin viziti nian novan projekton: Verda filmejo (Filmoj en Esperanto) ĉe http://filmoj.net.

Afiŝoj, reklamaj filmetoj kaj filmobildoj de filmoj aŭ origine filmitaj en Esperanto aŭ kun esperantlingvaj subtekstoj aŭ voĉigitaj en la internacia lingvo - ĉio aperados en la retejo foj-foje kun aldonaj interesaj faktoj.

La projekto estas la unua projekto de nova REJM.

Vizitu, komentu, kontribuu kaj nepre ĝuu.

Aleksander Osincev

Published at 20:14 ( 0 comments / 231 visits )
This post is public

May 5, 2009

Blogo pri iPhone en Esperanto

Ĵus naskiĝis blogo pri fama poŝtelefono de Apple nome iPhone. Ĝi estas kolektiva blogo, kie oni prezentos diversajn novaĵojn, programojn, sekretojn kaj trukojn pri iPhone. Oni planas ankaŭ verdigi iPhone, t.e. esperantigi per kolektivaj fortoj. Venu, komentu, kontribuu, ĝuu.

Ligilo: iphoneo.info

La blogo daŭre evoluas...

Published at 18:02 ( 2 comments / 210 visits )
This post is public

February 27, 2009

multitran.ru ekhavis esperantan vortaron

La plej populara vortara sistemo en ruslingva interreto, unu el la plej ŝatataj de tradukistoj paĝaroj multitran.ru nun havas ankaŭ esperanta-rusan kaj rusa-esperantan vortaron.

Antaŭ unu jaro kelkaj esperantistoj de populara forumo de la paĝaro e-novosti.info gvidataj de Ruslan KOKORIN (Irlando) pretigis plilarĝigitan esperanta-rusan kaj rusa-esperantan vortaron de Bokarev por multitran.ru.

Aŭtoro kaj senlaca administranto de la paĝaro Andrej POMINOV pozitive reeĥis kaj akceptis peton kun promeso envicigi la vortaron kaj aperigi ĝin post kelkaj monatoj. Dum kelkaj monatoj antaŭ silvestro mi klarigadis teknikajn demandojn, ĉar mirinde la paĝaro enhavante multegon da lingvoj ne uzas unikodon.

Post ekfunkciado de vortaro ni korektis la serĉeblecojn kaj aldonis alternativan serĉon x-metode.

Nun du partoj de vortaro, esperanta-rusa kaj rusa-esperanta enhavas 50000 aldonojn.
Nuntempe Multitran.ru havas 200 korporaciajn klientojn, inter ili estas brita ambasado.
Tage ĝin vizitas 90 000 uzantoj, kiu rigardas pli ol 1,5 milionojn da paĝoj.

Tiun popularecon la sistemo gajnis ne nur pro tio, ke ĝi estas senpaga kaj alproprigis pli ol 5 milionojn da terminoj, disdividitaj per 800 temaj rubrikoj, sed ankaŭ pro tio, ke ĉiu registrita uzanto rajtas aldoni, korekti novan terminon en ĉiu vortaro. Tion faras pli ol 1000 profesiaj tradukistoj.

Oni povas serĉi alfabete, morfologie kaj fraze, kaj tio okazas samtempe en vortaroj, en forumoj, kaj en bazo de ligoj.

En aparta forumo por ĉiu lingvo eblas demandi pri dubinda traduko kaj proponi sian varianton.

Malgraŭ sia subjektiveca karaktero de vortaldonado Multitran kiel specifa vortaro en sia klaso estas la plej kompleksa kaj perfekta.

Published at 17:18 ( 3 comments / 259 visits )
This post is public


( 3 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Alexander Osintsev

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...