Mi disponas je versio de "Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto" verkita de D-ro L-L- Zaenhof presita 1954 kaj fotorepresita 1969. Je la fino de la "Tabelo de la enhavo" troviĝas noto, ke la tekstoj en la libro unue aperis en la "Unua Libro", "Dua libro" aŭ en la revuoj "La Esperantiso" kaj "Esperantisto" dum la periodo jaroj 1889 – 1895. La libro estas senkoste disponebla per projekto Gutenberg ĉe la adreso: http://www.gutenberg.org/

La unua eldono de la krestomatio okazis en aprilo jaro1903. Ĝi do prezentas, kiom la lingvo, je tiu tempopunkto, jam evoluigis rilate al la vortprovizo. Jen kopio de la antaŭparolo el la unua eldono.

 ANTAŬPAROLO 
Prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado, la lingvo
internacia, simile al ĉiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon 
nur en tiu okazo, se ĉiuj uzos ĝin plene _egale_; kaj por ke ĉiuj povu
uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj _modeloj_, leĝdonaj
por ĉiuj. Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj 
esperantistoj, mi eldonis la _Fundamentan Krestomation_, kiu povos 
servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon 
de pereiga disfalo je diversaj dialektoj. 
   
Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros; sed ĉar
multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraŭ ne
posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne povus
rilati al ili sufiĉe kritike, tial estas dezirinde, ke ĉiu, antaŭ ol
komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la
_Fundamentan Krestomation_. Ne deprenante de la lernanto la eblon
kritike proprigi al si ĉiujn riĉigojn kaj regule faritajn perfektigojn,
kiujn li trovas en la literaturo, la _Fundamenta Krestomatio_ por ĉiam 
gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo _erara_.

Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al _ĉiu_,
kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. _Sed precipe 
atentan kaj kelkfojan trategon de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj,
kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto_; ĉar tiu, kiu eldonas verkon
en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj 
la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed
rektan malutilon. 

Ĉiuj artikoloj en la _Fundamenta Krestomatio_ estas aŭ skribitaj de mi
mem, aŭ--se ili estas skribitaj de aliaj personoj--ili estas korektitaj
de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun 
mi mem uzas. 
    L. ZAMENHOF, Aŭtoro de la lingvo _Esperanto_. 
                   Varsovio, en Aprilo 1903. 

(La teksto estas kopiita ĉe http://www.gutenberg.org/ebooks/8224.)

Jam en la unua alineo Zamenhof substrekas, ke temas pri kondiĉa rimedo, por ke ĉiuj povu uzi – utiligi la lingvon plene egale. Por atingo de tiu celo la uzantoj bezonas "iajn modelojn, gvidaj por ĉiuj". Tiaj modeloj troviĝas en la krestomatio kaj prezentas "la spiriton kaj modelan stilon" de la lingvo Esperanto.

Ekde la komenco troviĝis personoj, kiuj opiniis sin pli kompetentaj pri lingvokreado ol la kreinto de Esperanto. Ili tuj trovis "erarojn" kiujn oni postulis, ke Zamenhof forigu, por ke la lingvo estu uzebla. Mi ne legis ĉiujn proponojn, tamen al mi ŝajnas, ke la plendoj fontas el ia fakula envio, ke Zamenhof, tute sole, trovis minimumigan kaj malampleksigan metodon por la kondensiĝo de la gramatiko je regula kaj minimuma amplekso.

Nu, ne ĉiuj kritikantoj estis fakuloj pri lingvistiko, sed nur "ĉio-sciantoj" kiuj kritikis la lingvon je unuopaj detaloj, kiel elekto de radikvorto, la supersignitaj literoj, la uzo de la litero "n" kiel, i.e. indikilo de la rekta objekto en la frazo ktp. forgesinte fakton, ke ĉiu ŝanĝo en la gramatika sistemo, povus kaŭzi detruo de la zorge elpensita sistemo, kiel ĝi estas prezentita en la Unua libro.

Tamen troviĝas almenaŭ tri ekzemploj de seriozaj provoj montri, ke Esperanto ne estas la optimuma solvo de internacia helplingvo.

La unua ŝajnas esti Okcidentalo (en Okcidentalo: Occidental [okcidental']). Okcidentalo estas lingvo kreita de Edgar von Wahl kaj publikigita en jaro 1922. Post frua aktivado por Volapuko kaj Esperanto Edgar von Wahl, dum kelkaj jardekoj en kontakto kun aliaj interesitoj, evoluigis sian lingvo-projekton Okcidental. La celo de EW estis, ke oni kombinu plej eblan naturecon kun plej ebla reguleco.

Okcidental baldaŭ fariĝis serioza defianto de Esperanto kaj Ido. Post ioma sukceso en la malfruaj 1920-aj kaj fruaj 1930-aj jaroj. Je la komenco de la 1950-aj jaroj ĝi iom post iom perdis sian gravecon. Post la morto de Edgar von Wahl (la jaro 1948). La jaro 1949 oni sanĝis la nomon al Interlingveo (en Okcidentalo: Interlingue).

"Eĉ kritike juĝantaj fakuloj agnoskas la rimarkindajn internajn kvalitojn de Okcidentalo - la provon atingi regulecon kadre de naturalisma lingvosistemo." ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Novialo )

Por la dua provo respondecas la dana lingvisto, Otto Jespersen, kiu estis frua apoganto de Esperanto. Tamen li ŝajne opiniis sin, kiel lingvisto, pli kompetenta, rilate al lingvoj, ol Zamenhof, ĉar li prezentis (jaro1928) novan internacian helplingvon Novialo - [Novial, mallongigo de Nov IAL (international auxiliari lingue), t.e. nova internacia helplingvo]

Laŭ miaj malampleksaj informoj (ĉefe artikoloj en Wikipedia kaj en Enciklopedia Brittanica ĉe http://www.britannica.com/EBchecked/topic/302975/Otto-Jespersen), Jespersen estis frua subtenanto de Esperanto. Li servis kiel membro en la Delegacio por la Alpreno de Internacia Helplingvo dum jaro 1907,kiam Ido aperis. Post la delegacio, Jespersen subtenis la lingvoprojekton Ido. Tamen, la Ido-movado disfalis post la Unua mondmilito. Jespersen kredis, ke difektoj en la lingvo kulpas. (Bedaŭrinde mi ne komprenas, ĉu temas pri Esperanto aŭ la ido-projekto.) Laŭdire tio estas la kialo ke li kreis sian propran projekton, Novialo.

" La lingvo de Jespersen celas kaj naturecon kaj facilecon. Novialo havas gramatikajn finaĵojn samkiel Esperanto. Tamen, ĝi uzas malsamajn finaĵojn." (http://eo.wikipedia.org/wiki/Novialo )

La tria provo montri la maloptimumecon de Esperanto kiu estas menciinda estas la projekto "Interlingva". Post la morto de Edgar von Wahl (la jaro 1948). La jaro 1949 oni sanĝis la nomon de Okcidentalo al Interlingveo (en Okcidentalo: Interlingue).

Ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Interlingvao oni asertas: "Interlingvao (orig. Interlingua) estas planlingvo novlatina aŭ novlatinoida.[1]. Ĝi estas sintezo de la angla, franca, itala, hispana kaj portugala lingvoj."

Do, la planlingvo Interlingva ne estas memstara projekto, sed rezulto komuna laboro de skipo de filologoj de IALA, kiuj inter la jaroj 1948 kaj 1950, sub la gvido de la germandevena filologo Alexander Gode, kreis la lingvon Interlingva . Aleksander Goode estas ankaŭ la ĉefa aŭtoro de la baza vortaro "Interlingua-English-Dictionary" kaj gramatiko "Interlingua - A Grammar of the International Language", ambaŭ aperintaj en la jaro 1951, ĉirkaŭ duonjaron post la forpaso de Alice Vanderbilt Morris, la fondinto de IALA kaj ties motoro dum la jaroj 1924-1950.

Ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Alice_Vanderbilt_Morris mi trovis jenajn informojn: - Vanderbilt MORRIS (naskita SHEPARD) la 7-an de decembro 1874; mortinta la 15-an de aŭgusto 1950 en Novjorko) estis la edzino de Dave Hennen Morris, la tiama ambasadoro de Usono en Bruselo.

En 1924 la geedzoj kreis la asocion IALA, por akceli la kunlaboron inter la diversaj internaciaj planlingvoj. Ŝi estis honora sekretariino de IALA kaj kunaŭtoro de ties "Ĝenerala Raporto" de 1945. Nur kelkajn monatojn post ŝia morto, la asocio eldonis la unuan ĉefverkon de Interlingvao, la "Interlingua-English Dictionary".

La „Bibliografio de Internacia Lingvo“ (1929) aperis per ŝia subteno. En la jaro 1931, ŝi fariĝis honordoktoro de la universitato de Syracuse en la usona ŝtato Novjorkio kiel rekono por ŝiaj meritoj en la kampo de planlingvoj.

Dum multaj jaroj ŝi interesiĝis pri Esperanto, kiun ŝi bone parolis, kaj ekonomie subtenis diversajn sciencajn laborojn pri Esperanto. Ŝia bildo troviĝas en la komenco de la Bibliografio de Internacia Lingvo de Petro Stojan. La Originala Verkaro de D-ro L. L. Zamenhof enhavas dediĉon al ŝi de la kompilinto Prof. Johann Dietterle. S-ino Morris ludis gravan rolon ankaŭ en YWCA (Kristana Asocio de Junaj Virinoj) kaj diversaj aliaj asocioj. Ŝi estis doktoro honoris causa de la Universitato de Syracuse. (Heroldo de Esperanto, 21 Augusto 1950) -

Do, multaj lertaj personoj provis montri, ke Esperanto ne estas la optimuma gramatika sistemo. La sukceso ŝajnas iom limigita, ĉar oni ne povis krei pli malampleksan aŭ pli bone funkciantan gramatikon ol tiun de Zamenhof.

Eĉ hodiaŭ troviĝas personoj, kiuj kredas, ke la elekto de radikoj kaj aldono de kelkaj novaj gramatikaĵoj solvas la problemon rilate al la "malsukceso" de Esperanto. Unu el la plej novaj projektoj, kaj probable plej stulta provo, estas "La lingvo de planedo" (Lidepla) kiu trovas siajn prozelitojn inter "pli sciantoj", kiuj simile al infanoj, kiuj atingis la obstinan aĝon, diras "Mem povas!".

Jes, ili povas, helpe de diversaj komputilaj programoj, krei abundon de planitaj lingvoj. Tamen, analoge al la parolturno: Ju pli da kuiristoj, des pli malbon-kvalita rezulto, oni povas konstati, ke la gramatika sistemo de Esperanto ŝajne estas la plej optimuma, juste pro la fakto, ke estis nur unu persono, kiu elpensis la sistemon, sen devo konsulti aliajn kunkreantojn dum la konstruada fazo, kiu ŝajne daŭris, ĝis kiam Zamenhof deklaris, la jaro 1888, ke li cedas ĉiujn rajtojn pri la lingvo kaj samtempe taskigante la uzantojn, daŭrigi la evoluadon de la lingvo baze de la gramatika sistemo, kiun li kreis.

En la Unua Libro Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 neŝanĝeblaj alineoj, kiujn oni kutime nomas gramatikaj reguloj. (Se oni inkludas la alfabeton, fakte temas pri dek sep alineoj.) Krom la gramatikaj reguloj Zamenhof prezentis liston kun proksimume 950 lingvoelementoj. Uzante tiun vortaron li verkis la Duan Libron, sen aldono de aliaj novaj vortoj ol tiaj, kiuj estas eble krei per la listo de lingvoelementoj, kiujn li prezentis en la Unua libro sur aparta folio,

La Dua Libro akireblas senkoste ĉe projekto Gutenberg: http://www.gutenberg.org/ebooks/20006

Jen kelkaj eltiroj el tiu elektronika versio de la Dua Libro.

ALDONO AL LA DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA"

"Nun mi kun la plej granda ĝojo povas sciigi ĉiujn amikojn de l' lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraŭ en la fino de l' jaro 1887, t.e. ankoraŭ antaŭ la ricevo de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, ĉu lingvo internacia estas necesa, ĉu ĝi estas kreebla, kaj _kiel_ ĝi devas esti. La frukto de l' laboroj de la komitato estis jena decido:

´ ke lingvo internacia estas kreebla, ke ĝi estas necesa, ke ĝi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto de l' laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo.´ "

Mi ne scias, kiu sinjoro Henry Philips estas, nur, ke li estas membro de Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American Philosophical Society) probable kiel fakulo pri lingvoj kaj ke Zamenhof, ŝajne pro tio prenis lian verdikton pri "Lingvo internacia" kiel bazo por sia testamenta donaco.

" Jen kion diras pri la "Lingvo internacia" sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la demandon pri lingvo tutmonda):

"La plej nova propono al la publiko kaj ĝis nun la plej simpla kaj la plej racionala, estas la "Lingvo internacia," kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj ĝi estas fondita, estas en la tuto maleraraj; ĝia vortaro ne estas kreita laŭ la persona volo kaj juĝo de l' aŭtoro, sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto el la latina, kaj ĝi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj ŝanĝoj pro la bonsoneco. Pro tio kaj pro ĝia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de la Volapuk'. La gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda . . ." "

Zamenhof deklaras en la unua paragrafo de sia testamenta donaĵo, ke li cedas ĉiujn rajtojn pri la Lingvo Internacia kaj ke ekde nun la uzantoj respondecas pri la estonta evoluado. En alineoj 2 kaj 3 li informas pri propraj ŝanĝoj en la lingvo kaj en alineo 3 li donas jure validajn ordonojn pri la ortografia sistemo de la lingvo. Laŭ la ordonoj en la tria alineo oni ne rajtas publike uzi la x-kombinojn kaj samtempe nomi la tekston "esperanta teksto". Mi ne intencas komenci kverelon pri la afero, nur montri, ke multaj "plibonsciaj" uzantoj de la lingvo Esperanto ne respektas la ordonojn en la testamento.

"2) La sola ŝanĝo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: anstataŭ "ian," "ĉian," "kian," "nenian," "tian"--devas esti: iam," "ĉiam," "kiam," "neniam," "tiam" (por malegaligi la vortojn "ian" etc. kaj "ia,n" etc).

3) Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (^) kaj ([hoketo]), ĝi povas anstataŭigi la signeton (^) per la litero "h" kaj la signeton ([hoketo]) tute ne uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas esti presita: "ch=ĉ; gh=ĝ; hh=ĥ; jh=ĵ; sh=ŝ". Se oni bezonas presi ion kun signetoj internaj (,), oni devas ĝin fari garde, ke la leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstataŭ la signeto (,) oni povas ankaŭ presadi (') aŭ (-). Ekzemple: sign,et,o = sign'et'o = sig-net-o."

En la kvara alineo Zamenhof substrekas, ke la vortaro ne estas kompleta, kaj ke li ne volas krei tian vortaron mem, ĉar tia tasko estas tasko por la uzantoj.

Zamenhof substrekas: "Ĉar en ĉio, kio en la dirita broŝuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la aŭtoro aŭ ia alia persono,--la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko, kaj la leĝoj kreitaj de la _plej granda parto_ de la verkantoj kaj parolantoj."

Iom pli sube en la teksto troviĝas jena deklaro:

" _Ĉiu vorto, ĉiu formo, kiu ne estas rekte kontraŭ la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aŭ kontraŭ la logiko aŭ la leĝoj enkondukitaj de la plejmulto de l' uzantoj,--estas tute bona,_ tute egale ĉu ĝi plaĉos al mi persone aŭ ne.

La citaĵoj el la Dua libro klare montras, ke Zamenhof celis, ke logiko gvidu la vortokreadon, kunlabore kun la opinio de la plej multo de la uzantoj.