Iu demandis ĉe "Fejsbook", ĉu teksto en "parolnubo" en bildo el bildstria albumo ( /bildstria historio/ bildstria rakonto), pri la gaŭliulo Asteriks estas ĝusta aŭ, ĉu ĝi bezonas esti korektata.

Troviĝas kvin aventuroj pri la Gaŭloj, kiuj estas publikigitaj en Esperanto laŭ artikolo en Wikipedio:
Asteriks la Gaŭlo (Astérix le Gaulois)
Asteriks gladiatoro (Astérix gladiateur)
Asteriks kaj Kleopatra (Astérix et Cléopâtre)
Asteriks kaj la Normanoj (Astérix et les Normands)
Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj (Astérix aux Jeux Olympiques

Mi ne scias el kiu aventuro la bildo estas prenita, tamen teksto en la "parolnubo" aŭ "vortveziko" tekstas jene: "Ekiru, por ke ni vidu kio okazas."
(PIV: veziko 3 (f) Desegno en formo de ferma linio, ofte vezikforma, kun unu lokindika pinta fino k entenanta tekston: veziko de bildstrio, de helpo de komputila programo. )

Mi esprimis jenan opinion: Laŭ mi la teksto en la "parolnubo" ne bezonas korektadon, ĝi estas ĝusta.
Unu komentinto konstatas: "Estas ĝusta, korekta, senerara, taŭga kaj en ordo."
Iu opiniis, ke mankas komosigno. Tiu komentanto ŝajne volis korekti la frazon en jena maniero: "Ekiru, por ke ni vidu, kio okazas." (La ekinto de la fadeno, proponis jenan ŝanĝon de la teksto: "Ekiru, por ke ni vidu tion, kio okazas.") Do, montriĝas, ke mia unua verdikto, ke la frazo estas ĝusta kaj ne bezonas korektadon, principe estis falsa.

Eble mi devus esti dirinta: La teksto ŝajnas al mi komprenebla, eĉ se ĝi ne estas tute perfekta, ĝi ne bezonas esti korektata.

Laŭ PIV la vorto ĝusta indikas, ke io estas; precize konforma al regulo, leĝo, destiniteco: (Mi rekomendas, ke la leganto zorge studas la tekston en PIV rilate al la vortoj "ĝusta" kaj "korekta", kiu estas derivita el la verbeca radiko * korekt/i (tr), kiu esence signifas: Anstataŭigi eraran vorton, literon, sonon, nombron per la ĝusta: korekti misskribon, elparolon,

PIV konstatas, ke la vorto "korekto" indikas agon de tiu, kiu korektas, kaj la rezultanta skribaĵo. PIV donas jenajn ekzemplojn: fari en la lingvo ĉiujn necesajn korektojnZ; mi nenion havas kontraŭ la korekto de kelkaj eraroj de la unua eldonoZ; pri la korektoj en la Universala VortaroZ; la plimulton de la faritaj korektoj mi plene akceptasZ.

Pri la vorto "korekta" PIV konstatas, ke troviĝas du signifoj, sed ke la dua estas "(evi)tinda)".

"korekta
1 Rilata al korekt(ad)o: la korektaj reguloj de presejo; korekta domo (establejo, kie oni provas korekti k plibonigi junajn deliktulojn).
2 (evi) = laŭregula, ĝusta: via desegno ne estas sufiĉe korektaZ; paroli en iu lingvo korekteZ."

La komento en PIV indikas, ke Zamenhof en kelkaj frazoj uzis la vorton por indiki "ĝustecon" je certa grado. Mi eĉ kuraĝas diri: Laŭ mia "simpla opinio", la rimarko pri la evitindeco de la vorto "korekta" por indiki ĝustecon ŝajnas esti bone motivita.

Oni observu, ke PIV unue difinas la verbon "korekti". El tiu verbo oni derivas la substantivon "korekto" kaj nur poste la vorto "korekta" kaj donas du ekzemploj kie Zamenhof, je la unua legado, ŝajnas esti uzanta la vorton "korekta" je la signifo "ĝustete". Mi provis trovi la originalajn tekstojn, en kiuj Zamenhof uzis la vortojn "korekta" kaj "korekte".

Ĉe http://tekstaro.com/ mi trovis en la libro "Marta" jenan tekston:

" — Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis, ke vi eble supozos, ke tiuj, kiuj per mia buŝo forpuŝas vian laboron, gvidas sin per kaprico aŭ per ia antaŭjuĝo, kiu en ĉi tiu okazo estus preskaŭ krimo. Via desegno ne respondas al la bezonoj de la revuo, por kiu ĝi devis servi. Ĝi ne estas sufiĉe korekta, nek sufiĉe preciza, ne redonas sufiĉe la ideon kaj la karakteron de la originalo. Ekzemple la vizaĝo de la juna patrino estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen ĝiaj trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto. Kion multe, kaŭze de tiu nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas la movojn de la estaĵoj, kiuj estas tiel karaj por ili! aŭ la karaktero de tiu kapo, kiu estas iom klinita antaŭen, kvazaŭ prete ekkrii averte aŭ dorlote! Ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie mizere kaj malsane; la vojo, kiu elkuras el malantaŭ la domo, kaj kiun la artisto intence kovretis per mistera nebulo, sur via desegno estas preskaŭ tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono kaj fariĝas por la okulo de la rigardanto preskaŭ enigma, nekomprenebla, nigra strio ..."

Ŝajnas, ke la vorto "korekte" ankaŭ estas uzata en la libro "Marta", kies esperantan tekston kreis Zamenhof mem, proksimume la jaro 1910. Tamen mi ne trovis la ekzaktan ekvivalenton al "paroli en iu lingvo korekteZ." nur tekstoparto, en kiu la vorto "korekte" estas uzata, proksimume en sama maniero.

Jen la kunteksto el la libro "Marta":
" ... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile. Nun mi konvinkiĝis, ke bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo, ke mi neniam lernis ĝin fundamente, kaj tiun malgrandan sciadon, kiun mi akiris en la infaneco, mi forgesis. ..."

Kiam mi trarigadis "Tekstaron" rilate al "korekta" kaj "veka" mi trovis ke "korekta" je la signifo "ĝusta" estas uzata jam tre frue.
Valdemar Langlet född 1872 skrev i " Vojaĝimpresoj" kiu probable estas verkita 1895 la jenon. "... Nu ja, mi estus tamen farinta tion,” li rapide aldonis, “se mi opinius tion korekta, sed estus ĉiam malplezura.” Supozeble li timis, ke oni kredos, ke li estas sub la ŝuo de sia edzino. Tolstoj sub la ŝuo — tiu penso estas komika por ĉiu, kiu iom konas liajn verkojn kaj personecon. ..."

Henri Vallienne verkis, proksimume jaro 1907, la libron Kastelo de Prelongo. En tiu libro li uzas la vorton korekta por indiki ion alian signifon ol "ĝusteco". Li probable celas ke la renkontiĝo ne estis bonetosa sed rilate al maniero neriproĉebla.
" ... Ian tagon ambaŭ konkurantoj sin renkontis sur la strato. La intervidiĝo estis korekta sed malvarma: Herbeno sin sentis ĝenata. Li prezentis al Maziero sian manon: Aleksandro ne eligis la sian; sed li lasis ĝin malmova en la mano de Leopoldo, kaj ne redonis lian manpremon. ..."

Alia vorto, kiu ankaŭ kaŭzas al mi problemon, estas la vorto "veka", kiu ŝajne devenas de la verbo
* vek/i (tr) 1 (iun) Interrompi ies dormon: se birdo tro bekas, la katon ĝi vekasZ; senplumigi kokinon, ne vekante mastrinonZ; nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras por veki lin el lia dormoN; (f) veki iun el distrecoZ; veku, ho veku, veku konstante, ne timu ridon, insulton!Z.
veko . Ago de iu, io vekanta: la sonorilo batas je la sesa por la veko; (f) malfeliĉo k peko leviĝas sen vekoZ.
veka . Rilata al la veko, kapabla veki: la veka trumpetado; amorveka sinteno.

Kelkloke oni uzas la adjektivon "veka" je la signifo "maldorma", io, kio ŝajnas al mi mallogike.

Ekzemple: Mi estas veka je la sepa. Tamen: Mi estas la veka ilo je la sepa. Komparu: veka horloĝo.
la vorto "veka" estas uzata en libro "La faraonoj", tradukita el Pola lingvo de D-ro Kazimierz BEIN (Kabe) Eldono: Kvara eldono-Eldonis: Esperantista Centra Librejo Paris 1927 mi trovis jenan kuntekston.
"... Oni alvokis ilin, la sankta Mefres donis al ili kelke da demandoj, kaj montriĝis, ke la kronprinco... ne dormis en la palaco. Li forlasis sian ĉambron antaŭ la noktomezo kaj eliris en la ĝardenon; li revenis, kiam eksonis la unuaj vekaj trumpetoj ..."

Laŭ tiu ekzemplo estas evidente, ke "veka" indikas ilon, kiu vekas la homojn el sia dormo kaj igas ilin "maldormaj". Se mi diras, ke mi estas veka, mi fakte indikas, ke mi veke influas mian ĉirkaŭaĵon.

Do, se mi opinias, ke la vorto "korekta" pli signifas "korektita", ol "ĝusta", kiu same kiel "korekti", estas fundamenta, t.e. markita per * en la vortaroj, tio ne signifas, ke mi volas malhelpi iun alian personon uzi la vortojn laŭ sia percepto. Mi nur esperas, ke mi estonte rajtos skribi "La teksto estas korektita kaj sekve ĝi estas ĝusta." kaj, ke oni ne opinas, ke mi apartenas al iu plendema "sekto" pro mia esprimmaniero. Se mi bezonas indiki, ke mia ĉeesto iel vekas inciton ĉe la homoj ĉirkaŭ mi, ke mi estas incitveka homo, kiu kutime estas veka en iu maniero, sed maldorma tage, kompreneble mi esprimos min tiel. ;-)