En la grupo Esperanto ĉe http://www.facebook.com/#!/groups/esperanto.grupo/ okazas diskuto pri la ĝeneco je anstataŭo de la ĉapelitaj literoj ĉ,ŝ,ĝ,ĥ, ĵ per h aŭ x.

Laŭ mi la diskuto pri, ĉu x-kombinoj pli ĝenas ol h-kombinoj, estas vana. Zamenhof donis tre gravan motivon por sia elekto de la litero h kiel substituo de la ĉapeloj super la literoj ĉŝĝĥ¨ kaj ĵ.

LLZ klare deklaris ke "... la uzo de unu litero por unu sono estas multe pli logika ol uzado de du literoj." (lingvaj respondoj 58 en Esperantaj Francaj Eldonoj 1962). Teorie oni devas en mesaĝoj, en kiujn oni ne uzas h-kombinojn, klarigi, ke ekz., la litero x anstataŭas la cirkumflekson super la literoj c,s,g,h,j. (La litero u ne bezonas la aldonon de h. ). Do, oni evitu la uzon de iu ajn anstataŭanta signo por la supersignoj ol h.

Fakte ne temas pri "ŝtonkapula sinteno" sed pri respekto por la fundamenta gramatiko de Esperanto. Eble la kutimo uzi la literon "x" en publikaj mesaĝoj jam detruis la koherecon de la gramatiko de Esperanto. Uzante litero x publike, oni donas la impreson, ke oni rajtas ŝanĝi la ortografion en Esperanto al iu ajn metodo. La literumado apartenas al la fundamenta gramatiko kaj tiu nur permesas uzadon de la litero h kiel substituto de la ĉapeloj super la literoj ĉŝĝĥĵ je absoluta neeblo uzi la ĝustajn literojn.

Do, min ĝenas la uzado de x-kombinoj, ne pro aspekto, sed el ortografia vidpunkt. Hodiaŭ eblas publike publikigi esperantajn tekstojn kun la ĝustaj literoj per iu ajn komputilo, ja eĉ en inteligentaj poŝtelefonoj, se oni vere volas, ke homoj sur la reto perceptu, ke Esperanto estas plene evoluigita lingvo kaj ne ia eksperimenta projekto, kiu bezonas plibonigon rilate al la fundamenta gramatiko.

Se iu nepre bezonas aŭtomatan prilaboron de teksto en komputilo, kie ne eblas uzi la ĝustajn literojn, pro ia teknika kaŭzo, tiu kompreneble rajtas uzi la x-kombinojn, tamen nur tute private kaj ne en tekstoj, kiujn oni publikigas en la reto, se oni vere respektas la fundamentan gramatikon.