Ed Robertson diras ĉe: http://www.ipernity.com/group/38154/discuss/132159 - ekz. kiel faras la banallingvistoj per sia insisto pri landnomoj finiĝantaj per -ujo, kiam evidente -io populariĝis pro bona kialo. -

Spite al fakto, ke mi ne apartenas al la grupo, kiun oni nomas llingvistoj, mi serioze volus scii, kio estas "la bona kialo" skribi "Svedio" anstataŭ "Svedujo" aŭ " Svedlando". Jen kelkaj personaj cerbumoj pri la afikso -io.

Svedlando ja fakte estas lando, kiu estas loĝata de homgrupo, kiun oni povas nomi "svedoj". Mi preferas diri, ke mi estas civitano de la lando "Sverige" (Svedlando).

Tiuj, kiuj estas civitanoj de ekz. "Great Britain", eble preferas diri, ke ili civitanas en "Granda Britlando", sed ili kompreneble ankaŭ estas civitanoj de Britujo aŭ Britio, se iu el tiuj vortoj pli plaĉas al specifa verkisto.

Nu, por ke mi ne estu miskomprenata: En Esperanto eblas skribi. Svedlando, Svedujo kaj Svedio. Se mi en iu teksto uzas ĉiujn tri variantojn, mi certe faras tion pro "bona kialo", ne por malhelpi la evoluadon de la geniaĵo, kiun ni persiste nomas Esperanto anstataŭ "La internacia lingvo", pro bonaj kialoj. ;-)

Oni memoru ke la nomoj de objektoj origine, probable, estiĝis pro "bonaj kialoj" kiujn ni ne ĉiam povas klarigi. T.e. la etimologio (ĉu tio estas la lando de etimologoj ;-) ) ne estas nekonata.

Mi ne estas lingvisto, nur uzanto de la lingvo kaj mi certe ne kapablas defendi mian opinion, kiam erudita lingvisto kontraŭdiras mian opinion diversmaniere.

Tamen mi tralegis la libreton de Franjo Modrijan kaj konstatas ke oni eble forgesas, ke gramatikeroj en "La internacia lingvo" devenas el gramatikeroj en la gramatiko latina. Per gramatikeroj mi celas la vortojn "a, o, e, j, n, is, as, os, us, u, i, int, it, ant, at, ont, ot kaj la". Se mi "pro bonaj kialoj" volas prezenti novan vorton al la uzantoj de la lingvo Esperanto oni devas pripensi la konsekvencojn je aldono de nova radiko.

Se mi, ekzemple, opinias ke la lingvo bezonas pli elokventan vorton por tio kio oni kutime priskribas per la nomo "tablo", kaj proponas la radikon "bord", kiu ja signifas "tablo" en la sveda lingvo. Antaŭ ol mi faras tian proponon, mi devas analizi jenajn vortojn: borda, bordo, borde, bordoj, bordojn, bordis, bordas, bordos, bordus, bordi, bordinto, bordanto, bordato ktp.

Sperta uzanto de Esperanto tuj konstatas ke la radiko bord, bazita je la sveda vorto por tablo ne taŭgas pro tio ke jam troviĝas la radikon "bord" kiu indikas limon, perimetron aŭ iu simila.

Pro la simpla fakto ke -logio = konoj pri iu specifa temo, oni eble devus pripensi la efikon ke enkonduko de nova afikso -io eble povas esti miskomprenata, ĉu intence, ĉu pro fakto, ke temas pri "banallingvisto" kiu volas malhelpi la progreson de la lingvo, sed opinias, ke kreado de la afikso -io, per la litero i kaj la litero o, kiu ja indikas objekton, ne estas oportuna, pro la risko de miskompreno de signifo de vortoj analogi-o, etimologi-o, tipologi-o, topologi-o ktp.

Konklude: Probable Svedujo kaj Svedlando estas pli bonaj vortoj, el mia vidpunkto, ĉar kelkfoje mi emas paroli pri "svedologio" kaj "svedologoj".