La artikolo estas "traduko" de mia anglalingva komentario ĉe "Facebook" pri la frazo "Colorless green ideas sleep furiously", kreita de Chiomsky en la jaro 1957 por montri diferencon inter semantiko kaj sintakso.
Ĉu tiaj frazoj vere ekzistas?.
Noham Chomsky kreis la frazon "Colorless green ideas sleep furiously" (Senkoloraj verdaj ideoj dormas furioze.) en la jaro 1957 por montri la diferencon inter sintakso kaj semantiko. (angla lingve: http://en.wikipedia.org/wiki/Colorless_green_ideas_sleep_furiously
Vizitante la informpaĝon http://www.myspace.com/colorlessgreenideasbe ekĝermis ĉe mi la ideo, ke la frazo estas ero de poemo. Tiuj pensoj gvidis mian imagon al interpreto, kiu donis al la frazo semantikan signifon.
Unu ebla interpreto estas ke: "verdaj ideoj" = "sana medio sur la Tero" iĝas "senkoloraj" pro tio, ke homoj venenas ĉi tiun belan mondon. Tiujn ideojn oni "dormigis" (eble mortigis) kaj pro tio la ideoj estiĝis furiozaj dormantoj.
Jen unu el pluraj eblaj interpretoj de la frazo "Senkoloraj verdaj ideoj dormas furioze."
Al mi ŝajnas ke, je momento kiama oni legas ĉi tiun "frazo sen signifo", tio vekas la imagon ĉe la leganto, kiu furioze komencas serĉi la kaŝitan signifon. Stulte? Nu, jes, granda nombro da lingvistoj sen humuro aŭ imago probable opinios tion. ;-)
Chomsky prezentas duan version kun alia vortordo: "Furiously sleep ideas green colorless". Tradukita al Esperanto, "Furioze dormas ideoj verdaj senkoloraj ", la poema karaktero de la sensignifa frazo iĝas pli evidenta. Per uzo de komoj oni povas substreki la poeman karakteron de la frazo: "Furioze dormas ideoj, verdaj, senkoloraj." Oni atentu, ke ne temas pri gramatikaj komoj sed pri komoj, kiuj indikas paŭzojn je legado.
Send a message
Search for a member
Michael Lennartz says:
Laŭ mi ĝi pruvas, ke lingvo (kiel komunikilo) grave (ĉu plejparte?) dependas de la kultura kunteksto/ĉirkauaĵo. Ŝajne sensenca frazo subite subkomprenigas sencplenan enhavon, kiam oni metas ĝin en alian kulturan (kaj sekve politikan) kuntekston.
KaGu:-}pro says:
Dankon pro via komento.
Harleigh Kyson Jr komentis mian artikolon en "Facebook" kaj proponis jenan, sintakte ĝusta frazo en Esperanto: "La tupaj plornoj snartigas la brodajn blirojn."
Li atentigas, ke la proponita frazo similas al jena teksto de Lewis Carrol :"'Twas brillig and the slithy toves did gyre and gymbol in the wabe. All mimsy were the borogoves, and the mome raths outgrabe."
Do plej probable ekzistas frazoj, sintakse ĝustaj sed sen vera signifo ;-)
Legu pli ĉe: http://www.facebook.com/permalink.php?story_fbid=197340266973557&id=596541756¬if_t=share_reply
KaGu:-} edited this comment 13 months ago.