Almenaŭ mi trovis mian novan laborlokon (lastatempe oni aĉetis novajn pli malgrandajn pupitrojn, kaj ĝenerale translokigis plurajn dungitojn en mia fako). Nun miaj 2 ekranoj pendiĝas antaŭ mi. Ŝajne oni mendis neĝustajn ŝrankojn, do ankoraŭ estos perturbo post 2 semajnoj ...

Sed la semajnfino estis bonega. La vetero estis glora. Sabate ni vizitis la reformaciisman preĝejon, kie estas ekspozicio "Flora rikolto", lige kun la dimanĉa rikoltofesto. Nia pli juna filino faris belan flor-aranĝon, kiun oni lokigis sur la Tablon. Poste mia edzino kaj mi veturis al Ashdown Forest kaj promenis, piknikis, ripoziĝis ... Estis bela sunsubiro vespere.

Dimanĉe la rikoltofesta Di-servo estis bela, kaj poste la eklezianaro (plus la familio de la ĵus dediĉita bebo) kune tagmanĝis en la preĝeja halo.

Ni sukcesis fari iujn taskojn en la ĝardeno.

Bona ripozo antaŭ la antaŭvidita ĥaoso de hodiaŭ.