Pasas la somero...

Sabaton nokte mi ne bone dormis, kaj ekde noktomezo ĝis la tria mi prilaboris prezentaĵon por la laboro - mi antaŭe neniam uzis Powerpoint por tia celo - eble noktomezo ne estis la plej bona horo, en kiu lerni uzi tian projekton!

Matene la vetero estis iom malvarma, sed tre suna, kaj antaŭ tagmezo mi kaj Jane promenis ĉirkaŭ la najbaraj lagetoj, kie ni vidis ne unu, eĉ ne du, sed tri alcionojn. Tio tre ĝojigis nin, ĉar ni ne vidis tie eĉ unu alcionon ekde la frua printempo. Ni vidis ankaŭ ardeon kaj podicipon. Ni manĝis glaciaĵojn. Bonege!

Posttagmeze ni dormis pro la manko de nokta dormo, sed eĉ tiam amikino sukcesis veki nin.

La vespero estis tiom glora, kiom la tago, kun bela rozkolora sunsubiro. Jen la fino de nia sumero, onidire.

Hodiaŭ (post alia, ne tre bona, sed pli bona nokto) la vetero daŭras sune sed kun nubetoj. Espereble la prezentaĵo sukcesos dum la laboro.