Saluton !
Mi respondecas pri la koncerto de Alejandro Cossavella en Lille la 30an de novembro kaj dezirus reklami pri la koncerto kiel eble plej efike (kiel cxiuj grupoj kompreneble !). Kiamaniere ni preparu reklamilojn ? Cxu cxiu grupo laboras unuope ?

Mi kapablas prepari malbonan afisxon kaj tio postulos horojn de laboro. Estas tro stulte ! Ideale ni havus komunan varbilon sur kiu ni povus fari la necesajn sxangxojn por adapti gxin al niaj cirkonstancoj. Cxu vi havas ion ?

Amike