November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (4)
October 2009 (2)
July 2009 (1)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (7)
November 2008 (3)
October 2008 (3)
September 2008 (1)
February 2008 (1)

November 10, 2009

S.O.S : Panoramo de Mesdag en danĝero

La tekston vi povas aŭdi ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/6497870/

Ni kore salutas vin en la konstruaĵo de la Panoramo de Mesdag.

Starante sur la podio vi estas ĉirkaŭata de unu el la plej belaj kaj plej grandaj panoramo-pentraĵoj de la mondo. La vidaĵo de tie ĉi estas la Norda Maro, Scheveningen kaj Hago, kiaj ili estis ĉirkaŭ 1881.

Panoramo estas pentraĵo, kiu donas la iluzion de realo kaj en la sama tempo ne rajtas aspekti pentraĵo. Pro tio la supra kaj suba partoj de la bildo ne videblas, kaj vi staras tiom malproksime de la pentraĵo, ke vi ne povas vidi la penikstriojn.
La podio, sur kiu vi staras, kaj la artefaritaj dunoj nerimarkeble kunfandiĝas kun la pentrita pejzaĝo.
Ankaŭ la taglumo, penetranta tra la tegmento, estas kovrita. Tiel, malgraŭ la veterŝanĝiĝoj, la ĉiama impreso estas, ke la vizitantoj la realon vidas. Ĝuste tio estas la magio de la Panoramo.
Hendrik Willem Mesdag, helpata ĉefe de sia edzino Sientje-Mesdag van Houten kaj de pluraj aliaj famaj pentristoj kiel Blommers, De Bock kaj Breitner, reprezentantoj de la Haga skolo, pentris la Panoramon ene de 4 monatoj, en la jaro 1881. Ili laboris en tiu ĉi, speciale por tiu celo konstruita pavilono. La tolotroviĝas je nur 14-metra distanco de vi, ĝi estas preskaŭ 14 metrojn alta, kaj ĝia cirkonferenco longas je 120 metroj.
Scheveningen aspektis tute alia ol nuntempe. En la sud-okcidenta direkto vi vidas la vilaĝon de fiŝistoj, la lumturon kaj la malnovan preĝejon. Sur la strando kuŝas boatoj, kiujn oni per ĉevaloj trenis el la maro. La haveno estis konstruita nur en la komenco de la 20a jarcento, post kiam forta ŝtormo detruis ĉion.
Inter la boatoj videblas ankaŭ sinjorino Mesdag, sidanta antaŭ sia stablo, sub granda, blanka sunombrelo.
Norde rajdosoldatoj ekzercadas sin, kaj banĉaroj kun siaj sinbanontoj iras en la maron.
En tiu tempo oni komencis atribui sanigan efikon al marakvo.
En la antaŭo de la norda parto staras la Pavilono Von Wied, aparteninta al princo Frederik van Oranje. En ties kelo kaj sur la antaŭaj dunoj troviĝas nun la muzeo nomata ’Statuoj ĉe la Maro’.
Dekstre, malantaŭ ĝi staras la blanka Hotelo de Galerioj, kaj en la norda direkto apenaŭ rimarkeblas malantaŭ la konstruaĵoj, kun flago sur sia tegmento, la bandomo. Sur ties loko konstruiĝis post kelkaj jaroj la nuna Kurhaus (kuracdomo).
El Roterdamo kaj Hago la banloko estis atingebla per vaportrajno, kiu puŝblovadante fumon alvenis el la nord-orienta direkto. En la malproksimo videblas la ankaŭ nuntempe staranta lumturo. En la sud-orienta parto etendiĝas Hago, kiun tiam ankoraŭ dunoj disigis de Scheveningen.
Mesdag kaj liaj asistantoj pentris Scheveningen kun konsiderinda precizeco. Por la pretigo de la unuaj skizoj Mesdag decidis uzi vitran cilindron. Uzante la Seinpost-dunon, la plej altan dunon de Scheveningen, kiel elirpunkton, Mesdag skizis sur la vitrocilindro la konturojn de la pejzaĝo. Poste li starigis la cilindron mezen de la pavilona podio kaj projekciis la faritan skizon sur la tolon, por ke la pentristoj facile povu komenci la pentradon.
En 1986 oni devis restaŭri la pentraĵon, kaj la laboro daŭris 10 jarojn. La pentraĵo estis en tre malbona stato, kaj oni antaŭvidis la riskon ke ĝi disŝiriĝos ĉe la supra parto. Tio signifus la finon de tiu mirinda verko. La posteuloj de Hendrik kaj Sientje Mesdag, kiuj eĉ nun manaĝas la Panoramon, nepre volis eviti tion. Tial, kun helpo kaj subteno de multaj, oni ellaboris novan metodon. Ties esenco estis fortigcele glufiksi nilonan tolon sur la malantaŭan parton de la pentraĵo, kaj poste pendigi ĝin de la supro de la konstruaĵo helpe de nova sistemo.
Oni ankaŭ purigis la pentraĵon. Tiujn partojn, kie la koloroj aŭ la desegnoj estis damaĝitaj, aŭ kie la humido lasis spurojn, oni riparis. Ankaŭ la konstruaĵo estis renovigita, kaj per moderna klimatizilo oni zorgas, ke la Panoramo restu en bona stato, kaj la vizitantoj ankoraŭ dum longa tempo povu ĝui tiun kulturan kaj historian retrorigardon kaj povu admiri la pitoreskan panoramon.



Tradukis al Esperanto Katalin Kováts (katalin@ikso.net)





Tradukis al Esperanto, laŭtlegis kaj la sonmiksaĵon faris Katalin Kováts.
La esperantlingva sonmaterialo faras parton de la informkolekto de la Muzeo Mesdag, bv peti ties aŭdigon, kiam vi vizitas la muzeon.
BV Panorama Mesdag -Zeestraat 65 -2518 AA Den Haag – Nederlando

La tekston vi povas aŭdi ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/6497870/

Tiu pentraĵo estas nun en danĝero kaj necesas 5 milinoj da eŭroj por savi ĝin.:

Bonvolu legi pri tio ĉi tie. http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/6498255

Published at 20:39 / 28 comments / 218 visits
This post is public

November 15, 2009

Sinterklaas - Hodiaŭ alvenis al Hago la Sankt-Nikolao

2009, 14a de novembro, Hago:

Hodiaŭ venos la sankta Nikolao per ŝipo al Hago. Almenaŭ mi tion esperas, ĉar pluvegas, ventas, estas grize kaj malbele ekstere. Mi rezignis iri, sed Sylvain kaj Martin tamen ekiris bone vestitaj. Mi esperu ke ili prenos novajn fotojn...

Ma érkezik a "Télapó" hajón Hágába. Esik, fúj a szél, pocsék időnk van. Még a kutyát is bűn lenne kizavarni. Én meg is hátráltam, de a fiúk nekiindultak és remélem, hoznak pár új fotót..

Vidu la pasintjarajn fotojn en la albumo:

Tavalyi fotók itt láthatók:

http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/album/95069

----------

14 nov. 2009

Posttagmeze mi eniris la urbon por fari foton pri iu Van Gogh-aĵo (vi vidos baldaŭ) kaj hazarde trafis la paradon de la Sanktulo. Sen pluvo, sen nuboj, eĉ kun suno.... kaj pro iu trafikproblemo la tuta aro devis halti, kvazaŭ nur por ke mi povu foti ilin. Tiaj ŝancoj nur unufoje okazas por fotisto..eĉ por amatoro...ĉu ne?

Kio estas la problemo? Kial ni devis halti?
Kio estas la problemo? Kial ni…
Li scias, kial la karavano estas haltigita ...
Li scias, kial la karavano est…

Brakumu min...!
Brakumu min...!
Saluton, Katalin!!!
Saluton, Katalin!!!

Vidu kelkajn fotojn pri la evento kaj legu, aŭskultu en Monda Mozaiko2005 - 48a semajno (de edukado.net) la tuttan artikolon el kiuj sube vi vidas nur fragmenton.

-------------------------------------

Ĉiu infano en Nederlando scias, ke Sinterklaas vivas dum la tuta jaro en Hispanio kaj venas al Nederlando fine de novembro – per vaporŝipo - por prepari SIAN vesperon, nome la kvinan de decembro. Okaze de sia naskiĝtago – la sesan de decembro – li disdonas donacojn al ĉiuj bonaj geknaboj. Rajdante sian grizmakulan ĉevalon li saltas de tegmento al tegmento kaj legas en sia granda libro pri la infanoj kiuj loĝas tie. De liaj notoj dependas ĉu liaj nigraj helpantoj - nomataj Zwarte Piet ([zvarte pit] / Nigra Petro - subengrimpos la kamenon kun bongustaĵoj kaj ludiloj, ĉu kun vipo aŭ eĉ kun malplena sako por forpreni la bubaĉojn al Hispanio. >>>>>>

Daŭrigo ĉe Monda Mozaiko2005 - 48a semajno (de edukado.net)


Published at 20:07 / 23 comments / 976 visits
This post is public

November 24, 2009

La episkopo de Tours

Hieraŭ estis la 11a de novembro, la tago de Sankta Marteno. Pri li mi verkis artikolon, ĉar tiu sanktulo havas specialan lokon en la vivo de nia familio.
Jen iom da historio, legendo kaj personaj rilatoj.
Bonvolu legi la tekston pri la episkopo de Tours.

La artikolon vi trovas en la sekcio Monda Mozaiko, novembro 2008.
------------------------------
Por facililigi la uzon de la materialoj ni kreis printeblan PDF-dosieron kun ilustrajhoj, kiun vi trovas fine de la reta artikolo.
Eblas ke ni pretigos ankau sonmaterialon.


La episkopo de Tours

Fragmento el la artikolo:

Sankta Marteno
Sankta Marteno
Lau la legendo okazis en en la jaro 338 en la franca urbo Amiens, ke romia soldato, imperiestra gvardiano, surhavanta kirason, kaskon, shildon, glavon kaj rughan mantelon, garnitan ene de shafa felo, renkontis almozulon. La mizerulo estis apenau vestita kaj en tiu vintra tago frostis al li en la tuta korpo.
La soldato, havante kun si neniun valoraĵon, per la glavo duonigis sian mantelon kaj donis la duonon al la almozpetulo.
Sekvanokte aperis en la sonĝo de la bonkora soldato Jesuo, vestita en lia mantelduono. Tiam la soldato komprenis, ke lia helpito estis neniu alia ol Jesuo mem.

Sennombraj legendoj pri kuracado, revivigo kaj aliaj mirakloj postrestis pri la plej konata sanktulo de Europo, pri Sankta Marteno de Tours. [tur]

La daŭrigon serĉu en la Monda Mozaiko, artikolo de novembro 2008.

----------------------------------

Ni atentigas vin, ke la materialoj en la Monda Mozaiko elŝuteblas sen ensaluto, sed aldono de rimarkoj kaj alŝutaĵoj eblas nur se vi ensalutas la pagharon kiel membro.
Bonvolu sciigi al ni vian opinion pri la sekcio kaj ties materialoj, pri ilia utileco en via instrulaboro au lernado.


Bonan legadon deziras Katalin Kováts, redaktoro

Tours - Sankta Marteno
Tours - Sankta Marteno

Tours
Tours















Kripto de Sankta Marteno de Tours
Kripto de Sankta Marteno de To…

Published at 12:03 / 13 comments / 667 visits
This post is public

November 26, 2009

Poulet cru - Preta kokino - Rauwe kip

De combien de règles avons-nous besoin dans l’Union Européenne ?

De combien de règles avons-nous besoin dans l’Union Européenne ?
De combien de règles avons-nou…

De combien de règles avons-nous besoin dans l’Union Européenne ?
De combien de règles avons-nou…

















Poulet cru

Peut contenir des traces de: noix, œufs, os, miel, lait, bactéries, allergènes, poussière, semences, ou autre matériel qui ne se trouve pas dans le poulet à l’état naturel. Enlevez l’emballage plastique avant de chauffer et nettoyez le poulet sous l’eau courante. Si vous ne consommez pas le poulet le jour de l’achat, le conserver dans le réfrigérateur. Un régime ne comportant que du poulet peut être dangereŭ pour la santé. Ce poulet a été produit dans l’Union Européenne. Sa nourriture peut être d’origines diverses. L’emballage est produit en dehors de l’Union Européenne, dans le respect des normes standard de la sécurité alimentaire. Si vous avez des doutes sur la qualité de ce produit, adressez-vous au bureau pour la sécurité alimentaire le plus proche.

Preta kokino.

1) Ĝi povas enhavi spurojn de nuksoj, ovojn, oston, mielon, bakteriojn, alergikreajn materialojn, polvon, semojn au aliajn materialojn kiuj ne troveblas en natura kokino.
2) Forprenu la pakaĵon antau ol vi varmigas ĝin kaj purigu la kokinon sub fluanta akvo.
3) Se vi ne konsumas ĝin en la tago de la aĉeto, necesas konservi ĝin en fridujo.
4) Dieto, konsistante nur el kokidaĵo povas esti danĝera por la sano.
5) Tiu ĉi kokino estis produktita en la EUropa Unio. Ĝia nutraĵo povis deveni el diversaj lokoj. La pakaĵon oni produktis ekster la EUropa Unio, kun la respekto al la normoj de la nutraĵsekureco.
6) Se vi havas dubojn rilate la kvaliton de tiu ĉi produkto, turnu vin al la manĝaĵsekura buroo, plej proksima al vi



Published at 20:56 / 3 comments / 123 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...