October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

November 2009 (5)
October 2009 (2)
July 2009 (1)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (7)
November 2008 (3)
October 2008 (3)
September 2008 (1)
February 2008 (1)

October 3rd, 2008

Nomoj de hungaraj virinoj

La hungaraj nomoj en pluraj vidpunktoj diferencas de la alilandaj nomoj.
La unua grava diferenco estas en la vicordo de la elementoj. Laŭ la nacia kutimo en Hungario unue staras la familia nomo kaj nur ekde la dua loko venas la personaj nomoj, plej ofte nur unu, sed kelkfoje ankaŭ dua.
Sekve la nomo de Kolomano (Kalman) Kalocsay en lia gepatra lingvo skribiĝis: Kalocsay Kálmán. Tio signifas, ke (kiel ekzemple ĉe la japanaj nomoj) okaze de alparoloj aŭ alskriboj vi devas distingi inter la nomoj laŭ via stilo kaj rilato al la celato.
Ekzemple „Estimata s-ro Baghy!”. Sed en amika stilo vi povas skribi al iu kun la vortoj „Kara Julio!”. (Ne miru, ni ĉiam metas krisignon post leteraj alparoloj.)
Interŝanĝi tiujn du nomojn kaj formojn donos strangan efikon.
Tamen atentu, ke konante la internaciajn kutimojn, en Esperantio hungaroj jam intence ŝanĝas la vicordon kaj skribas inverse sian nomon.
Do, precipe en kazo de hungaroj kaj japanoj (kaj kelkaj aliaj nacioj) ĉiam informiĝu unue kiu nomo estas la persona kaj kiu la familia.

La alian problemon kaŭzas la nomoj de la virinoj, speciale tiuj de la edziniĝintaj .
Ni rigardu mian propran okazon:
Mia knabina nomo, kiun mi havis ĝis mia geedziĝo estis: Kováts Katalin (familinomo Kováts, persona nomo: Katalin).

Post mia geedziĝo kun Smidéliusz Kálmán, laŭ la tiam - preskaŭ unusola eblo - mi fariĝis Smidéliusz Kálmánné. Se vi observas bone, la diferenco inter la nomoj de mia edzo kaj de mi estis nur la –né sufikso, indikanta ke temas pri la edzino de Smidéliusz Kálmán. Nenio scieblis pri la persona aŭ eksa familia nomo de tiu edzino, sekve neniu plu povis neformale alparoli min, kaj aliajn edzinojn sen vere interkonatiĝi kun ili.
En Esperantujo oni ofte alparolis min per „Kálmánné” kaj pro tio mi simple tute ne oficiale komencis uzi en la internacia medio la nomon: Katalin SMIDÉLIUSZ.
Per nova geedziĝo kaj tiama bona decido pri repreno de mia knabina nomo mi definitive solvis la problemon, sed la divorcon, kiel solvon mi ne konsilas al la aliaj hungaraj virinoj.

La moralo estas ke:
se vi vidas hungaran nomon kun formo: X X-né, sciu, ke temas pri virino, kiu estas edzino de tiu viro kies nomon vi ricevas forprenante la lastajn du literojn „né”. Ne forgesu, ke vi neniam alparolu ŝin je ajna videbla nomo, sed rapide informiĝu pri ŝia kaŝita persona nomo. Multan sukceson en viaj interkonatiĝoj.

Kontroltasko: rigardu la sekvajn nomŝildojn kaj respondu al la subaj kvin demandoj.

1. Kiu estas certe virino?

2. Kiu estas edziniĝinta?

3. Kies personan nomon vi ne scias?

4. Kiujn formalajn alparolojn vi povus uzi kun tiuj personoj?

5 Kiujn kaj kiel vi povus neformale alparoli?

a. Nagy Péterné

b. Kalocsay Kálmánné

c. Zöld Andor

d. Szerdahelyi Anna

e. Szilvási Petra

f. Kovács Ivánné

g. Kiss Magdolna

h. Baghy Lajosné

La tekston unue mi aperigis en edukado.net, en al sekcio Instruu vian lingvon.

http://www.edukado.net/post/17418/

Mi invitas vin tien por lerni interesaĵojn de aliaj lingvoj kaj instrui ion el la via.

http://www.edukado.net/pagina/Instruu+vian+lingvon/17394/

Published at 07:05 / 20 comments / 900 visits
This post is public

October 13, 2008

En la mallumo

Mi publikigas ĉi tie tiun artikolon de Monda Mozaiko de edukado.net ĉar danke al tiu skribaĵo miaj amikoj ĝuste hodiaŭ vespere vizitas la priskribitan lokon por sperti ion eksterordinaran. Legu sube...
La teksto estas aŭskultebla ĉi tie, kvankam la kvalito de la registraĵo ne estas perfekta.
--------------------------------------------------------------------------------------

La lumo, regno de koloroj, ĉu fortaj, ĉu nuancoplenaj, ebligas al ni sperti la riĉecon kaj belecon de nia mondo. Sed ĝi, ĝuste pro la kvanto de impresoj, kiujn ĝi ŝprucigas al niaj sensiloj, iel malhelpas nin plene ĝui la aliajn plezurojn de la vivo.

La mallumo, male, protektas nin kaj permesas al ni, en ĝia sekura konko de trankvileco, ekzemple gustumi senpere. La geamantoj tion deĉiame scias, sed la parizaj franduloj nur de kelkaj jaroj povas sperti ĝin en la restoracio ‘Dans le noir’ [dan le noar - En la mallumo].

Sufiĉas nur mendi tablon kaj alveni ĝustatempe por aliri la aventuron, kiun ankaǔ ni volonte faris. La akceptejo aspektas simpla trinkejo kaj la akceptisto tute “ordinara” ... . Sed tia li ne estas: li estas unu inter la malmultaj dungitoj, kiu vidas. La laboristoj de tiu restoracio estas plejparte blinduloj.
Jen la esenco de la tie ludata ludo: oni manĝas en kom-ple-ta mallumo.
Antaǔ ol eniri la manĝosalonon la gastoj elektas sian menuon inter du ebloj: la tagmenuo (konata) aǔ la noktomenuo (sekreta). Sylvain mem elektis tiun lastan, dum Katalin preferis interlimigi la danĝerojn...


Oni prezentis al ni nian kelnerinon, Françoise [fransoaz], kaj ni sekvis ŝin formante trajneton – mansurŝultre – tra pluraj pezaj kurtenoj. Oni povis vidi nenion. Françoise - kiu nek devis serĉi la vojon nek stumblis - ‘vidis’ milfoje pli bone ol ni. Post palpsidiĝo ĉe dupersona tablo ni lernis de ŝi kie kuŝas niaj teleroj kaj manĝilaro, kie staras la glasoj, kaj ŝi instruis al ni la arton plenigi ilin senvide. La salono estis tutsilenta, do ni konkludis, ke ni estis la unuaj gastoj.


La situacio estis sufiĉe stranga, sed certe ne malagrabla. Ĉu pro la mallumo, ĉu pro nia sento de handikapo, ni parolis ne normaltone, sed interflustradis.
La strebo vidi, okulumi baldaǔ ĉesis, ni cedante fermis niajn palpebrojn.
Françoise baldaǔ aperis kun la unuaj pladoj, kaj por ni la unua rido. Ĉar Sylvain – kiu, ne konante sian menuon, ne antaǔvidis ion ajn – tute bone kapablis rekoni gustojn kaj konsistojn. Sed Katalin, kiu mispensis, ke la ‘Carpaccio’ [karpaĉo – itala plado de tre maldikaj viandtranĉaĵoj] de sia menuo estis ‘Gazpacho’ [gazpaĉo – hispana malvarma legomsupo] komplete perdis la orientiĝon kaj ne tuj trovante la silkofajnajn bovidaĵojn protestis, ke ŝi ne ricevis sian supon.
Kiom la antaǔscio influas nian percepton kaj la vivon!
Kvankam ni havis nenian ideon pri tio, kiom granda estis la ejo, estis senteble, ke ĝi iom post iom pleniĝis.


Ni vere ĝuis la spertojn kaj bone amuziĝis, eltrovante kompletan flughavenan avertosistemon por interŝanĝi niajn pladojn sen kolizii kaj akcidenti. Ni ne tute dece subaǔskultis la diskutojn de la apudaj ĉetabluloj, kiuj ne ĉiam konsciis pri tio, ke ili estis ne solaj. Ni provis diveni la harkolorojn, la vizaĝtrajtojn kaj la vestmanieron de la parolantoj. Estis interese, kiagrade ni klopodis trovi por ĉio nevidata referencpunkton kun nia konata mondo de bildoj, koloroj, dimensioj.


Vetoj, provokaj kaj strangaj demandoj venis en nian kapon. Ĉu estis jam situacio kiam oni devis subite prilumigi la ejon kaj interrompi la ludon? Ĉu okazis jam, ke iu misuzis la “ŝancon” esti nevidata? Ĉu foj-foje akcidentoj damaĝas la gastojn? Jen akra bruo de falinta ujo kaj la eventon sekvis ridondo cirkulanta super la tabloj. Verŝajne ne nur ni vetis pri eventuala faligo.
Krom la amuziĝo ni ne povis ne pensi pri la limoj de nevidantoj. Se ni pro iu kialo povus aǔ devus elekti, kiun perceptorganon ne plu ni povu uzi, je kiu el ili ni pleje kapablus rezigni? Ĉu neniam plu aǔdi, vidi, flari, gustumi ...? La pensoj retaksigis al ni multajn flankojn de la vivo.


Pro la malhelo ni sentis nin ankaǔ ekstertempaj. Sataj kaj plenaj je emocioj kaj profundaj pensoj post eble du horoj ni venigis Françoise, kiu kondukis nin eksteren.
La malhelo de la vespera urbo neniel similis al la ĵus antaǔe spertita nigro. Kiel ankaǔ ni mem fariĝis aliaj danke al la travivaĵoj.

-----------

En la retejo de edukado.net vi trovas ligojn al pluraj similaj restoracio de Eŭropo.

Published at 07:18 / 4 comments / 436 visits
This post is public

October 29, 2008

Lingvokurso - kleriĝo pri arto kaj amuziĝo

Arto-ŝoko
Priskribo:
Intensa kurso surbaze de la vivo kaj arto de Vincent van Gogh
Datoj:
2009-07-04 ĝis 2009-07-09
Nivelo:
komencintoj, progresantoj, fluparolantoj
LANDO:
Francio
Loko:
apud Le Touquet - Paris Plage
Organizantoj:
Katalin Kováts kun la subteno de Nordfrancia Esperanto-Federacio
Instruistoj:
Celgrupo:
La kandidatoj estu minimume komencintoj, sed eĉ progresantoj ne enuos!
La interesuloj havos telefonan kontakton kun la kursgvidanto por orientigo ambaŭflanka pri la metodo, nivelo kaj programo.
Metodo:
Varia
Lerniloj:
Propra materialo de la kursgvidanto
Helplingvo:
Esperanto (sed estos traduk- kaj interpretekzercoj en la angla, franca kaj nederlanda, eventuale ankaŭ en aliaj lingvoj).
Kondiĉoj:
Kursokotizo: 420 eŭroj je aliĝo ankoraŭ en 2008.
Ĝi inkludas tranoktejon en dulita ĉambro kun banĉambro kaj necesejo en moderna ripozcentro, kompletan manĝigon, kursomaterialojn.

Vidu la kursafiŝon
.
Intenseco:
La intensa lernado signifas tage po 8 horojn da studado, entute 36 horojn. Antaŭ la ĉeesta seminario ni havos korespondan preparkurson.
Ekzameno:


Aldonaj programeroj:
Dumkurse promenadoj kaj ĉemaraj programetoj.
Limdato:
prefere ankoraŭ en 2008
Retejo:


Kontaktadreso:
Informoj:
Le Touquet estas fama malnova, luksa banloko ĉe Manika Markolo, je 30 kilometra distanco de Bulonjo sur Maro. Post la kurso eblos organizi viziton tien kaj restadon ĉe esperantistoj de Nordfrancia Esperanto-Federacio, organizaĵo subtenanta nian programon.

Published at 09:32 / 0 comments / 287 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...