(La teksto estas ankaŭ aŭskultebla ĉi tie.)

Mia patro estis poŝtoficisto kaj junaĝe dum la ferioj mi ofte laboris kiel poŝtistino en nia hungara montara vilaĝo. Nia poŝtoficejo estis la centro de la tuta socia vivo, ĉar tra ĝi venis kaj iris ne nur la novaĵoj de kaj al familianoj, sed ankaǔ la pensiomono, la nask- kaj mortanoncoj, la ĉaspermesoj, la gazetoj kaj tiel plu. Poŝtisto estis kvazaǔ la mesaĝo de Dio mem, kaj tiel benata kaj dorlotata de la loĝantaro.

Bedaǔrinde en nia interreta epoko malfermi poŝtokeston neniel plu estas festo. Krom reklamoj kaj fakturoj tre malmultaj aliaj aferoj troviĝas en ĝi. La antaǔĝojon ĉiutage malfermi tiun eternan donacpakaĵon anstataǔas rutina, rapida kaj iom suspektema kontrolo de la damna ujo: ĉu altrudiĝis tie nova impostpeto?

Eble pro nostalgio pri mia infanaĝo kaj pri poŝtistaj aventuroj, eble ĉar mi jes ja kiel aktiva esperantistino regule ricevas leterojn kaj pakaĵojn kun multkoloraj poŝtomarkoj, restas en mia koro amo al la poŝtokestoj. Tiu amo iĝis hobio, kaj mi dum niaj oftaj vojaĝoj serĉas kaj fotas la eksterordinarajn kestojn. Francio estas ĝis nun mia plej fruktodona ĉastereno kaj mia franca edzo mia plej aktiva skolto. Estis li kiu malkovris por mi la francan urbeton Saint-Martin d’Abbat.

En si mem Saint-Martin povus veki ĉe averaĝa turisto nenian intereson. Nenia historia monumento pompas, neniu grandulo aǔ sanktulo, eĉ krimulo naskiĝis, agis aǔ almenaǔ mortis tie, neniam okazis io memorinda, ne estas regiona muzeo, (fi)fama sportklubo, ĉiusemajna brutfoiro aǔ eĉ ne simpla amuzcentro por la infanoj. Ne ŝprucas kuracakvo el ĝiaj fontanoj, kaj la iom moroza naturo ofertas fakte nenion krom banalaj verdaĵoj.

La enuo ŝajnas tie poreterne regni.

Kaj tamen, venas al ĝi ĉiujare centoj da pilgrimantoj, ofte ankaǔ el eksterlando. Kiucele, do?

La miraklo de Saint-Martin komenciĝis kiam la geedza paro Lafeuille kelkajn jarojn antaǔe ekloĝis tie. Veninte el la ĉefurbo, kaj estante krome artistoj, ili normale ne povus esperi varman bonvenigon. Sed ilia sincera deziro krei ion novan por elstarigi la vilaĝon kaj stimuli ĝian komunan kaj komunuman vivon gajnis la subtenon de granda parto de la loĝantaro por tre speciala projekto: iĝi internacia Mekko por la poŝtokestamantoj. Por sukcesi, Michel Lafeuille lanĉis konkurson por la kreintoj de la plej specialaj poŝtokestoj, kaj sekve ekestis en mallonga tempo centoj da originalaj, surprizaj, simbolaj kaj amuzaj belartaĵoj, en kiujn la loka poŝtisto nun certe kun granda plezuro enŝovas sian kargon.

Somere de 2005 mia edzo surprizis min per tritaga malkovro de tiu paradizo. Lasinte nian aǔton ni bicikle trairis la tutan vilaĝon kaj ties ĉirkaǔaĵon. Ĉe la vilaĝdomo ni ricevis mapon, sur kiu estis indikataj ĉiuj vizitindaj poŝtokestoj. La tri tagoj rapide forpasis kaj fariĝis memorindaj ne nur pro la malkovro de la kestoj mem, sed pro la renkontiĝoj kun la fieraj posedantoj.

Pluraj demandis nin, ĉu ni jam vidis, fotis tiun kaj tiun leterkeston. Aliaj iom honteme senkulpigis sin pro la nerefarbitaj skatoloj, promesante renovigi siajn poŝtokestojn por la sekvajara festivala semajno. Kio okulfrapis nin estas kiel tiu kuna agado kreis ligon inter ĉiuj tiuj samvilaĝanoj.

Ni sukcesis renkontiĝi kun kelkaj premiitoj kaj ankaǔ kun la iniciintoj kaj pasigis ĉe ili duontagon manĝante kaj babilante. Ĉar estis ĝuste la nacia tago de Francio (14a de julio) ni estis invitataj ankaǔ por la vilaĝfesto kaj havis eblon viziti en la poŝtoficejo fotoekspozicion pri la kestoj, aĉeti bildkartojn pri la plej belaj ekzempleroj. La leterujoj malkovrigis al ni multajn diversajn pensliniojn. Ne nur familiaj kaj stratnomoj, sed ankaŭ hobioj kaj metioj, bestoj kaj fabelfiguroj, filozofiaj pensoj kaj serĉoj inspiris la amatorajn artistojn produkti sian unikaĵon kaj tiel prezenti sin. Ĉu ne tio estas la esenco mem de arto?

Vidu pliajn fotojn en la PDF-dokumento.

Jen la vilaĝo sur la mapo.
Notoj: La fotoalbumo akompananta tiun ĉi artikolon povas ekgustumigi al la legantoj la riĉecon kaj buntecon de la etoso kaj interesoj de la vilaĝo. Saint-Martin organizas ankaǔ ĉi-jare poŝtokestan festivalon dum kiu ĵurio premias la plej spritajn kaj rimarkindajn verkojn, kies fotoj eniras la albumon, la hejmpaĝon kaj eldonotan libron. Estas konkurso ankaǔ inter la senditaj fotoj. Pliajn informojn serĉu en ilia hejmpaĝo: http://www.letterboxvillage.com.

La artikolon unue mi publikigis en edukado.net, vidu Monda Mozaiko, 2007 julio.