Ne artohistoriistoj, sed astronomoj sukcesis difini la precizan kreodaton de du pentraĵoj de la fama nederlanda pentristo Vincent van Gogh. Estas konate, ke li estis tre produktiva artisto kaj dum sia apenaŭ 10-jara verkoperiodo li kreis ĉ. 2200 artaĵojn, inter ili 862 pentraĵojn. El ĉiuj ĉi nur unu sola vendiĝis dum la vivo de la artisto.

Vincent van Gogh Li vivis en mizero, daŭre subtenata de sia artokomercista kaj tre amata frato Theo van Gogh, kun kiu li konstante korespondis. Liaj ĉ. 800 leteroj, skribitaj plejparte al la frato, tre gravas, ĉar el ili oni havas aŭtentikajn informojn pri liaj vivo, labormaniero kaj laborritmo, pri liaj verkoj, filozofiaj kaj priartaj pensoj, kaj ankaŭ pri liaj malsano kaj sufero. En la lasta periodo de sia vivo Vincent pasigis unu jaron (inter la 8a de majo 1889 kaj la 16a de majo 1890) en la sudfrancia monaĥeja mensomalsanulejo de Saint-Rémy, kie malgraŭ la malboniĝanta sanstato kaj fermiteco li faris 150 pentraĵojn kaj 140 desegnaĵojn. Inter ili multajn pri la naturo, ĉefe pri vidaĵoj el sia ĉambro.

Sur tiuj pentraĵoj - pro sopiro al libereco kaj sufero pro la malsano – la realo kelkfoje miksiĝis kun halucinoj kaj fantaziaĵoj.Tion oni pensis ankaŭ pri tiu artaĵo kie samtempe aperas kaj la nova Luno kaj alia planedo aŭ forte brilanta stelo. La ĉielaj fenomenoj ĉiukaze neniel ŝajnis realaj sur la pentraĵo “Vojo kun cipreso kaj steloj” pentrita en la lasta periodo de lia restado en la hospitalo.

Kun la celo identigi la naskiĝdaton de tiu pentraĵo astronomoj el Usono starigis al si 3 demandojn. Kiam estis kvaronluno antaŭ la forveturo de Vincent; en kiu tago aperis la nova lunarko kaj ĉu estis tiam brilaj steloj aŭ planedoj en la proksimeco?Ili - helpe de komputilaj programoj - konstatis ke lastfoje antaŭ la foriro de Vincent, la 19a de aprilo kongruas kun la serĉata lunfazo kaj la mallarĝa lunarko de la nova, 35-hora Luno videblis la 20an, laŭ loka tempo je la 7a horo vespere. Evidentiĝis ke ĝuste en tiu vespero okazis neofta – eĉ antaŭe anoncita - fenomeno en la ĉielo, nome apud la Luno videblis klare kaj brile ankaŭ Venuso je 4 grada, kaj Merkuro de ĝi je 3 grada distanco.

Pro la moviĝo de la Luno sekvonttage tiu pozicio certe ne plu observeblis. Tiu nekutima konstelacio impresis la pentriston. Tamen estas eraro sur lia pentraĵo: la du planedoj troviĝis ne maldekstre – kiel sur la pentraĵo - sed dekstre de la Luno. Kial Vincent ŝanĝis ilian pozicion sur la pentraĵo, tio ne estas konata.

La alia pentraĵo, pri kiu la samaj astronomoj de la teksasa universitato donis klarigojn, estas la Lunleviĝo, kiu antaŭ 1937 titoliĝis ankoraŭ Sunsubiro. La granda fortoranĝa astro malantaŭ la montoj teorie povas esti kaj la Suno kaj la Luno, sed ĉar la fenestro de la ĉambro de Vincent rigardis al oriento, li povis vidi nur leviĝon de astro. Tial la objekto estas certe la leviĝanta Luno. En la periodo inter la alveno de Vincent al Saint-Rémy kaj forsendo de la pentraĵo al Theo (fine de septembro) la scienculoj ricevis kvin datojn pri leviĝanta plena Luno: 15—17 majo, 13—15 junio, 12—14 julio, 11—13 aŭgusto kaj 9-11 septembro. Por trovi la ĝustan pozicion de la Luno ili devis vojaĝi surloken, kie post mezurado de la vidangulo restis nur du ebloj: la 16a de majo kaj la 13a de julio.

Pro la postrikoltaj fojnostakoj evidentiĝis ke nur la julia dato povas esti la ĝusta. Tiam la Luno leviĝis je la 9a horo kaj 8 minutoj. Laŭ la mezuroj tamen io ne kongruis kun la pozicio de la pentritaj Luno kaj la ombroj de la fojnostakoj. Tiajn ombrojn nur pli sude kaj pli alte troviĝanta Luno povis doni. El tio oni povis ricevi informojn ankaŭ pri la pentroteĥniko de Vincent. La scienculoj konkludis, ke la pentristo unue la montojn kaj la Lunon surkanvasigis, kaj nur poste pentris la kamparon kun la stakoj kaj iliaj ombroj.

Tio pruvas ke Van Gogh pentris tiujn pentraĵojn laŭ la vera naturo kaj ne el memoro aŭ laŭ fantazio, kaj ne sub influo de mensa krizo.
Artikolo: Katalin Kováts
Fonto: Sky & Telescope / Julio 2003.
La materialo apartenas al la Artoŝoko-kurso de la aǔtorino.
Pliajn informojn kaj ĉiujn artaĵojn kaj leterojn de la pentristo vi povas trovi en la plej granda hejmpaĝo pri Vincent van Gogh, kie multaj partoj jam legeblas ankaŭ en Esperanto.
Vizitu kaj serĉu la esperantlingvan parton ĉe: http://www.vggallery.com