Katalin Kovats Published on November 24, 2009
by Katalin Kovatspro

Katalin Kovats's blog

Browse posts
Knaboj de la Paŭlo-strato
Posted on December 11, 2009
41 comments (latest 7 days ago)
Poulet cru - Preta kokino - Rauwe kip
Posted on November 26, 2009
3 comments (latest 2 weeks ago)
La episkopo de Tours
13 comments (latest 4 weeks ago)
Sinterklaas - Hodiaŭ alvenis al Hago la Sankt-Nikolao
Posted on November 15, 2009
23 comments (latest 2 weeks ago)
S.O.S : Panoramo de Mesdag en danĝero
Posted on November 10, 2009
28 comments (latest 3 weeks ago)
La 13a jaro en Pluezek
Posted on October 26, 2009
13 comments (latest 6 weeks ago)
Rainy and chilly, but full of atmosphere - Regenachtig & kil, maar vol stemming
Posted on October 23, 2009
7 comments (latest 7 weeks ago)
La vie de Van Gogh en espéranto
Posted on July 12, 2009
13 comments (latest 3 months ago)
The BIG ASK!!
Posted on March 25, 2009
2 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 672 times

La episkopo de Tours

Tuesday November 24, 2009 at 12:03PM

Hieraŭ estis la 11a de novembro, la tago de Sankta Marteno. Pri li mi verkis artikolon, ĉar tiu sanktulo havas specialan lokon en la vivo de nia familio.
Jen iom da historio, legendo kaj personaj rilatoj.
Bonvolu legi la tekston pri la episkopo de Tours.

La artikolon vi trovas en la sekcio Monda Mozaiko, novembro 2008.
------------------------------
Por facililigi la uzon de la materialoj ni kreis printeblan PDF-dosieron kun ilustrajhoj, kiun vi trovas fine de la reta artikolo.
Eblas ke ni pretigos ankau sonmaterialon.


La episkopo de Tours

Fragmento el la artikolo:

Sankta Marteno
Sankta Marteno
Lau la legendo okazis en en la jaro 338 en la franca urbo Amiens, ke romia soldato, imperiestra gvardiano, surhavanta kirason, kaskon, shildon, glavon kaj rughan mantelon, garnitan ene de shafa felo, renkontis almozulon. La mizerulo estis apenau vestita kaj en tiu vintra tago frostis al li en la tuta korpo.
La soldato, havante kun si neniun valoraĵon, per la glavo duonigis sian mantelon kaj donis la duonon al la almozpetulo.
Sekvanokte aperis en la sonĝo de la bonkora soldato Jesuo, vestita en lia mantelduono. Tiam la soldato komprenis, ke lia helpito estis neniu alia ol Jesuo mem.

Sennombraj legendoj pri kuracado, revivigo kaj aliaj mirakloj postrestis pri la plej konata sanktulo de Europo, pri Sankta Marteno de Tours. [tur]

La daŭrigon serĉu en la Monda Mozaiko, artikolo de novembro 2008.

----------------------------------

Ni atentigas vin, ke la materialoj en la Monda Mozaiko elŝuteblas sen ensaluto, sed aldono de rimarkoj kaj alŝutaĵoj eblas nur se vi ensalutas la pagharon kiel membro.
Bonvolu sciigi al ni vian opinion pri la sekcio kaj ties materialoj, pri ilia utileco en via instrulaboro au lernado.


Bonan legadon deziras Katalin Kováts, redaktoro

Tours - Sankta Marteno
Tours - Sankta Marteno

Tours
Tours















Kripto de Sankta Marteno de Tours
Kripto de Sankta Marteno de To…

13 Comments / add your comment?

Cezar /Kaiserpro says:
Interesa artikolo, ankaŭ por mi, ankaŭ pro Kristnasko.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Attila Szép says:
Kara Katalin, belega artikolo pri Sankta Marteno. Mi aldonas nur ke en nia lando (post Maria) li estas la plej ofta patrono de preĝejoj, urboj kaj vilaĝoj. La abatejo de Pannonhalma estis konstruita sur monton de Sankta Marteno ĉar oni erare pensis, ke la sanktulo tie naskiĝis. (Fonto: Bálint Sándor: Ünnepi kalendárium)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro says:
Dankon, Attila pro la kompletigo. Estis amaso da informoj, kiujn mi ne sukcesis enmeti en la artikolon, kaj estas tre ĝojige ke aliaj kompletigas ĝin.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Silvia Garnero says:
Mi elŝutis la artikolon pri Sankta Marteno el la Monda Mozaiko de la retpaĝo edukado.net kie mi membras; ĝi estas vere interesa artikolo, mi aldonas ke mi multe lernis el ĝi sed ke ankaŭ en Italio, kie mi loĝas, en la tago de Sankta Marteno oni ĉiam atendas iom da suno, la tie nomata "somero de Sankta Marteno", fakte oni diras ke dum tiu tago la Sinjoro ĉiam sendas iom da suno por memori la donaco kiun faris Marteno per sia duonigita mantelo al frostiganta maljunulo, kaj por memori al ĉiuj homoj la gravecon de la sindonemo kaj donacemo al aliuloj.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro says:
Dankon, Silvia por la alskribo. Ĉu vi povos fari la samon en Monda Mozaiko, por ke la legantoj de edukado.net same vidu vian opinion? Koran dankon, Katalin
Posted 13 months ago. ( permalink )
Silvia Garnero says:
Nedankinde! Mi provis skribi la samon en Monda Mozaiko sed, verŝajne, mi skribis tion en malĝusta loko; ĉu vi povos kopii mian komenton kaj ĝin afiŝi en Monda Mozaiko? Mi tie aliĝis per lakaŝnomo verdulino. Estime kaj kore mi vin salutas.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Min tre interesis Via priskribo.
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )
Katalin Kovatspro replies:
Mi tre gxojas, dankon pro la opinio.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ankaŭ en Sabatejo (urbo Sombathej, n.s. Szombathely) troviĝas preĝejo de Sankta Marteno, ĉu jes?.
Posted 5 weeks ago. ( permalink / translate )
Katalin Kovatspro replies:
Jes, proksime al Joskar Ola, kie vi iam loĝis....
Kiam mi reiros, mi faros fotojn pri ĝi. Tiuj de la pasinta fojo ne sukcesis bone.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Viktoro says:
"Hieraŭ estis la 11a de novembro, la tago de Sankta Marteno"

Ĉu hieraŭ?

:-)

Mia filo ankaŭ nomiĝas Marteno (Martí).
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Ja, kiam mi skribis, la frazo validis, Viktor. Ĝi datas de la pasinta jero, 2008 :-)
Nun mi simple revivigis ĝin.... por denove memori.
Salutojn al via marteno.... eĉ se vi ne efstas la nomtagojn, mi imagas...
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Katalin Kovats edited this comment 4 weeks ago.
Viktoro says:
bone, dankon!
Posted 4 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...