Anna Maŝarova
Esperantigis Igorj Ĥomjakov
Ilustraĵo de Tatjana Ĥomjakova
Juna dancistino
Printempo en Duŝanbeo[1]… Mi verŝajne neniam forgesos, kiel tio estas bela. Iel subite ĉio ekfloras: kandeloj de kaŝtanarboj, grapoloj de siringo, diverskoloraj tulipoj kaj delikataj blanka-flavaj narcisoj sur florbedoj. Placo antaŭ operejo, la bela en ajna sezono, printempe iĝas simple fabele belega. Mi neniam vidis, ke en florbedoj amasiĝis multo da laboristoj, kiel tio okazas nun, sed arbetoj de legustrumo (verŝajne tiel ĝi nomiĝis) ĉirkaŭ fontano ĉiam estis tonditaj, floroj estis plantitaj, benkoj estis farbitaj kaj trunkoj de kaŝtanarboj estis blankigitaj.
Efektive tio estas kvazaŭ laŭ eksvingo per magia bastoneto. Ĉu verŝajne estis tia sentado de facileco, ĉar oni ne vidis lacajn kaj ŝvitajn laboristojn? Neeble trairi la placon kaj resti kun malbona humoro. Homoj nevole komencis pli profunde spiri kaj rideti. Al mi ŝajnas, ke eĉ en haltejo apud operejo ĉiuj estis pli bonkoraj kaj neniam skandalis. Nu escepte en mezo de somero, kiam varmego iĝis neeltenebla, kaj humoro malboniĝis de frua mateno nur pro penso, ke jen nun oni devas eniri al tiu arda strato kaj rapide transkuri de ombro ĝis ombro sur mola fandita asfalto.
***
Sed estas aprilo, varmo estas mola, karesema, tia varmo fandas korojn sed ne kolerigas animon. En operejo finiĝis matena infana spektaklo. Malgranda knabino Galunja tute lumas pro admiro – belega muziko de “Magia fluto” ankoraŭ ne ellasis ŝin. Ŝi estis impresita, profundiĝis en siaj pensoj tiel, ke eĉ volas paroli nenion, simple tenas sin al panja mano kaj dancetas surloke atendante sian trolebuson. Panjo kun rideto rigardas filinon, sed ŝi serioze kuntirinte brovojn jam kantetas mallaŭte ion, kio nemulte similas “Por ĉiam mi forlasos vin, vivu sole en malglo-o-oro-o-o” el ario de carino de nokto. Ŝi flue movas manojn jen verŝajne gvidante nevideblan orkestron, jen verŝajne dum danco stampante iun per malgloro.
– Panjo, bedaŭrinde Daniluŝka estas ankoraŭ malgranda, kaj li ne povas iri kun ni en operejon, ĉu ne? – subite ŝi ekmemoras pri lasita hejme pli juna frato, – Sed mi, kiam mi revenos al hejmo, ĉion dancos kaj kantos por li.
Galunja neatendinte haltas, provas kanti iun melodion el spektaklo kaj komprenas, ke ŝi ne povas ripeti tion, kion ŝi kun tiu facileco kantas pense. Sur ŝia anĝela vizaĝeto aperas mieno de ofendo, kiu transformiĝas en kompato – povra, povra Daniluŝka! – li ne povos ekaŭdi tiun belegan muzikon eĉ en koncertado de fratineto.
– Nu tiel estu! Mi donacos al li mian bildeton! – ŝi kun plezuro fiksrigardas teatran programeton, en kiu estas pentritaj Pomina kaj Tamino sur fono de belega kastelo.
– Vi simple rakontu pri tio, kion vi vidis, mi opinias, ke tio interesos lin, – kun serioza aspekto proponas panjo, en animo gajante kaj imagante, kiel Galunja rakontos ion al unu kaj duonjaraĝa frateto.
– Mi rakontos kaj donacos bildeton! – persvadas sin Galunja sentante, ke ŝi avaras bildeton, sed frateton ŝi pli kompatas, kaj ŝi volas kompensi al li almenaŭ parteton de sia feliĉo.
Tuj alveturas trolebuso, kaj kvankam homoj estas ne tre multe, sed sidlokoj ne estas. Oni devas stari. Apude dika kvinjaraĝa knabo kapricas kaj malice puŝas al flanko maljunulinon postulante, por ke oni sidigi lin apud fenestro. Sed ĉiuj lokoj apud fenestroj estas okupitaj per gepatroj kun infanoj, kaj neniu dume prepariĝas eliri. Des plu ke la kaprica infano ne ekscitas simpation kaj deziron cedi por li lokon. Galunja alkroĉiĝeme ekkaptas apogrelon super kaploko de antaŭa sidloko kaj levinte nazeton nerimarkeble rigardas al flankoj. Ŝi fieras pro sia memstareco, kaj ŝi tre volas, ke oni rimarku – ŝi estas preskaŭ plenaĝa, ŝi staras mem, tenas sin, ne kapricas, ne petas preni sin je manoj. Oni rimarkis ŝiajn penadojn. Sidanta maljunulino demetas de genuoj sakon kaj alvoke svingas al la knabino manon: iru, mi sidigos vin sur genuoj. Sed Galunja tiel nee balancas kapon, ke oraj bukloj disflugas, kaj kapeto iĝas simila al leontodo.
– Dankon, mi ne bezonas, mi jam granda knabino, – solide diras ŝi, ekscitinte gajan viglecon inter pasaĝeroj: kun tia statureto nomi ŝin “grandan” oni povas kun tre granda peno.
Pasaĝeroj komencas interparoli, ridetante rigardas trans ŝultro unu la alian, provante fiksrigardi tiun “grandan” knabinon. La maljunulino decidis apogi interparolon kaj komencas konvinki:
– Viaj gambetoj ekdoloros, mia anĝeleto.
– Ne, miaj gambetoj estas fortaj, neniu Ajbolit[2] estas necesa! – dum tiuj vortoj la anĝeleto suprenlevis sian jupeton tiel, ke vidiĝis punta pantaloneto, kaj fiere piedfrapis per gambeto demonstrante fortecon de malsupraj membroj.
– Ĉu eble vi scipovas danci? – aliĝis al interparolo starante apude maljunulo.
– Mi scipovas, – kapoklinas Galunja kaj fanfarone daŭrigas, – Kiam paĉjo ne estis hejme, mi kaj panjo dancis kankanon, kaj onklo[3] Griŝa diris, ke mi dancas eĉ pli bone ol panjo. Jen!
En ejo de trolebuso aperas ĝena paŭzo, panjo ruĝiĝas, sed Galunja faras kontrolan pafon en kapon:
– Kaj onklo Aĥmed ĝenerale diris, ke mi dancas kiel baletistino.
/Nu ĉu povas panjo klarigi al ĉiuj homoj en trolebuso, ke onklo Griŝa estas propra frato de la panjo, ke onklo Aĥmed estas amata baptopatro, kaj ke dancis Galunja en sia naskiĝtago, dum paĉjo iris pro torto?/
[1] Duŝanbeo estas urbo en sudo de Rusio.
[2] Ajbolit estas bonkora kuracisto el glora fabelo de fama rusa poeto Ĉukovskij.
[3] onklo estas kutima alparolo de infanoj al plenaĝaj homoj en Rusio.
"FENESTRO" INTERNACIA LITERATURA ĈIUMONATA REVUO/oktobro 2009