October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

December 2009 (5)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

October 2nd, 2009

Rio de Ĵanejro estos la unua Suda Amerika Sidejo de la Olimpika-ludoj!


Ploro de nia prezidento!
Ploro de nia prezidento!



Okaze de la subskriba kontrakto.
Okaze de la subskriba kontrakt…

















Estante brazilanino kaj patrioto, mi ĝojas pro la bona novaĵo. Estis kun granda feliĉo, ke hodiaŭ mi spektis la emocian paroladon de la brazila prezidento S-ro Lula da Silva, dum televida informo kaj alvoko al la brazilanoj pri la bona raporto.

Hodiaŭ nia prezidento kompulsie ploris post la subskriba kontrakto, kiu oficiale komfirmis la olimpikajn ludojn en Rio de Ĵanejro , la mirinda urbo, en 2016. La kortuŝa sento montriĝis sur lia vizaĝo, kiel simbola signo de profunda feliĉo por milonoj da brazilanoj.Brazilo kunkune nia prezidento, ploris...sed estis ploro , kiu simbolis ĝojon, amon, kaj fieron.

Ja, Rio de Ĵanejro venkis la batalon kontraŭ Ĉikago, Madrido kaj Tokio kaj estis anonciata en ĉi vendredo pere de la Internacia Olimpika Komitato (COI) kiel la sidejo de la Olimpikaj Ludoj de 2016. Pro la venko de la brazila urbo, la Suda Ameriko ricevos dum la unua fojo,Olimpikon en unu el siaj landoj, danke al 66 voĉdonoj kontraŭ 32 favore al la hispanoj.

Do...brazilanoj antaŭen! Nia lando estas belega lando kaj nepre ĝi meritas tian venkon!

VIVU Brazilo!!!!

Published at 20:52 / 9 comments / 163 visits
This post is public

October 4, 2009

Konsilinda vizito al You-Tube

Filmo sendita de la samideano Djalma.

Saluton!

Mi faris novan filmeton pri Alfabeto de Esperanto kaj disponigis ĝin en "You Tube".

Jen la ligilo:

http://www.youtube.com/watch?v=Xkxn38d0PUg







Djalma



Brakumojn,

Published at 00:56 / 5 comments / 154 visits
This post is public

October 5, 2009

Chávez bedaŭras la forpason de Mercedes Sosa.

Mercedes Sosa
Mercedes Sosa

La prezidento de Venezuelo, Hugo Chávez, kortuŝe bedaŭris ĉi-dimanĉe la forpason de la argentina mondkonata kantistino, Mercedes Sosa kaj omaĝe al ŝia memoro voĉĵeti hura-krion.

"Vivu Mercedes Sosa", diris Chávez dum la dimanĉa programo de la radio kaj televido: " Alô Presidente!,(Halo Prezidento!) kiu okazis en nacia reto.

Referencante al la forpaso de Sosa, la prezidento ekparolis : Ŝi lumigis al ni la vivon.

La 74 jara kantistino mortis ĉidimanĉe en hospitalo de Buenos Aires pro grava hepata infekto kaj pro serioza malsano ĉe pulmo kaj koro. .

La belega kanzono nome "Gracias a La Vida" certe eterniĝos pere de ŝia dolĉa kaj harmonia voĉo. Kelkaj famaj kantistoj kiel Shakira, Fagner kaj Wagner Tiso ankaŭ manifestis ĉagrenon kaj doloron pro ŝia forpaso.



Published at 01:44 / 0 comments / 95 visits
This post is public

October 5, 2009

Mercedes Sosa

Mercedes Sosa (Tucumano, 9-a de julio 1935 – Buenos-Ajreso, 4-a de oktobro 2009) estis argentina kantistino kun forta popola trajto en Latinameriko. Ŝi estis nomita “La Negra”, pro siaj longaj kaj glataj nigraj haroj.

Ŝia talento estis eltrovita kiam ŝi estis 15-a jaraĝa kaj venkis konkurson en loka radio de ŝia naskiĝurbo. Tiam estis proponita al ŝi dumonata kontrakto. Admirata pro la kontralta tembro, ŝi surbendigis sian unuan diskon - Canciones con Fundamento – laŭ argentinfolklora stilo.

Ŝi famiĝis internacie en Usono kaj Eŭropo en 1967, kaj en 1970, kune kun Ariel Ramirez kaj Felix Luna, sonbendigante Cantata Sudamericana kaj Mujeres Argentinas. Ŝi sonbendigis ankaŭ diskon kiel tributon al la ĉilianino Violeta Parra.

Sosa interpretis vastan repertuaron, sonbendigante kanzonojn de pluraj stiloj. Ŝi kantis ofte kun multaj argentinaj muzikistoj, kiel León Gieco, Charly García, Antonio Tarragó Ros, Rodolfo Mederos kaj Fito Páez, same kiel kun aliaj latinamerikanoj, ekzemple Milton Nascimento, Fagner kaj Silvio Rodríguez.

Ŝi estis konata maldekstrema politika aktivistino, estinta peronistino en la juneco. Antaŭnelonge, ŝi manifestiĝis kiel forta opoziciantino al la figuro de Carlos Menem kaj apogis la elektiĝon de la eks-prezidento Néstor Kirchner. La soci-politika agado speguliĝis en la interpretata repertuaro, igante ŝin unu el la grandaj elstaruloj de Nueva Canción, - latinamerika muzika movado en la 60-a jardeko, kun afrikaj, kubaj, andaj kaj hispanaj radikoj. En Brazilo, Caetano Veloso, Gilberto Gil, Chico Buarque inter aliaj artistoj, estas konigantoj de Nueva Canción, difinita per ideologio de protesto kontraŭ tio, kion ili opiniis kiel nordamerikan imperialismon, konsumemismon kaj socian neegalecon.

La Negra havis dueton (So le pido a Dios) kun la brazila samb-kantistino Beth Carvalho, en kiu ĉiu kantis en sia idiomo. Ankaŭ reliefigindas estas ŝia dueto kun la cearaa kantisto Fagner, en la kanzono Años, sonbendigita en 1981.



(Resumita el la portugallingva e-paĝo http://pt.wikipedia.org/wiki/Mercedes_Sosa)

Dankon, Josenildo!

Published at 02:01 / 3 comments / 128 visits
This post is public

October 7, 2009

Ideoj pri Frateco kaj Justeco ne separeblus de Esperanto.

Ankoraŭ, kiel jam dum la vivtempo de Ludoviko Zamenhof, inter la esperantistoj regis disputoj pri la " Interna Ideo". Kelkaj ankoraŭ opiniis ke disvastigi la neŭtralan lingvon estu la sola celo de la Esperanta movado. Aliaj opiniis ke ankaŭ la ideoj pri frateco kaj justeco apartenu al ĝi.Lidia kredis ke tiuj ideoj ne separeblus de Esperanto kaj ofte kuraĝe tion esprimis en artikoloj kaj alegoriaj rakontoj en la esperanta gazeto.En unu el siaj rakontoj en Pola Eaperantisto, ŝi skribis pri la malnova juda legendo de la "golemo"; en tiu legendo mezepoka rabeno provis krei homon el tero kaj argilo.La kreinto de Esperanto, skribis Lidia,, donis " sian propran varman koron" al sia kreaĵo, kaj ke estas tiu idealisma fajro, kiu donas vivon al la lingvo. " Sed estas homoj, kiuj diras: ' Jes, ĝi estas bela, gracia, sed la fajro- tiu fajro, kiu en ĝi brulas - ĝi estas entue senbezona.' Kaj ili metas sur la varman koron siajn kadavre malvarmajn korojn, blovas per moko, volas surŝuti, estingi la flamon ... Ho samideanoj " , ŝi pledis, " ne estingu la fajron!"

Unu el tiuj pli belaj citaĵoj de la libro "La vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto."

Published at 00:16 / 1 comment / 135 visits
This post is public

October 9, 2009

Gratulinda laboro de LBV!


Esperanto kaj LBV
Esperanto kaj LBV


Mi ricevis du revuo-ekzemplerojn de la kvarmonata publikaĵo de LBV.Estis duobla surprizo, ĉar malfacile kaj malofte estas trovi iun , kiu bonkore kaj dilegente propagandas sian aferon tiel fervore , kiel LBV-kunlaborantoj kaj kun granda admiro, eĉ surprizo, mi konstatis ke la revuo estas bonkvalita je kampo de surpapera eldono kaj de modela traduko.Vere gratulinda laboro de la ekipo de LBV kunordigantoj.Mi estis ege impresiĝema rilate al la riĉenhavaj artikoloj kaj moderna stilo de ilustraĵoj.Oni povas diri ke LBV_revuo estas ege leginda ĉar la abunda-riĉa enhavaĵo estas interesa, moderna kaj profita.

Kunlaborante kun LBV, Vi helpas konstrui pli bonan mondon!

Published at 11:22 / 4 comments / 137 visits
This post is public

October 12, 2009

Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro



K-cambro
K-cambro

Maistre, Xavier de. Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro / Tradukis el la franca Gonçalo Neves. — Chapecó: Fonto, 2008. — 72 p.

La aŭtoro de tiu kurioza libro, naskita en 1763 en Savojo, karieris kiel oficiro kaj defendis sian landon kaj ties suverenon kontraŭ la franca armeo, kaj, post elmigro al Rusujo, servis en la rusa armeo, i.a. kontraŭ Napoleono. Li mortis en 1852, post la puĉo de “Napoleono la Malgranda”, feliĉe ne travivinte la anekson de Savojo al Francujo en 1861.

Lia verketo Voyage autour de ma chambre publikiĝis en 1795 zorge de lia pli fama frato Joseph, fama kontraŭrevolucia polemikisto, kaj ricevis grandan sukceson, similan al la sukceso de A Sentimental Journey de Sterne. Tiu famo manifestiĝis en la naskiĝanta Esperantujo. La esperantlingva traduko far Samuel Meyer ĝuis tri eldonojn inter 1904 kaj 1907.

La aŭtoro, kiu dum sia vivo plurfoje ŝanĝis sian loĝolokon, spertis en 1790 kvardekdu-tagan punan enkarcerigon en sia propra hejmo pro duelo. El tiu sperto naskiĝis tiuj kvardek du ĉapitroj (kiuj tamen, diference de taglibro, ne koincidas kun difinitaj tagoj), en kiuj la aŭtoro transformas la devigan kaptitecon en hedonisman, ironian filozofiadon pri ĉio, kion inspiras al li la enhavo de la ĉambro, la konduto de lia lakeo kaj precipe la rememoroj, pensoj, ideoj pri la ekstera mondo, kun ties moroj, sociaj konvencioj, diskutoj pri artoj ks ks. Resume: malkonstruo de la tradiciaj vojaĝorakontoj en tiu senmova vojaĝo, malapero de la tempaj kriterioj en tiu ĉiudirekta digresiado, diletanta skeptiko kaj moko al la socia seriozo, sed ankaŭ rifuĝo for de la tiuepokaj kruelaĵoj. La lasta ĉapitro eĉ transformiĝas en ian halucinon per apero de fantomaj personoj el la helena tempo : Hipokrato, Platono, kaj precipe Aspazio.

Gonçalo Neves liveras al ni tradukon pli modernan, ol tiu de Meyer, al kiu li tamen prave omaĝas. En 1904 Meyer verkis tradukon en senriproĉa lingvaĵo, ankoraŭ legebla kun plezuro. Evidente, kio estis ĉe Meyer seĝego, banderolo, pafilego, glavo estas ĉe Neves fotelo, rimeno, kanono, spado. Neves korektis la eraran korporalo al kaporalo. Sed ambaŭ tradukintoj parolas pri varmejo por tio, kion ni prefere nomas forcejo. Ambaŭ skribas “vi aŭdis paroli pri…”, dum “vi aŭdis pri…” sufiĉas. Ambaŭ uzas la vorton bienoj, dum la senco de la franclingva biens estas havaĵoj, valoraĵoj, kaj en tiu epoko ankaŭ plezuraĵojavantaĝoj. Kaj Neves ne ĉiam pravas en siaj elektoj. Meyer uzis la vorton agordilo, al kiu certe preferindas agordoforko, sed kiu ne samsencas kun diapazono, uzata de Neves. Pri detaloj de klasika franca lingvo, kiun uzas la aŭtoro ankoraŭ fine de la dekoka jarcento, Meyer estis pli subtila: faire l'amour ne estas uzata en la senco de amori (Neves), se de amindumi (Meyer), gorge ne estas nur gorĝo (Neves), sed (pri virino) brusto (Meyer), veste ne estas vesto (Neves): fakte ĝi estis speco de longa silka ĉemizo, por kiu Meyer uzis la malpli malĝustan terminon veŝto. Indas scii ankaŭ, ke en la tiama iom ceremonia lingvaĵo neveŭ estis ankoraŭ uzata en la senco de nepoj (tiuj, kiuj nin benos), kion sciis Meyer.

Post listigo de tiuj korektendaĵoj, oni povas tamen konkludi, ke la traduko de Neves aspektas pli senĝena, pli flua por ni, legantoj de la 21-a jarcento (Meyer parolis ankoraŭ pri centjaroj). Krome, Neves uzis la plej fidindan kaj plej bone dokumentitan eldonon de la Vojaĝo, el kiu li ĉerpis interesajn klarigajn notojn.

Tradukantoj havas ofte kapdolorojn pro la verkotitolo. Tiu ŝajne simpla autour de starigas timindan problemon, kiun Meyer solvis per la traduko Vojaĝo interne de mia ĉambro. Nia ĉirkaŭ ja povas, pli ol la franclingva autour de, sugesti la eksteron kaj eĉ nekonstantan distancon. Neves konsciis la problemon kaj, post aludo al pluraj alilingvaj tradukoj (el kiuj forestas la rusa, kiu montrus, ke la ĝusta traduko estas ne около, sed вокруг), sprite pravigas la uzon de ĉirkaŭ per la konstato, ke la aŭtoro, enfermite en sia ĉambro, tamen vojaĝas mense ekstere(n) kaj en lia verko “temas do pri vojaĝo samtempe interna kaj ekstera”. Tia ambigua rezonado certe plaĉus al Xavier de Maistre.

Michel Duc Goninaz

FONTO: LA ONDO DE ESPERANTO

Published at 22:12 / 0 comments / 89 visits
This post is public

October 12, 2009

Telegramo

Telegramo

Maks Goldberg trovis sian edzinon en la lito kun Jozef Blum. Hazarde li renkontas Joŝuan Silverstein.

— Kio okazis al vi, Maks? Kial vi aspektas tiel ĉagrenita?

— Kiel mi ne estu? Mi iris al la granda urbo por unu semajno. De tie mi telegrafis al mia edzino: “Mi alvenos hejmen ĉi-vespere”. Kaj vespere, kiam mi alvenis hejmen, mi trovis la edzinon en la lito kun Jozef Blum! Ĉu vi povas imagi tian senhontaĵon? Mi divorcos!

— Maks, ne faru tion! Eble via edzino havas ekskuzon.

— Kiun?

— Eble ŝi ne ricevis la telegramon.

El la kolekto de Josi Shemer

Published at 22:14 / 0 comments / 93 visits
This post is public

October 12, 2009

Kuracaj manĝaĵo de Ĉinio

Supo el salangannesto kaj malgrasa viando

Materialoj:

Sekigita salangannesto5 g.
Malgrasa porko-viando200 g.
Blanka orelfungo20 g.
Sekigita konkuletokunvena kvanto
gustigaĵoiomete
salo1 kulereto
akvo2 glasegoj
pecetoj de zingibro5 g.

Preparado:

1. Mergu sekigitan salanganneston en akvo 2 horojn kaj poste tenu ĝin en bolanta akvo ĝis kiam ĝi moliĝas;

2. Metu blankajn orelfungojn en akvon por moligi ilin;

3. Tranĉu malgrasan viandon en kubojn grandajn je 2 cm kaj brogu ilin en bolanta akvo;

4. Enmetu la viandkubojn en kaserolon kun sekigitaj konkuletoj, pecetoj de zingibro kaj akvo. Post unuhora kuirado, aldonu salanganneston kaj orelfungojn por duonhora stufado.

Kuracefiko: Ĝi utilas por fortigi korpon delikatigi haŭton.

Ovaĵo fritita kun momordika frukto

Materialoj:

momordika frukto 200 g.
ovo 200 g.
salo5 g.
gustigaĵo1 kulereto

Preparado:

1. Duigu momordikajn fruktojn kaj forprenu iliajn semojn. Tranĉu ilin en pecetojn kaj brogu ilin en bolanta akvo, elprenu ilin.

2. Kirlu ovojn kun gustigaĵo kaj salo kaj poste miksu ĝin kun la peceto de la momordikaj fruktoj;

3. Varmigu oleon en pato kaj fritu la miksaĵon ĝis kiam ĝi flaviĝas ambaŭflanke. Jen la plado estas preta.

Kuracefiko: Ĝi utilas al la okuloj kaj efikas febro kaj tokso.



FONTO: KUIRI ĈINE EL POPOLA ĈINIO REVUO

Published at 22:22 / 2 comments / 128 visits
This post is public

October 12, 2009

Pilgrimo al la Okcidento

EL POPOLA ĈINIO REVUO

Klasika verko kaj majstra esperantigo
-- Recenzo pri la E-versio de Pilgrimo al la Okcidento

Teksto de WANG LIHUA
Fotoj de HOU ZHIPING

La 100-ĉapitra klasika romano Pilgrimo al la Okcidento, unu el la 4 famaj klasikaj romanoj de Ĉinio, estas ne nur populara en Ĉinio, sed ankaŭ renoma en la mondo. En la mezo de la 18-a jarcento oni komencis ĝin traduki en la japanan lingvon. Nur post 74-jara penado de 3 generacioj ĝia japanlingva versio eldoniĝis finfine en la komenco de la 19-a jarcento. Poste naskiĝis sinsekve la versioj en la lingvoj angla, rusa, franca, hispana, germana, korea, sveda, pola, vjetnama, rumana k.a.

Antaŭ nelonge, omaĝe al la 150-a datreveno de la naskiĝo de d-ro L. L. Zamenhof, fondinto de la lingvo Esperanto, kaj la 94-a UK eldoniĝis ĝia E-versio, esperantigita de Laŭlum (Li Shijun), membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA, E-tradukisto kaj E-verkisto. La E-versio de Pilgrimo al la Okcidento estas same brila frukto kiel la du aliaj E-versioj de la klasikaj ĉinaj romanoj Ĉe Akvorando kaj Romano pri la Tri Regnoj por la Esperanta literaturo kaj kontribuas al la internacia kultura interŝanĝo per Esperanto.

La versio el 3 volumoj kun 1976 paĝoj estas en formato 210 mm×140 mm. La prezo estas 120 eŭroj (inkl. de sendokosto). Ĝi, eldonita de la Fremdlingva Eldonejo, mendeblas ĉe la libroservoj de ĈEL kaj UEA.

Ĝia aŭtoro Wu Cheng’en (1501-1582) naskiĝis en etkomercista familio de Ming-dinastio (1368-1644). Li ŝatis legi librojn mitologiajn. Tio helpis al li en verkado de Pilgrimo al la Okcidento. Li verkis la romanon meze de Ming-dinastio, kiam la socio estis prospera ekonomie, sed putra politike, kaj la popolo vivis mizere. La romano rakontas pri pilgrimado de la eminenta bonzo Xuanzang de Tang-dinastio (618-907) al la Okcidento por preni sutrojn, eskortate de liaj tri disĉiploj Simio Wukong, Porko Bajie, la Bonzo Sablo kun la helpo de la blanka ĉevalo transformiĝinta el drako.

La rakonto originis el la vera pilgrimado de bonzo Xuanzang de Tang-dinastio al Hindujo por preni sutrojn. Reveninte al la hejmlando, Xuanzang rakontis sian travivaĵon en la Okcidento kaj liaj disĉiploj faris notojn kaj verkis librojn pri tio. Por propagandi budhismon kaj laŭdi la kontribuon de la majstro al la religio, ili troigis kaj aldonis fantaziajn mitologiajn rakontojn. Poste la rakonto pri la pilgrimo por preni sutrojn vaste cirkulis en la socio kaj estis senĉese prilaborita kaj polurita, tiele ĝi fariĝis pli kaj pli kurioza, pli kaj pli fora de la realaĵo. En Song-dinastio (960-1279), ĝiaj epizodoj servis kiel objektoj de profesiaj rakontistoj kaj de tiam ĝis Ming-dinastio ili estis ankaŭ surscenigitaj.

Surbaze de la popolaj rakontoj tra pluraj dinastioj kaj kreo de multaj popolaj artistoj, Wu Cheng’en verkis tiun ĉi mitologian romanon kun signifo pri la reala socio. Pilgrimo al la Okcidento kun intrigoj fantaziaj, komplikaj kaj aventurplenaj ŝanĝis la densan religian koloron de la originalaĵo, portretis idealajn mitologiajn personojn kun propra karaktero distingiĝa.

La legantoj trovas ĉie en la iluzia mondo de dioj kaj spiritoj kreita en la romano signojn de la reala socio, ekz., la aŭtoro metis sian idealon sur la de li kreitan personon Simio Wukong, ties neniel cedema spirito, heroaj braveco kaj kuraĝeco dum la batalo kontraŭ monstroj, demonoj kaj malbonaj spiritoj enkorpigas forton de justeco kaj memfidon de la popolo por venki ĉiajn malfacilojn; la monstroj, demonoj kaj malbonaj spiritoj simbolas forton de malbonoj, ties malico kaj krueleco reprezentas la obskuron de la feŭda socio. Sed la monstroj, demonoj kaj malbonaj spiritoj en la romano plejparte rilatas kun bodisatvoj kaj eĉ kun Tatagato, kio aludas, ke la ŝtatoficistoj de la feŭda socio protektis unuj la aliajn. Ankaŭ la Ĉiela Palaco regata de la Jada Imperiestro kaj la Okcidenta Paradizo administrata de Tatagato portas densan koloron de la homa socio. En la romano preskaŭ ne troviĝas kompetentaj regantoj kaj la ĉielaj oficistoj kaj armeanoj de la Jada Imperiestro ĉiuj estas sentaŭgaj. La feŭda socio sub la plumo de Wu Cheng’en estas absolute malluma kaj dekadenca.

Fakte, Pilgrimo al la Okcidento spegulas realan vivon de la feŭda socio de Ĉinio pere de rakontoj pri dioj, monstroj, denomoj kaj spiritoj.

La klasika verko havas sian apartan ĉarmon eternan. Krom siaj intrigoj interesaj kaj allogaj, la romano plenas de filozofio kaj saĝo en la homa vivo. Infanoj ĝin ŝatas pro ĝiaj intrigoj eksterordinaraj kaj mirindaj, adoltoj -- pro la de ĝi prikantataj justeco, bonkoreco, sincereco, braveco kaj nefleksebleco; amuzantoj ĝin amas pro tio, ke la legado alportas senfinan ĝojon kaj artan ĝuon, studentoj -- pro tio, ke ili povas longtempe aprezi kaj remaĉi ĝian akademian ĉarmon, kaj kleruloj -- pro tio, ke ili povas aprezi ĝiajn filozofion kaj saĝon en la homa vivo.

Per alta traduka arto, modernaj E-lingvaĵoj, varia E-vortordo kaj vivaj E-esprimoj, Laŭlum vivece kaj trafe esperantigis la fantaziajn, komplikajn kaj aventurplenajn rakontojn, dialogojn de la personoj kun specialaj trajtoj kaj riĉaj vivogustoj, longajn kaj kurtajn poemojn, kaj ĝin faris bela E-literaturaĵo.

La nomo de la personoj en la romano havas propran signifon kaj bone akordiĝas kun ties figuro kaj karaktero. Por konservi ilian propran koloron en la tradukaĵo, Laŭlum esperantigis ilin laŭ ilia originala senco, ekz., Simio Sun, Porko Bajie, la Bonzo Sablo kaj la nomojn de monstroj kaj demonoj.

La majstreco de Laŭlum brilas en tio, ke li plenumis la mision de Esperanto -- faciligi la internacian interkomunikadon, esperantigante la klasikan ĉinan verkon. En la E-versio de Pilgrimo al la Okcidento la Esperanta lingvo estas bela kaj viva, sed tute simpla kaj facile komprenebla, precipe la longaj kaj kurtaj poemoj estis lerte kaj preskaŭ perfekte esperantigitaj kun ritmo kaj rimoj, konformaj al la originalo en senco kaj spirito.
La ĉina lingvo estas patrina lingvo de Laŭlum. Li ne nur estas sperta en la ĉina lingvo, sed ankaŭ bone studas la klasikan ĉinan literaturon. Dank’ al tio kaj referenco al la angla versio, lia E-traduko de Pilgrimo al la Okcidento estas fidela al la originalo.

Fakte, en multaj poemoj sin kaŝas karakteriza formo de la popola tradicia kant-rakonta folkloro de Ĉinio. Por ke ili pompu ankaŭ en la E-versio, Laŭlum, sperta en verkado kaj tradukado de poemoj, uzis sian energion unue al traduko de la poemoj. Li kopiis ilin aparte kaj cerbumadis pri ilia tradukado eĉ sur lito en hospitalo. Li uzis 3 jarojn por esperantigi la romanon, el kiuj ĉ. 2 jaroj estis por traduki la poemojn.

Laŭlum esperantigis ĉiujn poemojn en la romano laŭ la Esperanta metriko, la traduka lingvo estas viveca, preciza, simpla, facile komprenebla kaj fidela al la senco kaj spirito de la originalo. Tio manifestas la talenton de Laŭlum pri esperantigo de poemoj.

En la aĝo de 25 jaroj mi eklernis Esperanton en la E-kurso gvidata de Laŭlum kaj aparte interesiĝis pri tradukado. Lin respektegis mi kaj miaj kunlernantoj pro liaj erudicieco pri literaturo, riĉaj scioj pri kaj alta nivelo de Esperanto. Kaj en la aĝo de pli ol 52 jaroj, mi havas honoron esti inter la unuaj legantoj de lia E-versio de Pilgrimo al la Okcidento. Dum legado mi ne nur ĝuis belan kaj vivecan Esperanton, sed ankaŭ admiris lian perfektan esperantigon de la poemoj. Sekvante la intrigojn de la romano, mi foje ekflamis de kolero, foje falis en teruron kaj foje ne povis min deteni de rido...

Mi opinias, ke lia E-versio taŭgas por diversnivelaj esperantistoj, inkl. de komencantoj. La lastaj tute povas ĝin kompreni kun helpo de malgranda vortaro. Lasu nin ĝui tiun ĉi klasikan ĉinan literaturaĵon, legante la majstran esperantigon de Laŭlum. Por koni ĉinajn historion, socion kaj popolan vivon, bonvole vin turnu al la E-versio de Pilgrimo al la Okcidento, kies rakontoj estas tiel interesaj kaj allogaj, kaj poemoj tiel belaj, ke vi certe ne volos halti en la legado.

Pilgrimo al la Esperantujo

Published at 22:25 / 2 comments / 114 visits
This post is public

October 15, 2009

Amika spiono!

Amika Spiono
Amika Spiono

Mi havas amikan spionon, kiu najbaras al mi. Ĉiutage dum la matenkafo, kiam mi trinkas mian kafon en serena momento, mi rigardas al ĝia domo.Ofte mia amika spiono malĉeestas. Eble li iras trovi manĝaĵon por la familio aŭ promeni . Sed hodiaŭ dum la kutima matenkafmomento, li aperis ĉe la porteto kaj alrigardis al mia direkto.Mi dummomente paŭzis la spiradoritmon kaj firme alrigardis al li el la kuirejo-fenestro. Li , ja ĉarmas.Mi ne scias, kion li pensis pri mi, sed ankaŭ dummomente li restis senmova.Mi kuris al alia ĉambro kaj kunportis al la kuirejo, mian digitan fotilon.Mi lin fotis kaj li akceptis pozi por mi.Kaj tio certe estis nia bonatago-saluto!

Published at 01:17 / 6 comments / 170 visits
This post is public

October 16, 2009

Nobelpremiito Obama akuzata pri esperantismo

Fonto:LIBERA FOLIO

Nobelpremiito Obama akuzata pri esperantismo





La kontraŭuloj de la usona prezidento Barack Obama jam de longe akuzas lin pri socialismo, naziismo, islamismo kaj planado de koncentrejoj por nekonsentantoj. Nun aperis nova akuzo: Obama ne nur estas nazio, sed li krome intencas devigi ĉiujn usonanojn lerni Esperanton. El satiraj tekstoj, mokantaj la oponantojn de Obama, la aserto rapide migris al la arsenalo de la efektivaj kontraŭuloj de la freŝa Nobel-premiito.

Barack Obama altiras plej grandan esperon kaj eĉ adoron ĉe siaj partianoj, en Usono kaj en la tuta mondo, kiel montras la ĵusa aljuĝo de la Nobel-premio pri paco al li. Samtempe li estas delire malamata en aliaj rondoj, ĉefe en sia lando mem. Oni lin kulpigas pri plej diversaj aferoj: inter aliaj pli-malpli raciaj argumentoj, publikaj figuroj malferme asertis ke li estas islamano, socialisto aŭ amiko de teroristoj, ke li volas malkonstrui sian landon (se ili entute rekonas ke ĝi estas lia lando), intencas krei tribunalojn por mortigi maljunulojn, kaj malamas la blankulojn. Eĉ en esperantista revuo aperis artikolo asertanta ke li ne estas usona civitano kaj ke lia prezidenteco estas jure nelegitima.

Nun oni komencas trovi alian argumentadon: ke li intencas subfosi la "usonan esceptismon" ankaŭ en la lingva kampo, per la enkonduko de Esperanto. Tiu estas la konkludo de blogo ricevinta multajn komentojn post aludo al la kampanjo jam raportita en Libera Folio, kiu petis al Obama enkonduki instruadon de Esperanto en la lernejoj. La bloganto kritikas jene: "En la Tero de Esperkajŝanĝo (moka aludo al slogano de Obama, “Esperon kaj ŝanĝon por Usono"), oni reklamas ĝin kiel duan lingvon en la retejo Change.Org [...] La laborplano de Obama por subfosi la usonan esceptismon ŝajnas etendiĝi eĉ al la lingvo”.

Sed esperantistoj ja ĝojos scii ke la kampanjo estis sukcesa. Pere de alia konservativa blogo ni konatiĝas kun la novaĵo "el fidinda fonto" ke "granda parto de la eduk-terena stimularo de Obama celas instruadon de Esperanto en la lernejoj". La informo aperas en blogo, en kiu la reago-akrecon de la bloganto eĉ superas tiu de la komentantoj. Esperanto estas elstara ero de “Nova Monda Ordo” – esprimo kiu en aliaj medioj estus konsiderata pozitiva koncepto, sed en tiaj ĉi etosoj ĝi kernas en la granda konspir-teorio laŭ kiu universalistoj celas domini la mondon kaj neniigi Usonon.

La amuza parto de la afero, kvankam iom elreviga por esperantistoj, estas ke tiu fidinda fonto montriĝas alia retejo, kiu parodias la lingvaĵon kaj la atakojn de la dekstremaj oponantoj al la nuna prezidento. Tiu ĉi aŭtoro mem surpriziĝas kaj amuzite konstatas en sia Twitter-spaco ke la rakonto estis prenita serioze de tre granda blogo.

Simila ironia mencio aperas en alia
komento, pri la konkludo ke forigo de flago el ŝtata retejo estas malpatriota, kaj preludo al la instruado de Esperanto en lernejoj. Sed ne ĉiuj komentantoj vidas la ironion de la afero. Similan malŝaton vidigas en tiuj rondoj la komentoj pri proponoj krei novan monunuon kiu anstataŭu la dolaron kiel internacian interŝanĝilon. La aludo al "Esperanto-mono" estas ofta kaj, mi devas atentigi, ne ĉiam tre favora.

Ni ne forgesu la lastatempan
artikolon, laŭ kies informo la usona prezidento diris dum parolado al lernejanoj ke ludi bitludilon Xbox instigas ilin fari socie neakcepteblajn aferojn, kiel paroli Esperanton. Tiu aserto vekis ian ŝtormon ĉe esperantistoj, sed ĝi evidentiĝis elpensaĵo de la raportisto.

Ĉiuokaze, la apero de Esperanto ne trafas min surprize, ĉar mi jam alkutimiĝis al la mencio de nia lingvo en tiuj rondoj kiam ili parolas pri George Soros, kiun ili ege malamas (eble eĉ pli ol Obama-n). Li estas konsiderata en tiuj rondoj kiel la ĉefa malamiko de la respubliko, kaj la homo kiu movas la fadenojn malantaŭ Obama, kiu estus speco de "mini-mio" (laŭ la rolo aperanta en fama filmoserio pri parodia spiono Austin Powers). Vidu ekzemple la blogaĵon legeblan en Canadafreepress.com (kaj represitan ankaŭ en multaj konservativaj blogoj), kvankam en tiu kazo la mencio al Esperanto estis flanka.

Sed en malnova artikolo pri Soros en la influa American Thinker aperas eĉ aludo multe pli rekta, liganta lian esperantistecon al universalismo kaj sekve al kontraŭusonismo, eĉ al senmoraleco. Kaj la tono akriĝas aliloke: "George plu faradas pli da mono kaj detruadas pliajn registarojn en sia espero por Esperanto-parolanta Nova Monda Ordo" (jen denove la timiga esprimo)

La malamo al Soros kaj ties rilato al Esperanto atingas jam simplan frenezecon en komento al alia blogo, en kiu oni supozas ke lia riĉeco venas el kaŝita mono rabita de judoj, kaj en kiu Esperanto estas epitetita kiel tiu "freneza miksita lingva salato", kies nomo venas el espero, tiu koncepto tiom ŝatata de... jes, Obama.

Probable oni vane penus konvinki tiujn rondojn ke la Esperanto-movado estas treege plurala, kaj ke ankaŭ troviĝas en ĝi multaj dekstrulaj anoj (inter kiuj la citita Alexander Gofen estas simple ekstrema ekzemplo). Probable, eĉ tiuj ĉi dekstremaj esperantistoj sentos honton pro la malklereco kaj fanatikeco de multaj el tiuj paranojaj teorioj.

Ĉu povas okazi ke Esperanto fariĝas denove "danĝera lingvo"?

Toño del Barrio



Published at 22:54 / 5 comments / 157 visits
This post is public

October 18, 2009

Eldiroj

Gramatiko estas nur skafaldo, kiun masonisto malmutas post la konstruo, nur lambastono, kiun akcidentito forĵetas, kiam li jam povas paŝadi senĝene… Gramatikon ni utiligas, dum ni lernas, kaj poste ni povas ĝin tute forgesi, sen ia ai plej malgranda perdo! Prof. Geraldo Mattos, Artikole por IPR n-ro 2/00



Instruista profesio sen la denaskosorta stampo (talento, amo kaj sindediĉo) estas duoble domaĝa – por tia instruisto kaj por ties instruatoj. — Radojica Petroviĉ, Intervjue al Brazilei

Nin gvidu la devizo: Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo! D-ro Boris Kolker, Intervjue al Brazilei

Al progresantoj mi volas montri, ke por verki trafajn mesaĝojn nepras al beleco kunigi simplecon. En la lingvo de Zamenhof eblas simple pritrakti kompleksajn kaj seriozajn temojn.Prof. Sylla Chaves, Alude al siaj facilaj legolibroj

Fonto: http://ileibr.org/brazilei/novajoj/497 BRAZILEI/ Nepre Vizitinda paĝo

Published at 12:46 / 0 comments / 103 visits
This post is public

October 23, 2009

Kiel sufoke!



Sendito:Josenilton! Dankegon!
Oni diras, ke ĉiutage vi devas manĝi unu pomon por ensorbi feron; kaj unu bananon pro la kalio; kaj ankaŭ unu oranĝon pro la vitamino C. Unu tason da verda teo sen sukero por preventi diabeton.
En ĉiuj tagoj oni devas trinki almenaŭ du litrojn da akvo. Kaj poste urini ĝin, kio konsumas la duoblon de la tempo.
En ĉiuj tagoj oni devas trinki unu "Yakult"-on pro la laktobaciloj (kiujn neniu scias kio estas, sed kiuj miliardope helpas la digeston).


Unu ĉiutaga Aspirino preventas infarkton. Unu taso da ruĝa vino ankaŭ. Unu da blanka vino stabiligas la nervan sistemon. Unu glaso da biero... mi ne bone memoras al kio, sed utilas.
La aldona bonfaro de ĉio ĉi-tio estas, ke, se vi prenos ilin ĉiujn samtempe kaj suferos sangelfluon, vi eĉ ne perceptos.........


En ĉiuj tagoj oni devas manĝi fibron… multan… multegan fibron; fibron kiu sufiĉu por fari puloveron.
Vi devas manĝi inter kvar kaj ses malpezajn manĝaĵojn potage. Kaj neniam forgesu maĉi almenaŭ cent fojojn ĉiun buŝprenon.
Nur por manĝi estos ĉirkaŭ kvin horoj en la tago... HA FINE!


Kaj ne forgesu brosi la dentojn antaŭ ol manĝi. Tio estas, vi devas brosi la dentojn antaŭ la pomo, antaŭ la banano, antaŭ la oranĝo, antaŭ la ses manĝaĵoj kaj, dum vi havas dentojn, uzi dentofadenon, masaĝi la gingivon, brosi la langon kaj gargari vin per “Plax”.
Eĉ plibone estas plilarĝigi la banejon kaj profitokaze instali sonaparaton en ĝi, ĉar intertempe de la akvo, de la fibro kaj de la dentoj, vi tutcerte pasigos tie multajn horojn potage!!!


Oni nepre devas dormi ok horojn dum la nokto kaj labori aliajn ok dum la tago. Krom la kvin por manĝi estas entute dudek unu horoj.
Restas tri, kondiĉe, ke vi ne alfrontu trafik-ŝtopiĝon. ESTAS MALFACILE!


La statistikoj elmontras, ke ni spektas televizion dum tri horoj potage, escepte vi, ĉar ĉiutage vi devas marŝi almenaŭ duonhoron (laŭ mia propra sperto, post dek kvin minutoj, reventurniĝu, se ne la duona horo fariĝos unu).


Kaj vi devas zorgatenti pri la geamikoj, ĉar ili estas kiel plantoj: ili devas esti akvumitaj ĉiutage, kio igas min pripensi, kiu zorgos pri miaj amikoj kiam mi estos vojaĝanta.


Oni devas ankaŭ esti bone informata, legante potage du aŭ tri ĵurnalojn, por kompari la informojn.


Ha! Kaj la seksumo!!!!
Ĝi okazu en ĉiuj tagoj, en unu jes, en la sekva ankaŭ, kaj oni zorgu ne tedigi tiun rutinon. Oni nepre estu kreema kaj novigema por ade ekscitigi la pimpan allogon.


Diri "MI AMAS VIN" ĉiumomente (mi nepre kolkaptos tiun, kiu inventis tian neŭrozaĵon... Kia ĉagrenaĵo!). Tio postulas longan tempon... kaj vidu, ke mi eĉ ne aludas pri tantra seksumo.


Ankaŭ necesas tempo por balai, gladi, lavi vestaĵojn kaj telerojn, kaj mi esperas, ke vi ne havas dorlotbeston. Se vi havas, do vi devas ludi kun ĝi almenaŭ duonhore ĉiutage, por ke ĝi ne estu deprimita...


En mia kalkulo estas 29 horoj potage...


La sola solvo, kiu venas en mian menson, estas fari plurajn el tiuj aferoj simultane!!! Baniĝi per malvarma akvo kun la buŝo malfermita, tiel ke vi trinkas akvon kaj brosas la dentojn en la sama tempo.


Alvoku viajn amikojn, viajn gepatrojn, vian amatinon, la bopatron, la bopatrinon, la bofratojn...
Trinku la vinon, manĝu la pomon kaj donu bananon al via edzino tra la buŝo. Ne forgesu tiun "MI AMAS VIN" (baldaŭ mi fine renkontos tiun, kiu inventaĉis tion, apenaŭ atendu!).


Estas bone, ke ni estas plenkresketaj, kontraŭe ankaŭ estus jogurteto kaj, se postrestus 5 minutoj, unu kuleraĉo da laksetigilo el magnezio.


Nun mi devas foriri. Estas la mezo de la tago, kaj post la biero, la vino kaj la pomo, mi bezonas urĝege iri al la necesejo.


Kaj ĉar mi iros tien, mi portos ĵurnalon...
Ĝis!


Se restos al vi iom da tempeto, sendu al mi retmesaĝon.


Luís Fernando Veríssimo (laŭ onidire)



Published at 23:20 / 1 comment / 53 visits
This post is public

October 24, 2009

SONETO DE VOLUPTA VALSO

SONETO DE VOLUPTA VALSO

Volupte valsas ino! Vulkano venkas, voras

la belan korpon plenan de amo kaj deziroj.
Dum nokto geamantoj fervore plu amoras,
kaj venas mateniĝo kun novaj eliksiroj.


Nenio pli valoras. Ŝi amas, plue floras
kaj lito bele ronda ĝardenas kun zefiroj...
Pro karesoj de amo la fontoj reflektoras
la kromoterapion de tiaj amdeliroj.

Okazas ne silento. La valso akompanas
la tutan emocion. La amo melodias.
Verdire la etoson la koro ne profanas.

Voluptas belulino. Ŝi amas kaj ne falsas.
Arabeskas la brakoj. L’amanton Ŝi premias,
vulkane venkas, voras... Volupto vere valsas!

Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
Published at 01:06 / 1 comment / 79 visits
This post is public

October 24, 2009

Opinio...

Opinio...



Oni demandas al usonano:
- Kio estas via opinio pri la problemo pri manĝaĵo?
- Kio signifas problemon?

Oni demandas al afrikano:
- Kio estas via opinio pri la problemo pri manĝaĵo?
- Kio signifas manĝaĵon?

Oni demandas al iranano:
- Kio estas via opinio pri la problemo pri manĝaĵo?
- Kio signifas opinion?

>>> Reza, el Teherano, en Ipernity

FONTO: Jes ja! Nepre Vizitu: http://www.jes-ja.blogspot.com/

Published at 01:18 / 3 comments / 103 visits
This post is public

October 26, 2009

edukadonet.

Saluton,



Ni kun ghojo informas vin, ke en 2009 jam 102 personoj trapasis sukcese la novtipajn KER-ekzamenojn de UEA-ITK. Bv. vidi la laulandan statiskitokon chi-sube:

http://www.edukado.net/pagina/Novaĵoj/22423//#22780



La plej prokisma ekzamensesio okazos la 29an de decembro, en tri lokoj, dum NR, IF kaj JES en Germanio kaj Pollando.



Ni nun pretigas la ekzamenkalendaron por la sekva jaro.

Organizantoj de Esperanto-programoj, gvidantoj de grandaj grupo kaj klasoj bv. vidi la indikitajn datojn kaj kontakti Katalin Kováts se ili volas okazigi ekzamensesion en la samaj periodoj dum siaj aranghoj.

Teorie eblas lanchi ankorau kelkajn plusajn sesiojn, interesighantoj anoncu sin.

Pri al sesioj bonvoku vidi la detalojn chi tie:

http://www.edukado.net/pagina/Sesioj+-+Aliĝo/22425//

Resuma afisho pri la ekzameno kaj necesaj informoj elshuteblas sur tiu pagho: http://www.edukado.net/pagina/Novaĵoj/22423// .

Filmeto pri la ekzameno: http://www.ipernity.com/doc/67438/5089247

Individuoj, kiuj deziras alighi al iu sesio bv. plenigi kaj sendi al mi la alighformularon.

http://www.edukado.net/pagina/Sesioj+-+Aliĝo/22425//

Je peto ni volonte donas konsilojn kaj indikas specimenojn por la sukcesa preparigho.

Paralele kun la novtipaj ekzamenoj funkcias ankorau la tradicia sistemo de ILEI-UEA, kiu en 2011 lanchos specialan ekzamensistemon por blinduloj.

Vidu informojn chi tie: http://www.edukado.net/pagina/Sesioj/1534//

Ghis la revido dum unu el la ekzamensesioj!

Atendas vin kun siaj kolegoj Katalin Kováts

respondeculo pri la novtipaj ekzamenoj de UEA

Kontaktadreso: katalin(che)ikso.net



Published at 10:56 / 1 comment / 84 visits
This post is public

October 29, 2009

Tre inteligenta preteksto



Ruza junulo skribis la jenan leteron al la militisto respondeca pri la

sendevigo al la rekrutservo.



"Altestimata Oficiro:



Pere de tiu ĉi letero, mi venas peti vin, ke vi liberigu min de la rekrutservo. La pravigo por tio estas tre malsimpla, sed mi provos detale klarigi ĝin al vi.



Mia patro kaj mi loĝis kune kaj posedis radioaparaton kaj televidilon.

Mia patro estis vidvo, kaj mi estis fraŭlo.

En la malsupra etaĝo loĝis vidvino kaj ties filino. Ili ambaŭ estis tre belaj, kaj ili posedis nek radioparaton, nek televidilon.

Mi enamiĝis al la vidvino kaj edziĝis kun ŝi.

Mia patro enamiĝis al la filino kaj ankaŭ edziĝis kun ŝi.

Tiam komenciĝis la konfuzaĵo.



La filino de mia edzino edziniĝis kun mia patro, kaj nun ŝi estas mia

patrino samtempe. Ĉar mi edziĝis kun ŝia patrino, do ŝia patrino estas

ankaŭ mia filino.



Cetere, mia patro fariĝis bopatro de mia edzino, kiu, siavice, estas ankaŭ

lia bopatrino. Sekve, la filino de mia edzino estas ankaŭ mia bopatrino.



Antaŭnelonge mia edzino naskis filon, kiu estas frato de mia bopatrino, pro tio, ke ŝi estas fratino de mia filo. Sekve, mia bopatrino estas ankaŭ onklino de mia filo.



La juna edzino de mia patro fariĝis mia patrino, kaj ŝia filo fariĝis mia frato.



Do, mia filo estas onklo de mia nepo, ĉar mia filo estas frato de mia filino. Kaj, ĉar mi estas la edzo de lia avino, sekve mi estas lia avo. Konklude, mi estas avo de mi mem!!!



Tial, sinjoro oficiro, mi petas vin sendevigi min de la rekrutservo, surbaze de la fakto, ke la leĝo ne permesas, ke avo, patro kaj filo estu rekrutataj samtempe."



Josenilton!

Published at 00:49 / 5 comments / 70 visits
This post is public

October 30, 2009

Multaj lingvoj estas malaperantaj



Multaj lingvoj estas malaperantaj

2009-07-27 EL POPOLA ĈINIO







Antikva nacia lingvo
Eĉ se ĉiuj konantoj de la lingvo Amurdag kolektiĝos, ili ne povos interparoli, ĉar indiĝena aǔstraliano Charlie Mungulda estas la ununura homo kiu povas paroli tiun ĉi lingvon, unu el la miloj da lingvoj malaperantaj el la mondo. De aǔstralia vilaĝo al Siberio kaj al Oklahomo de Usono, multaj lingvoj, kiuj reprezentas la historion kaj la tradicion de la homaro, estas malaperantaj.



Ĉirkaǔ sep mil lingvoj estas uzataj en la nuna mondo, kaj unu el ili mortas en ĉiu dua semajno. Lingvistoj klopodas por savi iujn el ili.



La Instituto por Endanĝerigataj Lingvoj kaj la Nacia Geografia Societo publikigis en sia informilo kvin regionojn, kies lingvoj estas malaperantaj.



Ne nur en norda Aǔstralio, orienta Siberio, Oklahomo kaj sudokcidenta Usono, multaj indiĝenaj lingvoj estas minacataj de pereo ankaǔ en Suda Ameriko -- Ekvadoro, Kolombio, Peruo, Brazilo kaj Bolivio, same kiel en Brita Kolumbio, Vaŝingtonio kaj Oregono.









Lingvistoj notas la lingvon Amurdag.

"Perdi lingvon signifas perdi scion," diris K. David Harrison, vicprofesoro de lingvistiko en la Kolegio Swarthmore. "Kiam ni perdas lingvon, ni perdas kelkcentjaran pensadon de la homaro pri tempo, sezonoj, marvivaĵoj, boacoj, manĝeblaj floroj, matematiko, vidindejoj, mitoj, muziko, nekonataj kaj ĉiutagaj aferoj."



Li supozis, ke pli ol duono da nunaj lingvoj ne havas skribaĵojn. Tio signifas, ke post morto de sia lasta parolanto, tiuj lingvoj malaperos, ĉar ne troviĝas koncerna vortaro, literaturo, nek teksto pri ili.











Published at 01:59 / 0 comments / 53 visits
This post is public

October 30, 2009

Ronaldinho honorita per Ora Piedo




La premio Ora Piedo en 2009 estis anoncita vespere de la 12-a de oktobro laǔ la loka tempo de Monako. Ronaldinho, brazila futbalisto servanta por la itala teamo AC Milano, fariĝis la sepa premiito.



(de retejo Ĉinio)

Redaktoro: Zhao Xi

Published at 02:05 / 0 comments / 53 visits
This post is public

← previous 1 2 next →

( 21 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...