September 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

September 2nd, 2009

Paltalk-ecaj rememoroj!

Verdire ankoraŭ restas en la memoro de kelkaj esperantistoj, kiuj antaŭlonge uzis Paltalkon iom da nostalgio. Mi bone memoras, ke tiu babilejo estis en tiu tempo, konsiderata kiel modelo de parolosistemo por la esperantistaro en la reto.Ĉiutage la voĉo de esperantistoj aŭdiĝis en diversaj e-taj ĉambroj. La ligilo por la babilejo iris de buŝo al buŝo, de oreloj al oreloj kaj ĝi rapide iris kiel fulmo en tempesto. Al la esperantistoj voĉa konversacio estis ege granda aventuro al monda komunikado kaj giganta paŝo al la progreso de Esperanto.

Ha, Paltalk-o! Kia bona rememoro! Kiom da sopiro! Ni, pra-esperantistoj de la virtuala-komunumo, multe ĝuis la etoson de Paltalk-o.

Bonaj geamikoj kunfratiĝis tie. Elsendaj programoj distris la samideanaron dum pluraj sabatoj.Amaso da novaj geamikoj grupiĝis. Kaj Paltalk-o iĝis neforgesebla.

Al tiuj amantoj de Paltalk-o, finiĝis la saŭdado! Nun estas nova paltalk-eca babilejo..iom pli moderna kun pliaj avantaĝoj: kamerao estas uzebla, elŝuto ne necesas, samtempe multobla-aŭdvida konversacio, ĉambroj elekteblaj.ktp...

Venu kaj provu! Chatonic.com

Published at 00:55 / 8 comments / 166 visits
This post is public

September 2nd, 2009

Riskoj de nekonvena nutrado


Karine Salles



17-an/07/2009



  • Foto: Karine Salles

La iro-reveno de la moderna vivo ŝanĝis la manĝo-kutimojn de la socio. Pli kaj pli ofte, ekvilibra nutrado cedas lokon al dieto riĉa je substancoj damaĝaj al la organismo: la konata fast food. La konstanta konsumo de tiaj nutraĵoj portas gravajn konsekvencojn pli intense konstateblajn ĉe gejunuloj, nome la disvolvon de aterosklerozo — obstrukcio de sangarterioj per lipidoj (graso).

Temas pri grava malsano, kiu malrapide kaj silente evoluas laŭlonge de jaroj, kaj kies problemoj plejofte kutimas manifestiĝi nur ĉe plenaĝuloj kaj maljunuloj. Aterosklerozo povas difekti arteriojn de cerbo, koro, reno, kaj aliaj vitalaj organoj, same kiel tiujn de la brakoj kaj kruroj. Kiam aterosklerozo okazas en cerb-arterioj (karotidaj arterioj), povas estiĝi Cerbo-Vaskula Afekcio (CVA), kaj kiam ĝi okazas en kor-arterioj (koronariaj arterioj), povas estiĝi infarkto de la miokardio.

Ĝisdataj studoj tamen indikas, ke tiu malsano pli kaj pli okazas ĉe gejunuloj. Eĉ infanoj elmontras kardiovaskulajn malsanojn. Esploro realigita de Usona Kardiologia Asocio rimarkigis, ke multaj infanoj kaj junuloj havas arteriojn de plenaĝulo. La vaskulkirurgiisto Ricardo Pulido, okaze de intervjuo por la Portalo Bona Volo, asertis, ke tiu fenomeno okazas ĉefe pro la konsumata nutraĵo. "Ili havas aliron al nutraĵo tre grasa kaj plena je karbonhidrato tuj en la komenco de sia vivperiodo, kio ne okazis en la antaŭaj generacioj. Rezulte de tio, tre malfrue infanoj jam prezentas tre grandan kvanton da kolesterolo kaj da graso, kiuj saturigas la arteriojn per grasoj".

En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj CVA, aŭ cerba hemoragio, respondis je 5% ĝis 10% el la kazoj de tiu tipo de okazaĵo en tiu aĝo-grupo. Post la jaro 2000, la ciferoj saltis de 15% al 20%.

Estas du tipoj de cerbafekcio: la iskemia kaj la hemoragia. Por la kuracado de la unua (estigita pro cirkulbaro) — kiu respondas je 80% el CVA-kazoj en Brazilo —, oni uzas kuracilon, kiu malfaras la koagulaĵon malhelpantan la fluadon. Koncerne hemoragion, estigitan de rompiĝo de arterio, kiu nutras la cerbon, oni povas fari kirurgion.

Esploristoj el Teksaso, Usono, registris la nombron da rapidmanĝaj entreprenoj kaj la elcenton da personoj, kiuj suferis cerban afekcion. La studo rimarkigis, ke personoj, loĝantaj en kvartaloj kun granda nombro da restoracioj ofertantaj tian nutraĵon, havas pli da ŝancoj suferi CVA-on, ĉirkaŭ 13%. La risko krestas je 1% por ĉiu restoracio, informis la Internacia Konferenco pri Apopleksio 2009.

Pri tiu atentiga fakto, d-ro Eli Faria Evaristo, asista kuracisto ĉe Neŭrologia Sukurservo de la Klinika Hospitalo en la Universitato de San-Paŭlo (HC/USP), eksplicite asertis, jes, ke estas grandaj ŝancoj de kazoj por la malsano. Kaj avertas: "Aterosklerozo estas faciligata per kelkaj kutimoj kiel, ekzemple, la kresko en la sangniveloj de kolesterolo kaj trigliceridoj. Sed ne nur tio. Ankaŭ la kresko de pezo kaj obezeco pligravigas la riskon, estigante ian klinikan situacion konatan kiel metabola sindromo, kie okazas obezeco, premaltiĝo, varioj de glikozo kaj alta kolesterolo. Ĝi okazas kun pli da ofteco, eĉ ĉe neplenaĝuloj, pro fumado kaj hejmsidemo".


Zorgo fare de gepatroj

Laŭ d-ino Samantha Enande, fakulo pri nutroscienco, "la gepatroj devas porti la filojn al kuracisto, ekzamenigi kaj adekve flegi ilin, prizorgante la nutradon, ne nur de la infano, sed de ĉiuj hejmanoj".

Gepatroj kaj respondeculoj devas esti atentaj pri iu ajn perturbo en la bonfarto de siaj infanoj. Ordinare infano elmontros nenian signon aŭ simptomon rezultanta el arteria obstrukcio. La gepatra atento devas komenciĝi en la superbazaro. La manĝo devas esti kiel eble plej natura. La etuloj bezonas ricevi de siaj gepatroj tiuj orientoj, kiel eviti manĝi fritaĵojn kaj pastaĵojn.

La infano bezonas esti defendita, ĉar ĝi ne havas ankoraŭ la komprenon pri tio, kio povas malutili al ĝi. Alia grava aspekto, rilate ĉiujn tagmanĝojn, estas eduki ĝin ne manĝi malĝustahore kaj grandkvante; plej dezirate estas malgrandaj kvantoj kun mezuma intervalo je 3 horoj. Tiaj zorgoj tre gravas eĉ koncerne iun kun ŝajna bonfarto. Fakuloj asertas, ke gejunuloj 15-16jaraj apenaŭ havos iun simptomon, sed oni atendas, ke ili havos ĝin, kiam ili estos kvardekjaruloj; tiam eble estos tro malfrue por interveni.


Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida

Fonto: www.bonavolo.com

Published at 17:58 / 0 comments / 111 visits
This post is public

September 2nd, 2009

LBV kaj Esperanto

Konsilinda Abono!

Legio de Bona Volo – granda apoganto de lern- kaj disvastigado de esperanto ekde sia fondiĝo, dum kiam ĝi portas sian Ekumenan, Senliman mesaĝon – aktive partoprenas de la eventoj, kiuj diskonigas la internacian idiomon, kiel la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto, en Bjalistoko (Pollando), kie naskiĝis, antaŭ 150 jaroj, la kuracisto kaj lingvisto Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917), kreinto de Esperanto, kaj portis al ĉiuj partoprenantoj de pli ol 60 landoj la ekumenan mesaĝon de LBV en la menciita lingvo, per publikigo de artikoloj de la Direktoro-Prezidanto de la Institucio, José de Paiva Netto, la revuo BONA VOLO, inter aliaj.

Surklaku
ĉi tie por vidi la Fotogalerion de la evento.
Publikigaĵoj portitaj al la 94-a Universala Kongreso de Esperanto
Sciu pli pri Lazaro Ludoviko Zamenhof

Tradukita de Felipe Duarte

Published at 18:01 / 6 comments / 216 visits
This post is public

September 3rd, 2009

Ĉinaj moroj pri vintrinkado



Ĉinaj moroj pri vintrinkado

Ĉinio estas lando kun 56 nacioj. Escepte de kelkaj nacimalplimultoj, kiuj tabuas vintrinkadon pro religio aŭ kredo, plejparto de la nacioj ŝatas vintrinkadon. Ne nur paŝtnomadaj nacioj, ekz. mongola kaj tibeta, havas siajn apartajn vinojn, kiaj vinoj lakta kaj sekala, sed ankaŭ mjaŭ- kaj tuĝja-nacioj vivantaj en montaroj trinkas sian propran vinon, kia rizvino. En Ĉinio nacimalplimultoj havas longtempan amikan rilaton kun han-nacio, pro tio iliaj kutimoj kaj moroj iom post iom kunfandiĝis kun la hana. Malgraŭ tio ili konservas ankoraŭ siajn proprajn etiketojn kaj morojn pri vinotrinkado.

Sube estas kelkaj moroj pri vintrinkado en Ĉinio.

"Inviti al vintrinko" estas tradicia maniero por inviti gastojn al vintrinkado. Komence de bankedo, la mastro unue faras mallongan parolon kaj poste invitas gastojn al vintrinko. Tiam ĉiuj devas stariĝi, la mastro la unua eltrinkas la vinon en la taso unuspire kaj renversas la malplenan tason por prezenti respekton al la gastoj. Laŭ kutimo ankaŭ la gastoj devas eltrinki la vinon en la taso.

"Reciproki trinkinviton": Post kiam la mastro finas sian inviton, la gastoj devas individue aŭ kolektive reciproki ĝin por esprimi sian dankemon.

"Interproponi vintrinkon" inter la gastoj. Kutime oni ofte elpensas diversajn motivojn por instigi la proponitojn multe trinki. Se la proponito ne povas trovi taŭgan pretekston por rifuzi trinkadon, li devas tuj eltrinki la vinon prezentitan.

"Trinki anstataŭ alia": Se mastro aŭ gasto ne povas trinki aŭ jam multe trinkas, li povas peti sian bonan amikon anstataŭ lin por trinki la prezentatan vinon. En geedziĝa ceremonio la akompanantoj de la novaj geedzoj ludas ĉefajn rolojn por trinki vinon anstataŭ la novaj geedzoj.

"Vintrinki pro puno": Tio estas aparta moro de ĉinoj pri vintrinkado, kaj per tiu ĉi maniero oni ŝerce punas tiun, kiu malfruas en bankedo, la punato devas trinki 3 tasojn da vino.

"Vintrinki por celebrado de monatiĝo de bebo aŭ ĝiaj cent tagoj". En Ĉinio ĉiu nacio havas tian moron: Kiam naskiĝis bebo, liaj familianoj devas prepari bankedon por celebri ĝian monatiĝon aŭ ĝiajn cent tagojn, kaj invitante parencojn kaj amikojn, kiuj venas al la bankedo kun ĝojo kaj donacoj aŭ mono por la bebo.

"Vintrinki por festi datrevenon de naskiĝtago de maljunulo": Ĉinoj havas moron festi jariĝojn 50-an, 60-an kaj 70-an... Tiam gefiloj aŭ genepoj de la maljunulo aranĝas bankedon kaj invitas al ĝi parencojn kaj amikojn.

"Vintrinki por meti ĉeftrabon aŭ eniri en domon": En kamparo de Ĉinio konstruado de domoj estas unu el gravaj aferoj. Dum la konstruado meto de ĉeftrabo estas plej grava laborprocedo. Tiam oni vintrinkas por esprimi bondeziron. En iuj lokoj oni havas kutimon verŝi alkoholaĵon sur ĉeftrabon. Kiam la domo estas finkonstruita, oni vintrinkas por celebri transloĝiĝon kaj peti dian benon.

"Vintrinki por festi komencon de entrepreno aŭ por dividi inter si dividendojn": Ĉe malfermo de butiko kaj metiejo la mastro preparas bankedon por celebrado; ĉe jarfino la mastro aranĝas bankedon kaj vintrinkas por dividi dividendojn laŭ akcio.

"Vintrinki por adiaŭo": Kiam amikoj iras malproksimen, oni preparas bankedon kaj vintrinkas por adiaŭo. En militado kiam bravuloj iris plenumi gravan kaj danĝeran taskon, komandanto prezentis al ili po taso da alkoholaĵo por kuraĝigi kaj adiaŭi ilin.

"Vintrinki por festi la Novjaron": Ĉinoj multe atentas la Printempan Feston, novjaron laǔ la ĉina luna kalendaro. En la jarfina vespero la tuta familio ofte rekuniĝas kaj ĝuas abundan bankedon, tiam necesas vino, iuj eĉ havas kutimon pasigi la nokton per vintrinkado.



Fonto: EL POPOLA ĈINIO/Revuo Enreta

Published at 22:18 / 8 comments / 181 visits
This post is public

September 6, 2009

Kiom da ĝentileco!

Karaj geamikoj,

Jam estas nokto.La termometro indikas 15 gradojn sed ene de mia hejmo, ŝajne estas 18 gradoj.Mi iom enuiĝis antaŭ la televido kaj decidis funkciigi mian komputilon kaj kontroli miajn mesaĝojn ĉe Ipernitio. Multaj geamikoj venis al mia paĝo kaj mi respondis al kelkaj.Tamen estus bona ideo, se mi rakontus al vi, kio oakzis hodiaŭ, ke multe ridigis min kaj miajn amikinojn.

Do mi rakontas nun.

Post bela kaj agrabla festo de la naskiĝtago de unu el miaj amikinoj, mia kaj du amikinoj prenis la saman taksion por reveni hejmen . Dum la irado, mi diris al ili, ke mi pagus la konton kaj alia tuj respondis... tutne! Mi ankaŭ volas kontribui kaj la alia subite diris..ha! Mi jam havas la monon en la mano, mi pagos Kaj tiel komenciĝis interdisputo.La taksioŝoforisto rimarkis la dilemon kaj diris: ha! sinjorinoj, ne pro tio...trankviliĝu! Antaŭ tiom da ĝentileco, ankaŭ mi volas esti ĝentila, mi ne pagpostulos!

La virinoj interrigardis sin kaj falis en ridadon.

P.S. Malgraŭ tio, estis mi, kiu pagis la konton.





Published at 01:10 / 12 comments / 268 visits
This post is public

September 9, 2009

Chatonic-bebilejo...furoras!



chatonic
chatonic

http://chatonic.com/room/verda_lando


Ja! Ĉu vi ne kredas kion mi diras? Do Iru al la ligilo..registriĝu kaj provu. Certe vi kiel mi same opinios pri la bona kaj simpatia babilejo.Vidu: Hodiaŭ matene, mi kaj aliaj samideanoj havis bonan konversacion en chatonic-Verda Lando.Ni estis entute 10 homoj kaj ses kameraoj samtempe sur malgranda parto de la bailejo por video. Kaj nun ( je la kvara posttagmeze brazila-tempo) estas en tute 9 homoj kaj tri kameraoj. El tiuj samiedanoj...Pietro , Kolonjano, Lejsester, Darinka, Gasto, Kitri, Filomato, ktp.

Pro tio, karaj geamikoj...Ne perdu tempon! Venu kunbabili, kunfratiĝi, kunvenigi, kunvidigi . CHATONIC_ Verda Lando bonvenigas VIN!

Ne forgesu! En CHATONIC troviĝas aliaj bonaj esperantaj ĉambroj.Vi rajtas elekti .

Kisojn kaj Brakumojn..ĝis chatonic-renkontiĝo!



Published at 19:53 / 12 comments / 340 visits
This post is public

September 16, 2009

Omaĝe al amiko .



Kara neordinara amiko,

Estas pro vi...speciale por vi, ke hodiaŭ mi sidas antaŭ mia komputilo kaj verkas.Mi firme streĉas la fortojn de mia koro por paroli al vi pri mia feliĉo, kiam mi ricevis de vi gratulmuzikon-mp3. Se mi dirus al vi, ke almenaŭ trifoje, kiel infano, mi aŭdis ĝin, eble vi ne fide kredus.Ĉiam malfacile estas paroli pri niaj emocioj..des pli kiam ili estas vere intimaj.Mi vere ne scias kiomgrade mi vekis en vi fortan senton....ĉu mi vere respondecas pri tio?Aŭ tia trajto apartenas al via bona karaktero. Ĉar verdire vi agas tute malsimile al aliaj geamikoj.Vi ĉiam estas pli atentema, pli sindediĉa kaj pli postulema kaj pli karesa al mi.Mi vere dankas pro via bonkoreco..pro via animvigleco kaj ĉefe pro via ĉeesto.Pardonu min, kara amiko, se ne ĉiam fidela amikino, mi estas.Pardonu mian nepardoneblan malĉeeston...pardonu mian silenton. Sed kara, vi estas mia amiko,kaj amiko por mi,plimulte potence vivas en la koro ol alia korligo.

Hodiaŭ via amikeco pompa flustris vortojn de solida sento per tiu simpla muziko, kiu venis por celebri mian naskiĝdaton.

Dankon!

Published at 00:08 / 5 comments / 181 visits
This post is public

September 21, 2009

Bona geedzeco

Bona geedzeco





La statutoj de la bona geedzeco:



1. Oni devas trovi tian virinon, kiu kuiras bone kaj shi purigas la loĝejon.

2. Oni devas trovi tian virinon, kiu salajras multajn monojn.

3. Oni devas trovi tian virinon, kiu estas bona en la lito

4. Oni devas solvi, ke ĉi tiuj tri virinoj ne sciu unu pri la alia.



Esperantigis: Georgo Flender





Published at 00:59 / 2 comments / 125 visits
This post is public

September 21, 2009

Unu Mondo - Projekto de tutmonda esperantista partio

Unu Mondo - Projekto de tutmonda esperantista partio

Post la partopreno en la Eŭropaj Balotoj 2009, kelkaj germanaj aktivuloj de Eŭropo-Demokratio-Esperanto deziras pluevoluigi la asocion EDE al tutmonda partio.

Laŭ la vicprezidanto de EDE en Germanio, Ulrich Matthias, Esperanto estu unuavice lingvo por la tuta mondo, kaj ĝuste ekster Eŭropo la agado por egalrajta kunlaboro, daŭripova evoluo, demokratio kaj homaj rajtoj nuntempe plej gravas. EDE do povus ŝanĝi sian nomon al "Mondo - Demokratio - Esperanto" aŭ refondiĝi kiel partio kun la nomo "Unu Mondo". Tiamaniere germanaj esperantistoj povus partopreni kun nova entuziasmo en la venontaj Eŭropaj Balotoj 2014.

Sed la partio povus partopreni ankaŭ en balotoj ĉie ajn en la mondo.

La bazaj ideoj de la projekto kaj ligilo al reta forumo troviĝas en la nova retejo
http://www.unu-mondo.org.

Published at 01:03 / 10 comments / 191 visits
This post is public

September 21, 2009

Dankon!

verdajn salutojn
verdajn salutojn

Miaj plej estimindaj geamikoj, kiuj okaze de mia Naskiĝtago, karese sendis al mi gratulmesaĝon.Mia vivo ne estus tiel interesa kaj ĝua , se sur mia vivo-vojo Vi ne ĉeesti.

Dankon pro via amikeco, fidelo, amo, bonkoreco kaj ĉefe pro viaj kortuŝaj vortoj , kiuj neniam mankis al mi.

Verdkore, via ĉiama amikino!

Karesema.

Published at 01:18 / 12 comments / 233 visits
This post is public

September 27, 2009

Planedo Esperanto

Saluton Iperniti-anoj!

Mi transsendas sciigon pri " Planedo Esperanto". Provu.


Jam disponebla en la interreto la kvara programo Planedo Esperanto. Mi petas al vi ĉiuj transsendi la informon al aliaj homoj, se eblas.


Planedo Esperanto.
Planedo Esperanto.

Alklaku sube

www.soundcloud. com/planedo- esperanto

Bonan aŭskultadon kaj koran dankon.

Carlos Silva

Avareo - Brazilo



Published at 11:30 / 0 comments / 95 visits
This post is public

September 27, 2009

hehehe! Bonega Statistiko!

Estimataj:



Estas kutime en Brazilo cirkuli tra interreto retmesaĝoj, kiujn oni sendas ĝenerale al retamikoj.



La ĉi-suban historieton mi ricevis portugallingve kaj ankaŭ resendis ĝin al miaj retamikoj. Tamen, unu el miaj retamikoj resendis sian mesaĝon al mi kaj proponis ĝian tradukon al Esperanto, adaptante la finon de la anekdoto por fari aludon al Esperanto. Kaj tion mi faris. Fakte se vi ŝatos ĝin, mi konsilas al vi retraduki ĝin al via nacia lingvo kaj alsendi ĝin al viaj samnacianoj. Hazarde se al vi ne plaĉos la adapto, kiun mi faris, finu la frazon per "anglalingva kurso".



Samideane, kaj amike,

Aloísio Sartorato





PRI GRASECO, VINO KAJ SEKSO

Pri la GRASECO:

En Japanio, oni konsumas malmulte da graso kaj la korataka indico estas malpli granda ol en Anglio kaj Usono.

Kompense, en Francio, oni konsumas multe da grasaj nutraĵoj kaj, malgraŭ tio, la korataka indico estas pli malgranda ol en Anglio kaj Usono...


Pri la VINO:

En Hindio, oni drinkas malmulte da ruĝa vino kaj la korataka indico estas malpli granda ol en Anglio kaj Usono.



Kompense en Hispanio oni drinkas multe da ruĝa vino kaj la korataka indico estas malpli granda ol en Anglio kaj Usono.

Pri la SEKSO:
En Alĝerio oni fikas tre malmulte kaj la korataka indico estas malpli granda ol en Anglio kaj Usono.



Kompense en Brazilo oni fikas multe kaj la korataka indico estas malpli granda ol en Anglio kaj Usono.

LOGIKA KONKLUDO:



Drinku, manĝu kaj fiku laŭvole, ĉar kio mortigas nin estas paroli la anglan! Pro tio mi jam rezignis pri mia anglalingva kurso kaj ... enskribiĝis en kurso de Esperanto!



Published at 11:45 / 1 comment / 122 visits
This post is public

September 27, 2009

Ridu!

Kun paraŝuto

Paneas ĉiuj motoroj, la aviadilo ekfalegas. Inter la teruriĝintaj pasaĝeroj aperas la saltipreta piloto kun paraŝuto sur la dorso:

Bonvolu ne maltrankviliĝi, mi iras por helpo.

Esperantigis Imre Szabó



Kio estas la opinio-intershanĝo?
Kun via propra opinio vi eniras al la ĉefo, kaj vi elvenas kun la lia.


Esperantigis Imre Szabó



Ĉe kuracisto


Radiologo alvenigas la malsanulon.
-- Sinjoro mi havas kaj bonan, kaj malbonan novaĵon. Ĉe kiu komenci?
-- Ni transiĝu rapide, mi aŭdu la malbonan.
-- Sur la rentgenbildo videblas ampleksa pulmotumoro.
-- Kaj kio estas la bona?
-- Mi povas malaperigi ĝin -- per Photoshop!

Esperantigis Imre Szabó.




PRI TAJLOROJ


Du grafoj fanfaronas en 1980.:


Mia tajloro estas la plej lerta tajloro en la mondo.

Li reversis mian festoveston kaj ĝi aspektas esti nova,

ne estas rimarkeble, ke ĝi estas reversita.

La mia estas multe pli bona majstro ol la via.

Li gladis mian pantalonon, kaj absolute ne estas videble,

ke la pantalono estas gladita.

László Huszár



Published at 11:54 / 0 comments / 121 visits
This post is public

September 27, 2009

Sabata Verda Kafo!

Parolado pri POMEGO
Parolado pri POMEGO
VK-anoj
VK-anoj

Dum ĉilasta sabato okazis kiel kutime Verda-Kafo, kunfratiĝo de la gaŭĉa esperantistaro. Ĉifoje ĉeestis por mia ĝojo, la samideanino Nytha, kiun delonge mi ne vidis.En la unua etapo de la kunsido homoj avide interŝanĝis novaĵojn pri siaj libroj konsilindaj.Mi kunportis " POMEGO-N" (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren), kaj ĝi iris de mano al mano por mortigi scivolemon pri surpapera versio, ankoraŭ al ili nevidebla. Al S-ro Arno mi faris komplezon pruntdoni ĝin dum esplorolegado en kelkaj tagoj. Li diris al mi, ke sufiĉas malpli da 10 tagoj por tralegi multnombran paĝaran libron. BA! Kaj li, favore al mi, pruntdonis interesan libron nome " Ĉio komenĉiĝis ĉe la Verda ", verko pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto.

S-ro Otto Vaske dekomence dissendis la unupaĝan GISTO, donace al ĉeestaj VK_rondanoj. Mi dankis kaj laŭdis lin, sed li sugestis pli ol tio. Li petis kontribuon, korekton, opinion ĉar laŭ li, simple gratuli oldulon povas signifi “ manko de intereso.”

S-ro Otto agadas surbaze de konsciza ideo de Esperanto.Lia laboro estas ideala, senlima, kuraĝa kaj sentema.Li petas nenion kaj donas multon. Li estas esperantisto ĉefe en la animo. Mi amegas tiun oldan homon, kiu kredas, ke la interna ideo de Esperanto vivas kaj floras en la koro de ĉiu esperantsito. Dankon, S-ro Otto pro via sinteno al Esperanto kaj dankegon pro via amikeco.En Gisto li menciis favoran vorton al mia laboro dum la 40a BKE, --" Direndas, ke la teko transdonita al ĉiu partoprenanto de la 40a BKE, julie 2005 en Porto Alegre-RS, kun iniciatoj de nia vilga Karesema, fariĝis utilaĵo nepre kunportenda objekto ĉiam kiam oni eldomiĝas". Ankoraŭfoje mi dankas...ĉar laŭdo, kiu sincere venas, estas duobla laŭdo.

S-ro César Dorneles, kiel ĉiam kunportis valoregajn informojn. Nuntempe li redaktas tri blogojn kaj certe oni trovos multege da interesaj artikoloj kaj novaĵoj en ili.

www.jes-ja.blogspot.com

www.ipernity.com/home/cesar.dorneles

www.gea.ipernity.com Gaŭĉa Esperanto- Asocio

Ni trinkis kafon kaj bieron, ni konversaciis, ridis. kaj ludis bonhumore.Ni kunfratiĝis kaj interŝanĝis scipovojn kaj ni pozis por fotoj.Kaj tielmaniere glatis alia bona Verda Kafo.Mi denove revenis hejmen kun la koro saltanta pro emocio kaj ĝojo, ĉar nenio pli povas ĝojigi la vivon ol konvinka kaj sukcesa ideo .



Published at 21:50 / 4 comments / 134 visits
This post is public

September 28, 2009

Pri la na-ismo

Karaj ipernitianoj kaj gesamideanoj,
Vere interesas min via opinio kaj argumento pri la propono de Bertilo. En renkontiĝoj de Verda Kafo ofte la esperantistaro komentas kaj debatas pri tiu propono.Pro tio mi decidis ankaŭ peti de vi, gekaraj,opinion ĉar ju pli da bonaj ideoj kaj komentoj des pli bone por atingi komunan ideon.Dankon!

LEGU PLI....

http://lingvakritiko.com/2007/08/21/pri-la-na-ismo/#more-48

de Bertilo Wennergren

Kutime mi esploras la establitan kaj klasikan lingvouzon de Esperanto kun aparta atento al la lingvaĵo de Zamenhof. Ĉi-foje mi anstaŭe volas turni mian atenton en la malan direkton, esplorante novan fenomenon, kiun iuj eble volus nomi eksperimenta, aliaj eĉ hereza.

Lastatempe en iaj Esperantaj rondoj, precipe junularaj, iom uziĝas nova kurioza vorteto. Temas pri la vorteto na. Ĝi estas nova rolvorteto (prepozicio) samsignifa kun la finaĵo N. Tiuj, kiuj ĝin uzas – mi nomos ilin ĉi-poste na-istoj – uzas ĝin ekzemple en jenspecaj frazoj:



Mi vidis na George.
= Mi vidis George-on.

Ŝi renkontis na ambaŭ.
= Ŝi renkontis ambaŭ.

Ili manĝis na du aŭ tri.
= Ili manĝis du aŭ tri.

Kiel oni vidas, na montras, ke la sekvanta frazparto rolas kiel objekto en la frazo. La ideo estas, ke na uziĝu en tiaj okazoj, en kiuj estas malfacile, nekonvene aŭ eĉ rekte maleble uzi la ordinaran objektan finaĵon N. Tiaj okazoj estas precipe fremdaj vortoj sen O-finaĵo kaj iuj vortetoj, kiuj povas roli kiel objekto, sed kiuj ne akceptas N-finaĵon.

La vorteton na proponis unafoje Makkink en la libro Nia Fundamento sub lupeo (Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, 1990). Rimarkinda praktika uzado de na tamen aperis ŝajne nur iam post 2000. Mi mem renkontas na precipe en la Interreto, en mesaĝoj de iaj aktivuloj ĉe TEJO kaj E@I, sed laŭdire ĝi ankaŭ iom uziĝas parole en junularaj renkontiĝoj.

Laŭ mia impreso la na-ismo apartenas al malgranda grupo de surprize sukcesaj reformoproponoj. Plej multaj proponoj de plibonigo de Esperanto, kiuj koncernas ne nur la vortprovizon, sed eĉ la gramatikon de la lingvo, estas plene mortnaskitaj. Ili aperas kiel proponoj, sed apenaŭ estas praktikataj entute. Sed la na-ismo, simile al ri-ismo (uzado de sekse neŭtra triapersona unu-nombra pronomo ri) kaj eble ankoraŭ kelkaj aliaj similaj reformproponoj, efektive akiris iom da praktikantoj, kaj la praktika uzado, kvankam limigita al malmultaj Esperantistoj, daŭras jam pli ol kvin jarojn. Krome sufiĉe multaj nepraktikantoj konatiĝis kun la nova vorteto na, kaj laŭdire iagrade komprenas na-isman lingvaĵon. Tial la na-ismo meritas iom da serioza atento de la Esperantologoj.

Reala uzado de na

Jen kelkaj reallingvaj ekzemploj trovitaj en la Interreto:

A. Na antaŭ ne-Esperantaj propraj nomoj (sen O-finaĵo) kaj alispecaj fremdaj vortoj

Mi volas propagandi na OpenID.
(
http://antono.info/en/1)

Por tekstoredaktado Unikode kaŭ Esperante, mi rekomendas na UniRed!
(
http://www.komputado.com/iloj/tekstaj.htm)

Multaj jam konas na babilejo.org.
(
http://www.tejo.org/eo/node/494)

B. Na antaŭ mallongigoj kaj simile

Kaze de Latin-2 vi vidos na L2HA, alikaze vi vidos “iksojn”.
(
http://marteno.esperanto.sk/linko/)

Ĉiuj komputiloj kiuj kapablas literojn “c” kaj “ç”, kapablas ankaŭ na “k”.
(
http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/e66866488d8ba339)

C. Na antaŭ citaĵoj

La ĉinalingvnomo de Esperanto signifas na “mondlingvo”.
(
http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/735ec13d5f96070e)

Ĉ. Na antaŭ Esperantaj propraj nomoj, al kiuj oni diverskiale
malemas aldoni N-finaĵon

Mi kreis deponejon por Debian/Ubuntu de kie vi povas instali na Kurso de Esperanto kaj ReVo.
(
http://havenomediteranea.blogspot.com/2006/11/esperanto-en-linukso.html# 1697067453665442579)

La Un-komisiono pri homrajtoj celebris na “Internacia tago por pripensado pri en1994a genocido en Ruando”.
(
http://groups.google.com/group/fido7.esperanto.rus/msg/1bd381d2c1ff6fef)

D. Na antaŭ Esperantaj vortetoj, kiuj ne akceptas N-finaĵon

Da gramatikaj eraroj mi tie trovis nur na du.
(
http://helen85.livejournal.com/2272.html)



Published at 19:12 / 21 comments / 298 visits
This post is public

( 15 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...