August 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

August 2nd, 2009

TV Esperanto Bjalistoko

Ipernitianoj... Spketu TV Esperanto Bjalistoko-N pri la 94-a UK kaj ĝuu la programon.



Alklaku sube :



http://tvbialystok. pl/tvesperanto/ programy



Kun kisoj!

Published at 23:43 / 0 comments / 128 visits
This post is public

August 3rd, 2009

Vandalo atakis monumenton de Zamenhof

Ĵaŭde vespere vandaloj atakis la monumenton de Zamenhof en la centro de Bjalistoko, ke estis okazanta la Universala Kongreso de Esperanto. La antaŭan nokton iu ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo en la direkto de la Bjalistoka Esperanto-Centro, rakontas loka gazeto.

gazeto.

La incidento ĉe la busto de Zamenhof ĵaŭde vespere post la 19-a horo. Laŭ atestanto, junulo eble 18-jara, en kapuĉo, prenis el sa sako ion, verŝis farbon sur la vizaĝon de Zamenhof, kaj rapide forkuris. Neniu ĉeestanto havis tempon interveni.

La loka gazeto Kurier Poranny supozas, ke temis pri rasisma atako, kredeble pro la juda deveno de Ludoviko Zamenhof. La retpaĝo de la gazeto rakontas, ke jam antaŭ la kongreso estis bruligita tendo Zamenhof, kaj ke nekonatoj tranĉis la pneŭmatikojn de aŭtobuso de esperantistoj. La gazeto rakontas ankaŭ pri la atako kontraŭ la amasloĝejo de junaj kongresanoj, okazinta nokte inter lundo kaj mardo.

Aldone la sama gazeto rakontas, ke en la nokto inter merkredo kaj ĵaŭdo nekonata atakanto ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo kontraŭ la nova Zamenhof-centro. La ŝtona domo ne ekbrulis, kaj la okazintaĵo estis kovrita de gardisto nur ĵaŭde matene.

- Mankas vortoj, ne eblas komenti ĉi tion. Plej amare estas tio, ke ĉiun el ĉi tiuj faroj kulpis urbano de Bjalistoko. Kaj neniu reagis. Tiel Bjalistokanoj adiaŭas la esperantistojn, diris la vicurbestro Aleksander Sosna, kiu alvenis al la busto de Zamenhof baldaŭ post la atako.



Fonto:LIBERA FOLIO/ Sendependa Movada Bulteno



Published at 04:22 / 0 comments / 87 visits
This post is public

August 3rd, 2009

Atako kontraŭ kongresa amasloĝejo en Bjalistoko





Juna brazila kongresano vundiĝis kaj bezonis kuracistan helpon noktomeze inter lundo kaj mardo, post kiam granda ŝtono estis ĵetita tra fenestro de la junulara amasloĝejo en Bjalistoko. La polico esploras la kazon, sed neniu vidis la ĵetinton de la ŝtono.

Lunde vespere dudeko da diverslandaj kongresanoj kolektiĝis en la amasloĝejo por kune kanti kaj amuziĝi. Ĉeestis ankaŭ Maritza Gutiérrez González el Kubo. Laŭ ŝi la vespera interrilatado apenaŭ povis ĝeni eksterulojn.

- Estis neniu bruo, neniu laŭta muziko. Iu ludis gitaron kaj oni kantis, sed ne tro laŭte. La fenestroj estis fermitaj, kaj ekstere oni maksimume povis vidi, ke la lampo estis ŝaltita.

Proksimume je la horo 23.30 aŭdiĝis iaj bruoj ĉe la fenestroj, eventuale pro ŝtonoj ĵetitaj de ekstere.

- Estis kvazaŭ etaj eksplodoj, ni ne komprenis kio estis. Du junuloj proksimiĝis al la fenestro por esplori, kio okazas, kaj ĝuste en tiu momento grandega ŝtono enflugis tra la fenestro.

La ŝtono trafis la gambon de brazila junulo, kiu ĵus aliris la fenestron, kaj li falis. La vundo estis tiel serioza, ke la junulo bezonis kuracistan helpon.

Tuj kiam la ŝtono frakasis la fenestron de la amasloĝejo, du junaj polaj esperantistoj elkuris por vidi kio okazas ekstere, sed la ĵetinto de la ŝtono ne plu videblis. Polico estis vokita kaj iniciatis krimesploradon.

La ŝtonoĵetado estis jam la dua incidento direktita kontraŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko. Kelkajn tagojn antaŭ la inaŭguro parto de la tendo Zamenhof estis detruita pro fajro supozeble intence bruligita de nekonataj vandaloj.

Fonto: Libera Folio/ Sendependa Movada Bulteno

Atako kontraŭ kongresa amasloĝejo en Bjalistoko



Published at 04:26 / 0 comments / 88 visits
This post is public

August 3rd, 2009

Vandaloj atakis kongresajn busojn

de Redakcio 2009-08-01 09:02 / LIBERA FOLIO

http://www.liberafolio.org/



Pneŭmatikoj de tri busoj de aliurbaj kaj alilandaj esperantistoj, parkumitaj proksime al la kongresejo en Bjalistiko, estis detruitaj de vandaloj. La vandalaĵo estis malkovrita de la polico, kiu post du pli fruaj vandalaĵoj de tempo al tempo patrolas ĉirkaŭ la kongresejo.

La incidento estis rimarkita marde matene antaŭ la 9-a horo. Tri busoj estis parkitaj apud unu el la studentaj loĝdomoj nun uzataj de kongresanoj, proksimume ducent metrojn for de la kongresejo.

Per unu el la busoj alveturis ĉeĥaj esperantistoj, per alia polaj kongresanoj. Almenaŭ la ĉeĥa buso estis klare markita per esperanta flago kaj la vorto "Esperanto".

La patrolanta polico rimarkis, ke tri pneŭmatikoj estis tranĉitaj kaj senaeraj. La ŝoforoj ne ĉeestis en la momento, kaj la polico kontaktis ilin por informi pri la okazaĵo.

La tranĉaĵoj estis tiel grandaj, ke ne eblis ilin ripari. Krom la aŭtobusoj en la sama loko estis parkumitaj ankaŭ diversaj aŭtoj, kiuj tamen ne estis difektitaj. Laŭ la polico simila vandalaĵo antaŭe ne okazis en Bjalistoko.

La incidento estas jam la tria vandalaĵo kiu trafas la Universalan Kongreson en Bjalistoko. Pli frue, kelkajn tagojn antaŭ la solena inaŭguro, iu bruligis flankon de la tendo Zamenhof, sed la fajrobrigado rapide estingis la incendion. Poste, noktomeze inter lundo kaj mardo, granda ŝtono estis ĵetita tra fenestro de la junulara amasloĝejo en Bjalistoko kaj vundis brazilan kongresanon.

Vandalismo direktita kontraŭ la kongreso suspekteblas ankaŭ ĉe la busto de Ludoviko Zamenhof kelkcent metrojn de la loko kie iam staris lia naskiĝdomo. La esperantaj flagoj apud la busto havas la tendencon malaperi.

En mardo kaj en merkredo apud la statuo flirtis nur la flagoj de Pollando, Eŭropa Unio kaj de la regiono Podlaĥio. En ĵaŭdo la esperantaj flagoj reaperis en la malplenaj truoj de la malaltaj flagteniloj, facile atingeblaj de ajna preterpasanto.

Published at 04:32 / 0 comments / 141 visits
This post is public

August 3rd, 2009

Dankenoj en Bjalistokaj busoj

2009-07-22 Libera Folio



Prepare al la Universala Kongreso en Bjalistoko, en lokaj busoj aperis reklamŝildoj kun esperantaj vortoj. La ŝildoj, pagitaj de la urba registaro, instruas al la urbanoj kelkajn bazajn frazojn. Iuj el la ŝildoj havas ĝenajn preserarojn, sed tion ne rimarkis la neesperantistaj ĵurnalistoj, kiuj diskonigis la originalan decidon, kaj Esperanton, en la tuta mondo. La novaĵo, unue dissendita de lokaj amaskomunikiloj kaj la pola novaĵ-agentejo PAP, estis transprenita interalie de la granda franca agentejo AFP, kaj aperis en multaj diverslandaj gazetoj.

En dudek aŭtobusoj de 17 linioj en Bjalistoko la veturantoj nun povas lerni diversajn vortojn kaj frazojn en Esperanto. Aldone al reklamŝildoj super la fenestroj, esperantaj frazoj aperas ankaŭ sur televida ekrano plej antaŭe en la buso.

- Ĉi tio estas ne nur maniero igi interesataj la urbanojn pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ ŝanco lerni simplajn frazojn kaj esprimojn, kiujn ili poste povos uzi en la praktiko, dum la kongreso, diris Dariusz Ciszewski, prezidanto de la urba transport-entrepreno, kiam la aŭtobusa Esperanto-kurseto estis prezentita al la gazetaro komence de julio.

La bela ideo evidente estis realigita sen proksima kontakto kun esperantistoj, kaj sen kontrolo de la kvalito. En filmeto publikigita de la loka gazeto Kurier Poranny videblas klaraj eraroj en la lingvoinstruaj ŝildoj. "Grandan dankon" laŭ la busa versio iĝas "dankenon", kaj al tio oni respondu "ne dankine". La frazo "ĝis revido" estas skribita ĝuste tiel, sen ĉapelo sed kun postmetita ikso.

La urbanoj eble ne lernos multajn frazojn en Esperanto, veturante al kaj el la laboro, kaj kelkaj esperantistoj dum la Universala Kongreso sendube amuziĝos pri la fuŝoj. La aŭtobusa kampanjo jam nun tamen donis al Esperanto preskaŭ same multe da internacia atento kiel la lasta kampanjo por havigi la pacpremion de Nobel al UEA.

La novaĵo pri la esperantaj aŭtobusoj aperis ne nur en polaj amaskomunikiloj. Al granda kvanto da franclingvaj gazetoj kaj radiostacioj ĝin peris la novaĵagentejo Agence France-Presse, kiu dissendis ankaŭ anglalingvan version de sia teksto. Por tia publikeco multaj esperantistoj sendube diros "grandan dankenon".

Published at 04:37 / 0 comments / 126 visits
This post is public

August 3rd, 2009

La prezidanto de UEA perdiĝis en Bjalistoko

Legu la sendependan movadan bultenon " Libera Folio"

Kiam la prezidanto de UEA alvenis al Bjalistoko por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto, la loĝiga servo ne povis trovi lian nomon en sia komputilo. Probal Dasgupta poste vane vagis en la urbo por trovi sian hotelĉambron.

- Estis tute interesa sperto, kvankam pluvis, kaj mi tute malsekiĝis. Mi tre facile misiras, sed feliĉe plurfoje homoj haltis por demandi al mi ĉu mi bezonas helpon.

Fine la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, savis la prezidanton, kaptante lin en aŭton kaj veturigante lin al la fine trovita hotelĉambro.

Montriĝis, ke la nomo de la prezidanto ja troviĝis en listo, sed ne en tiu, kiun havis la Loka Kongresa Komitato. La ĝustan liston havis oficistoj de la Centra Oficejo.

- Ni hazarde vidis la prezidanton surstrate, kiam ni estis veturantaj al granda elektronikaĵ-vendejo por aĉeti printilon por niaj bezonoj. Kompreneble ja estis rezervita hotelĉambro por li, sed li alvenis en momento, kiam ne ĉeestis iu, kiu povus montri al li, kie, rakontis Osmo Buller poste.

La famo pri la aventuro de la prezidanto disvastiĝis inter la pli bone informitaj kongresanoj, kaj iuj ŝerce supozis, ke povus temi pri konspiro kontraŭ la regado de Probal Dasgupta. En diskuto kun la redaktoro de Libera Folio eksprezidanto Humphrey Tonkin prezentis alian interpreton.

- Ĉi tiu okazaĵo perfekte montras, kiel demokratia asocio UEA estas. Ni egale fuŝas sur ĉiuj niveloj.

Published at 04:41 / 2 comments / 139 visits
This post is public

August 4, 2009

Skajpo

Hodiaŭ estas unu el tiuj tagoj, en kiu ĉio brilas kaj ĉio serene glatas. Mi estas tre kontenta pro tio, ke dum la mateno, mi partoprenis en fruktdona konferenco en Skajpo. Tie estis (en la plej grandparto, azianoj) bonaj esperantistoj, kiuj serioze debatis pri la efiko kaj utilo de la lingvo . Estis multe da bonaj kontribuoj kaj la homoj entuziasmiĝis pri la temo.Verŝajne la temo estas ofta en la esperanta-rondoj sed neniam elĉerpiĝas ĉar ju pli da debatoj pri ĝi, des pli da bonaj ideoj kaj konkludoj. Ni ankaŭ parolis pri la granda miraklo de la Nova-Epoko, t.e. la kuniĝo de Esperanto / Komputilo kaj kiel efike estas movadumi en la reto....ŝajne estas, ke en ĉi epoko, la esperantistaro facile povas elekti novan opcion por interkomunikiĝado en esperanta-agado.Nuntempe ankaŭ validas kongresi en la reto kaj okazigi dialogon en bona parolnivelo. Ĉiuj adiaŭis dankeme unu al la alia pro la profita konversacio.

Kares´!



Published at 18:22 / 8 comments / 188 visits
This post is public

August 6, 2009

Ivo Lapenna (11 videoj pri Rezolucio de UNESKO rilate al Esperanto)

Estimataj:



Alklaku sube kaj aŭdu la modelan Esperanton de Ivo Lapenna:



Ivo Lapenna (11 videoj pri Rezolucio de UNESKO rilate al Esperanto)


1.-
http://www.youtube. com/watch? v=kZGOutsazJQ&feature=related

2.-
http://www.youtube. com/watch? v=eiaqPaEhnno&feature=related

3.-
http://www.youtube. com/watch? v=JMnrvCoVhwU&feature=related

4.-
http://www.youtube. com/watch? v=jgUVDfX7yMw&feature=related

5.-
http://www.youtube. com/watch? v=D9KKKgoAVb0&feature=related

6.-
http://www.youtube. com/watch? v=DUmbi8qw4r0&feature=related

7.-
http://www.youtube. com/watch? v=HGQU1wzOCKA&feature=related

8.-
http://www.youtube. com/watch? v=_XeKb5OJIUY&feature=related

9.-
http://www.youtube. com/watch? v=SP8_agIDjFM&feature=related

10.-
http://www.youtube. com/watch? v=TRaqo3O5YyM&feature=related

11.

http://www.youtube. com/watch? v=mFeKi8BzW0o&feature=related

--
Magistro Luis L. Cordova Arellano
Jura Fakultato-UABC- UNAM-Doktoranto- IIJ-UNAM
Instruisto en Seminario pri Unueca Perceptado per la Reto: psicologiaholokinet ica.org
Profesoro pri Internacia Juro kaj Esperanto-UNAM - cordovaluis. org
Telefonoj: 55 + 22 56 37 52(Portebla) -(01+55)5661- 4080(advokatejo) Skajpo: cordovaluis
Estas neceso por la homaro ke Unueca Perceptado eniru en la kulturon
Seminario pri UP per la Reto, verkoj, videoj kaj audoj:
http://www.percepci onunitaria. org/eo

Sendis al mi, Aloísio Sartorato.

Kordankon!

Published at 18:48 / 2 comments / 83 visits
This post is public

August 6, 2009

Reĝo rano aŭ fera Henriko

el la germana tradukis Kabe en 1906

En tempo jam de longe pasinta, kiam efikis ankoraŭ sorĉado, vivis reĝo. Ĉiuj liaj filinoj estis belaj, sed la plej juna estis tiel bela, ke eĉ la suno, kiu ja vidis multon, miris, kiam ĝi rigardis ŝian vizaĝon. Proksime de la kastelo de la reĝo staris granda, malluma arbaro, kaj en la arbaro sub maljuna tilio estis puto. Se la tago estis tre varma, la princino iris en la arbaron kaj sidiĝis sur la rando de la malvarma puto, kaj se ŝi enuis, ŝi prenis oran globon, ĵetis supren kaj kaptis; tio estis ŝia plej amata ludo.

Foje la ora globo falis ne en la etenditan manon de la reĝa filino, sed teren kaj ruliĝis rekte en la akvon. La knabino sekvis ĝin per la okuloj, sed la globo malaperis, kaj la puto estis tiel profunda, ke oni ne povis vidi la fundon. Ekploris la princino, ploris pli kaj pli laŭte, sed ne povis konsoliĝi. Kiam ŝi tiel ĉagreniĝis, iu diris al ŝi:

"Kio estas al vi, reĝa filino? Vi tiel krias, ke ŝtono ekkompatus vin."

La princino ĉirkaŭrigardis, de kie venas la voĉo, fine ŝi ekvidis ranon, kies malbela kapo elstaris el la akvo.

"Ah, estas vi, maljuna kotulo," ŝi diris, "mi ploras mian oran globon, kiu falis en la akvon."

"Trankviliĝu kaj ne ploru," respondis la rano, "mi ĝin trovos, sed kion mi ricevos, se mi redonos al vi la ludilon?"

"Ĉion, kion vi deziros, kara rano," ŝi diris, "miajn vestojn, perlojn kaj multekostajn ŝtonojn, eĉ la oran kronon, kiun mi portas."

La rano respondis:

"Mi ne deziras viajn vestojn, perlojn, ŝtonojn multekostajn, nek vian oran kronon; sed se vi ekamos min kaj mi fariĝos via amiko kaj ludkunulo, se vi konsentos, ke mi sidu apud vi ĉe la tablo, manĝu el via ora telereto, trinku el via pokaleto kaj dormu en via lito: se vi tion promesos al mi, mi malleviĝos ĝis la fundo kaj alportos la globon."

"Jes, jes," ŝi diris, "mi promesas al vi ĉion, kion vi volas, se vi nur reportos al mi la globon."

Sed ŝi pensis:

"Kion babilas la malsaĝa rano! Ĝi ja sidas en la akvo kun siaj egaluloj kaj kvakas, sed ĝi ne povas esti kunulo de la homo."

La rano, ricevinte la promeson, subakviĝis kaj post momento elnaĝis kun la globo en la buŝo kaj ĵetis la ludilon sur la herbon. La princino, ekvidinte la globon, ekĝojis, levis ĝin kaj forkuris.

"Atendu, atendu," kriis la rano, "kunprenu min, mi ne povas kuri, kiel vi."

Kion helpis al ĝi, ke ĝi kriis sian kvak kvak tiel laŭte, kiel ĝi povis! La princino tute ne atentis, rapidis hejmen kaj baldaŭ forgesis la mizeran ranon, kiu devis reveni en sian puton.

En la sekvinta tago, kiam la reĝa filino sidis kun ĉiuj korteganoj ĉe la tablo kaj manĝis el sia ora telereto, iu surrampis klak klak la marmoran ŝtuparon, kaj atinginte la supron, frapis la pordon kaj ekkriis:

"Princino plej juna, malfermu al mi!"

Ŝi ekkuris por vidi, kiu estas ekstere; ŝi malfermis: jen sidas la rano.

Ŝi rapide brufermis la pordon kaj time residiĝis ĉe la tablo. La reĝo bone vidis, ke ŝia koro forte batas, kaj diris:

"Infano mia, kion vi timas, ĉu post la pordo giganto staras kaj volas forkapti vin?"

"Ne, ne," respondis ŝi, "ne giganto, sed abomeninda rano."

"Kion ĝi volas de vi?"

"Ah, kara patro, kiam mi hieraŭ sidis en la arbaro ĉe la puto kaj ludis, mia ora globo falis en la akvon, kaj ĉar mi ploris kaj larmis, la rano alportis ĝin al mi. Mi promesis, ke ĝi estos mia kunulo, ĉar ĝi nepre postulis tion. Mi tute ne pensis, ke ĝi povas veni el sia akvo. Nun ĝi estas malantaŭ la pordo kaj volas eniri al mi."

Dume oni ree ekfrapis kaj vokis:



"Princino juna,
Malfermu al mi!
Ĉu vi jam forgesis,
Kion hieraŭ, ĉe la malvarma puto
Diris vi al mi?
Princino juna
Malfermu al mi!"


La reĝo diris:

"Vi devas plenumi la promeson; iru, malfermu al ĝi."

Ŝi iris kaj malfermis la pordon; la rano ensaltis kaj sekvis ŝiajn paŝojn ĝis ŝia seĝo. Tie ĝi haltis kaj diris:

"Levu min sur vian seĝon."

La knabino ŝanĉeliĝis, ĝis fine la patro ordonis tion fari.

Kiam la rano estis sur la seĝo, ĝi volis leviĝi sur la tablon, kaj kiam ĝi jam estis tie, ĝi diris:

"Nun alŝovu al mi vian oran telereton, ni kune manĝos."

Ŝi faris tion, sed ĉiu povis vidi, ke nevolonte. La rano manĝis kun apetito, al ŝi preskaŭ ĉiu peco haltis en la gorĝo. Fine ĝi diris:

"Mi satmanĝis kaj estas laca, nun portu min en vian ĉambreton, preparu vian silkan liteton, ni kuŝiĝos por dormi."

La princino ekploris; ŝi timis la malvarman ranon, kiun ŝi ne kuraĝis eĉ ektuŝi kaj kiu nun volis dormi en ŝia bela, pura lito. Sed la reĝo ekkoleris kaj diris:

"Vi ne devas malestimi tiun, kiu helpis vin en malfeliĉo."

La princino prenis la ranon per du fingroj, portis ĝin supren kaj metis en angulon. Sed kiam ŝi kuŝis en la lito, la rano alrampis kaj diris:

"Mi estas laca, mi volas dormi kiel vi. Levu min, alie mi diros tion al via patro."

La reĝa filino ekkoleris, ŝi kaptis la ranon kaj ĵetis ĝin per ĉiuj fortoj al la muro:

"Nun vi ĝuos ripozon, abomeninda rano."

Sed kiam ĝi falis teren, ĝi ne estis plu rano, sed princo kun belaj, gajaj okuloj.

Laŭ la volo de ŝia patro li fariĝis ŝia kunulo kaj edzo. Li rakontis al ŝi, ke malbona sorĉistino faris lin rano, ke ŝi sola povis savi lin kaj ke morgaŭ ili kune veturos en lian regnon. Poste ili ekdormis kaj en la sekvinta mateno la suno vekis ilin. Antaŭ la pordo jam staris kaleŝo, al kiu estis jungitaj ok blankaj ĉevaloj kun strutaj plumoj sur la kapo kaj en oraj katenoj. Malantaŭe staris la servisto de la juna reĝo ― la fidela Henriko.

La fidela Henriko tiel ĉagreniĝis, kiam lian sinjoron oni sorĉis rano, ke li ĉirkaŭis sian koron per tri feraj ringegoj, por ke ĝi ne krevu pro doloro kaj malĝojo.

Henriko helpis la paron sidiĝi en la kaleŝon; li mem stariĝis malantaŭe kaj ĝoje rigardis la savitan sinjoron. Post iom da tempo la reĝo ekaŭdis post si krakon, kvazaŭ io rompiĝis. Li rigardis posten:

"Veturilo nia krevas!"



"Trankviligi vin mi devas;
Falis ring' de mia koro,
Kiun premis la doloro,
Kiam vi en puto restis
Kaj vi tie rano estis."


Ankoraŭ duan kaj trian fojon io ekkrakis dum la vojaĝo, kaj la reĝa filo pensis, ke la kaleŝo rompiĝis, sed tio estis la ringegoj, kiuj defalis de la koro de fidela Henriko, ĉar lia sinjoro estis savita kaj feliĉa.

Published at 19:02 / 0 comments / 76 visits
This post is public

August 6, 2009

Anonceto!

-- Imagu, Amiko, perdiĝis mia hundo!

-- Aperigu anonceton!

-- Vane, ĝi ne povas legi.

Esperantigis Imre Szabó



PITOKO
PITOKO



Published at 19:07 / 4 comments / 115 visits
This post is public

August 6, 2009

SALUTI





Promenas en la urbo patro kun sia fileto.

La etulo subite komencas deklamadi:

-- Mi ne timas nokte...Mi ne timas en

mallumo... Mi neniam timas... Mi ne timas.

-- Tre brave! Vi estas saĝa kaj kuraĝa.

-- Atentu paĉjo, ĉu vi konas tiun homon,

kiu tie venas?

-- Neniam mi vidis lin.

-- Tamen ankau vi salutu lin. Li ĉiam

venas al ni vespere, kiam vi laboras nokte.

Li tiam gardas panjon, por ke ŝi ne timu

la mallumon en la dormoĉambro. Tiel

ankau mi trankvile dormas en mia ĉambro.

László Huszár



Published at 19:09 / 1 comment / 111 visits
This post is public

August 7, 2009

Mi surpriziĝis... Sonoris skajpo je la tria posttagemeze!

Sonoris Skajpo je la tria posttagmeze...Mi rigardis atente la skajpo-nomon kaj mi vere surpriziĝis...jes.Irina el Rumanio vokas min .Dumminute venis en mian kapon la memoro pri iama tempo, kiam Irina kaj ŝia filo estis en la reto preskaŭ ĉiutage.Ŝi kaj Alberto estis aktivaj paroluzantoj en Paltalko.Ofte ni renkontiĝis por voĉe paroli en Esperanto kaj de tiuj renkontoj, bona amikeco firmiĝis inter ni.Post kelkaj jaroj, Paltalko ne plu bone funkciis kaj ne plu kontentigis la esperantistaton, kiu finfine trovis alian favoran sistemon por voĉparolado. Multaj de Paltalko venis al Skajpo...sed Irina kaj Alberto ne...bedaŭrinde. La manko de ili estis granda ĉagreno al nia rondo kaj malofte novaĵojn pri ili mi havis. Hodiaŭ mi surpriziĝis...Irina denove en la reto kaj nun en Skajpo. Bonegeeee! Mi vere feliĉas .Bonvenon al vi, Irina.

Alia granda surprizo...

Hodiaŭ mi voĉe skajpis kun Giridhar el Hindujo. Antaŭlonge eĉ mallongan novaĵon mi ne havis de li. Kaj kiam komenciĝis la nova televidnovelo de TV-Globo, " Vojo al Hindujo", tuj venis al mia kapo, memoro pri Giridhar. Estante li, hinduo...eble li povus raporti al mi impresojn pri la vereco de la dramo.Dirite kaj farite. Hodiaŭ li atentigis min pri lia ĉeesto en Skajpo..afable demandis , ĉu mi estus libera por voĉe paroli kaj mi feliĉe respondis " jes" kaj mi vokis lin. Certe la temo de la konversacio estis "la televidserio". Mi faris multajn demandojn kaj Giridhar bonhumore respondis ĉion. Ni parolis pri la kastoj en Hindujo, kies membroj estas socie samnivelaj, samreligiaj kaj kutime sammetiaj ...la plej " alta" kasto estas tiu de la Bramanoj.kaj ekzistas tiu de la komerciistoj kaj manlaboristoj. Tiuj, kiuj ne havas kaston estas "la netuŝebluloj". Li rakontis,ke en la nuntempo ne plu estas tiel severa la dispartigo de klasoj kaj ke la novelo false tradukas la novan epokon de Hindujo. Ni konversaciis eĉ pri la ĉiutaga-dancado en la hinda-hejmo.Mi demandis, ĉu tio vere okazas, li diris, ke tio okazas nur dum festeno aŭ ceremonio kaj eble estas troigo de la verkistino.Mi vere pensis tielmaniere kaj fine mi demandis, al kiu kasto li apartenas kaj imagu: li estas Bramano... do de la plej alta kasto kiel Raj. "Theek hai" (ok)

Kara Giridha, mi elkore dankas vin pro via pacienco dum mia enketo. " Shukhriya" (dankon)

Malgraŭ ke,la aŭtorino de la TV-novelo iom troigis pri kelkaj faktoj, ŝajnas al mi, ke la novelo " Vojo al Hindujo" atentigis la homojn pri Hindujo kaj pri sia historia kulturo.

Namastê!

http://www.youtube.com/watch?v=Pl8KZwaBkmk

Spektu la filmon

Published at 23:50 / 6 comments / 130 visits
This post is public

August 8, 2009

Du telefonkontaktoj ĝojigaj...



UK/ Bjalistoko
UK/ Bjalistoko

La unua venis el Anglio de mia amiko nome Lavengro.Ŝajne estas tempo por revigligi la kontaktojn kun tiuj geamikoj malnovaj.Li telefonis al mi per normala telefono. Ni multe parolis kaj interŝanĝis novaĵojn pri ni mem, memorigis la bonajn tempojn de nia kunvivado kun aliaj malnovaj geamikoj en la reto, ni menciis kelkajn geamikojn komunajn kaj demandis unu al alia pri ili. Mi raportis ion pri mia nepo kaj pri Pitoko, li rakontis pri la eventuala translokiĝo al Italio kaj poste mi instigis lin al la Skajpo-reveno. Ni finis a konversacion kun la promeso, ne forlasi kontaktojn.Tre ĝojiga renkonto. Dankon, Lavengro.

La dua venis el Italio de mia kara Tsukuru-san. Je la dekdua kaj duono (posttagmeze) mia hejmatelefono sonoris kaj mi aŭdis mallaŭtan voĉon : SALATON!hehehe! Facile rekonebla voĉo kaj diraĵo. Karessssemmaaa!Ĉu estas vi? Mi estas ĉe Helena en Italio kaj blá, blá...Mi renkontis multajn geamikojn dum la UK/ Bjalistoko...Telman kaj ŝian amanton, Geedzojn Menegasso, Toeko-n, blá, blá.Li parolis kun ĝojo kaj sopiro.

Verŝajne multaj el vi, ne povas imagi mian ĝojon, emocion ĉar ne temis pri simpla telefonvoko.Ja,alilande estas mia kara amiko...malnova kaj fidela amiko.Li ĉiam memoras pri mi kiam li vojaĝas..Li ĉiam klopodas kontakti min.Dankon, Tsukuru!



Published at 16:06 / 0 comments / 94 visits
This post is public

August 9, 2009

La Verda Stelo



Verda Stelo!
Verda Stelo!


La Verda Stelo

Aŭtoro nekonata

Iun tagon... Estis milionoj da milionoj de steloj sur la ĉielo. Ili estis ĉiukoloraj: blankaj, violaj, arĝentkoloraj, ruĝaj, orkoloraj, bluaj. Unu tagon, ili iris renkonte al la Sinjoro Dio Ĉiopova, la Kreinto de la Universo, kaj diris al Li: Sinjoro Dio, ni tre ŝatos vivi sur la Tero, inter la homoj.

- Tiel okazos, respondis Dio. Mi konservos vin ĉiujn malgrandajn, kiel vi estas vidataj, kaj vi povas malsupreniri sur la Teron..

En tiu nokto okazis belega pluvo de steloj. Kelkaj ŝirmiĝis en la turoj de la preĝejoj; aliaj ludetis kaj kuris kune kun la lampiroj sur la kamparo; aliaj intermiksis sin ĉe la luliloj de la infanoj, kaj la Tero iĝis mirinde lumigata.

Post iomete da tempo, la steloj decidis forlasi la homojn, kaj reveni en la ĉielon, lasante la Teron malluma kaj malĝoja.

- Kial vi revenis? demandis Dio, ĉe la alveno de ĉiu el ili al la ĉielo.

- Sinjoro, ne eblis al ni restadi sur la Tero. Tie estas tro multe da mizero, da malfeliĉo, da malsato, da perforto, da milito, da malbonago, da malsano.

Kaj la Sinjoro diris al ili:

- Kompreneble, via vera loko estas ĉi tie en la ĉielo. La Tero estas loko de la portempaĵo, de la efemeraĵo, de la falinto, de la eraranto, de la mortemulo kie nenio estas perfekta. Tie ĉi en la ĉielo estas la loko de perfekteco, la loko kie ĉio estas neŝanĝema, kie ĉio estas eterna, kie nenio pereas.

Post la alveno de ĉiuj steloj kaj la kalkulado de ilia nombro, Dio denove parolis:

- Sed mankas unu stelo. Ĉu ĝi perdiĝis sur la vojo?

Anĝelo, kiu estis proksime, respondis:

- Ne, Sinjoro, unu stelo decidis resti inter la homoj; ĝi opiniis, ke ĝia loko estas precize tie, kie estas neperfekteco, kie estas limigoj, kie la aferoj ne bone progresas.

- Sed kiu stelo estas ĝi? - Dio ree demandis.

- Sinjoro, ĝi estas la sola stelo de tia koloro.

- Kia estas la koloro de tiu stelo? - insistis Dio.

Kaj la anĝelo diris:

- La stelo estas verda, Sinjoro. La verda stelo de la sento pri espero.

Kiam ili rigardis la Teron, la stelo ne estis sola.

La Tero estis denove iluminita, ĉar estis verda stelo en la koro de ĉiu homo. Ĉar la sola sento, kiun homo havas, kaj Dio ne havas, estas la Espero. Dio jam konas la estonton, kaj la Espero koncernas al la homa naturo. Ĝi estas propra al la falinto, al la erarinto, al la neperfektulo; al tiu, kiu ankoraŭ ne scias, kia estas lia destino.

Dankon al Josenildo .




Published at 13:23 / 1 comment / 107 visits
This post is public

August 10, 2009

La mondrevolucia verko finfine en Esperanto



La mondrevolucia verko finfine en Esperanto



La limo inter la 1850aj kaj 1860aj jaroj ludis en la historio de la natursciencoj elstaran rolon, laŭ la denseco de la eventoj. (Kun ĝi kompareblas, ŝajne, nur la jaroj ĉirkaŭ 1900.) Tiutempe estis kreita bazo por ĉiuj sekvaj komune akcepteblaj kemiaj teorioj (atom-molekula teorio, dum la kongreso de kemiistoj en Karlsruhe), statistika fiziko kaj elektrodinamiko, kies bazoj estis konstruitaj ĝuste en tiuj jaroj fare de Maxwell. Ni aldonu al la natursciencoj la unuan skizon de la nova teorio en la politika ekonomiko de Marx (1859), por ke oni komprenu, ke la homa penso ĝenerale travivis en tiu historia momento revoluciajn ŝanĝojn, kaj la mondo fine de la 1860aj aspektis por la homaro (almenaŭ por ties pensanta parto) tute alie, ol jardekon pli frue.



Sed en tiu revolucio de la mondkoncepto absolute elstaran rolon ludis la revolucio en biologio, kiun oni prave ligas kun la nomo de Charles Darwin, aŭ, en esperanta transskribo, Karolo Darvino. Ekde la 24a de novembro de 1859, kiam la unuaj legantoj malfermis la libron Pri la origino de specioj per natura selekto, aŭ la konservo de favorataj rasoj en la lukto por vivo, ili ekvivis en la mondo, kie la specioj transformiĝadis unu en alian sub influo de materiaj faktoroj sen ajna mistiko, la homo mem ricevis absolute firmajn radikojn en la mondo de la animaloj ,kaj simileco inter morfologiaj strukturoj, fetoj, vivmanieroj, kemia konsisto ktp de diversaj vivestaĵoj ne plu bezonis por sia klarigo iujn idealajn arĥetipojn kaj similajn metafizikajn entojn. (Kvankam artikoloj de A. Wallace kaj Darvino pri la natura selekto aperis jam en aŭgusto 1858, ili estis nur anonco de teorio, kiun oni komencis atendi, sed kiu, antaŭ la apero de la libro, la sciencan revolucion ankoraŭ ne

komencis.) Teleologio – kaj kune kun ĝi teologio – estis definitive por ĉiam ekzilita el la scienco kaj trovis la lastajn rezervejojn en pure ekleziaj organizaĵoj. Eĉ tiuj, kiuj pro diversaj personaj kaŭzoj ne povis kaj ne povas akcepti la ĉefajn tezojn de la evoluteorio entute aŭ almenaŭ en ĝia darvina varianto, ne povas ĝin ne konsideri. Tiu ŝanĝo en la mondpercepto de la homaro kompareblas laŭ sia skalo nur al tiu, kiun faris siatempe Koperniko. Kaj estonte al tia mensa revolucio povos komparebli, laŭ mia imago, nur du eventoj: kontakto kun alidevenaj raciaj estaĵoj kaj akcepto en la tuta mondo de la komuna neŭtrala lingvo.



Epokfara libro



Tial apero de la epokfara libro en Esperanto en 2009 – la jaro de la 200-jara datreveno de Darvino kaj 150-jara datreveno de lia ĉefa libro – kaj samtempe 150-jara datreveno de Zamenhof – estas simbola kaj logika afero, finfine proksimiganta du altajn atingojn de la homa penso.



Ekzistis pluraj evoluteorioj, kaj antaŭ Darvino, kaj post li (plejparte fare de tiuj, kiuj ne povis konsenti kun la ĉefaj evolufaktoroj – heredo, variado, lukto por vivo – kaj sekvanta el ili natura selekto), sed la unuaj ne sukcesis fari renverson en la cerboj de sciencistoj nek de la ĝenerala publiko, kaj la duaj – ŝanceli rapide establiĝintan pozicion de darvinismo kiel ĉefa kaj centra komuna teorio por ĉiuj biologiaj sciencoj. Kial? La kaŭzoj estas diversaj. Unue, certe, „kulpas” la ĝustaj metodologiaj principoj de Darvino, kiuj absolute superis la principojn de ĉiuj ceteraj aŭtoroj de alternativaj teorioj, kiuj, ĉu eksplike ĉu implice, lasis en siaj klarigoj de evoluo spurojn de teleologio aŭ/kaj allason de nemateriaj faktoroj (temas pri diversaj formoj de lamarkismo, ortogenezo, nomogenezo, kaj pluraj aliaj ismoj kaj genezoj). Rezulte, ĝis nun darvinismo estas modelo de tio, kiel necesas krei sciencajn teoriojn ĝenerale. Due, ĉar darvinismo fariĝis vera kerno de la scienc-esplora programo (en la senco de I. Lokatos), kiu funkcias dum 150 jaroj, kaj danke al kiu aperis pluraj novaj esplorkampoj en biologio (interalie genetiko kiel scienco pri heredo, ekologio, kiel scienco pri lukto por vivo, apartaj esplorkampoj kiel evolua fiziologio, evolua biokemio, ktp). Trie, sed tre grave, por ke darvinismo estu rapide akceptita kaj de la scienca komunumo kaj de la ĝenerala klera publiko – estis la stilo de Darvino. Oni ofte forgesas, ke tiu pure scienca libro estas samtempe brila literatura verko, kiu karakterizas ankaŭ aliajn verkojn de li. Pruvo de tio estas interalie la fakto, ke lia Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo sur la ŝipo Biglo estas legata ĝis nun kiel bona specimeno de beletraĵoj pri vojaĝoj, kaj ĝin volonte legas eĉ infanoj. Certe, „Darvino-literaturisto” estas aparta temo, sed ĝi tre gravas por pritakso de la traduko.



Kvazaŭ Darvino mem ĝin verkus



La tradukinto Klivo Lendon, tamen, plendas pri la darvina stilo. Nu, mi supozas, antaŭ ol li komencis la tradukan laboron, tiajn pretendojn li ne havis, sed enprofundiĝo en la tekston ĉiam elvokas malfacilajn problemojn. Ĉiuokaze, mi povas lin nur laŭdi: la libro legatas leĝere kaj atentokapte, kvazaŭ Darvino mem ĝin verkus en la internacia lingvo.

Mi povus alkroĉiĝi al apartaj vortoj kaj vortoformoj, kiujn uzas la tradukinto (evito de la litero ĥ, uzo de nelaboristo anstataŭ virabelo, ...), aŭ al vana, laŭ mi opinio, trouzo de la sufikso -ad- (selektado, variado tie, kie plene sufiĉus selekto, vario(j)), sed mi ne faru:

finfine, tio estas pli afero de gusto, sed ne malĝusteco de la traduko, kiun oni entute povas konsideri modela. Des pli, mi tre ĝojas, ke Klivo Lendon tiom bone komprenas kaj aplikis tiajn fajnaĵojn, kiuj ekzistas en Esperanto, sed ne ekzistas en la angla, kiel diferencoj inter adapto, adaptiĝo kaj adaptaĵo, vario kaj variaĵo, kaj similaj



Specialan laŭdon el la vidpunkto de historiisto de la sciencoj elvokas la originala teksto, de kiu estis farita la traduko. La libro dum la vivo de Darvino estis eldonita oficiale (ja estis ankaŭ pirataj

eldonoj!) en la angla lingvo 6-foje, la lastan fojon en 1872, kaj la aŭtoro, pro kritiko de la amikoj kaj pro evoluo de la scienco, iom korektadis la tekston de eldono al eldono. Oni kutime faras tradukojn al aliaj lingvoj el la lasta dumviva eldono, reviziita de la aŭtoro, kiel „la plej perfekta”. Tamen, unue, kelkaj korektoj ne nepre plibonigis la tekston. Due, tiuj, kiuj ja plibonigis laŭ tiama kurado de sciencaj imagoj, ne ludas por ni, post 150 jaroj, principan rolon. Do, trie, por imagi, kiu konkreta teksto ja faris en la historio de biologio kaj ĝenerala homa penso la grandegan revolucion, nuntempe al ni estas pli interese havi submane ĝuste ĝin. Tial elekto por esperantigo de la unua eldono estas tre inĝenia solvo, kiu montras fajnan komprenon de Lendon pri la historio. Jen malgranda ekzemplo de la loko, kiu ekzistas en la unua eldono, sed malaperis, pro konsiloj de R. Owen, ĉar ĝi al li ŝajnis kruda kaj miskompreniga (Darvino obeis la konsilon, sed en leteroj ĝis la fino de la vivo esprimis malkonsenton kun ĝi):



En Norda Ameriko la nigra urso estis observata de Hern (Hearne) naĝanta dum horoj kun larĝe malfermita buŝo, tiel kaptanta, kiel baleno, insektojn en la akvo. Eĉ en tiom ekstrema kazo kiel ĉi tiu, se la provizo de insektoj estus konstanta, kaj se pli bone adaptiĝintaj konkurencantoj ne jam ekzistus en la lando, mi vidas nenian obstaklon, kial raso de ursoj ne fariĝus, per natura selektado, pli kaj pli akvema laŭ strukturo kaj kutimoj, kun pli kaj pli granda buŝo, ĝis la produktiĝo de vivaĵo tiom grandega kiom baleno. (p. 174) Ekzemple, en ĉiuj rusaj tradukoj tion tralegi maleblas.



Do, restas nur gratuli la tradukinton pro granda sukceso kaj nian tutan komunumon pro la eblo tralegi tiun elstaran libron en la plej konvena por ĝi lingvo. Mi persone dankas la tradukinton kaj la eldoninton Flandra Esperanto-Ligo pro la preteksto denove tralegi la libron kaj ĝui la altan elanon de la genia homa penso.



Kaj laste. Tiu ĉi eldono malkovras la serion „Scienca penso”. Restas nur deziri al FEL daŭrigi la serion per same gravaj kaj bonkvalitaj libroj.



Nikolao GUDSKOV



Karolo Darvino: La Origino de Specioj. Eld. FEL, Antverpeno, 2009. 431 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978 90 77066 409 9.



Prezo ĉe FEL: 24 eŭroj + afranko. Por mendi vi povas respondi tiun ĉi leteron, aŭ krozi al http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=specioj



Published at 22:03 / 0 comments / 94 visits
This post is public

August 11, 2009

La faraono.


de Boleslau Prus

Boleslau Prus
Boleslau Prus

Ekde kiam mi esperantistiĝis, mi aŭdas pri tiu mastra verko de traduko, sed tamen nenie mi trovis ekzempleron. Tio ŝanĝis je la lasta eldono de la Kultura kaj Turisma Semajno de Katalunio, kie mi havis la ŝancon meti miajn manojn -kaj okulojn- sur ekzempleron trivoluman de tiu verko. La libroj, iome difektitaj, estis publikigitaj en 1927 de la Esperantista Centra Librejo, de Francio, kaj mi timas, ke ĝi antaŭ longe elĉerpiĝis. Laŭ mia kono, ĝi ne estas reeldonita, escepte de sona versio fare de Pola Radio. Tio estas bedaŭrinda afero, kulpebla sole al fanatikismo de kelkaj esperantistoj, kiuj taksas la tradukinton, Kabe, kiel perfidulon al Esperanto. Mi deziras, ke ĉiu perfidulo (kaj ankaŭ almenaŭ kelkaj neperfiduloj) faru tiom altkvalitan servon al Esperanto, kiel Kazimiro Bein' faris per tiu majstra traduko. Mi ne konas la originalan pole verkitan verkon, sed mi konas pri Esperanto, kaj libro kiu legiĝas sole, tio estas, kiu ne postulas tro da laboro al leganto por bone kompreni sian tekston, ja estas majstra libro, kaj do ankaŭ ĉi-kaze, traduko. Sekve, oni apartigu la konceptojn perfidon al Esperanto kaj literaturan verkon, bonvolu. Oni certe gajnos per tio.

Mi voris la 634 paĝojn de la verko, kaj mi miris pri la fakto, ke kvankam oni tuj vidas la nomon de la tradukinto sur la koverto de la libro, oni nur metas tien kiel veran aŭtoron B. Prus. Sed kiu estis tiu homo, Prus? Boleslaŭ Prus naskiĝis en pola urbo Hrubieszovo, kelkajn kilometrojn okcidenten de Rusio kaj ĉirkaŭ 300 kilometrojn suden de Bjalistoko. Lia vera nomo estis Aleksandro Gŭovaski, kaj li estis ĵurnalisto kaj grava literaturisto en la pozitivista periodo de pola literaturo post la revolucio de 1863. Inter liaj verketoj, oni trovas Legendon pri Antikva Egipto, La veŝton, kaj La barilorganeton. Liaj plej ŝatataj noveloj estas La pupo, kiu bildigas komplikan burĝan vivon en Varsovio antaŭ ekzakte unu jarcento, kaj La Faraono, per kiu li prezentas funkciadon de ŝtato kaj psikologion de homoj de povo, verkitan en 1897.

Je la komenco de la rakonto, ni trovas junan princon Ramsezon kaj elegantan amikon Tutmozison en militaj manovroj por pruvi ĉu la unua estos granda faraono iam. Ni trovas ankaŭ la Ĉefpastron Herhoron, kiu havas ankaŭ gravan parton en la novelo. Kronprinco Ramsezo havas multe da ideojn favorajn al kamparanoj kaj al popolo. Pro tio malgajigas kaj ĝenas lin, ke kamparano sinmortigas ĉar soldatoj per siaj manovroj detruas lian laboron, kiu sensklavigus lin kaj lian familion. La rilatojn de la princo kaj kamparanoj kaj eksterlandanoj la aŭtoro priskribas tre detale: li amoras kun hebreino Sara kaj kun fenica Kama, Dagon estas lia fenica bankisto kaj eĉ Hiram, fenica princo, amikiĝas kun la princo heredonto.

Por kompreni la etoson priskribita de ĉi tiu libro, oni devas memori, ke en Egiptio tiutempa vivo estis same kiel piramidoj: ĉio venas el supera vertico: estas nur unu faraono, samtempe reĝo kaj dio, kaj sub li estas areto da supernobeluloj kaj pastroj, sub kies tavolo estas cetera nobelularo kaj malalta pastraro. Finfine, estas popolanoj, kaj sub ili sklavoj, kiuj estis pli multnombraj, tiom, kiom eroj da sablo. Ramsezo 12-a, la patro de nia heroo, estis ankaŭ supera pastro, kaj pro tio oni vekigis lin noktomeze, por sciigi al li pri tio, kion la astroj diris. Li tiam interpretis tion, ion oni devas fari. Sed nia kronprincone volis esti religia, sed armea homo. Laŭ li, Egipto ne plu estas grava lando, kaj sekve ĝi bezonas bonajn soldatojn, ne preĝojn. Tial li kreas bataljonojn da eksterlandaj soldatoj, ĉefe grekoj, ĉar ili luktas pli science ol la ceteraj nacianoj. Sekvas al tio, ke kiam la kronprinco iĝas faraono baldaŭ post la morto de sia patro, komencas milito inter la faraono kaj la pastraro.

La libro estas dividita en tri volumoj, kiujn ni povus konsideri kiel tri aktojn de tiutempa teatraĵo: en la unua ni lernas pri la etoso de antikva Egipto, en la dua volumo formiĝas konflikto inter la estonta faraono kaj estanta supera pastraro, kaj en la tria okazas la solvon al tiu konflikto. Mi ne tute ŝatas tiun konkludon, kvankam ĝi estas la plej logika. ©

Kajero 49|Kajeroj|Esperanto Hispanio.

Fonto: Kajeroj el la Sudo



Published at 01:42 / 2 comments / 124 visits
This post is public

August 12, 2009

Printempo



Bildkarto / Karesema
Bildkarto / Karesema

En solo mia amo
Al ĝarden' sen flor' similas nun
Mi dezirus do renkonti ŝin por diri
Kian triston kaŭzas la saŭdado
Kaj mi amas tiel vere
Ke ŝi eble ankaŭ amos min
Sed okazas ke de mi pli for ŝi estas
Ol la stel' brilanta en vespero
Ho stelo
- Mi jen dirus -
Venu teren
Ekzistas amo"
Kaj nun printempo
Al la poezi'
Ebligu per reveno
Ke ne mortu ĝi

Komponistoj: Carlos Lira kaj Vinícius de Moraes.
Esperantigis: Jair Salles.



Fonto:http://www.kke.org.br/eo/musicas

Published at 00:53 / 1 comment / 97 visits
This post is public

August 12, 2009

Plibona mondo!



Bildkarto/Kolekto  Karesema
Bildkarto/Kolekto Karesema

Malfacile estas traduki la senton, per kio Esperanto kunligas la homojn malgraŭ ke, ankoraŭ ne tiom proksimaj ili estas. Sed Esperanto estas al ili same intima kaj pro tio, ili sentas sin komfortaj por paroli aferojn komunajn.Mi spertas tion, ĉiam kiam mi konatiĝas al fremdaj geamikoj.Ŝajnas al mi, ke ne nur lingva baro estas detruata pere de Esperanto krome homa-rilatoj estas pli intensaj ĉar Esperanto liveras plenan konfidon kaj senĝenecon.Kaj tion nur la esperantistaro povas bone kompreni kaj senti... kaj de esperantisto al esperantisto estas necese intensigi la idealon zamenhofan por plibona mondo.

Saluton al ĉiu bonkora esperantisto!

Havu bonan tagon!

Published at 13:54 / 9 comments / 151 visits
This post is public

August 13, 2009

Trejna kurso por E-instruistoj en Poznan, Pollando

Trejna kurso por E-instruistoj en Poznan, Pollando
--------------------------------------------------

Universitato Adam Mickiewicz en Pozna� kaj ILEI invitas al dusemestra kurso pri E-instruado, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

Limdato por aliĝoj: la 31-a de aŭgusto!

Perfektigu viajn pedagogiajn kaj metodikajn sciojn kun spertaj instruistoj kaj kolegoj!
Akiru informojn pri novaj teknikoj kaj iloj por pli efike kaj moderne instrui nian lingvon!

Partoprenu trejnadon pri Esperanto-instruado dum dufoje unu semajno en la universitato de Pozna�. Krom la metodika trejnado vi havos eblon ricevi sperton ankaŭ pri Esperantaj kulturo, literaturo, lingvistiko kaj partopreni kulturan aranĝon.

La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la 1-a okazos en septembro de 2009, la 2-a en februaro de 2010) kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultadon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2010. Kursfinintoj ricevos diplomon de ILEI pri instruista trejnado.

Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri Esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de Esperanta
kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).

Partoprenkotizo: por A-landanoj: 360 EUR, por B-landanoj 130 EUR por unu semestro.

Informo kaj aliĝo:
interlin@amu.edu.pl

---------------

EL LA PROGRAMO

Lingvopedagogio (Katalin Kov�ts, Maria Majerczak, Zs�fia K�r�dy, Ilona Koutny):
- Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instrupocezo, evoluigo de kapabloj, taksado, lingva
interfero, ktp.)
- Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.)
- Instruhelpiloj (de instruista kofro tra eldonajoj, filmoj ĝis retkursoj)
- Esperanta kulturo (Tomasz Chmielik, Istv�n Ertl, Aleksander Korĵenkov, Ilona Koutny)
- Plej gravaj eventoj de la historio de Esperanto
- Ĉefaj periodoj de E-literaturo
- Tiklaj punktoj de E-gramatiko
- Lingva trejnado (per testoj)
- Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj

Informoj kaj aliĝo:
interlin@amu.edu.pl

Published at 23:26 / 0 comments / 102 visits
This post is public

August 13, 2009

Muziko: De soneo ĝis salso.

Muziko: De soneo ĝis salso.

Kuba muziko kaj dancoj popularaj estas sufiĉe vaste konataj tra la tuta mondo kaj aparte ĝuataj de dancistoj jen amatoraj jen profesiaj kiuj plezure dancas ritmojn el latinamerika deveno, aparte kubajn ritmojn.

La origino de tiu muzika ĝenro nomata SON en la hispana lingvo, tio estas , SONEO, ankoraŭ tre diskutatas de multaj personoj, kaj ofte oni trovas respondon en rekantaĵoj tre popularaj kiel tiu de Miguel Matamoros, kuba muzikisto el la unuaj jaroj de la dudeka jarcento, kies fama soneo esprimas ke "Soneo venas el monto, tamen oni ĝin kantas en la ebenaĵoj", tio signifas, ankaŭ en la urboj.

Ne ekzistas duboj pri la radikoj de tiu muzika ĝenro kiuj implikiĝas kun afrikaj kaj hispanaj ritmoj. Ĝia origino, evoluo, sono, koreografio kaj socia uzo,transformis ĝin en esprimilon taŭgan kaj reprezentan de la malriĉaj socitavoloj. Oni diras ke soneo transiris de la orienta regiono de Kubo al la okcidento fine de la deknaŭa jarcento.

Ĝi eniris Havanon komence de la dudeka jarcento, tiam ludata kaj kantata de soldatoj, kaj ĝia formato kaj strukturo pliriĉiĝis. En la jaro 1920 aperis la sesopaj grupoj kiuj starigis novajn manierojn ludi tiun ritmon ŝan ĝante la historion de la popola muziko.

Tiel soneo iĝis la sona eksponanto pli sinkretisma de la kuba kultura identeco, laŭ asertas la esploristo Odilio Urfé. La unua apogeo de la kuba muziko ekestis pro alveno de soneo al Havano. La verkisto kaj muzikologo Alejo Carpentier raportis el Parizo en la jaro 1932 ke, "soneo kaptas la dancejojn, tabakon, la muzik-halojn. Mortis jazo kaj tango. Vivu soneo!"

Fakte tiu ĉi muzika ĝenro miksiĝis kun aliaj ritmoj: danzono, rumbo kaj kreis novajn ĝenrojn kiel mambo kaj cha cha cha. Sepdek jarojn poste, fine de la dudeka jarcento soneo ekvigliĝis per surpriza renaskiĝo. La akustika kaj tradicia sonoj reakiras gravecon. Arkaikaj kaj respektindaj instrumentoj kaj muzikistoj leviĝis kun nova digno. La publiko alvokas la maljunajn soneistojn.

La germano Win Wenders filmis la konatan dokument-filmon Buena Vista Social Club kaj tiel la prezento de soneo voĉe de ties malnovaj kantistoj kiel Compay Segundo, Ibrahim Ferrer, Eliades Ochoa, interalie, realigas iliajn revojn neatendite. Finfine, la soneo reinvadas la terglobon per siaj kantaĵoj kiel "milde mi plej ĝuas ĝin."

Oni povas ĝui kuban soneon jen dance jen nur aŭde kaj ankaŭ sub la komerca nomo Salso kiel modernigita versio de la sama trunko. Ĝi konsistigas simbolon de kuba nacia kulturo kaj plezurigas milionojn da homoj tra la mondo. La kubanoj fieras pri sia ritma trezoro kaj soneo estas unu el la plej altaj manifestacioj de la antila kulturo.

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González



Radio Havano Kubo

Amika Voĉo kiu trairas la mondon.



http://www.radiohc. cu/esperanto/

Vizitu ĝin!

Published at 23:34 / 0 comments / 117 visits
This post is public

← previous 1 2 next →

( 34 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...