July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

December 2009 (4)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

July 9, 2009

Post FRES'O 2009

Pli kaj pli fama FRES'O '2009 okazis en Ols'tino (Pollando)



Precize g'i okazis inter la 25-an de junio kaj la 01-an de julio, sed jam dum la unua tago nia loka televido deziris intervjui gefres'anojn.

C'i-tage (apude Fres'ejo) okazis t.n. "Esperanta Pikniko" kiun vizitis dekoj de geurbanoj, interalie - ols'tina vicurbestro. La sama "E-Pikniko" estis refarita dum antau'lasta tago - ankau' kun sukceso...

Mi suspektas, ke vi komprenas: PIKNIKO estas c'efajra renkontig'o kun kolbasetoj rostitaj en la fajro, kun malvarmigita biero, kun varma pola bigoso (kontrolu vorton!) kaj kun tre spicita tripo ...



Vendrede, post oficiala malfermo, kiun partoprenis c'iuj okdek gefres'anoj - estis "Ols'tina Tago" kun prelegoj pri la urbo kaj pri g'iaj eminentaj log'antoj kaj kun promenado tra la malnova urboparto.

En administraj limoj de Ols'tino situas deksep (!) lagoj, kaj g'uste c'e la plej grava lago "Ukiel" vespere okazis cigana festeno kun multe da muziko, dancoj kaj senpaga mang'aj'o por partoprenantoj. Dank' al amikaj rilatoj kun cigana ols'tina grupo - gefres'anoj ricevis specialan inviton partopreni c'i tiun ciganan feston.



Sabato estis grava tago pro du kialoj: matene okazis solena arboplanto

(lariko-Ludoviko) okaze de 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof en apudols'tina arbarg'ardeno kaj vespere koncerto de Jean-Marc Leclercq

(JoMo) sur la estrado centre de Ols'tino. Afis'oj pri la prezentado de JoMo antau' ols'tina publiko estis dispendigitaj tra la tuta urbo jam du semajnoj pli frue.



Dimanc'o estis destinita por plia promenada rekono de Ols'tino kaj por vespera koncerto en la Katedralo.



Dumlunde gefres'anoj mars'adis tra la Urba Arbaro kaj vespere, kiel kutime, bankedis (kaj dancadis) en restoracio "Kolorowa" kie ankau'

estis anoncitaj rezultoj de du konkursoj. En la konkurso pri Ols'tino gajnis s-ino Nina Pietuchowska el Bjalistoko (!) kaj en la Esperantaj Kvizoj, kiuj okazadis c'iutage, la plej spertaj geesperantistoj estis:



1. POMORSKA Teresa - Pollando

2. KOZYRA Edward - Pollando

3. KUBICKA Mirosława - Pollando

4. BRANCO Paulo - Portugalio

5. KILIJAŃSKI Jerzy - Pollando

6. ANICIENE Diamante - Litovio

7. MAJEWSKI Mariusz - Pollando

11. LYONS Steve - Britio

14. WILKE Ulrich - Germanio

20. PENCHUKOV Nikolay-Rusio



Oni devas substreki, ke c'ijaraj kvizaj premioj por plej spertaj geesperantistoj estis ric'aj! C'io dank' al subvencioj de lokaj instancoj.



Mardo - estas dekhora ekskurso al famaj, proksimaj, historiaj lokoj

(urboj) ...



Pli preciza programo -> aneksita...





=======================





Oni devas mencii pri "FRES'-aj" prezoj...

Baza prezo de la tuta semajna restado dum FRES'O (mang'ado kaj

noktumado) estis PLN 240,- = c'. EUR 60,- Rabatita prezo por geesperantistoj kiuj plej unuaj pagis monon (por 50

personoj) estis PLN 120,- = c'. EUR 30,-



Se ni komparas prezojn de nia renkontig'o kaj NUR prezojn de noktumado

(!) en Bjalistoko - ni komencas kompreni kialon de ege malalta frekvento al bjalistoka UK-o!

Ni komencas kompreni kialon (kiu senvolontigas gesamideanojn partopreni UK-on), sed ni ne komprenas tro altajn prezojn en Bjalistoko. La urbo, kiu situas flanke de c'efaj vojoj ABRUPTE estig'as multekosta. Kial? Kio okazis en Bialistoko? C'u hazarde oni malkovris oron apud la urbo? C'u hazarde estis detruitaj c'iuj hoteloj kaj studentaj log'ejoj? C'u fakte malmultekoste oni povas tranokti nur c'e konatuloj? Ekzemple c'e konataj bialistokaj geesperantistoj?

Kiu konas veran kialon?



Por mi, simpla esperantisto, ne estas gaje vidi malmultpersonan liston de gekongresanoj...

Memorante pri grandega (multpersona - preskau' 6.000 - ses mil

partoprenantoj) de Universala Kongreso en Varsovio de 1987 jaro mi imagis similan grandecon de UK-o en Bjalistoko... Sed nur trionon - por mi nekredebla afero!



---



Ni, ol'stinanoj esperas, ke venontjaraj prezoj por FRES'O estos similaj

kiel c'i-jaraj.

Kaj kompreneble, kiel kutime, eventualaj rabatitaj prezoj estos por

geesperantistoj kiuj plej frue pagos g'ustan prezon



=========================









Ligoj al hejmpag'oj kun informoj kaj fotoj pri FRES'O:



http://www.esperantowolsztynie.pl.tl/

http://www.olsztyn24.com/?m=1&i=6691

http://www.olsztyn24.com/?m=2&g=891



Published at 12:29 / 0 comments / 95 visits
This post is public

July 9, 2009

HUMORSAKO

KONDOLENCO

Fama populara aktorino telefonas al sia unusola

vera amikino.

-- Chu vi legis en la hodiauaj gazetoj, ke mi mortis?

-- Jes. Mi sincere bedauras. Mi jam surmetis nigran

robon. Konstante mi ploras...su......su...su...Kaj mi

kondolencas.....Sed,...sed diru, de kie vi nun telefonas?

László Huszár


Milito








Sovetiaj soldatoj marshas en Siberio iam dum la 1950-aj jaroj. Ili renkontas maljunulon, kiu ekvidinte ilin tre ekghojas. Li demandas:
-- Nu kaj kiel vi progresas, chu vi jam elpelis la fashistojn el Leningrado?

-- Sed sinjoro, la milito estas jam delonge finita!
-- Ba, diable, kaj mi nur eskplodigas la vagonarojn, mi nur eksplodigas...



Esperantigis Imre Szabo



-- Ĉu estas vere, ke geedzeco influas la artojn?

-- Nepre, tutcere! Mi konas pentriston, kiu fraule pentris nur mortan naturon, sed kiel edzo li pentras nur batalscenojn.



Esperantigis Imre Szabo

Published at 12:34 / 0 comments / 145 visits
This post is public

July 20, 2009

44-a Brazila Kongreso de Esperanto!



Dum paŭzo
Dum paŭzo



Nialanda Kongreso en Juiz de Fora(Minaso) estis esence konforma al la idealo de Esperanto.De la komenco ĝis la fino " amikiĝema"...ĉe iu ajn angulo de la korto en la kongresejo, facile estis starigi amikan rilaton.En la halo aŭ en la koridoroj de la kongresejo, la voĉoj de esperantistoj vibre aŭdiĝis.De homo al homo, la forta emocio por nova renkonto estis klare videbla.Ĉiuj estis feliĉaj pro bonvenigo sincera de la lokaj esperantistoj.Ĝi estis fruktdona diversflanke.Ĝi estis riĉenhava koncerne al prelegoj , kursoj, kantado, deklamdo, festo,... Sed des pli riĉa en la homa interrilato.Gratulinda kaj mirinda ĝi estis.... kaj neforgesebla en la tuto !

Kares´..dankoplena!

Published at 00:07 / 0 comments / 72 visits
This post is public

July 20, 2009

Lingvo

Klarigado
Klarigado













Geraldo Mattos diris:

Mi finas per konfeso ... Ĉiam gvidis min dum miaj stodoj pri la portugala kaj poste pri Esperanto du gravaj konstatoj:

1- Lingvo estas io facila kaj kohera ene de si mem, ĉar eĉ idiotoj parolas...

2- Lingvo estas facile lernata kaj uzata , sed tre malfacile klarigata pro manko de bonaj hipotezoj.

3- Gramatiko devus esti foto de la lingvo sed ne estas.



Published at 00:47 / 0 comments / 95 visits
This post is public

July 20, 2009

Fátima

Vespermanĝo ĉe Fátima
Vespermanĝo ĉe Fátima

Fátima, admirinda homo! Neŭza, bonkora amikino!
Fátima, admirinda homo! Neŭza,…



Fátima estis bono kaj surprizo de la ĉijara kongreso en Juiz de Fora. Mi kaj Neŭza (sur la foto de la maldekstro al la dekstro... mi, Fátima kaj Neŭza)havis grandan ĝojon kiam S-ro Manuel Pedrosa prezentis al ni Fátima-n.Tre ĝentila kaj bonkora virino, neesperantistino..sed kora simpatiulino al Esperanto,proponis helpon dum nia restado en Juiz de Fora.Ŝi loĝas proksime de la kongresejo kaj gastigas S-ron Manuel Pedrosa el Portugalio deantaŭ 3 jaroj...ĉiufoje kiam li venas al Brazilo.Ŝi gastame invitis nin al vespermanĝo kaj kuiris bongustegan portugalan manĝaĵon..recepton de Manuel. La portugala recepto konsistis el terpomo bakita, gado , olivo, olivoleo kaj diversspicoj kaj herboj... vere bongustegas.

Fátima preparis ... kaj plibone inventis aliamanieran salaton kaj nomis ĝin " Esperanta-salato " kun verda stelo kiel ornamaĵo.En harmonia etoso, ni pasigis bonan momenton kaj naskiĝis bela amikeco inter ni.

Dankegon, Fátima!





Published at 01:16 / 0 comments / 94 visits
This post is public

July 20, 2009

Vi disŝiris la sonĝon





Bonan Semajnfinon!
Bonan Semajnfinon!





Vi disŝiris la sonĝon



Vi disrompis la ĉenon

Sed duonon de ĝi

La pli belan de ĝi

Lasu ankorau ĉe mi







Al mi gravas memoro



Vin mi sekvus ĝis morto

Mi neniam neas

Vin bezonas, krias

Restu ankorau ĉe mi







La procezo doloras



Vivo min ne ĝojigas

Por mi jam ne futuras

Senespere la viv'



Vin mi neniam ofendis

Tamen ĉion mi perdis

Ĉio, kion mi spertis

Sobre vivas en mi



Published at 01:38 / 2 comments / 117 visits
This post is public

July 20, 2009

Esperanta esprimmaniero enrete.

Esperanta frazprovizo-dosiero.



Antaŭlonge mi uzas la interreton por praktiki Esperanton.De la komenco estis en la bablejo " Karelia", kiam rusino estis ĉefordigantino. Karelia estis vigla babilejo...certe la plej vigla ĝis nun, sed en tiu tempo apenaŭ estis tajpa versio. Ankoraŭ ekzistas parto de tiu babilejo ... eble galerio de fotoj de la uzantoj.Post venis Paltalko...granda progreso en la kampo de interkomunikiĝo por la esperantistaro de la reto.Ĉar Paltalko ebligis voĉan paroladon kaj tajpadon.Estis granda furoro en la virtuala esperanta medio.Tuj poste venis "ĝangalo" kaj "snifejo".En la daŭro de kelkaj jaroj NI, esperantistoj enretaj , uzis similan parolmanieron, kaj mi havas en skribkolekto kelkajn esprimanierojn de kareli-anoj, paltalk-anoj,ĝang-anoj, snif-anoj.Mi faris partojn el tuto kaj disponigos ilin pofoje.Mi esperas, ke ili interesos vin.

Kiosojn, karesema.

Kara amiko..se hazarde vi trovus tie ĉi frazon vian.... estu ĝoja , ĉar vi certe estas parto de tiu neforgesebla kunvivado en la enreta komenca-fazo.

Ĝis revido!
Ĝis revido!





Esperanta esprimmaniero enrete. UNUA PARTO



Interkonektita Esperanta -babilejaro

Elektu la dezirantan lingvon klakante sur unu el la sekvantaj ligiloj.



Saluton al ĉiuj civitanoj de Esperantujo!

Saluton al ĝangalanoj!

Saluton al novaj enirintoj!

Saluton babilantoj!

Saluton al parolemuloj!

Saluton geamikoj de la Verda-Lando!

Ĉu ĉio bonas? ĉu ĉio enordas? Kielmaniere la vivo glatas ĉe vi?

Kio okazas? Ĉu iu ajn ĉeestas? Ĉu iu paroleblas? Dekie vi tajpas? El kiu lando vi retumas? Ĉu via enpaŝo estas ofta lasttempe? Ĉu mi maltrafis lin/ŝin?

Ŝajnas al mi , ke estus tute konvena ne komenti pri tio. Estu diskreta! Kontrolu vian temperamenton.

Mi ne volas ĝeni vin.

Dekiam vi esperantistiĝis? Kiel Esperanto aperis sur via vojo?

Kial vi ekkomencis lerni E-ton? Kiom da tempo vi uzas ĝin ? Kiom da horoj vi pasigas antaŭ la komputilo babilante?

De kie vi skribas?

Kiel pri vi? Nenio speciala okazis al mi .

Ĝusttempe mi respondos al vi, nun mi estas okupata respondante al S-ro...

Klarigu al mi bonvole , mi ankoraŭ ne komprenis, kion li diris.

Strange sed maldesktre mi ne vidas lian kromnomon.

Agu dece! Kondutu diskrete, dece.

Mi vere konfuziĝis ...eble de li ne venis respondo.

Mi kondukis la respondon al neĝusta demandinto.

Kiomaĝas vi? Kiom da jaroj vi havas? Kia estas via aĝo?

Li estas tiom simpatia, kiom vi.

Mistajpado! Preseraroj! Miaj fingroj konfuziĝas sur la klavaro, pardonu.

Silentu, Pardonpetu!Ne koleru! Konsentite! Respondite! Dirite, farite! Pardonite!

Nedankinde! Pardoninde! Nedankinde sed kisinde!

Mi kapjesis! Mi jesis per la kapo.

Bonvole vortigu viajn pensojn laŭeble!

Miaj palpebroj jam pezas pro dormo... mi estas elironta. Mi ĝisas!



Trankviliĝu , mi revenos poste! Mi aŭdas strangan brueton...voĉon tranĉitan.Ĉu interferoj de la programo? Ĉu teknika fuŝaĵo? Mi perdos tempon.Mi restas tute sole de antaŭ duono da horo! Revenu amiko, kiam vi povos aŭ kiam vi havos liberan tempon por reparoli.Ni vere telepatias; kaj por telepatii estas necesa anima-kunligo aŭ anima-premo. Mi nuntempe ĝuas Vintron. Vintro froste veteras.

Mi kutime konektiĝas ĉe la samhoro, je la tria kaj duono posttagmeze.

Mi ne komprenas oftajn forfalojn de la sistemo / AŬ DE LA KONEKTO

Ĉu vi scias, kio estas kafumi? kafumi estas ĝui la trinkadon de kafo " Ĝue de l´kafo en la amika-rondo.

La ĝangalejo blokiĝis . (paneis, fiaskis)

Mia amikino foriris mansvigante al mi. faru laŭvole...laŭlibere...laŭplaĉe

Mi vere deziras ke vi fartu bone! Dio volu, ke mi resaniĝu! ( ke mi estu sana)

Mi esperas , ke ni havos ankoraŭ eblecon paroli aliokaze.

Spektu tute desktren kaj tute maldesktren.

La sistemo tie ĉi estas iel pigra por mi.

Spektu maldesktren la demanda-signon. klaku sur ĝin. Tuj malfermos fenestreton ...

ene de la fenestreto, vi trovos la instrukciojn por enmeti ridetojn dum la parolado.

Klaku la butonon desktren.

Duono da miaj diraĵoj rifuzas aperi. kio okazas?

Kontrolu: antaŭ (a) vortoj , vi ĉiam uzas " tre" kaj antaŭ (i) finaĵo , vi ĉiam uzas " multe".

Se vi klakus desktren , vi povas legi la antaŭajn paroladojn...ĉu arkivo de ĝangalejo daŭras nur 5 minutoj konservita? Prave!

Gratulon pro via strebado pri E-to.

De la komenco aperis Karelia en Rusia -versio kaj post Joosteto ĝisdatigis ĝin.

Mi uzas okaze de Vintro pantoflon...estas speco de lanŝuo, kiun oni portas ĵus antaŭ la enlitiĝo aŭ frumatene.

Bonfarton! Mi aliĝas per ttt-babilejo!

jen la rekordo por longeco de adiaŭo! Karema, vi superas!

Post Kares´, mi perdis ĉiujn fadenojn. Ĉu vi povas resumi la konversacion?

Se mi ne trompiĝas , mi kvankam ĉio bone konas esperantlingvon.

Ĝis venonta virtuala-renkontiĝo.Alkutimiĝo estas laŭ miaopinio malamuzo!

Miaj taskoj atendas min de sufiĉe longa tempo. Mi eliras...Mi retiriĝos! Mi malkonektiĝos.

Mi malŝaltos la komputilon.

Interna ideo= unu homaro , unu lingvo

Miaj filoj estas analfabetaj Esperanto-parolantoj.Ĉu li estas paranojo , ŝajnas ke li havas sovaĝajn impulsojn.

Ĉu vi kabeis? Kio? Kabei estas persono ke ne plu okupiĝas pri E-to. Kabe estis peseŭdonimo de tre fama esperantisto.

Mi ĵus manĝis tason da vanila johurto. krepo

De nun mi petas pardonon...sed mi aniĝos al la familio por kafumi.

Denove jen mi...sed dum malmulte da tempo, mi estos devigata viziti la dentiston.

Mi kaŝnomiĝas tiel pro mia plaĉo al fama , brazila muziko .

Mi neniam foriras sen-adiaŭo.

Ĉu neas ĝin?Mi salutas vin , bonvenige.

Li uzis enkonduka-frazon kolera por nei.Mi povas percepti el viaj vortoj ion kolera.Miaj fingroj stumblas sur la klavaro (klavarumi)

Plibone estas foriri ol resti parolanta al neniu sole.

Ĉu facile memorebla adreso? Mi klopodos trovi elira-situacion .Mi ne kapablas fari tion.Ha, kia ĝentileco!

Tute ne gravas! Komprenite. kiel ajn mi komprenas vin...ne zorgu! Respondite Mi antaŭĝojas!



Published at 02:29 / 3 comments / 191 visits
This post is public

July 21, 2009

LA VORTO

La frazoj konsistas el vortoj.

La vortoj helpas al ni paroli.

Sen vortoj oni ne povus komuniki.

Ni estus mutaj, kaj

eble ni, homoj perdiĝus.

Nia terglobo fariĝus senviva dezerto.

Kiam ni naskiĝas, nia patrino

salutas nin per karaj vortoj.

Ŝi instruas al ni la necesajn

vortojn, kaj el ili iĝos nia

gepatra lingvo.

Sed en nia mondo ekzistas

ankaǔ malbonaj, teruraj vortoj,

kiuj, kiel akra tranĉilo trapikas nian koron.

Ni ŝatus tiujn ĉi vortojn

forpeli el nia vivo, kaj

rememori nur pri la belaj kaj

karaj, sed ĉiu scias, tio estas preskaǔ neeble.

Kiu estas la plej bela vorto?

Mi ne scias. Sed laǔ mi inter

ili tie estus la vorto: PATRINO.

Tiu ĉi vorto sonu en kiu ajn

lingvo, la koron de ĉiu homo

ekpulsigas, kaj aǔdante ĝin ni

sentas varmon en nia korpo.

La vortoj estas la brikoj de

nia parolo per kiuj ni konstruas

la domon de nia mondo, kie

loĝas nia animo. Ni klopodu, ke

tiu ĉi domo estu bone konstruita,

kaj ĝin ne forblovu

venteto, eĉ ĝi eltenu ankaǔ tempeston.

-Johano-

Vesperto/ Literatura Folio

Published at 23:04 / 0 comments / 132 visits
This post is public

July 22, 2009

Kabe

Rimportretoj XVII: Kabe (Kazimierz Bein)

de K. KALOCSAY

el Rimportretoj, 1931

Ho, Kabe, Kabe, Kabe, Kabe,

Droninta vive en la morto,

Kia mister-malica forto

Vin povis de ni preni rabe?



Ni lernis de vi lernantknabe

Kuiri en la stilretorto.

Ho, Kabe, Kabe, Kabe, Kabe,

Droninta vive en la morto!



Kaj nun ni miras gape, strabe

Pri via karier-aborto.

Al vi la esperanta vorto

Nun eble sonas jam arabe...



Ho Kabe, Kabe, Kabe, Kabe.


"Kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe", demandas Kalocsay en sia rimportreto pri Kabe, Kazimierz Bein. En sia tria Kulturbildo Baldur Ragnarsson rakontas pri la kreinto de moderna, klara esperanta stilo. Kabe kreis novan vorton ankaŭ el sia nomo, kiam li forlasis la Esperanto-movadon en 1911. Li mortis nur en 1959, sed jam en 1931 Kalocsay deklaris lin "droninta vive en la morto". Kabeado ĉiam vekis fortajn sentojn.

Published at 00:00 / 0 comments / 157 visits
This post is public

July 24, 2009

Feliĉon oni ne serĉas, oni trovas.

Levilkarto2 (aprilo-majo-junio 2009 Movado-sen-nomo)



felicidade
felicidade


Plej firma bazo al feliĉo estas kontento. Tio, kio kontentigas vin, igos vian vivon pli facila kaj sekve ankaŭ pli feliĉa. Kontento ne signifas, ke ĉio eterne restos senŝanga, sed ke ĉiu evento estas akceptita tiel kiel ĝi estas. Sen tio, nek la plej bela domo, nek la plej varma amikeco povas kontentigi iun aŭ feliĉigi iun.

Ĉiu okazaĵo – ĉu bona aŭ malbona – ofertas novan ŝancon kaj estas utila sur via vivovojo. Eble neatendita evento pensigas vin pri la vivo, pri viaj materiaj havaĵoj same kiel viaj spiritaj akiroj. Tial ĝi eble direktas viajn piedojn al alia vivovojoj, aŭ plifirmigas la antaŭan iritan vojon kaj donas pli profundigitan inspiron kaj energion.

En plena evoluigo kaj realigo de planoj kaj revoj oni trovas feliĉon kaj ĝojon. Tamen gravas ankaŭ la kapablo akcepti malvenkon, kiam viaj aspiroj ne realiĝas. Foje la vivo, pere de plej eta evento, direktas nin al la plej neatenditaj vojoj, al la plej neimageblaj lokoj. Ne nur ŝanĝoj, sed ankaŭ la etaj aferoj, kiuj restas netuŝite konstantaj, estas gravaj. Foje direktu vian atenton al tiaj plej etaj aferoj, al la plej evidentaj. Konsideru ilin kiel etaj mirakloj, kiuj lumigas vian vivovojon.

Mi ĵus legis tiun ĉi lastan levilkarton de la MsN-on kaj memkomprenble mi emas komenti ĝin, ĉar verdire la teskto rekte iras al miaj pensoj pri feliĉo.Multfoje, la samtemo estas uzata de mi en miaj enblogaj verkoj, ĉar malfacile estas envortigi ĝin sen falsa konkludo.Oni diras , ke eĉ paroli pri feliĉo vekas malakordon ĉar feliĉo estas relativa afero ĉar ne dependas de akiraĵo kaj havaĵo.Feliĉo estas afero de la abstrakta vivkoncepto.Kaj homoj pensas malsimile.Pro tio feliĉo apartenas al la persona vivsperto kaj laŭ vidpunkto homa , feliĉo estas por sentumi laŭgrade de ĉiu-travivaĵo.Vere,fojfoje la vivo ŝajnas inferna kaj alie paradiza( frazo de usonanino)sed eĉ tiu svarmamomento, estas por ke la homo rekonu la feliĉon veran.

Brakumon de Karesema!

Published at 15:15 / 2 comments / 144 visits
This post is public

July 25, 2009

Dua parto de la esperanta frazprovizo de esperantistoj dum konversacio en la reto!

BILDKARTO
BILDKARTO



Dua parto de la esperanta frazprovizo de esperantistoj dum konversacio en la reto!







Estas tempo por foriri.

Vi estas sufiĉe aŭdebla...

Akceptu miaflanke plej koran gratulon.

Gratulon al tiom fekunda poeto! Kiel facile fluas el vi la vortojn.kiel admirinde!

Mi havas kapdoloron, mi suferas pri kapdoloro.

Vane mi serĉas la kaŭzon, mia maŝino ne bone funkcias.Nun mi profunde meditas.

De nun mi dankas vin pro via ĝentileco.

La grandeco de la unua pomo estas ordinara sed de la dua ekstraordinara.

Mi ne komentas pri tio...La ĵurnalisto ne komentariis pri la okazaĵo.

Antecipan Dankon/ antaŭdankon.

Li restis senprave laŭ mia opinio.

La sistemo ne akceptis vian mesaĝon.

Mi voĉumadas ĉe Paltalko.

Mi paltakumos!

Bonvenon al la ĵusaj enirirntoj!

Multege da saltkrakiloj jam eksplodas ĉe mi.(pafado)

Li estas via sampartiano.

Sonbendkasetojn...Kompakto disko

Kiaj estas tiaj pensmanieroj?

Mi kontraŭstaras vian starpunkton.

Miaj pensoj kolizias pro konfuzo.

Mi vere adaptiĝas al la situacio.

Kaj ŝajnas al mi ke ankaŭ li alkutimiĝis al tio.

Mi estos portanta tiuokaze E-tan broĉon sur mia ĉemizo aŭ brusto.

Mia stomako bruas pro malsato.

La frazo sonas al mi pli korekta kaj eleganta ol aliaj.

Mi vere tristas ĉar vi ne reciprokis mian saluton adresita al vi.Kial?

Mi ne troe spertas ĉe la klavaro, pardonu la preserarojn miaflanke.

Mi najbaras al li.

La reto paneis, la konekto stabiliĝis kaj la programo tute blokiĝis.

Mi ne estas multkapablababilema. Venis kelkaj pertubantoj por ĝeni kaj konfuzi la konversacion.

Estas granda diferenco inter tio, kion ni scias kaj tio, kio ekzistas!

Dankon pro la bonveno viaflanke, amiko.

Ju pli da konsidero , des pli da respekto.

Kiom da krokodiloj , tiom da opinioj.

Ĉe mi jam noktiĝis.

La veterprognozisto fiaskis hodiaŭ ...ne pluvas!

Parolu libervole! Restu libervole!

Refreŝigu vian animon, vian humoron, vian penson.

Kiujn konsilojn vi donis al mi?

Komunikiĝu kun tiom da homoj samlingve!

En Esperantujo oni povas ĝui plibonigleban kuneston de la civitanoj de la verda-lingvo.

Mi deziras ke viaj planoj kaj revoj efektiviĝu.

Alimomente ni parolos trankvile, ĉu bone?

Paltalko estas la plej bona rimedo troviĝanta en la reto por ke la esperantistaro disvolviĝu la parolkapablon.

Tie la multnombraj ĉambroj ne estas fiksaj...dependas de volontuloj por ĝia funkciado

Mi tute malkondamnas vin...senkulpigas...liberigas vin de kulpo

Mi paŭzos kelkajn horojn.

La aĝdiferenco estas pli ol 5 jaroj.

Vi estas muzike talenta.

Nenio novas! Do, ĉio normalas. Babilejo brakumas vin! Revenu nepre!

Jen mi, virino, kiu rekordas pri longeco de adiaŭo! Mi superas min mem.



Ĉu iu paroleblas?

Nenia respondo tiukaze mi iras dormi en la brakoj de anĝeloj .

Antaŭĉio plifortigu nian amikecon per fido

Da bonaj intencoj la infero estas plena!

Unu nura putrita ovo mlabonigas la aliajn / kontaĝias

Mi enlitiĝos kun pensoj pri vi ...ĝis la reskribo!

Hodiaŭ la termometro mezuras ĉirkaŭ 12 gradojn ,ĉu frostas ?

Ĉu laŭkutime ĉe vi la vetero glaciĝas? Kiom da celsiaj gradoj ĉe vi?

Mi kiom eble evitas inlsulti iun ajn personon. Mi kiom eble evitas komenti la okazon.

Laŭeble plej morgaŭ mi aĉetos novan mikrofonon. Oni devas uzi lingvon , kiom eble plej neŭtrale.

Mi tiel plenkore salutas.

Mal-zip-igu vian buŝon...mi petas! Zipigu sin per silento.

Mi preferas supon ol viandon / ne diru / mi preferas pli....tute ne korekta

Mi emas paroli al vi sed ne nun.

Mi revenos post kelkaj minutoj / Mi paŭzos!



Published at 00:23 / 1 comment / 142 visits
This post is public

Published at 01:11 / 0 comments / 135 visits
This post is public

July 26, 2009

EKZERCO

Nikolao Gudskov

EKZERCO

inspirite de la lernolibro de B.Kolker
“Vojaĝo al Esperanto-lando”



Kiom da kapoj – tiom da ĉapoj,
Kiom da kampoj – tiom da rapoj,
Kiom da katoj – tiom da vostoj,
Kiom da varoj – tiom da kostoj.

Kiom da inoj – tiom da vestoj,
Kiom da ratoj – tiom da pestoj,
Kiom da pastroj – tiom da trompoj,
Kiom da veroj – tiom da bomboj.

Kiom da lipoj – tiom da kisoj,
Kiom da homoj – tiom da misoj,
Kiom da estroj – tiom da ordoj,
Kiom da dentoj – tiom da mordoj.

Kiom da uloj – tiom da veroj,
Kiom da floroj – tiom da beroj,
Kiom da mono – tiom da kestoj,
Kiom da birdoj – tiom da nestoj.

Kiom da noktoj – tiom da lunoj,
Kiom da krimoj – tiom da punoj,
Kiom da tagoj – tiom da datoj,
Kiom da stulto – tiom da batoj.



Published at 00:59 / 0 comments / 159 visits
This post is public

July 26, 2009

Sonĝo

Ĉu vi kredas ke sonĝo havas signifon en nia vivo?Kelkaj homoj panikiĝas post kia, ili havas inkubon.Bonvenas via opinio. Mi mem restas nesutrala observanto.

La nokto de 10 al 11/o1 /09 okazis al mi rara sonĝo. Mi rakontos la iom maleblajn sed klarajn detalojn: iu gravulo nevidebla, staris je mia dekstra fanklo kaj sugestis ke mi malfermu ĉeestiston. Li surtabigis blankan paĝon antaŭ mi, enmanigis al mi globskribilon kaj diris:" vi komencu iston . Signaturu per via kompleta nomo." Mi alrigardis la paperon antaŭ ol signi sed nun tie kuŝis ne foto sed jes viva homo, virino tute nuda, ventrosube. Ŝi havis belajn sencicajn mamojn. Iom ĝenate mi demandis la viron, ĉu mi vere devas skribi sur la virina brusto? jes, ja, ŝi estas mia edzino. Tial, mi alrigardis la tutan korpon, bela figuro sed la vizaĝo estis ne videbla. Senharara pubo vidigis la nudan piĉon.La voĉo insistis|: skribu vian tutan nomon sur ŝia brusto. Mi provis sed la skribilo ne obeis,la inko ne fiksiĝis sur ŝia haŭto kiu cedis al la skribmovoj. Mi provizis min per plumskribilo kaj provis sed fariĝis nur aĉaj makuloj. Tiam mi vekiĝis.

Sonĝojn kutime mi baldaŭ forgesas kaj ili ne kaŭzas al mi signifajn impresojn sed, pri ĉi aste okazinta, plaĉus al mi eksci prognozon far ĉikampaj tradukistoj.Nu,BV ne senti sin ĝenata, se malfacilas kontakti spertulon pri tia scio. Tio plaĉus al mi, almenaŭ por kompari, detalojn kun eble tiurilataj okazontaĵoj. Antaŭdanke mi atendas eblajn respondojn.

GISTO, JAN 2009

Redaktas Ottovaske

Jen interesa teksto en kiu estas rakonto pri iu sonĝo ege mistera,senorda....ĉu konfuza? Certe en ĝi ekzistas io el la realo laŭ sento de la aŭtoro aŭ sonĝinto.Mi klopodis pensi pri la signifo de tiu sonĝo...sed mi ne estas sonĝinterpretisto.Ĉu vi kapablas interpreti ĝin?

Published at 13:41 / 3 comments / 138 visits
This post is public

July 28, 2009

Jen bildprezento de la 44-aBKE



http://www.slide.com/r/wgpEHJH14T_rqQHtWhwqw8qn1AfBDTGU?previous_view=mscd_embedded_url&view=original



Kara geamikoj,

Mi preparis kaj ordigis kelkajn fotojn de la pasinta ĉijara brazila kongreso en bildprezento je slajdo-sistemo. Bedaŭrinde la programo ne permesas rekte montri ĝin tie ĉi , pro tio ĝi estas nur videbla per nerekta vojo..t.e., klakante la supran ligilon.Mi vere esperas, ke la bildprezento interesos vin.Kun kisoj kaj brakumoj de via amikino.

Published at 00:03 / 5 comments / 180 visits
This post is public

July 31, 2009

Feliĉan datrevenon, Ludoviko!

Fonto: Kongresa Kuriero

94-aUK-b
94-aUK-b



Feliĉan datrevenon, Ludoviko!


En 1859, ekzakte antaŭ 150 jaroj, en ne tro konata urbo, tamen lokita en la geografia centro de Eŭropo, naskiĝis infano, naskiĝis genio,

naskiĝis ideo kiu ankoraŭ ne estas superita, ideo kiu ankoraŭ atendas atingi sian plej altan punkton de grandeco, naskiĝis popolo kiu sur

la vento, facila, de ideoj disvastiĝis tra la jaroj tra la tuta mondo kaj kiu en la egalrajteco de ĉiuj loĝantoj de la mondo trovas unu el siaj

plej fortaj idealaj bazoj. Tiam, antaŭ 150 jaroj, ĉi tie en Bjalistoko naskiĝis la Ludoviko Lazaro Zamenhof, fondinto de nia movado, fondinto de nia popolo, tiu nia popolo kiu hodiaŭ por la 94a fojo renkontiĝas por proponi al la tuta homaro la ideojn de li, de la Majstro.

La hodiaŭa mondo tre malsimilas de tiu, em kiu naskiĝis kaj vivis Ludoviko, tamen plur-forme la du mondoj similas: la pluretneco de Eŭropa Unio revigligas en ĝi negativajn tendencojn konsideri malsuperan tiun homon, kiu de ni nur malsimilas, pro lingvo, pro kulturo, pro regiona deveno. La ekonomia tutmondiĝo ankaŭ streĉas negativajn fenomenojn de disdivido de la mondo inter “ni” kaj “ili”, anstataŭ helpi, kiel ĝi nature devus, al rekono ke la homaro estas unu tutaĵo, unu malgranda tutaĵo en vastega universo, dissemita sur minuskla sablero de tiú universo, kiun oni devas, ĉiuj kune, prizorgi kaj defendi, por ĝin pluvivigi.



Ni renkontiĝas ĉi tie por paroli pri vi, Ludoviko, kaj pri viaj ideoj, gravaj en la pasinta mondo kiom en la nuna. Dankon, Ludoviko, kaj feliĉan datrevenon.





Bruĉjo Kasini



Published at 23:03 / 0 comments / 122 visits
This post is public

July 31, 2009

Teĥnologie tre bone ekipita kongreso






La ĉijaran kongreson en Bjalistoko estos memorita inter esperantistoj ne nur ĉar jubilea de la naskiĝo de nia fondinto, sed ankaŭ ĉar la teĥnologiaj ekipaĵoj kiujn oni metis je dispono de la LKK kaj de la kongresanoj estas aparte kvantaj kaj elstaraj, finfine proksimaj al la bezonoj de moderna kongreso.

La tuta kongresejo estas kovrita de sendrata senpaga retkonekto, al kiu ĉiuj povas konektiĝi elektante la sendratan reton BIAMAN kaj tajapante la pasvorton ESP-BIAMAN-2009.

Tuta salono, granda, estis disponigita por la bezonoj de Gazetara Servo kaj de Kongresa Kuriero, kaj ekipita per abunda nombro da komputiloj, libere uzeblaj ankaŭ de simplaj kongresanoj.

En la Kongresa Libro estas erare notita ke tiu servo estas gastigata en salono Szapiro (ĉambro 109), dum ĝi estas lokita en ĉambro 101, sametaĝe.

Tie, krome, ĉiuj komputiloj estas ekipitaj per simpla sed efika retprogramo “Kongresa Kuriero”, aŭtorita de Claudio Imbrenda, KN: 780, kiu aŭtomate permesas liveri artikolojn kaj fotojn al la Kongresa Kuriero.

Nome, se vi volas sendi kontribuojn por tiu ĉi gazeto, sufiĉas eniri tiun ĉambron, tajpi la artikolon ene de la specifa programeto “Kongresa Kuriero” (aŭ kopii ĝin enen) kaj puŝi la butonon por sendi ĝin la Kongresa kuriera servilo.

Fonto:dua bulteno de 94-aUK

Published at 23:17 / 0 comments / 109 visits
This post is public

July 31, 2009

Kongresejo

Kongresejo



94-aUK-a  Kongresejo
94-aUK-a Kongresejo



Bjalistoka Politekniko estas la altlernejo kun pli ol 13 000-oj da studentoj.

Ĝi estis fondita en la jaro 1949, kiel la Alta Inĝiniera Lernejo. Nuntempe ĝi gvidas 8 fakojn. Du el ili troviĝas en aliaj urboj. La plej granda nombro de la studsalonoj kaj fakoj situas ĉe la strato Wiejska, kie ni planas aranĝi la kongresejon por la 94-a Universala Kongreso.

La altlernejo kunlaboras kun diversaj partneroj en Pollando kaj eksterlande. En la jaro 2008 Bjalistoka Politekniko estis elektita kiel la plej bona alta lernejo en la Podlaĥia Vojevodio.

Je la dispono de la kongresanoj estos starigitaj kunvensalonoj, grandaj koridoroj kaj bone ekipitaj studentaj domoj, kiuj situas en la studenta urbeto. Sur la verdaĵo antaŭ la ĉefa konstuaĵo, la organizantoj antaŭvidas la tendegon t.n. „Zamenhof-salonon“ kaj la duan –gastronomian tendon, kun ege bona podlaĥia malmultekosta manĝajo. Proksime de la kongresejo troviĝas bonkvalitaj restoracioj.

Se vi volas raportojn pri la 94-a Uk/ Bialistoko, jen
Konsilinda vizito al la suba ligilo.

http://94uk.bialystok.pl/

Published at 23:25 / 1 comment / 114 visits
This post is public

( 18 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...