FORPASIS LA NEANSTATAŬEBLA
SYLLA CHAVES
La brazila Esperantomovado profunde funebras. Je la lasta
30-a de majo forpasis unu el niaj eminentuloj, lasante ne
facile esprimeblan senton de malpleno. Ni
apenaŭ povus trafe vortigi nian perdon: Sylla
Chaves estis nemalhavebla homo, kiu okupis
absolute unikan lokon inter ni. Li naskiĝis en
1929 en Rio Grande do Sul kaj surprize mortis
en Rio; inter la homoj, al kiuj li parolis en lasta
tago de sia vivo estis pluraj Esperantistoj – certe
dum la plej granda parto de sia vivtempo li okupiĝis pri
Esperanto. Kaj li okupiĝis pri nia afero ĉiam en alta nivelo.
Kiel poeto, Sylla elstaris: li venkis Belartajn Konkursojn, publikigis altnivelajn poemarojn,
produktis didaktikajn versojn kaj belegajn kanzonojn kaj eminente tradukis poezion.
Multaj liaj legantoj ofte komentis, ke foje liaj tradukaj versioj superis la originalojn...
Lia traduko de la konata poemo “Jozefo”, de Carlos Drummond de Andrade, aperis en
la Nova Esperanta Krestomatio, organizita de W. Auld (eld. UEA 1991). Lastatempe,
li publikigis antologion de brazila poezio, kun reprezentantoj de ĉiuj brazilaj ŝtatoj,
tradukitaj de pluraj samideanoj; rezultis grandioza volumo, kies beleco parte ŝuldiĝas al
la “tuŝoj”, kiujn li faris por plibonigi la tradukojn.
Kiel didaktikisto, li produktis plurajn metodojn de Esperanto (inter kiuj famiĝis lia
“Aŭdu kaj Lernu”), kanzondiskojn, didaktikajn videolecionojn por televido (“Gutoj de
Esperanto”), legolibrojn, morfemarojn, koncizan gramatikon (“Esperanto num Relance”).
Lastatempe, li intense sin dediĉis al verkado de vortaroj. En 2008 aperis lia bonega
“Oportuna Poŝvortaro Esperanta-Portugala”; kiam li mortis, li jam havis 21000 artikolojn
pretajn por la Portugala-Esperanta versio. Kiu kompletigos tian valoregan materialon?
Kiel movadano li okupis interalie la postenojn de Prezidanto de Brazila Esperanto-
Ligo, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio kaj membro de la Akademio de
Esperanto. Lastatempe li kunlaboris kun la Akademio por oficialigo de vortoj. Li ricevis la
Premion Onisaburo Deguĉi.
Kiel profesiulo li deĵoris ĉe Unesko, Unuiĝintaj Nacioj kaj profesoris ĉe pluraj altnivelaj
institucioj, inkluzive de Fondaĵo Getúlio Vargas kaj Brazila Lernejo de Publika
Administrado. Li estis fakulo pri administrado, internacia juro, publikaj rilatoj. Krom la
portugala lingvo kaj Esperanto, li parolis la anglan, francan kaj hispanan lingvojn, kaj
iom sciis la araban kaj rusan. Antaŭ kelkaj jaroj li ellaboris metodon por alfabetigo en la
portugala.
Kiel Esperantolingvisto, li pledadis por simpla, facila
uzado de nia lingvo. Li ne sisteme rifuzis neologismojn,
sed stimuladis la fundamentan Zamenhofan manieron.
Liaj tekstoj en facila lingvaĵo (“Unu tago en la vivo de
Teodoro”, “Libera ekflugo” kaj aliaj) kaj lia “Bildvortaro”
fariĝis veraj modeloj en sia speco.
Ni ja perdis nemalhaveblan samideanon. Dankon, Sylla!
Redaktas: Paulo Sergio Viana, Junho n-ro 6/2009