May 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

December 2009 (5)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

May 1st, 2009

Porka Gripo!

Jen iom da informoj en esperanto, el "Ĉina Radio Internacia" (http://esperanto.cri.cn/)

Matene de la 26-a de aprilo meksika urbestro Marcelo Ebrad anoncis en gazetara konferenco, ke en la pasintaj 24 horoj en Meksiko 5 suspektataj pacientoj mortis, kaj 2 el ili estas konfirmitaj morti pro la porka gripo. Li diris, ke la magistrato dissendos en ejoj de la publika trafiko al loĝantoj milionojn da senpagaj gazaj maskoj. Li ankaŭ anoncis, ke la magistrato portempe decidis suspendi aktivadon de la supera kortumo kaj arbitracia tribunalo de la ĉefurbo, kaj de la 27-a de aprilo ĝis la 6-a de majo en Meksiko la juĝado de civilaj kaj komercaj procesoj estos prokrastataj krom tiu de la kriminalaj.

La 26-an de aprilo Richard Besser, la aganta direktoro de la usona Centro de Morba Preventado kaj Regado, diris, ke Nov-Jorko kaj Ohio jam konfirmis respektive ok kaj unu suspektatajn pacientojn, tial en Usono estas trovitaj 20 infektitoj de la epidemio. Richard Besser diris, ke pro profundiĝo de la serĉado oni probable trovos pli da infektitoj, kaj koncernaj departementoj aplikos rimedojn por laŭeble regi la epidemion. En la sama tago usona sekretario pri teritoria sekureco Janet Napolitano anoncis, ke la usona servo por publika sano jam estas en la urĝa stato.

La porka gripo disvastiĝas ankaŭ al aliaj landoj. La 26-an de aprilo oficisto el la kanada Ministerio por la Sano anoncis, ke en Kanado oni trovis 6 pacientojn de la porka gripo, kaj tri el ili lastatempe iris al Meksikio. Krome, oni trovis 2 suspektatajn pacientojn en Skotlando, tri en Hispanio kaj unu en Israelo; en Nov-zelando pli ol dek mezlernejaĵ lernantoj estis suspektataj pri la infektiĝo; kaj ĉiu el tiuj ĉi pacientoj vizitis Meksikion lastatempe. Ankaŭ en Francio oni trovis 4 suspektatajn pacientojn.

Disvastiĝo de la porka gripo vekis altan atenton de la internacia socio, precipe de latin-amerikaj landoj. La 25-an de aprilo kosta-rika ministro pri la sano diris, ke Kosta-Riko jam publikigis al la tuta lando averton pri la epidemio, kaj oficiale petis, ke tut-amerika organizo por la sano urĝe asignu de sia rezerva centro en Panamio antigripajn medikamentojn al Kosta-Riko. La 25-an de aprilo la hondorasa Ministerio por la Sano anoncis, ke tiutage Hondoraso publikigis la averton de kvaranteno ĉe tera kaj aera landlimoj por rigore ekzameni amasojn enirontajn al Hoduraso. Ankaŭ Peruo startigis en la tuta lando la preventan planon kontraŭ la kaŝita danĝero, la ĉilia Ministerio decidis, ke ĉiuj pasaĝeroj el Meksikio kaj Usono nepre devas akcepti ekzamenon pri temperaturo ĉe flughaveno.

Published at 21:47 / 4 comments / 215 visits
This post is public

May 1st, 2009

Pri la relativeco de la moralo.

Foje policestro arestigis du krimulojn.

Dum la pridemandado la unua krimulo diris:

" Estas vero, policestro moŝto, ke mi multe ŝtelis dum mia tuta vivo;tamen mi estas bona homo ĉar mi neniam mortigis iun ajn!"

Poste oni pridemandis la duan krimulon, kaj diris:

" Jes, moŝto policestro, estas vero, ke mi mortigis multajn homojn dum mia vivo; tamen mi estas bona homo, ĉar mi neniam ŝtelis eĉ unu najlon de iu ajn!"



Published at 22:03 / 0 comments / 136 visits
This post is public

May 2nd, 2009

"Papilio" Eŭgeno Miĥalski



IPERNITY
IPERNITY

La poemoj de Eŭgeno Miĥalski trilas, trilas... Kaj mi volas prezenti ankoraŭ unu fragmenton el lia belega poemo “Papilio”:

Estas mi – papili’
gajflirtanta en aero,
dancas mi, ĝojas mi
tutan tempon dum somero.
De la lun’ ĝis la sun’
kun korjun’ flugas mi;
de la ter’, de mizer’,
de sufer’ fuĝas mi.
Kantas mi, gaja tril’
dolĉe flugas kun sincero,
brilas mi per flugil’,
ĉiujn vokas al etero.
Firmament’, dolĉa sent’,
sorĉa tent’ regas min.
Sunradi’! Harmoni’!
Dancas mi en senfin’!
Mi estas filo de suna brilo
kaj per flugilo koketas mi.
Senzorge spiras, naturon miras,
mi kantas – liras, sonetas mi...

Certe, la poeto havis senteman, subtilsentan animon de la lirikisto. Por tiel bele priskribi flirtadon de la papilio li devis mem, per sia flugilhava animo flirti kun tiu bela papilio.

Foje miajn manojn trafis iu libro, sur kies kolora kovrilpaĝo estis tia bildo: dika fera krado de la malliberejo kaj tie, en la obskura prizona kamero, videblas... katenita papilio. Kiam mi ekvidis la bildon kun pezaj ĉenoj por la papilio, al mi ŝajnis, ke la katenita papilio estas flugilhava animo de Miĥalski, ke tiu tenera flugilhava estulo estas Miĥalski mem, ja en 1938 li estis reprezaliita.

Pasis tempo. Foje en skvaro mi ekvidis ĉarman papilion. Ĝi eksidis sur branĉon de proksima arbusto. Mi rememoris pri Miĥalski. La bela papilio trovis por si alian lokon sur la branĉo kaj ŝajnis nun, ke ĝi rigardas min, kvazaŭ allogita per miaj pensoj pri Eŭgeno Miĥalski. Ĝi ŝajnis al mi la papilio de Miĥalski, kies flirtadon en la suna tago, sub la lazura ĉielo li belege priskribis. Kun maltrankvila animo mi alparolis la papilion kaj imagis, ke ĝi respondas al mi. Lige kun tio aperis la poemo:

INTERPAROLO KUN LA PAPILIO DE MIĤALSKI

– Papilio kara,
flugilparo rara,
papili’ tenera
en sufera mond’!
Ĉu en viv’ surtera
trovis vi esperon,
havas vi liberon
en kruela mond’?
– Mia mondo brilas,
varmas kaj jubilas,
bunte floras ĝi,
florvizaĝe ridas,
la feliĉon vidas
tutatage mi.
– Ne kredeblas tio!
Li ja vin apudis,
ankaŭ li bezonis
multe da kares’...
Sed anstataŭ tio –
morto, morto, morto!
Dolorige sonis
de la vivo ĉes’...
Dum la viv’ li virtis
kaj kun vi li flirtis
per l’ anim’ flugila
en lazura mond’.
Vi rakontu, bela,
al la ver’ fidela,
belulino brila,
pri l’ terura sort’.
Ĉu eliro estis,
ĉu espero restis
en la lasta horo,
aŭ nura angoro?
– Por l’ papili’ de la anim’
la fera krad’ ne estas baro,
trairis ĝin la flugilparo,
liberas en la bel’, senfin’!
En la ĉielo kaj sur ter’
per bela papilio flirtas,
petolas ĝi, dum herboj hirtas,
jubilas en la sunaer’!

Published at 00:03 / 3 comments / 202 visits
This post is public

May 2nd, 2009

KANTO DE EŬNUKO

Mikaelo Bronŝtejn

Tiuj pecoj estis destinitaj por la muzika spektaklo “La etulo Muk’” (nefinfarita) – la red.

KANTO DE EŬNUKO

Feliĉa devo esti vir’ –
instruas tion la Korano,
kaj benas la profeta mano
la viran vojon de l’ dezir’.
Deziras oron mizerul’,
deziras gloron kavaliro –
la fajra viv’ de ĉiu viro
degelas en dezira brul’.

Refreno:

En sato, en flato, en bona sanstato
min zorgas la nobla Allah’
sen emo, sen tremo, sen seksa problemo
en brila haremo de l’ Ŝah’.

La povra sorto ĉasis min
en tabakejoj de Izmiro.
Feliĉa devo esti viro
feliĉe preterpasis min.
Feliĉe naskiĝinta vir’,
mi en mizero malprosperis...
Nur etan parton mi oferis,
kaj jen – trovitas la elir’!

Refreno.

Se la pepanta ina greg’
kvieton mian ride mokas,
karese al lasciv’ provokas, –
ne trompas min la trankvileg’.
De kiam dormas la dezir’,
turmentojn tute mi ne konas,
kaj sen avido mem fordonas
feliĉan devon esti vir’!



Published at 00:07 / 2 comments / 212 visits
This post is public

May 9, 2009

LA VOĈO DE DIO

Bonan Tagon al Vi!
Bonan Tagon al Vi!





LA VOĈO DE DIO



Se vi serĉas la helpon de DIO, vi devas

lerni aŭskulti, do Li ne ĉiam sin montras

per trumpeta voĉo, sed kelkfoje, per

malgrandaj fenomenoj. Legu kaj meditu

pri tiu ĉi rakonto, do DIO ĉiam volas helpi vin.



Iutage, unu viro mallaŭtvoĉe, diris:





DIO, parolu al mi



Ĉi-momente, kolibro bele kanis, sed

la viro ne perceptis, kaj ripetadis:



DIO, parolu al mi:



Oni aŭskultis tondregon, en la

firmamento, sed la viro ne kapablis

aŭskulti, kaj ripetadis:



DIO, lasu min vidi Vin:



Subite, brilis stelo en la ĉielvolbo

sed la viro ne vidis, kaj komencis kriadi:





DIO, se Vi fakte ekzistas, montru miraklon al mi:



Ĉi-momente, infano naskiĝis, sed

la viro ne perceptis la ĉeeston de la nova

vivo, kaj plorkriadis:



DIO, lasu min senti ke Vi fakte estas ĉe mi:



Neatendite, papilio flugis sur lian

ŝultron, La viro forpelis la papilion, kaj

seniluziigita, daŭrigis sian vojon, malgaja

kaj timema, konvinkite ke li fakte estas sola.



Salvador, “Tago de la Patrinoj” 2009

Elportugaligis: José Saraiva Matos

Published at 12:52 / 3 comments / 265 visits
This post is public

May 13, 2009

HOMO SERĈU LA HOMECON!

Anĝelo Verda
Anĝelo Verda

HOMO SERĈU LA HOMECON!

En la sangon, verŝitan sur tero,
dezirus mi trempi la plumon.
Portante komprenon kaj lumon
per gigante flamantaj literoj,
volus skribi mi al firmament'
laŭ la dikto de l' sanglarma sent':
Homo serĉu la homecon!

Ĉu ne honte por krono de l' kreo
sklaviĝi ĝis sentoj de bestoj,
diboĉi triumfe dum festoj,
kiujn baptis fratsango, mortveo?!
Vi preĝante Dion, neas Lin
kun blasfemaj sentoj en la sin'.
Homo serĉu la homecon!

Blinda mondo de l' homa envio,
perdiĝis prudento de l' koro
suferojn alportos la horo,
Ĉar nun regas vin — surda pasio!
Vi baraktas en ĉena katen',
alforĝita de vi — al vi mem.
Homo serĉu la homecon!

Plendaj larmoj de viaj infanoj
por vivo petegas kompaton.
Komprenu ilian korbaton,
ĝis ne venos la venĝuraganoj
por tutneniigi, mondo, vin,
nur malindan je la homdestin'!
Homo serĉu la homecon!

Orfaj krioj, plorĝemaj sopiroj
veante krozadas sur tero.
Komprenon petegas mizero,
helpon de vi, senkoraj vampiroj!
Aŭdu, aŭdu filoj de l' gehen',
vortoj vin savantaj estas jen:
Homo serĉu la homecon!

DE JULIO BAGHY

Published at 20:10 / 2 comments / 158 visits
This post is public

May 14, 2009

Pioniroj de PEJ

Matenas ĉe mi kaj la horloĝo montras akurate 11:00-an antaŭtagmeze.Mi konstatas, ke ankoraŭ mi povas resti dum kelke da tempo en tajpado ĉar hodiaŭ mi ne estas en serioza okupo hejme. Malgraŭ ke ĉiu ĵaŭdo, mi havas hejmpurigadon, la servistino ne venis por la tasko kaj mi estas en pigreco kaj nenion faros .Do liberatempo estas je mia dispono por uzi ĝin laŭdezire. Mi decidis reveni al Ipernitio, mi kontrolis la vizitantojn kaj komentojn....nur vizitantoj estas, komentoj nulas.Do mi iras al la parto " verki" kaj decidis tajpi pri hieraŭ-vizito al la paĝo PEJ t.e. Pola Esperanta Junularo. Tie noto pri pioniroj de Pola Movado surprizis min, ĉar el la raporto, mi trovis interesajn fotojn de kelkaj veteranoj amikoj miaj, kiuj ankaŭ estas ipernitianoj.Dum mia vizito al la blogo kaj galerio de la paĝo, ekis pensoj pri kiomlonge tiuj firme movadumas favore al la idealo de Esperanto, kaj kiom da travivaĵoj survoje al Esperantio, tiuj spertis. Certe tiom da, pluraj... Verdire estas belaj fotoj, interesaj fotoj kaj kial ne diri, historiaj fotoj. Rimarki tiujn amikojn dum juneca-vivfazo en fidela sindediĉo al la esperanta- movado vekis en mi respekton kaj adimiron. Ili certe apartenas al la historio de la Pola Esperantistaro. Gratulon al ĉiu veterano, kiu estis menciita de tiu listo por pioniroj de PEJ kaj duoblan gratulon por ankoraŭ daŭran agadon iliaflanke.

Vizito al la spaco de PEJ en Ipernity estas konsilinda .



http://www.ipernity.com/home/pej

Brakumon!

Published at 14:35 / 1 comment / 176 visits
This post is public

May 27, 2009

KULPO

KULPO

Bildkomponaĵo
Bildkomponaĵo





Se kulpo estas ja atendi vin, mi kulpas

Se pekas regalant', tion mi tuj surprenas

Hurlan venton kaj ŝtorm', centfoje venkis jam mi

Sed ne scias , ho ne scias

Atingi koron vian



lalalala

lalalala

Hurlan venton kaj ŝtorm', centfoje venkis jam mi

Sed ne scias , ho ne scias

Atingi koron vian



Se kulpo estas ja atendi vin, mi kulpas

Se pekas regalant', tion mi tuj surprenas

Min ofte kulpanton, ne pelu for, mi petas

Min ne amas vi, ne min amas vi

Vi tiam, same pekas!



lalalala

lalalala

Min ofte kulpanton, ne pelu for, mi petas

Min ne amas vi, ne min amas vi

Vi tiam, same pekas!



Min ne amas vi, ne min amas vi

Same vi ja, pekas!



lalala





Jen bela teksto en kanzonstilo..mi provis serĉi la aŭtoron sed mi nur trovis sur la dokumento la nomon Derrick.Certe li estas mia amiko..eble de antaŭ longa tempo...tamen mia memorkapablo ĉikaze malbone iras kaj mi ne scias certe kiu li estas..sed sed hazarde li legos tiun ĉi blogon...mi estos feliĉa kun kontakto lia.

Brakumon de mi al Derrick

Published at 15:42 / 3 comments / 142 visits
This post is public

May 27, 2009

Historio sen vualo de mitoj

LEGINDA TESKTO EL REVUO MONATO



Origine intencita kiel kurs-teksto por la Somera Esperanto-Kursejo (Jekaterinburg, 1998), Historio de Esperanto aperis, ĉe Sezonoj, kiel nepretenda verko. Ĝia aŭtoro Aleksander Korĵenkov, konata rolulo en la rusa kaj internacia Esperanto-movadoj, de jaroj kontribuas al la Esperanta kulturo precipe kiel eldonisto.

En medio fojfoje iom sekteca, en kiu individuoj tendencas diigi siajn elstarajn personojn kaj atingojn, bonvenas sobraj prezentoj de historiaj faktoj. Tiuokaze foresto de patosa tono kaj klopodo por objektiveco jam estas en si mem io atentinda. Jen la atutoj de tiu laboro de Korĵenkov: li provis, surbaze de sufiĉa nombro da dokumentoj, liveri al la leganto historion de Esperanto liberan de partia rigardo.

La libro, verkita en lingvaĵo lakona kelkfoje atinganta la randon de sekeco, estas kvazaŭ sintezo de pli-malpli ĉio grava aperinta pri la historio de Esperanto precipe en la 80a, 90a kaj nuna jardekoj. La sinteza aspekto akre reliefiĝas en la lasta el la 11 ĉapitroj, nome en Post la falo de la Berlina Muro: ĝi aperas pli kiel listo de okazintaĵoj post la kolapso de la socialismo en la Orienta Eŭropo, ol kiel historia priskribo. Kontraŭvole verkita, kiel la aŭtoro mem nin sciigas en piednoto, la koncerna ĉapitro prezentiĝas tiel resuma certe pro prudento, alivorte, pro la risko de eraro, al kiu estas elmetita ĉiu, kiu sin ĵetas al la malfacila tasko historiografii pri sia tempo. Ekzemple, la organizita provo „agnoskigi la Esperanto-komunumon kiel objekton de internacia juro”, konata kiel la Esperanta Civito, estas pritraktita en nur du malgrandaj alineoj. Do leganto serĉanta prilumon pri tiu nebula projekto – almenaŭ kurioza el ideologia, politika kaj kultura vidpunktoj – plu restos en sia nescio. La ĉapitro Antaŭ internaciaj institucioj siaflanke estas mallonga prezento pri instituciaj sukcesoj kaj malvenkoj de nia lingvo, kun aparta atento al Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj, eble la plej grava fiasko, pri kiu ni povas malfieri.

En malsama direkto, la grava kaj komplika „franca” aŭ „propaganda” periodo ricevis pli longan kaj detaloriĉan traktadon, same kiel la okazintaĵoj, priskribitaj en Du gravaj jaroj: 1905-1906, Ido-skismo kaj Serĉante organizan solvon. Cetere, oni tie ne trovas la tiutempajn protagonistojn de intrigoj, disputoj kaj politikaj manovroj pentritaj per emociaj vortoj. Ĉi-foje do la „mistera” kaj „perfidema” de Beaufront estas prezentita kiel nura proponinto de reformita Esperanto (Ido) ĉe la Delegitaro por alpreno de lingvo helpa internacia, kiam li fakte devus defendi la Zamenhofan lingvon.

La senemocia tono tra la tuta verko atestas la deziron je objektiveco de la aŭtoro. Tamen, neniu idealo pri objektiveco aŭ ikonoklasta klopodo povas komplete senigi verkon je eraroj, kaj Korĵenkov asertas, surbaze de biografia eseo de la pola ĵurnalisto Ryszard Kraśko, ke Zamenhof malsukcesis profesie pro manko de kuracista kompetento. Dubinda aserto sen apogo al dokumentitaj evidentaĵoj.

Historio de Esperanto ne havas la malkaŝigan karakteron de La danĝera lingvo de Lins, nek ties analizemon de faktoj kaj cirkonstancoj, sed ĝia aŭtoro bone dokumentis sian verkon (pri kio atestas la bibliografia listo kaj notoj) kaj povis kalkuli je provlegado kaj konsiloj de gravaj nomoj, interalie de Osmo Buller kaj Ulrich Lins. La malmultajn lingvajn malglataĵojn kaj preserarojn oni povus forigi por eventuala dua eldono. Tiu ĉi povus prezenti al la leganto nomindekson, aldone al la biografiaj notoj de kelkaj elstaraj nomoj de la Esperanto-komunumo, kiuj aperas en la fino de la verko. Tiu manko tamen ne igas la libron senvalora. Kontraŭe, finanalize ĉiu libro pli-malpli bona, aperinta sur la Esperanta merkato, estas io atentinda, se oni konsideras la kutiman mizeron de niaj rimedoj kaj la malkreskantan kvaliton de niaj kulturaĵoj.

Reinaldo Marcelo FERREIRA
Published at 15:50 / 0 comments / 128 visits
This post is public

May 30, 2009

Verda Majo ( konsilinda artikolo)

Verda Majo

El Vikipedio



Verda Majo

HASEGAWA Teru, 長谷川 テル [hasegaŭa teru] (naskiĝis la 7-an de marto 1912 – mortis la 10-an de januaro 1947), konata en Esperantujo per sia plumnomo Verda Majo, naskiĝis en Japanio, en Jamanaŝi prefektujo. En junio de 1932 ŝi eklernis Esperanton. En la printempo de 1936, dank' al Esperanto ŝi konatiĝis kun Liu Ren, ĉina studento en Tokio, kaj edziniĝis kun li en la aŭtuno de la sama jaro. Ŝi venis al Ŝanghajo en Ĉinio en la 19-a de aprilo 1937.

Nelonge post sia alveno al Ŝanghajo, Verda Majo faris kontakton kun Ĉina Proleta Esperantista Unio (ĈPEU). Ŝi partoprenis en ĉiuj aktivadoj de la Ŝanghaja Esperantista Ligo kaj kontribuis artikolojn al Ĉinio Hurlas, informa bulteno de ĈPEU por eksterlandanoj, publikigita dum iu tempo ĉiun tagdekon. Komence de decembro en 1937, Verda Majo kaj Liu Ren atingis Kantonon kaj laboris en la Esperanta sekcio de Kantona Internacia Asocio. En julio 1938, ili venis al Wuhan kaj eklaboris en la Fako por Internacia Propagando de Kuomintang. Vintre de 1938, ili evakuis al Ĉongqing kaj tie kontribuis artikolojn al la duonmonata Esperanta periodaĵo Heroldo de Ĉinio. Ŝiaj artikoloj aperis unu post la alia sur la paĝoj de la revuo ĝis la lasta numero de 1945. Somere de 1940 ili eklaboris en la Komisiono de Kultura Laboro kaj poste partoprenis en la redakta laboro de la gazeto Kontraŭatako, eldonita de la Nordorienta Nacisava Asocio. En 1945, ili veturis al Harbin kaj funkciis en la Administracia Komitato de la Nordorienta Liberigita Regiono kiel komitatanoj respondecaj por redaktado kaj kontrolado. Poste ili translokiĝis al Jiamusi en nordoriento de Chinio.

En siatempa historia fono, la ago de Verda Majo sin oferi al la afero por liberigo de la ĉina popolo estis tre facile etiketita kiel faro de "naciperfidulino" kaj kaŭzis malfeliĉan kompromiton al ŝiaj familianoj. Verda Majo ne nur sin donis al la afero por liberigo de la ĉina popolo, forlasinte sian propran hejmlandon, sed ankaŭ edziniĝis al ĉino. En tiama Japanio, edziniĝo al ĉino estis rigardata kiel tre hontinda fiago. Laŭ verko de Ĵelezo: Ŝian edziniĝon al ĉino oni rigardis kun malestimo en tiama japana socio. Eĉ ŝia samlandano Kazi Wataru, kiu nomis sin revoluciulo, ne povis reteni sian sarkasmon koncerne ĉi tiun aferon, direktante al Verda Majo akrajn mokvortojn. Nenian subtenon ŝi trovis en la hejmo.

Ŝi ne vane laboris por la kontraŭjapana rezistmilito. Precipe ŝia japanlingva disaŭdigo havis grandan influon al la invadaj trupoj. Iu japana soldato eĉ skribis poemeton por esprimi sian emociiĝon post aŭskulto de la disaŭdigo. Tiu "stranga disaŭdigo" en flua japana lingvo ankaŭ kolerigis la japanajn militaristojn. En tagĵurnalo de Tokio ŝi estis kalumniita kiel "dolĉvoĉa naciperfidulino". Ŝia patro eĉ ricevis timigan leteron, kiu postulis, ke li atribuu al si mem la kulpon kaj sin mortigu. Foje en Chongging Zhou Enlai diris al Verda Majo: "La japanaj imperiistoj kalumnie nomis vin 'dolĉvoĉa naciperfidulino', sed efektive, vi estas fidela filino de la japana popolo, vi estas vera patrioto." La vortoj donis al ŝi grandan inspiron.

Verda Majo estis nur pura plebano senpartia. Ŝi ĉiam memoris sian esperantistecon kaj ofte nomis sin kun plena memestimo esperantisto. Ŝi skribis: mi estas banala virino. Tamen mi kredas kaj sentas, ke mi povos fari iom pli multe aŭ ion signifan ol mi restus en Japanio. Ĉar mi estas esperantisto.

Per siaj verkoj postlasitaj Verda Majo ĝuis la reputacion kiel la plej elstara esperantisto kaj brila reprezentanto en la oriento. Vere admirinda. Ŝia originala verko En Ĉinio Batalanta karakteriziĝas per delikata priskribo, abunda je sentnuanco kaj flua lingvaĵo. Depost ĝia eldono en 1945 ĝis nun, almenaŭ en Ĉinio kaj Japanio, ankoraŭ neniu alia simila verko superis ĝin. Veterano Kurisu Kei tiel komentis skribante: Verda Majo poste gloriĝis kiel la aŭtorino de „En Ĉinio Batalanta”, kiu miaopinie povintus fariĝi ĉefverko ne nur de la Esperanta literaturo, sed eĉ de la monda entute, se ĝi estus finverkita.

La supereco de Verda Majo kuŝas je tio, ke ŝi faris perfektan kombinon de persona talento kaj esperantista bonvirto. Ni devas lerni de ŝi (precipe de ŝia spirito). Ne forgesu la famajn vortojn: Homo povas havi grandan aŭ malgrandan kapablon, sed se li havas tiun spiriton, li jam estas homo nobla, pura, bonvirta, libera de trivialaj interesoj kaj utila al nia afero.

Je la 10-a de januaro 1947, Verda Majo malfeliĉe forpasis pro infekto post abortigo. En la 22-a de aprilo en la sama jaro, ankaŭ Liu Ren forpasis pro malsano. La geedzoj estis enterigitaj en la Martira Tombejo de Jiamusi.

Published at 00:44 / 3 comments / 162 visits
This post is public

May 30, 2009

Feliĉo!





Feliĉo ja ekzistas ... tion diras
Mi, en momento bela de plezur'...
Povas okazi ke
ĝi estas nur
Amanta mia koro kiu deliras!...
Sed anta
ŭ longa tempo ol ĝi foriras,
Mi faris
ĉirkaŭ ĝi barantan muron:
Feli
ĉo, ne foriru!... Ne forkuru!...
Ĉar pro saŭdado mia kor' sopiras!...
Kaj tiu petegado longe da
ŭris,
Por multajn dol
ĉajn frazojn al ŝi diri
Anta
ŭ ŝiaj piedoj tuj mi kaŭris...
Sed ne validis mia peto
ĥoro,
Ĉar la Feliĉo devis, ve!...foriri,
Feli
ĉis nur momenton mia koro!...

Sendis al mi JOSIEL en orkuto!



Published at 13:44 / 1 comment / 161 visits
This post is public

( 11 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...