| April 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | |||||
| 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | ||
| 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | ||
| 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | ||
| 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||||
Nekutima sperto
Nadine Rivière
Dum la someraj ferioj, nia familio vojaĝis kvinope al Benino, malgranda lando okcidente en Afriko. Dank' al Gaston Houssou kiu akceptis nin en la lokalo de la Esperanto-asocio de Lokossa, ni vivis dum du semajnoj laŭ la afrika maniero.
Ni tiel mem konstatis kiom bonŝancaj ni estas: premu la ŝaltilon, tuj aperos lumo; turnu la kranon, kaj alvenos trinkebla akvo, eĉ varma aŭ malvarma, laŭ via deziro! En Benino, multaj homoj ne havas elektron kaj devas paŝi tre longe por atingi la puton kie ili povos elĉerpi sitelon da netrinkebla akvo. En la vilaĝoj, la loĝejoj ankoraŭ estas faritaj el pajlargila mortero, la homoj dormas surgrunde kaj la infanoj estas preskaŭ ĉiam senvestaj.
Unu el la celoj de nia vojaĝo estis vizito de la orfa lernejo esperantista, kies direktoro estas Gaston Houssou mem.
En Benino, la publikaj lernejoj ne estas senpagaj kaj, kvankam la prezo ne estas alta, multaj infanoj ne povas iri al tiuj lernejoj. La lernejo de S-ro Houssou akceptas la infanojn de tiuj kiuj ne povas pagi la publikan lernejon. Ĝi akceptas ankaŭ georfojn. Tial ĝi daŭre bezonas monhelpon.
Do, ni loĝis en Lokossa kaj dum dek tagoj ni veturis ĉiumatene je dudekkilometra distanco, laŭ vojoj tra la savano ĝis la vilaĝo Tozounmé.
La unuan tagon la infanoj (inter 4- kaj 13-jaraĝaj) akceptis nin per kantoj en la lingvoj fon, Esperanto kaj la franca, kaj per afrikaj dancoj. La programo estis tre simpla: matene, ni okupiĝis pri la infanoj; ni tagmanĝis en la orfejo, kaj poste piediris tra la vilaĝo por saluti iliajn familiojn.
Posttagmeze ni denove estis kun la infanoj.
La lernejo akceptas pli ol cent infanojn disigitajn laŭ tri klasoj. Mia patro Christian Rivière okupiĝis pri la plej grandaj kaj instruis al ili la bazojn de Esperanto; mia patrino Martine kaj la fratino Solange vartis la plej junajn (kantetoj, ludoj ...), kaj mi mem prizorgis la grupon de la mezaĝaj infanoj.
Ni rapide konstatis ke ni ĉiuj havas la saman problemon: kiel komuniki kun tiuj infanoj? Efektive, kvankam la franca lingvo oficiale estas la "lingvo de la lando", ni ekkomprenis ke ili tute ne regas ĝin. Konsekvence, ilia unua tasko, kiam ili eniras lernejon, estas eklerni fremdan lingvon kaj uzi ĝin dum ĉiuj kursoj (literaturo, matematiko, historio ...). Kaj eĉ la instruistoj kiuj supozeble devus paroli la francan por ĝin instrui, ofte nin ne komprenis (kaj inverse)!
Ni ĉiam estis reĝe akceptataj; ĉiam ni vidis ridetojn sur la vizaĝoj, eĉ se la vivkondiĉoj plej ofte estas minimumaj.
Krome ni estis komisiitaj transdoni, je la nomo de "Centre Culturel Nantes Espéranto" kaj "Espéranto 44" (du asocioj de suda Bretonio), sumojn kiuj ebligos restarigadon de klasĉambro kaj konstruadon de alia. Komence de la lernojaro, uzeblos entute kvar klasĉambroj.
Sed tia ago estas nur guto en oceano de bezono. Mankas ĉefe la lerniloj, libroj, papero, kajeroj, kreto, pli modernaj tabuloj ...
Ni varme gratulas la tutan sindediĉan skipon de la lernejo kaj orfejo, interalie G. Houssou, kiun ni plian fojon dankegas pro ĉio. Bela pruvo ke Esperanto estas kaj efika rimedo por helpi, kaj tutkontinenta celo por malaperigi lingvajn barilojn.
La infana orfejo en Tozounmé foto: la aŭtorino
Fonto: Revuo Esperanto
Send a message
Search for members

La "diligenta kolegaro" en Svedio ne amase kontribuis al la originala literaturo Esperanta. Troviĝas esceptoj, sed por trovi la du plej gravajn, necesas retro-salti tra la tempo duonan jarcenton. En la jaroj 30-aj ĝis 50-aj Stellan Engholm (1899-1960) kaj Ferenc Szilágyi (1895-1967) apartenis al la pintoj de Esperanta prozo. 













