March 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30 31          

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (24)
October 2009 (21)
September 2009 (15)
August 2009 (34)
July 2009 (18)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (29)
March 2009 (13)
February 2009 (19)
January 2009 (32)
December 2008 (1)
November 2008 (7)
October 2008 (9)
September 2008 (14)
August 2008 (17)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (10)
April 2008 (4)
March 2008 (20)
February 2008 (4)
January 2008 (14)
December 2007 (5)
November 2007 (3)
October 2007 (14)
January 1970 (4)

March 8, 2009

Matensuno parolas en Esperanto.

Sanoza kaj MI
Sanoza kaj MI

Dimanĉas en Brazilo...estas mateno,Skajpo sonoras kaj mi respondas al tre kara amikino el Ĉinio.Ŝi estas " Rao Jian " kromnome Sanoza..ja plena de SANO,... feliĉe pro tio, ke ŝi estas tre aminda amikino.Mi konatiĝis al ŝi en Brazilo dum vizito al mia lando.Ŝi partoprenis en Brazila Kongreso de Esperanto miaurbe.Ekde de tio, nia amikeco floris kiel rozo en fekunda grundo. Ŝi al mi estas kiel fratino... homo simpatioplena kaj animo bonkora. Ekis konversacio aŭdvide . La konversacio kiel ĉiam glatis nature kaj entuziasme.Ŝi demandis al mi pri mia nepo kaj mi reciproke al ŝi demandis pri ŝia nepino. Jen komenciĝis tre interesa rakonto.

" Ha! Kara Karesema, - Xu Cheng xi "Matensuno" bonfartas, kreskas rapide kiel pano bakanta.Ŝi nun havas 1jaron kaj 5 monatojn kaj scipovas paroli en Esperanto.De kiam ŝi havis 5 monataĝon, mi diridas al ŝi dum ŝia alveno " saluton" kaj kiam ŝi eliris el mia hejmo , mi diradis " ĝis revido".Iom post iom Matensuno alkutimiĝis al tiuj vortoj kaj poste mi ekparolis al ŝi esperante.Ŝi bone komprenas la diferencon inter la vortoj, patrino kaj avino.Kelkfoje mi diras: donu al la patrino " ion" kaj ŝi tuj rigardas al la patrino aŭ inverse : donu al la avino "ion" ..ŝi ĝuste obeas. Nun kiam ŝi foriras for mia hejmo..ŝi diras" ĜIS REVIDO" .Kaj ŝi korekte parolas la vortojn: ovo, mono, aŭto, fiŝo ktp... Mi ege amas ŝin kaj pro tio, mi instigas ŝin al la lernado de Esperanto.Alifoje mi demandas al ŝi ĉine: Ĉu vi volas lerni de la avino lecionon de Esperanto? Kaj ŝi diras: BONE! Mi eĉ havas lernolibron de Esperanto por ŝi...ŝi vere ŝatas lerni Esperanton."

Mi elkore dankas al Sanoza pro tiu konversacio... ĝi estis vere ekzemplo al mi kaj al multaj aliaj avinoj esperantistinoj...Antaŭen! Instruu Esperanton al viaj genepoj!

Kisojn al " Matensuno".







Published at 13:14 / 0 comments / 127 visits
This post is public

March 8, 2009

Internacia Tago de Virinoj!

Miaj plej estimataj amikoj...

Kiel danki al Vi..karaj pro la belaj kaj kortuŝaj mesaĝoj ricevitaj...hodiaŭ en la Tago de Virinoj???? Sincere kun la koro plenplena je ina emocio, mi dankas. Mi dankas pro la afableco, ĝentileco kaj vireco de ĉiu viro sentema.

Karaj... Ronaldo, Skorpio, Petko, Lukas, Peter ,Edward kaj aliaj...Via mesaĝo estis granda omaĝo al mi.



Iu ajn virino estas parto de la plej bela kreaĵo de la universo.Ino de forto kaj kuraĝo..de beleco kaj firmeco..de kortuŝa animo kaj sento digna. Vi, virino... de l' koro spegulo estas la okulo. Agas kiel anĝelo en malcerta mondo...estas gardistino de ĉiu por Vi amata...amas kiel giganto kaj gigantas antaŭ la amo...havas koron kolosan kaj penson absolute flugantan...Vi Imagas, revas kaj deliras, perceptas, sentas en la animo la ĝojon de la vivo kiel ekzistanta en la realo.Vi Konsideras la faktojn racie kaj pasie kaj donas konsilojn kaj apogas; Ĉia ajn virino estas homo respektinda kaj aminda.Vi ĝenerale kun sama potenco amas kaj malamas... pardonas kaj kondamnas...kaj re-pardonas. Ardas al flama-amo kaj rezignas al la amo.Vi ploras kaj ridas intense kaj senteme...Vi telepatias je pli granda distanco, kiam vi amas kaj saŭdadas.Vi...certe Vi estas tre delikata floro en perfekta ĝardeno.

Gratulojn pro via hodiaŭ meritinda tago!

INTERNACIA TAGO DE VIRINOJ



Hodiaŭ ja estas la Virina Tago!

Ĉiuj veraj viroj, devas ĝin memori

kaj konservi ja ĝin en nia imago.

Kaj ne nur hodiaŭ ree ĝin honori,



Sed konstante dum la ĉiuj jarsezonoj

flegi nian amon al tiuj reĝinoj

de la koroj niaj, al niaj vivkronoj!

De komuna sorto la dividantinoj.



Sen ili viv’ nia aspektus mizera,

sensenca, malgaja, tute ne valora.

Ili nin instigas al heroec’ vera,

aŭ kontraŭe ankaŭ al la ag’ horora.



Virino diablon servas oni diras,

ĉar en paradizo tentis ŝi Adamon,

tamen ĉiuj viroj al ili sopiras,

forlasante „Eden” preferas la amon.



Ho, steloj brilantaj sur nia ĉielo,

kiujn ni postkuras – blinde obeante!

Gvidu nin tra l’ vivo al ĝia kroncelo

volupton de l’ vivo plu eternigante.



Verkis: Edward Jaskiewicz

Brakumi...
Brakumi...



Published at 13:53 / 2 comments / 146 visits
This post is public

March 10, 2009

Kuirarto el Ĉinio

Spagetoj kun fritita misoo

En Pekino ne nur altranguloj, sed ankau ordinaruloj ŝatas manĝi spagetojn kun fritita misoo.

Laudire manĉuroj kiel reganta klaso de Qing-dinastio (1644-1911) kutimis vivi lukse, sed post stariĝo de Respubliko de Ĉinio en 1911 ili ne povis daurigi la luksan vivon. Kiel kontentigi la luksan vivon kaj vantamon? Iuj manĉuroj elektis spagetojn kun fritita misoo, ĉar tio povis prezenti teleretojn da diversaj legomoj, kiuj ne nur kontentigis la vantamon de manĉuroj, sed ankau shparigis al ili la elspezon.

La farado de spagetoj kun fritita misoo bezonas 3 objektojn: spagetoj, tranĉitaj legomoj kaj fritita misoo.

La spagetoj devas esti elastaj. Oni unue knedas paston kaj faras ĝin spagetoj kaj poste kuiras ilin en varma akvo. Oni povas manĝi somere la spagetojn, trempinte ilin en malvarma akvo.

Kiel legomojn por la spagetoj kun fritita misoo oni povas elekti kukumon, brasikon, lupinon, rafanon, sojfabon, fazeolon kaj sojfabghermojn, kaj en printempo freŝa cedrelo estas kunmanĝebla kun la spagetoj post ilia brogo en varma akvo. Escepte de kukumo kaj rafano ĉiuj legomoj devas esti brogitaj en varma akvo. Por spagetoj kun fritita misoo oni bezonas 7-8 legomojn au nur kukumstriojn.

Friti misoon estas grava paŝo. En Pekino troviĝas famaj malnovaj vendejoj de peklitaj legomoj, ekz. Liubiju kaj Tianyuan, kiuj faras misoon per fermentigo. Hejme oni unue enmetas viandajn pecetojn en multe da oleo por fritado, poste fritas misoon kun la viandaj pecetoj por 30-40 minutoj kaj fine aldonas dishakitajn ŝenoprazon, zingibron kaj ajlon.

Preparinte ilin, oni miksas la spagetojn kun fritita misoo kaj tranĉitaj legomoj. La spagetoj kun fritita misoo estas nutrorichaj, malmultgrasaj kaj malmultkolesterolaj.

De la pasintaj jaroj pekinanoj regalas amikojn per spagetoj kun fritita misoo en sia hejmo, kaj en la urbo troviĝas rilataj restoracioj ĉie sur la stratoj. Enirinte en la restoracion, oni povas kaj manĝi tradiciajn spagetojn kun fritita misoo kaj ĝui kulturan atmosferon de malnova Pekino. Oni povas vidi sur la muro malnovajn fotojn rilate la historion de Pekino kaj sur la servotablo bludesegnan porcelanan vazon kun tonika vino kaj servistojn en griza ĉina vesto kaj manfaritaj tolŝuoj kaj kun blanka tuko sur la ŝultro.

Fonto:El POPOLA ĈINIO* ENRETA REVUO

Published at 22:19 / 0 comments / 86 visits
This post is public

March 10, 2009

Kuirarto el Ĉinio

Luna kuko

Lunaj kukoj por la Autunmeza Festo de Ĉinio estas diversaj. Lau la produktejo estas pekinaj, kantonaj, suzhou-aj, taiwan-aj, yunnan-aj, hongkong-aj, chaozhou-aj kaj japanaj. Lau la materialoj kaj preparado estas fruktaj, legomaj, teaj, kokoslaktaj, marproduktaĵaj, tonikaj kaj aliaj. Lau la formoj estas elefantaj, porkidaj, leonaj k.a.

Heredinte la tradiciajn trajtojn de la ĉinaj lunaj kukoj, la modernaj estas pli delikataj kaj bongustaj. La lunaj kukoj estas ŝatataj de la ĉina popolo pro siaj apartaj trajtoj. La kantonaj estas maldik-krustaj kaj fragilaj, bongustaj kaj dolĉaj; la suzhou-aj -- molaj kaj aromaj; la chaozhou-aj kun farĉo el kandizita vaksa kukurbo -- tonikaj kaj molaj. La kuko aludas kolektiĝon de la tutaj familianoj, ĉar en la ĉina lingvo la prononco de luna kuko havas tiun signifon. Lau la formoj estas kvadrataj, okangulaj, triangulaj kaj ortangulaj kun diversaj farĉoj, kiaj kando, jujuboj, ovoflavo kaj kvin kernoj (kernoj de juglando, sunfloro, ternukso, pinnukso, kaj abrikoto). La desegnaĵoj de la kukoj strikte rilatas kun la luno, ekz. Bela feino Chang'e flugas al la luno; Leporo en la luna palaco; Nokta luno en la Lakta Vojo; Luno kun siaj tri inversaj ombroj en lago; kaj Antikva belulino Xi Shi ebriighas sub la luno. La belaj desegnoj ne nur montras feliĉon de la Autunmeza Festo, sed ankau richigas la poezian etoson de la festo.

La pekinaj lunaj kukoj kun fragila krusto estas bongustaj; la suzhou-aj kun maldikaj tavoloj estas blankaj, krespecaj kaj dolĉaj; la kantonaj similas al europaj kukoj kun diversaj bongustaj farchoj. La tradiciaj taiwan-aj lunaj kukoj el batato estas dolĉaj kaj molaj, sed ne oleaj. La islamaj lunaj kukoj kun farĉo el dishakita bovaĵo estas destinitaj por hujoj.

Published at 22:25 / 0 comments / 101 visits
This post is public

March 10, 2009

Kiom da specoj de malsanoj ĉina akupunkturo povas kuraci?

Kiom da specoj de malsanoj ĉina akupunkturo povas kuraci?

de ZHANG JIANXIN

Kiujn malsanojn akupunkturo povas kuraci? Jen demando prezentata de internacia medicina rondo.

Post 4-jara studo pri kuracado per akupunkturo doktoro Du Yuanhao, vicdirektoro de la Tutlanda Akupunktura Klinika Centro de Ĉinio de la Unua Hospitalo sub la Tianjin-a Universitato de Ĉinaj Medicino kaj Drogoj, kaj lia grupo konkludis, ke la akupunkturo havas kuracan efikon por 461 specoj de malsanoj.

Du Yuanhao montris, ke la akupunkturo povas kuraci multajn malsanojn, tamen ne efikas por ĉiuj malsanoj.

La akupunkturo kuracas malsanojn ĉefe per pikado de kanalaj aŭ nervaj sistemoj. Ĝenerale, tio havas pli bonan efikon en kuracado de malsanoj funkciaj ol la organaj, kaj bone efikas precipe por kuraci malsanojn sportajn kaj sentajn kaj dolorojn.

La rezulto de la studo montras, ke la akupunkturo taŭgas por kuraci malsanojn de sistemoj muskola, skeleta, nerva, digesta, urina, genera, de spiritmova malordo, kaj haŭtajn malsanojn.

Published at 22:27 / 2 comments / 169 visits
This post is public

March 12, 2009

La daŭra kresko de Esperantujo

Ĉu vi havis jam la eblon legi tion?

Se ne, nu legu nun!



Kiam ni komencis plani la Novjaran Renkontiĝon apud Berlino kaj demandis pri la ĝenerala intereso, estiĝis demando: Ĉu aldoni plian renkontiĝon?

La ĉefa celo de nia Novjara Renkontiĝo estas doni eblecon festi la Novan Jaron al tiuj Esperanto-parolantoj, kiuj en la ĝisnunaj renkontiĝoj ne trovis lokon pro iuj kaŭzoj.

Ni konstatis, ke tre multaj el la homoj, kun kiuj ni partoprenis internaciajn junularajn renkontiĝojn en la okdekaj jaroj, kutime ne plu partoprenas en jarŝanĝaj aranĝoj. Por la Internacia Seminario (IS) de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) ili estas ekster la kerna celgrupo. Principe ili povus partopreni en la Internacia Festivalo, sed IF jam delonge atingis sian celatan grandecon de 200 homoj kaj do ne havas lokon por plia kvindeko da homoj. (Cetere ankaŭ IS evidente jam atingis plenecon kun pli ol 300 partoprenantoj kaj tie restas de deko da jaroj.)

Ĉirkaŭ dekprocenta kreskado de renkontiĝaj partoprennombroj

Pri dua IS ni diskutis jam en la okdekaj jaroj. Fakte IS kreskis tre forte en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj — en 1970 estis proksimume 50 partoprenantoj, en 1980 jam ĉ. 150 kaj en 1990 estis pli ol 300.

Triobliĝo en dek jaroj signifas 11-procentan kreskon. Tiutempe en Germanio estiĝis IF kaj PSI kaj ankaŭ SEFT (Somera Esperanto-Familia Tendaro) kaj ili kreskis al 200 kaj 150 kaj 50 partoprenantoj. Entute oni povas do diri, ke la unusemajnaj internaciaj renkontiĝoj en Germanio kreskis de 50 partoprenantoj en 1970 al ĉ. 700 homoj tridek jarojn poste — proksimume 9-procenta jara kresko.

Tutmonda evoluo: Esperantujo progresas

Pri tiu kresko la Esperanto-komunumo apenaŭ konscias — mi ne vidis publikajn statistikojn pri la suma partoprenantaro de Esperanto-renkontiĝoj. Sed la kresko ekzistas, estas mezurebla kaj ŝajne estas tutmonda tendenco — mi daŭre vidas, ke estiĝas novaj renkontiĝoj tutmonde, mi legas pri relative junaj renkontiĝoj (3a, 5a, 8a ktp.) en Afriko, en Hindujo, tre multloke — kaj ili daŭre kaj rapide kreskas. Ni devas fronti krudan fakton: Esperanto eniris la vojon de sukceso, kreskanta nombro da homoj volas lerni kaj poste uzi Esperanton en internaciaj renkontiĝoj — kaj ili fakte faras!

De Esperanto-movado al kreskanta Esperanto-komunumo

Tiu turniĝo en la historio de Esperanto ekis en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj. La unua IS komenciĝis 27 dec 1957 (se mi ne miskalkulis) kun dudekkvino da partoprenantoj — ĝis 1970 ĝi kreskis al 50. (La temoj de ISoj cetere ĉiam kutimis esti ekster-Esperantujaj — kaj ŝajne ankaŭ tio estis io nova.) Ĉirkaŭ 1968 Hermann Behrmann fondis la Esperanto-Centron (plej longe ĝi troviĝis en Paderborn), okazigis amasajn korespondajn kursojn kaj kreis multajn Esperanto-parolantojn — iam en la sepdekaj jaroj ĉiuj GEJ-estraranoj estis lernintaj per lia Esperanto programita.

La tempo estis matura, Eŭropo rekonstruinte la vivon post la militaj detruoj ekvojaĝadis — la E-parolantoj kunvojaĝadis kaj aliaj homoj komprenis la kernan praktikan utilon de Esperanto: personaj rilatoj internacie. Krom IS estiĝis pliaj junularaj renkontiĝoj, Internacia Junulara Festivalo en Italio, Internacia Junulara Semajno en Hungario, Kultura E-Festivalo en Nordio kaj multaj aliaj — malgrandaj kaj grandaj, du-tri-landaj kaj multnaciaj.

Esperantuja muzika kulturo

Estiĝis esperantuja muziko — ĉefe, ĉar en la kreskantaj kaj plioftiĝantaj renkontiĝoj kuniĝis kreskanta publiko. Antaŭ 1970 ŝajne estis plej multe tradukoj. Gianfranco Molle kaj aliaj komencis kanti pri ni — la teknika kvalito de la kasedoj estis pro financaj kaŭzoj, nu, plibonigebla kaj ja plibonigita. La postaj jardekoj vidis estiĝon de muzika esperantuja kulturo kun alta kvalito — kaj la daŭra kresko estas impona. (Oni ŝatu aŭ ne ŝatu la memstariĝon de la esperantuja kulturo — ĝi estas fakto!)

Gazetoj diversiĝis

Dum la lastaj 30 jaroj aperis multaj novaj gazetoj. Pri la internacia komunumo raportas nun ankaŭ Eventoj kaj La Ondo de Esperanto, pri la mondo Monato, kaj pri apartaj temoj kaj regione ekestis pliaj gazetoj. La gazetoj vivas eksterrete kaj interrete, eble ne vere floras en kelkaj kazoj, sed ja kutime pluekzistas.

La interreto — ĉu elpensita por ni?

Venis la tempo de la interreto — kaj sekve plia internaciiĝo de la mondo. La Esperanto-parolantoj ĵetis kaj plu ĵetadas sin al tiu ebleco — nun oni povas ĉiutage, ĉiuminute vivi Esperantujon. Kaj la kresko de Esperantujo pluiris en plia dimensio.

Ni atingis daŭran kreskadon

Ni, Esperanto-parolantoj, povas iomete trankviliĝi: “la mondo” ja akceptas nian lingvon. Heziteme kaj iom post iom, nerimarkite de la publika opinio kaj de la politikistoj — sed pri la tendenco ne estu dubo.

Kaj kien post la junularaj jaroj?

La ĉefa temo de mia letero estas renkontiĝoj kaj por multaj el ni venis iam la demando: Kaj nun, kio post la junulara aĝo? Ĉu ni ĝuu Esperantujon plu nur papere? Nu, estiĝis IF, PSI kaj kelkaj similaj aranĝoj — kaj mi havas la impreson, ke la emo de plenkreskaj Esperanto-parolantoj teni la amikajn rilatojn el la junulaj jaroj momente ne havas sufiĉe da loko. Tial ni pripensis okazigi plian renkontiĝon, ne kiel konkurencon, sed kiel aldonon.

Ni ja imagu Esperantujon post kvin jaroj. Plej supozeble plu alvenados la junuloj al siaj renkontiĝoj — kaj aĝiĝos ni ĉiuj. Aldone venadas homoj pli aĝaj. Esperantujo kreskadas. Ĉu ni ĉiuj kunpremiĝu en la jam ekzistantaj renkontiĝoj?

Post iom da historiaj kaj estontecaj rimarkoj mi do revenas al la ĉefa temo de tiu ĉi letero. Mi tutanime invitas vin festi kun ni la Novan Jaron en la Novjara Renkontiĝo, 27 dec 2002 – 3 jan. 2003.







Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

La Ondo de Esperanto. 2002. № 7 (93)

Published at 14:35 / 0 comments / 122 visits
This post is public

Published at 14:16 / 0 comments / 126 visits
This post is public

March 22, 2009

Ĉu vi kuraĝas ne plenumi tian modestan peton?

Kara amiko:

Saluton!
Ni estas Tangshan-a EsperantoAsocio, Hodiaŭ ni skribis leteron
al vi por unu peto.
Kurantjaro estas 150-a naskiĝtago de Zamenhof,por memori tiun
tagon,ni aranĝos ekspozicion en la fino de kurantjaro.Unu el la
ekspozicio estas eksponi poŝtkartojn kaj uzitajn kovertojn de
diverslandoj, sed tre bedaŭrinde ni ne havas poŝtkartojn
kaj uzitajn kovertojn de via lando. Ĉu vi povas sendi al ni
kelkajn poŝtkartojn kaj uzitajn kovertojn de via lando ? Se vi
bezonos ion de nia lando,ni povas sendi al vi.Ĉu vi povas helpi
nin? Ni atendas vian respondon.Nia adreso estas jene :
TEA , P . O . Box 3 , Tangshan Hebei , 063000 Chinio ,
Sincere via : TEA .

Published at 13:02 / 0 comments / 103 visits
This post is public

March 22, 2009

Kultura Esperanto-Festivalo

Kultura Esperanto-Festivalo

La festivalo KEF (Kultura Esperanto-Festivalo
) denove okazos en Danio.
Ĉi-foje estos en la ĉarmega urbo de Hamlet (almenaŭ de lia kastelo):
Helsingør/Elsinoro. La datoj estas de la 7a ĝis la 12a de julio 2009.

Nun la 9an fojon junuloj en Nordio aranĝas la Kulturan Esperanto-
Festivalon, ĝis nun ĝi estis organizita en Svedio, Finnlando kaj
Danio . Ĝi estas festivalo kiu prezentas altkvalitan originalan
Esperanto-kulturon.

KEF estas unika loko por la esperanto-kulturo. Ĝi estas la loko kie
Esperanto artistoj povas renkonti aliajn artistojn. Ĝi ankaŭ estas la
loko kie vi povas interkonektiĝi kun la plureca vivo de la Esperanto-
kulturo kiel spektanto de la multaj koncertoj, teatraĵoj, kaj
literaturaj prezentoj. Sed vi ankaŭ mem povas partopreni aktive en la
multaj metiejoj. Interalie vi povas lerni poemi en Esperanto,
partopreni dancatelieron, legi kaj fari komiksojn, ludi ludojn en
Esperanto, ktp. Nur en KEF vi povas ekz. karokeo-kanti en Esperanto,
ne kun maĉino sed vivante kun la artistojn mem, (se vi estas infano)
partopreni la unuan rokbando por infanoj, fari la unuan cirkon en
Esperanto!

Amaso da bonaj konataj Esperanto-artistoj distros. Jam nun ni scias ke
venos: Ĵomart kaj Natasha, Martin Wiese kaj la Talpoj, Hotel
Desperado, La Perdita Generacio, Pafklik kaj Inicials D. C. , sed
multe pli da artistoj estos anoncitaj en la hejmpaĝo. Dum nokto Flo de
Vinilkosmo estras la diskotekon kun dancmuziko nur en Esperanto.
Cetere vi povas spekti filmojn en Esperanto, kaj entute ĝui la plej
grandan aranĝon kun Esperanto-kulturo.

La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiusence ke oni loĝos
primitive kaj tiamaniere la kostoj ne estas tiel altaj, kvankam Danio
estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Kompreneble eblas
ankaŭ loĝi pli lukse en migrulhejmo aŭ en hotelo por aldona kosto.

En la semajno tuj antaŭ KEF, en Danio okazas la plej granda
Rokfestivalo en Nordeŭropo - Roskilde Festivalo. La dana junularo
organizas senpagan esperantan rekontiĝon dum la festivalo. Ĉiuj
laboras 24 horoj je la DEJO-budo! Ĉiuj en 3 okhoraj periodoj. Dum la
resto de la tempo vi povas festi kun la aliaj auskulti koncertoj kaj
eĉ gajni monon por partopreni KEF.

Vidu ĉe www.kef.saluton.
dk pri pli da detaloj, la diversaj metiejoj
kaj kotizo.

Published at 13:04 / 0 comments / 107 visits
This post is public

March 22, 2009

FREŜO'09

FREŜO'09 25.06.2009-01.07.2009

Frusomera Renkontiĝo de Esperantistoj Ŝatantaj Olŝtinon '2009 jam
proksimig'as!
G'i estas pli interesa kaj pli riĉa ol la lastjara. Venos famekonata
franca kantisto kaj gitarludanto JoMo - Jean Marc Leclerq - kiu
prezentos sin antaŭ olŝtina publiko. Kvizanoj povos gajni pli riĉajn
premiojn kaj monpremiojn dum ĉiutagaj kvizoj ĉar gravan monsumon por
premioj dediĉis la regionestro s-ro PROTAS Jacek.
"FRES'AJ" kvizoj estas interesaj pro la fakto, ke dum ili oni povas uzi
lernolibrojn, vortarojn, almanakojn kaj oni povas interparoli kun aliaj
kvizanoj... Do - c'i kvizoj ne estas nervozigaj :-)
Dum FRES'O okazos ankau' kutimaj freŝfajroj – dufoje - ne nur kun
kolbasetoj kaj bongustega olŝtina biero (ĉu vi ankoraŭ ne konas ĝin?).
Restoracio „KOLOROWA” gastigos freŝanojn kiel kutime per nekutima bankedo.
Krome: multe da ripozo, ekskursoj kaj - malmulte da prelegoj...

Sed plej grava informo: prezoj!
Imagu, ke unusemajna noktumado kaj manĝado kostos nur ĉ. 60,-EUR
(komparu, komparu...!)
Kaj ne nur ... lastjaraj FREŜ-partoprenantoj ricevos 10% rabaton.
FREŜO '2009 okazos en Olsztyn (Pollando) inter la 25-a de junio kaj la
01-a de julio 2009.
Provu ligi vian kongresan alvenon al Pollando kun ege interesa FREŜO!

Informu pli precize ĉe:

Elżbieta FRENSZKOWSKA, 10-684 Olsztyn, ul. Orłowicza 35 m 5, POLLANDO
rete:
efrenszkowska@wp.pl



EGE FAVORAJ PREZOJ por FREŜ-renkontiĝo

Published at 13:06 / 0 comments / 97 visits
This post is public

March 22, 2009

TTT-por Mirmekobo

Individuaj numeroj de Mirmekobo nun estas elŝutebla por ĉiu ajn, ĉe la adreso http://www.gazetejo.org/mirmekobo.
Por aboni ĝin kaj liverigi ĉiun numeron al via propra epoŝtadreso, kontaktu min ĉe
mirmekobo@mac.com

Donald Broadribb, redaktoro

Published at 13:18 / 0 comments / 157 visits
This post is public

March 29, 2009

Horo de la Planedo.

Diversaj landoj ĉirkau la mondo aliĝis al la iniciativo de WWF ( Worldwide Fund for Nature) por redukti la tutmondiĝovarmigon.

Dum la "Horo de la Planedo",elektraj lumoj de domoj, konstruaĵoj, monumentoj estis estingitaj 60 minutojn. Proksimume 1 bilionoj da homoj el 1000 urboj kontribuis favore al la afero.Ĉijare Ĉinio estis la unua, kiu aliĝis al la ideo kaj Grekio, Arabio,Aŭstralio estis aliaj landoj, kiuj restis entute en mallumo.

Ĉisabate (28/03/2009) ankaŭ la brazilanoj, kiuj volis montri apogon al "Horo de la Planedo",estingis la lumojn je 8:30 ĝis 9:30 posttagmeze.

Horo de la Planedo*-*
Horo de la Planedo*-*

Published at 18:02 / 4 comments / 194 visits
This post is public

March 31, 2009

Kokido forpasis.

Amigos/Amikoj,


Cumpre-me informar que, por volta das 10 horas de hoje, veio a falecer Ivo Pinto Magalhães, ex-presidente do Clube de Esperanto de Três Rios, ex-delegado da Associação Universal de Esperanto, exímio tradutor de canções em português para a língua internacional Esperanto.
Mi devas informi ke hodiau, proksimume je la 10-a horo 30 minutoj, forpasis Ivo Pinto Magalhães, eks-prezidanto de Tri-rivera Esperanto-Klubo, eks-delegito de Universala Esperanto-Asocio, eminenta tradukanto de kanzonoj de la portugala al la internacia lingvo Esperanto.


O sepultamento se dará entre as 9 e 10 horas de 31.03.2009, no Cemitério Municipal São José, em Três Rios, RJ,em cuja capela mortuária está sendo velado.
La entombigo farighos inter la 9-a kaj 10-a horo de la 31-a de marto 2009, che la Urba Tombejo Sankta Jozefo, en Tri Riveroj, kie atendas la korpo.


Edy Tenan e a família agradece a quem comparecer.
Edy Tenan kaj la familio dankas al vizitontoj.


Luiz A. de O. Coelho
TRIEK-sekretario

Ivo Magalhães (kromnome KOKIDO) estis mia amiko ekde de Karelia-babilejo, kiam tiu babilejo estis la plej fama kaj populara el la virtuala komunumo por Esperantistoj. Tamen estis en Paltalko, ke mia amikeco al Kokido plifortiĝis. Mi bone memoras kiom da fojoj, mi kaj li kune kantis en Paltalko.Li bele kantis. Li lernigis al mi belajn kanzonojn ... multfoje traduko far li mem. Ankoraŭ sonas en mia memoro laŭ lia bela voĉo, la muziko " La Revenantaj floroj".

"Estão voltando as flores" -portugale / Paulo Soledade

Jen,

La revenanataj flo-roj

Jen,

ĉarma maten´ aŭro-ras,

Jen,

Kiela vivo bela,

Jen,

L' esper' ankoraŭ floras,

Jen,

La nubo forvagan...ta,

Jen,

Tagiĝo portas ĝoj...on,

Jen,

La sun' disradianta

Pli da lum' sur nian vojon.

Li estis genia kaj modela esperantisto.Lia parolmaniero korekta en Esperanto estis por mi forta ekzemplo de bona esperantoparolanto.Ĉiam skajpokontakto kun li, estis granda aventuro kaj plezuro... Li tradukis, verkis, komponis kaj muzikis talente.

Homo ĝentila, simpla kaj bonkora.Neforgesebla amiko.

Certe Esperantio hodiaŭ funebras kaj vestiĝas per malĝojo kaj saŭdado.

Kaj nia lingvo perdis tre entuziasman filon.

Mi kise adiaŭas Vin , kara amiko " KOKIDO".

Bildkarto
Bildkarto

Published at 03:02 / 1 comment / 166 visits
This post is public

( 13 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...